Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „ĉevalo” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza kapvorto 1
  • Derivaĵa komenco 7
  • Teksta kongruo 52

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★rapida

Aparta paĝo

Malfermita: ★rapida

Derivaĵoj en la artikolo 31
  1. rapide
  2. rapidi
  3. rapido
  4. angul/a rapido
  5. de/ir/a rapido
  6. liber/ig/a rapido
  7. propag/a rapido
  8. super/son/a rapido
  9. rapidec/o
  10. rapideg/a
  11. rapidem/a
  12. rapidig/i
  13. rapidig/o
  14. rapido/metr3/o
  15. rapidul/o
  16. rapidum/o
  17. rapidum/uj/o
  18. alt/iĝrapido
  19. fazrapido
  20. flugrapido
  21. fulm/orapida
  22. gruprapido
  23. malrapida
  24. malrapide
  25. malrapidi
  26. malrapidec/o
  27. malrapidem/a
  28. malrapidig/i
  29. nerapida
  30. plenrapida
  31. trirapida
★ rapida
1 homo, besto aŭ objekto tia, ke ĝi povas en mallonga tempo trairi grandan distancon, fari multe da laboro aŭ plenumi alian grandan agon: li estis rapida kiel fulmo, kiel aglo, kiel sago rapida kuriero rapida ĉevalo B rapida ŝipo Z rapida trajno rapida fluo rapida vento la rapida plumo de bona skribisto B ➞ diligenta.
2 ago farata aŭ okazanta en nur mallonga tempo: rapida movo rapida flugo rapida laboro rapida decido rapida progreso rapida resaniĝo tro rapida faro estas nur baro Z tro rapida riĉiĝo Z tro rapida edziĝo Z ➞ fluga 2.
rapide en rapida maniero: nu, iru pli rapide! FE malpiulo rapide malaperas MT kiu donas rapide, donas duoble Z rapide iras la vortoj, sed ne rapide la faroj Z rapide kreski kiel fungo la sciigo rapide diskoniĝis
rapidi ntr
1 peni atingi lokon en mallonga tempo: ŝi volis rapidi hejmen Z infanoj, kiuj rapidas el la lernejo Z ili rapidis returne al siaj lokoj Z rapidi al stacidomo B li rapidis en la tendon MT ➞ flugi, galopi, kuri.
2 peni plenumi agon en mallonga tempo: manĝu ĝin rapidante; ĝi estas Pasko de la Eternulo MT ŝi tion rimarkis kaj rapidis reveni Z ŝi rapidis transkuri la straton Z piedoj, kiuj rapidas kuri al malbono MT kiu rapidas riĉiĝi, tiu ne restos sen puno MT ➞ hasti, urĝiĝi.
3 fari agon sen atendo, pli frue ol normale: ne rapidu insulti, volu aŭskulti Z ne rapidu koleri MT ne rapidu kun vortoj, rapidu kun faroj Z ne rapidu, trankvile decidu Z sentante min jam tute bone, mi rapidas skribi iom pli detale Z ➞ hasti.
rapido
1 FIZI rilato inter distanco trairata kaj la daŭro de tiu trairo: la rapido de la lumo estas 299 792 458 m/s la maŝino koliziigos radiojn je rapido proksima al tiu de la lumo IsT
2 rapideco: sen rapido, sed ankaŭ sen senordo, sin starigis la kvarvicaj kolonoj de la egiptaj lancistoj B
angula rapido tia angulo, kiun rotacianta korpo trairas dum unuo de tempo. simbolo: ω
deira rapido rapido de pafaĵo en la momento, kiam ĝi eliras el la faŭko de la pafilo.
liberiga rapido minimuma rapido, kiun devas havi korpo, por definitive liberigi sin de astro; ĉe la tero, ĝi estas 11,2 km/s.
propaga rapido rapido laŭ kiu propagiĝas ondo, kurento k.s.
