PIV 2026 · Artikolo 9363
★ligi
Derivaĵoj en la artikolo 38
- liga
- ligo
- Hans/a Ligo
- peptid/a ligo
- ligad/o
- ligaĵ/o
- ligan/o
- ligat/o
- ligiĝ/i
- ligil/o
- ligit/ec/o
- alligi
- alligiĝ/i
- alligit/ec/o
- bridligil/o
- ĉirkaŭligi
- dev/oligi
- disligi
- disligo
- edz/oligiĝ/i
- harligo
- harliget/o
- interligi
- interligo
- interligit/ec/o
- ĵurligi
- kaj-ligaĵ/o
- kunligi
- kunligo
- kunligad/o
- kunligaĵ/o
- kunligiĝ/i
- malligi
- malligiĝ/i
- prem1ligil/o
- religi
- senliga
- ŝtrump/oligil/o
★ ligi tr
1 fiksi aŭ malliberigi iun aŭ ion per ŝnuro, ĉeno k.s., malhelpante moviĝon aŭ disiĝon: la hundo ne volis stari trankvile, tial oni devis ĝin ligi Z ili forte lin ligis, tiel ke la sango preskaŭ elŝprucis el liaj okuloj Z jen mi ligas mian dekstran manon al tiu ĉi kverka branĉo Z la kaptita juna pastro, ligita per ŝnuroj je la manoj kaj piedoj Z ni ligis garbojn meze de la kampo MT (analoge) Li ligas la akvon en Siaj nuboj MT KUIR ligi viskozigi saŭcon per ovoflavo ligi vindokovri ies okulojn Z (figurasence) ligi amikajn rilatojn kun iu Z ➞ kateni, brunaĵo.
2 (figurasence) limigi la liberan agadon de iu: severe precizigi la signifon de tiu ĉi sufikso estas ne konsilinde, ĉar tio ĉi tute senbezone ligus nin Z ne nomu min plu «majstro», ĉar per tiu morale tro liganta nomo vi malliberigas nian aferon Z leĝo mallertulon ligas Z tiujn junajn homojn oni ligadis per la promeso, ke ili ne edziĝos Z kion ajn vi ligos malpermesos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo NT esprimi al siaj delegitoj sian gvidontan (sed ne ligontan) opinion pri la diskutotaj demandoj Z
3 kunigi plurajn aferojn per ia rilato de sinsekvo, najbareco aŭ kaŭzeco: ligi literojn en la skribado, la silabojn en la elparolado se la frazo havas ligantan vorton alian (ekzemple «kiel») Z se du komplementoj estas ligataj per la vorto «kiel», tiam mi ordinare akordigas kaze la sekvantan komplementon kun la komplemento antaŭiranta Z la sufikson «ar» ni devas uzi nur por esprimi aron da tiaj objektoj, kiuj estas esence ligitaj inter si Z ĉion, kion mi persone diras aŭ faras, oni ligas kun Esperanto Z pli granda pago devas esti ankaŭ ligita kun pli grandaj rajtoj Z ligi utilecon kun agrableco, praktikan spiriton kun idealismo la akiro de ĉiu nova Esperantisto estis ligita kun senfina laborado kaj oferado Z lia morto estas sendube ligita kun tiuj grandaj laboroj kaj malagrablaĵoj Z la esperantismo estas forte ligita kun certa interna ideo Z
4 kunigi plurajn personojn per amikaj aŭ samcelaj rilatoj: amikoj, kiujn ligas la sama ideo, la samaj aspiroj kaj esperoj Z sin ligi kun iu edziĝe, amike, per amikeco paco ĉiam ambaŭ la popolojn ligu Z ligi du regnojn per kontrakto (figurasence) nur por trompi la danĝero sin ligis kun la timo Z (analoge) ligu ilin miajn ordonojn por ĉiam al via koro MT
5 ebligi komunikiĝon inter pluraj lokoj: la ĉefa linio fervoja ligas Kopenhagon kun Korsor Z (figurasence) aliĝi al la konstruistoj de la ponto, kiu ligas la homaron kun Dio Z ni deziras nur krei ligantan ponton inter la gentoj Z
liga konsistiganta ligon; rilata al ligo: liga energio
