Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „cxevalo” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza kapvorto 1
  • Derivaĵa komenco 7
  • Teksta kongruo 52

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★vosto

Aparta paĝo

Malfermita: ★vosto

Derivaĵoj en la artikolo 21
  1. vosta
  2. voste
  3. vostum/i
  4. afust/ovosto
  5. ĉevalovosto
  6. harovosto
  7. hirund/ovosta
  8. hirund/ovostul/o
  9. hund/ovosto
  10. lir1ovostul/o
  11. superb/a lir1ovostul/o
  12. longavosta
  13. ponard/ovostul/o
  14. poneovosto
  15. ruĝvostul/o
  16. senvosta
  17. senvostul/o
  18. silk/ovostul/o
  19. ŝipovosto
  20. volv/ovosta
  21. vulp/ovosto
★ vosto
1 ZOOL ĉe diversaj vertebruloj lasta korpoparto malantaŭ la postaj membroj, konsistanta el la ekstremo de la vertebra kolumno, kovrita de muskoloj kaj haŭto: alligu lin al la vostoj de sovaĝaj bovoj Z la hundo svingetis sian voston, por saluti la mastron ĉevalo kun plena vosto ĉiu vulpo sian voston laŭdas Z subtiri la voston batita hundo la hipopotamo streĉas sian voston kiel cedron MT
2 postaĵa plumtufo de birdoj: korniko vundita propran voston timas Z la pavo radie disstreĉis sian voston faligi pinĉon da salo sur la voston de birdo por ĝin kapti: ŝerco de patrino al infanoj
3 postaĵa apendico ĉe diversaj bestoj: etendu vian manon, kaj kaptu ĝin la serpenton je ĝia vosto MT vostoj de skorpioj NT la virineto de maro ne havis piedojn, la korpo finiĝis per fiŝa vosto Z
(analoge) tial la Eternulo dehakos ĉe Izrael la kapon kaj la voston MT okazon kaptu ĉe l’ kapo, ĉar la vosto estas glita Z
4 (figurasence) lasta parto de io relative longa: la vosto de procesio la vosto de vico de atendantoj vosto de kometo vosto de kajto la vosto de ŝtormo lastaj perturboj post kvietiĝo la vosto de litero ekz. de g aŭ j la vosto de noto tiu senutila deklaro faras la impreson de alkudrita vosto
5 (familiare) peniso: krablas ŝi, Keti, nuda , ho, voston almeti! PLo
6 TEKN pli maldika parto de ilo: vosto de tranĉilo elstaraĵo, per kiu la klingo estas fiksita en la tenilo vosto de akumulatora plato la apendico, kiu servas, por ĝin en- kaj el-meti vosto de ventflago
7 AVIA tuto de la stabiligaj kaj reguligaj surfacaĵoj ĉe la malantaŭo de aviadilo. Sin. empeno.
vosta rilata al vosto: vosta naĝilo vostaj haroj
voste per vosto: nur mian pugon lia arogo celis voste GWa la dekstrema, bulvarda gazetaro luktas oste kaj voste kontraŭ la klopodoj de la registaro PGu
vostumi ntr svingi la voston.
afustovosto ARME tiu posta parto de la afusto de kanono 1, kiu apogiĝas sur la grundo.
ĉevalovosto
1 vosto de ĉevalo.
2 ANAT abunda fasko de nervoj, kiu finas la mjelon kaj ĉirkaŭas la terminalan filamenton. cauda equina ➞ kaŭdo.
harovosto fasko de haroj libere pendanta de liga bendo malantaŭ la kapo: distinga maldika viro, kiu portis junaspektan harvoston GMc Sin. ponevosto.
hirundovosta junto havanta la formon de hirunda vosto.
hirundovostulo hirundovosta papilio.
hundovosto
1 vosto de hundo.
2 unu- aŭ plur-jara greso, kun spiketoj duspecaj (florohavaj kaj senfloraj) ariĝintaj en fasketojn, kiuj formas paniklon kun formo de spiko aŭ kapitulo; el Eŭropo kaj la mediteranea regiono; iuj estas uzataj por gazonoj. genro Cynosurus Sin. cinozuro.
lir1ovostulo ZOOL granda aŭstralia birdo kun tre bela vostoplumaro en formo de liro 1. genro Menura Sin. menuro.
superba lir1ovostulo lirvostulo renoma pro ĝiaj komplikaj vosto kaj pariĝaj kutimoj; malhele bruna supre kaj grize bruna sube; la flugiloj estas mallongaj kaj rondaj, kapablaj malforte flugi; kun fortaj kruroj kapablaj rapide kuri; la masklo havas voston ĝis 70 cm longa, kun du eksteraj plumoj en la formo de liro, brunaj kaj ĉamkoloraj, kaj 12 interaj plumoj fadenformaj flekseblaj; la femalo estas malpli ornamita kun ordinaraj plumoj; indiĝena en arbaroj de sudorienta Aŭstralio. specio Menura novaehollandiae
longavosta havanta longan voston.
ponardovostulo ZOOL hufumkrabo.
poneovosto harvosto.
ruĝvostulo ZOOL birdo kun oranĝe ruĝa vosto kaj vigla kanto. genro Phoenicurus Sin. fenikuro. ➞ muŝkaptuledo.
senvosta ne havanta voston: senvosta kato
senvostulo ZOOL anuro.
silkovostulo ZOOL bombicilo.
ŝipovosto pobo de ŝipo.
volvovosta ZOOL simio tia, ke ĝia vosto povas volviĝi ĉirkaŭ objektoj por ilin preni kaj teni.
vulpovosto unujara aŭ plurjara greso, kun ovoforma aŭ cilindra spiko kun multaj aristoj; el la mezvarmaj regionoj de la norda hemisfero kaj Sud-Ameriko. genro Alopecurus Sin. alopekuro. ➞ poaco.