supersona rapido rapido pli granda ol tiu de sono en fluido.
rapideco
1 eco de iu aŭ io rapida: ŝi dezirus kun rapideco de sago atingi sian ĉambreton Z kun ventega rapideco Z kun fulma rapideco Z tio puŝis ĝin kun terura rapideco al la tero Z egalmezura rapideco de kurado en la daŭro de tuta jaro Z la rapideco de la veturado ne lasis al ni ĝuadi la pejzaĝon
2 eco aŭ sento de iu, kiu rapidas: mi postulas de vi ne rapidecon, sed zorgemon ho, malbenita rapideco flugi
En kriman liton, liton de adulto! Z
se tian vortaregon ni volus pretigi teorie kaj «en rapideco» Z
rapidega ekstreme rapida.
rapidema inklina al rapido: rapidemaj bildoj de magia lanterno Z kiam li venis hejmen, li aspektis tre ekscitita kaj rapidema Z
rapidigi igi ion aŭ iun rapida: rapidigi konstruon B rapidigu kaj pelu vian proksimulon Z mi rapidigis mian laboron ➞ akceli, urĝi.
rapidigo ago rapidigi: enkonduki novajn faciligojn kaj rapidigojn por la transsendo de la internaciaj poŝtaĵoj
rapidometr3o TEKN (evitinde) = rapidmezurilo.
rapidulo rapida persono aŭ besto: sur rapiduloj rapidaj ĉevaloj ni forrajdos MT
rapidumo TEKN ĉe motorveturilo ĉiu el la diversaj rapidoj riceveblaj per intermeto de diversaj aroj da dentradoj, kiuj pli aŭ malpli onigas la rapidon, je kiu turniĝas la motoro: ŝanĝi de la dua al la tria rapidumo ➞ rapidumŝanĝo.
rapidumujo TEKN rapidumskatolo.
altiĝrapido AVIA rapido de supreniro for de la tero.
fazrapido FIZI propaga rapido de fazo de ondo.
flugrapido rapido de aerodino en horizontala flugo en norma atmosfero: maksimuma flugrapido minimuma flugrapido
fulmorapida tiel rapidega kiel fulmo: fulmorapide ĝi la hundo malaperis, kaj fulmorapide ĝi reaperis Z
gruprapido FIZI propaga rapido de ondopaketoj.
malrapida
1 homo, besto aŭ objekto tia, ke ĝi bezonas longan tempon por trairi grandan distancon, fari multe da laboro aŭ plenumi alian grandan agon: rivero kun malrapida fluo kiel malrapidaj ŝajnis la montriloj de mia horloĝo!
2 ago farata aŭ okazanta en relative longa tempo: malrapida resaniĝo medikamento kun malrapida efiko
malrapide en malrapida maniero: rapidu malrapide tro rapida laboro malpli rapide progresas Z paroli hezite kaj malrapide oni prenas avide, oni redonas malrapide Z pripensu malrapide kaj agu decide Z ĉion li komprenas, sed malrapide ➞ adaĝe.
malrapidi iri aŭ agi malrapide: iru porti tiun kukon kaj ne malrapidu sur la vojo! mia horloĝo malrapidas
malrapideco eco de iu aŭ io malrapida aŭ malrapidanta: mi legas ĉiam kun granda malrapideco kun limaka malrapideco testuda malrapideco ➞ rampi 4.
malrapidema ema malrapidi.
malrapidigi igi iun aŭ ion malrapida: tio nur malrapidigus nian marŝon
nerapida senurĝa; ne rapidanta: apenaŭ centon povus vi kalkuli
Ĉe nerapida kalkulad’ Z
kviete kaj nerapide estas pli bone Z
plenrapida veturilo k.s. vojaĝanta laŭ la maksimuma rapideco: plenrapida veturo biciklanta junulo plenrapide elveturis de malantaŭ angulo sen obei regularon de voja trafiko AGv
trirapida aŭto havanta tri rapidojn.