ligo ago ligi kaj ties rezulto, i.a.:
1 io, kio ligas personojn: nur vi per sorĉa ligo min katenis Z kiom da respekto vi havas por la ligo, kiu nin unuigas Z se vin kun tiu reĝa domo ligas Intima ia ligo Z plej bela ligo De la amikeco Z la sankta ligo de edzeco Z ŝi forgesas la ligon de sia Dio MT
2 tuto de personoj aŭ organizaĵoj ligitaj por komuna celo: forlasu tiun ĉi teruran ligon de rabistoj Z statutoj por la tutmonda ligo de Esperantistoj Z fondi ligon Z krei ligon Z organizi ligon Z la Ligo de Nacioj
3 KEMI interago inter ligitaj atomoj (kovalenta, jona, hidrogena ligo; konjuga duobla ligo) aŭ molekuloj (hidrofoba ligo: malforta ligo inter akvo-neafinaj atomoj aŭ molekuleroj):unuobla ligo inter atomoj duobla ligo inter atomoj ➞ ligazo.
Hansa Ligo komerca ligo 2 de pli ol cent germanaj urbetoj, potenca en norda Eŭropo de la 13-a jc ĝis la 15-a: dum la ekzisto de Hansa Ligo la preĝejo apartenis al komercista societo LSt ligo de ekonomiaj interesoj, kiel estis ekzemple, la Hansa Ligo MD la Hansa Ligo estis komerca organizaĵo, kiu samtempe substrekis municipan regadon, humanismon kaj reciprokan apogon LSt
ligado agado de iu, kiu ligas: MEDI ligado de arterio
ligaĵo
1 io, kio estas kunligita: ŝi portis ligaĵon sur la dorso Z ĉiu el ili havas sian ligaĵon da mono en sia sako MT ligaĵo da paperaĵoj
2 TIPO grupo de kunligitaj literoj farata per unu tipo aŭ prezentata per unu signobildo: ligaĵoj por «fi», «fl» k.a.
ligano ano de ligo 2: broŝuroj dissendotaj al la Liganoj Z
ligato BIOL molekulo kapabla esti ligata al la ricevanta loko de alia molekulo: substrato kaj reguliganto estas ligatoj de enzimoj
ligiĝi iĝi ligita:
1 baraktante li implikiĝis en la ŝnuroj kaj fine ligiĝis
2 fianĉiĝis — por ĉiam ligiĝis Z
3 prepozicio ligiĝas kun la substantivo senpere Z
4 ili baldaŭ ligiĝis per forta korinklino KEMI hidrogeno ligiĝas kun oksigeno: ili montras ligiĝemon afinecon
ligilo
1 io, kio servas por fizike ligi: leda ligilo pajla ligilo disigu la ligilojn de via kolo MT KEMI oleo estas ligilo en farboj KOMP mi trovis ligilon al lernu.net kaj ekstudis la lingvon Ko
2 (figurasence) io, kio malhelpe ligas: de la ligil’ malnova nevolonte la lango liberiĝas Z se en la brusto de virin’ ekflamas deziro, tiam eĉ ligil’ plej sankta ŝin ne detenas Z
3 (figurasence) io, kio kunige ligas: tio estis la lasta ligilo kun lia patrujo la nuno estas ligilo inter la pasintaĵo kaj la estontaĵo
ligiteco stato de du aŭ pluraj aferoj kune ligitaj: inter la demandoj ekzistas malvasta ligiteco Z
alligi
1 materiale ligi ion al io: ĝi estis ja fortike alligita al la masto Z ĉu vi povas alligi bubalon per ŝnuro al bedo? MT la akuŝistino alligis al la mano de la infano ruĝan fadenon MT alligi ŝipon al la kajo
2 kunigi aferojn per intima rilato: alligi multe da graveco al io rigardi grava Z alligi signifon al grupo de sonoj
3 kunigi personojn per forta sento: vane mi esperis, ke mi ŝin al mi alligos Z tiu amo, kiu alligas al si reciproke gepatrojn kaj infanojn Z ŝia koro estis alligita al tiu kompatinda estaĵo Z (analoge) avide ni alligas nin al leĝo, se la pasion nian ĝi favoras Z ➞ alkroĉi.
