PIV 2026 · Artikolo 10762

★nacio

Litero N★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 27
  1. nacio/j
  2. nacia
  3. naciaĵ/o
  4. nacian/o
  5. naciec/o
  6. naciig/i
  7. naciig/ad/o
  8. naciism/o
  9. naciist/o
  10. internacia
  11. Internacio
  12. internaciig/i
  13. internaciism/o
  14. internaciist/o
  15. internaciul/o
  16. malnaciig/i
  17. mikronacio
  18. samnacian/o
  19. sennacia
  20. sennaciec/a
  21. sennaciig/i
  22. sennaciism/o
  23. sennaciist/o
  24. sennaciul/o
  25. supernacia
  26. transnacia
  27. tutnacia
★ nacio
1 SOCI popolo, kiu akiris konscion pri si mem kiel aparta socia komunumo pro komunaj karakterizaĵoj rezultantaj de historiaj procezoj; tiuj karakterizaĵoj estas tre diversaj laŭ la kazoj (ekonomiaj interesoj, lingvo, religio kaj vivmaniero), sed la ĉefa estas komuna teritorio kaj emo al politika memstareco: kutime nacio havas teritorian bazon precipe la lingvo faras la nacion nacio, batalanta por kreo de sia propra ŝtato en kio nome konsistus la malfeliĉo , se en unu bela tago montriĝus, ke ne ekzistas jam plu nacioj Z ➞ etno 1, gento 1, popolo.
2 POLI jura persono 2 konsistanta el ĉiuj individuoj regataj de unu sama konstitucio, kaj distingita disde ili: suvereneco fontas el la nacio la interesoj de la nacio ofte kontraŭas tiujn de la individuoj ➞ klaso.
3 (evitinde) = regno:Ligo de Nacioj Unuiĝintaj Nacioj KOME la klaŭzo de la plej favorata nacio
nacioj BIBL nehebreaj gentoj; idolanoj: Jerusalemo agis kontraŭ Miaj decidoj pli malpie, ol la nacioj MT ➞ gentoj, gojo.
nacia rilata al nacio: nacia armeo nacia lingvo nacia literaturo nacia opinio nacia festo nacia kulturo nacia politiko nacia proprietaĵo nacia funebro nacia konscio nacia memdecido ➞ nacilingva, tutnacia.
naciaĵo nacia apartaĵo. ➞ idiotismo.
naciano
1 ano de iu nacio: la ambasadoro konsilis al ĉiuj siaj nacianoj forlasi la landon
2 BIBL ne-hebreo: Jakobo kaj Kefas kaj Johano donis al mi kaj al Barnabas la dekstrajn manojn , por ke ni iru al la nacianoj, kaj ili al la cirkumcidularo NT
nacieco aparteneco al nacio: UEA estas neŭtrala rilate al religio, nacieco, politiko kaj sociaj demandoj ILa
naciigi EKON transdoni al la nacio la proprieton de la produktorimedoj posedataj de kapitalistoj: naciigi la fervojojn naciigi la minejojn naciigi la asekurojn ➞ malnaciigi.
naciigado transdono al la nacio de tiuj posedaĵoj: politiko de naciigado
naciismo
1 politika doktrino kun mistika bazo, laŭ kiu la nacia tradicio estas ĉiam preferinda kaj la naciaj ambicioj ĉiam pravaj kontraŭ tiuj de iu ajn alia nacio. ➞ patriotismo.
2 (arĥaismo) = idiotismo.
naciisto adepto de naciismo. ➞ nacisocialismo.
internacia okazanta aŭ praktikata inter pluraj nacioj: internacia trusto internacia banko internacia komerco internacia juro internacia ekspozicio internacia konferenco Internacia Laborista Asocio ➞ Internacio Internacia Arbitracia Kortumo
Internacio asocio de laboristoj apartenantaj al diversaj nacioj kaj batalantaj por siaj komunaj interesoj, aŭ internacia grupiĝo de laboristaj partioj: Unua Internacio «Internacia Laborista Asocio», 1864–1876, refondita en 1922 kiel unuiĝo de sindikatoj Dua Internacio 1889–1939, refondita en 1951 sub la nomo «Socialista Internacio» Tria Internacio t.n. «komunista», 1919–1943 Kvara Internacio trockiista, 1937La Internacio himno de la revolucia proletaro, 1871
internaciigi doni internacian karakteron al io: internaciigi regionon meti ĝin sub la protekton de pluraj nacioj internaciigi konflikton agi tiel, ke partoprenu en ĝi pluraj nacioj
internaciismo POLI
1 politika sinteno de laboristoj, kies bazo estas simileco de socia pozicio, esprimiĝanta en sento de komuneco sendepende de ilia nacia aparteneco: proleta internaciismo
2 (vastasence) ĉia politika sinteno, kiu strebas al mildigo de la naciismoj, al limigo de la suvereneco de nacioj kaj regnoj kaj al internacia paco per respekto de la rajtoj de la diversaj nacioj aŭ regnoj: etburĝa internaciismo
internaciisto adepto de internaciismo.
internaciulo sportisto, kiu partoprenas en internaciaj konkursoj.
malnaciigi EKON redoni al la privata kapitalismo naciigitan sektoron de la industrio.
mikronacio ento 2, kiu pretendas esti nacio aŭ ŝtato, sed ne estas jure agnoskata kaj ekzistas nur en dokumentoj aŭ la menso de sia kreinto.
samnaciano ano de la sama nacio: kongreso de samnacianoj Z ➞ samgentano.
sennacia ne havanta naciecon: sennacia memekzilinto sennacia kapitalo sennacia proletaro
sennacieca ne havanta nacian karakteron (en siaj principoj, funkciado k.s.): Sennacieca Asocio Tutmonda
sennaciigi senigi iun aŭ ion je nacieco.
sennaciismo doktrino fondita de Lanti, kies celoj estas la malapero de ĉiuj nacioj rigardataj kiel suverenaj unuoj, la racia utiligado de ĉia materialo kaj energio profite al ĉiuj homoj, unuecigo de ĉiuj mezuriloj kaj kalkuliloj, kaj uzado de Esperanto kiel sola kulturlingvo.
sennaciisto homo, kiu aprobas kaj propagandas sennaciismon.
sennaciulo homo, kiu sukcesis senigi sin je prefero por sia nacio: «Sennaciulo» estas la organo de SAT 2
supernacia rilata al organismo, al kiu kelkaj nacioj cedis parton el sia sendependeco.
transnacia aganta sendepende de naciaj interesoj: transnacia partio transnacia kompanio la transnacia lingvo Esperanto
tutnacia koncernanta la tuton de nacio: la tutnacia ĉambro de la federala parlamento EPr tio interesas multajn homojn kiel tutnacie traktenda problemo Ko en 1906 fondiĝis Sicilia Federacio Esperantista. Sed unueca tutnacia organizo komenciĝis nur en 1910 per la fondo de Itala Esperanto-Federacio ULi ➞ tutlanda.