Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „vortaro” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza derivaĵo 1
  • Teksta kongruo 59

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★ŝlosi

Aparta paĝo

Malfermita: ★ŝlosi

Derivaĵoj en la artikolo 18
  1. ŝloso
  2. ŝlosad/o
  3. ŝlosil/a
  4. ŝlosil/o
  5. Ĉefeĉ-ŝlosil/o
  6. ŝlosil/ar/o
  7. ŝlosil/uj/o
  8. ĉefŝlosil/o
  9. ĉifr/oŝlosil/o
  10. enŝlosi
  11. malŝlosi
  12. malŝloso
  13. malŝlosad/o
  14. streĉ/oŝlosil/o
  15. ŝalt/oŝlosil/o
  16. ŝraŭbŝlosil/o
  17. ŝtelŝlosil/o
  18. volb/oŝlosil/o
★ ŝlosi tr
1 fermi ion per seruro: ŝlosu viajn pordojn post vi MT li forkuris en la preĝejon kaj ŝlosis la portalon Z pordegoj, kiuj en festoj katolikaj estis ŝlosataj de ekstere, en festoj hebreaj de interne Z
(analoge) ŝlosi ĉambron B li ŝlosos la domon por sep tagoj MT li ŝlosis la aŭton PeS
(figurasence) alta ordono ŝlosas mian buŝon Z ŝiaj lipoj estis ŝlositaj pro interna timego Z Li ŝlosos la ĉielon, kaj ne estos pluvo MT
➞ rigli.
2 malhelpi al iu la eliron, ŝlosante pordon: ŝlosi iun en ĉambro B (analoge) ili perdis la vojon , la dezerto ilin ŝlosis MT (figurasence) ŝlositaj en la brusto, maturiĝas
Nur malfacile la pensoj Z
ŝloso, ŝlosado ago ŝlosi.
ŝlosila rilata al ŝlosilo:
1 ŝlosila truo G
3 ARME ŝlosila pozicio
5 (figurasence) detrui la antaŭjuĝojn, precipe en la ŝlosilaj pozicioj de la kulturo kaj de la publika vivo ILa ŝlosila momento en la historio de la homaro CPi kunkreas kresĉendan atmosferon manpleno da ŝlosilaj vortoj JCa ŝlosila demando ŝlosila rolo ŝlosila industrio
ŝlosilo
1 metala peco, laŭcele tranĉita, servanta por manipuli seruron: li staris, forgesinte la ŝlosilon de sia monkesto Z li donos al mi la vaksan premsignon de la ŝlosilo de sia sinjoro Z falsa ŝlosilo
1 Ne uzu ŝlosilo en la senco de turnilo, levilo k.s.
2 ARKI tajlita ŝtono metita en la supro de volbo aŭ arko por kunteni la aliajn ŝtonojn per sia formo kaj pezo.
3 ARME fortreso aŭ fortikigita urbo, kiu per sia situo donas al sia posedanto estrecon super iu maro, teritorio k.s.
4 KOMP parametro de ĉifrado, determinanta unu el la eblaj varioj de la ĉifro: ĉifrado per publika ŝlosilo ➞ ĉifroŝlosilo.
5 (figurasence) io, kio ebligas kompreni ion kaŝitan aŭ malklaran: ŝlosilo de matematika problemo la ŝlosiloj de romano kiu donas la verajn nomojn de la romanpersonoj (figurasence) jen la ŝlosilo de la mistero jen la ŝlosilo de la enigmo ŝlosilo de Esperanto ➞ Ĉefeĉ-ŝlosilo
6 ordinare plurale (figurasence, precipe KRIS) io, kio ebligas eniron: mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo NT la ŝlosiloj de Sankta Petro la papa aŭtoritato
Ĉefeĉ-ŝlosilo malgranda vortaro de Esperanto, enmetebla en ordinaran koverton kaj ebliganta la komprenon de simpla letero; nomita laŭ Ĉefeĉ, pseŭdonimo de la germana esperantisto Herbert F. Höveler.
ŝlosilaro aro de ĉiuj ŝlosiloj en domo, de negocisto k.s.
ŝlosilujo ujo el ledo k.s., por teni ŝlosilojn en poŝo.
ĉefŝlosilo ŝlosilo ebliganta malŝlosi plurajn serurojn, el kiuj ĉiu estas ankaŭ ŝlosebla per la propra ŝlosilo. Sin. paspartuo 2. ➞ dirko.
ĉifroŝlosilo ŝlosilo konsistanta el ĉifro 2.
enŝlosi
1 meti ion sub ŝlositan seruron: la kvitancojn pri la negocoj de la hodiaŭa tago li enŝlosis en la ŝrankon Z zorge enŝlosu mian peltan mantelon
2 meti iun en ŝlositan ĉambron, ĉelon k.s.: la pastro enŝlosu la infektiton por sep tagoj MT fortika turo estis meze de la urbo, kaj tien forkuris ĉiuj loĝantoj de la urbo, kaj enŝlosis sin tie MT ili certe ricevos la permeson enŝlosi Georgon dume en la karceron Z enŝlosita per kvar seruroj! Z
malŝlosi malfermi ion per ŝlosilo: malŝlosu la pordon de la ĉelo li prenas serurrompilojn kaj malŝlosas la pordon Z (analoge) malŝlosi kondamniton
malŝloso, malŝlosado ago malŝlosi: anonci malŝloson al malliberigitoj MT
streĉoŝlosilo ŝlosilo por streĉi risorton de horloĝo, ludilo k.s.
ŝaltoŝlosilo VETU ŝlosilo uzata por ŝaltoseruro.
ŝraŭbŝlosilo (evitinde) = boltilo. ➞ ŝraŭbilo.
ŝtelŝlosilo TEKN dirko.
volboŝlosilo ARKI ŝlosilo 2 de volbo.