alligiĝi iĝi alligita:
2 sankta bildo, Al kiu la sorto de la urbo alligiĝis Z
alligiteco eco de iu aŭ io alligita: lia alligiteco al tiu familio
bridligilo KONS fera ligilo kun formo de U, por kunfiksi du pecojn.
ĉirkaŭligi ĉirkaŭvolvi ion per ligilo: ĉirkaŭligi membron per bandaĝo ĉirkaŭligi bandaĝon ĉirkaŭ membro
devoligi tr devontigi: Dio bonulojn rekompencas kaj la malbonulojn punas. la katoliko, volanta vere esti la katoliko, estas devoligita tion kredi RMl
disligi disigi ion malligante.
disligo ago disligi: la disligo de dramo G la disligo de intrigo ➞ elnodiĝo.
edzoligiĝi ligiĝi per edzeco: edzoligiĝi kun domo de nobelo Z
harligo fasko da haroj kuntorditaj kaj interplektitaj: kapoj belege kovritaj de abundaj harligoj Z ➞ tubero.
harligeto malgranda harligo: la doktoro havis poste malgrandan harligeton Z
interligi reciproke ligi aferojn unu kun la alia: la ĉielarko, kiu interligas la teron kun la ĉielo Z la malamo la fratojn interligis Z interligi du traktatojn
interligo
1 reciproka ligo: ni faris interligon kun la morto MT mi starigos Mian interligon kun vi MT li skribis sur la tabeloj la vortojn de la interligo, la dek ordonojn MT la kesto de interligo de la Eternulo MT ĉi tiu komunuma aranĝo konsistis el interligo de apartaj korporacioj Z
2 interligiteco: li parolas sen senco kaj sen interligo Z
interligiteco stato de interligitaj aferoj: la tre frapa interligiteco de la esperanta movado kaj spiritismo DBr interligiteco de du negocoj
ĵurligi ligi iun per ĵuro: la pastro ŝin ĵurligos MT
kaj-ligaĵo TIPO kaj-signo.
kunligi kunigi aferojn ligante: li kunligis du branĉojn tiel, ke ili formis krucon Z
(figurasence) mi kunligis la pasintaĵon kun la estontaĵo Z kunligi du malfortojn por kontraŭstari al forto
kunligo MATE la operacio, kiu al du funkcioj f kaj g asignas la funkcion h = g ∘ f, kies valoroj estas h(x) = g(f(x)).
kunligado agado kunligi: vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de simplaj vortoj Z
kunligaĵo MATE rezulto de kunligo.
kunligiĝi iĝi kunligita: tio aŭ alia, kun kio kunligiĝis liaj pensoj Z
malligi liberigi iun aŭ ion de io liganta: ofte ligis malsaĝulo kaj dek saĝuloj malligi ne povas Z rapide kiel la vento, mi estis malligita Z
malligiĝi iĝi malligita: la hundo subite malligiĝis mia ŝulaĉo malligiĝis malnodiĝis (figurasence) malligiĝi de partio
prem1ligilo MEDI ligilo por haltigi la sangofluon per premado de membro.
religi denove ligi ion, kio malligiĝis: religi ŝulaĉon
senliga (figurasence) neinterligita.