Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „vorto” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza kapvorto 1
  • Derivaĵa komenco 16
  • Teksta kongruo 43

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★streko

Aparta paĝo

Malfermita: ★streko

Derivaĵoj en la artikolo 31
  1. streki
  2. strekad/o
  3. strekaĵ/o
  4. streket/i
  5. streket/o
  6. strekil/o
  7. nadl/a strekil/o
  8. strekum/i
  9. ĉirkaŭstreki
  10. dividostreko
  11. elstreki
  12. forstreki
  13. frakcistreko
  14. ĝis-streko
  15. halt/ostreko
  16. mal/supr/e/nstreko
  17. mark1/ostreko
  18. mezurostreko
  19. ond/ostreko
  20. rand1/ostreki
  21. seg/adostreko
  22. sonostreko
  23. substreki
  24. superstreko
  25. supr/e/nstreko
  26. surstreki
  27. surstrekil/o
  28. takt/ostreko
  29. trastreki
  30. trastreko
  31. vojostreko
★ streko
1 postsigno lasita sur papero, tolo k.s. de unu movo de skribilo, peniko k.s.: li desegnis gruon per kvar geniaj strekoj figuro kovrita per tro krudaj strekoj de krajono Z ni faru bonan dikan strekon tra la lasta jaro por ĝin nuligi ➞ elstreki Z
2 MATE parto de rekto en ebeno aŭ spaco inter du punktoj: la streko inter A kaj B havas la plej malgrandan longon el ĉiuj kurboj, kiuj ligas A al B Sin. segmento 1 b. ➞ signeto.
3 MATE streketo 3: a′ elparolo: «a streko», «a streka» a″ elparolo: «a duobla streko», «a dustreka»
4 TELE longa klaketo aŭ zumo, kies daŭro egalas tri punktojn, uzata kiel unu el la du signoj de la morsa alfabeto. ➞ punkto 7.
5 GEOL koloro de la streko de pulvoro estigita, kiam kontraŭ glata surfaco (ekz. strekplato) oni tiras mineralon por identigi ĝin. Sin. strekokoloro.
streki tr
1 fari strekon: streku unue la linion de la horizonto
2 (figurasence) estigi iom klaran linion: fulmoj strekis la nigran ĉielon nuboj da anasoj strekis grandan rondon B
strekado ago streki.
strekaĵo prezento (de figuro, plano k.s.) per linioj; desegnaĵo konsistanta el strekoj aŭ linioj.
streketi TEKN desegni linion kun regulaj interrompoj.
streketo
1 ĉiu el la malgrandaj akcesoraj strekoj, per kiuj en kelkaj alfabetoj oni distingas unu literon de alia simila: fari gravajn reformojn en la skriba alfabeto, forigi la punktojn, streketojn Z
2 en vortaro aŭ lernolibro mallonga vertikala aŭ oblikva linieto (' aŭ /) uzata por disigi la elementojn de kunmetita vorto (aŭ la finaĵon disde la radiko ktp).
3 MATE mallonga vertikala aŭ oblikva linieto uzata por krei novajn simbolojn aŭ indiki derivon: a″ elparolo: «a kun 2 streketoj» Sin. streko 3.
4 dividstreko: havi antaŭ si apostrofon aŭ streketon (-) Z
5 malgranda markostreko: «oriente, unu streketon norde», kiel diras la ŝipistoj Z verŝu en la mezurglason ĝis la supra streketo
strekilo speciala pinta instrumento por marki strekojn en laborpecon.
nadla strekilo strekilo el hardita ŝtalo, uzata por streki sur metalon aŭ aliajn tre malmolajn substancojn.
strekumi tr haĉi 1.
ĉirkaŭstreki fari strekojn ĉirkaŭ: ĉirkaŭstrekita butono de celilo
dividostreko TIPO signo (-) uzata i.a. por dividi la elementojn de aparte longa aŭ nekutima kunmetita vorto, aŭ por transporti parton de vorto sur la sekvan linion. Sin. streketo 4. ➞ ĝis-streko, haltostreko, minus-signo.
elstreki, forstreki
1 fari strekon sur io skribita por ĝin nuligi: volu antaŭe elstreki el tiu artikolo ĉion, kio havas karakteron personan Z la Krestomation mi elstrekos el la Fundamento Z la linioj 10, 11 kaj 12 devas esti forstrekitaj Z Sin. trastreki.
2 (figurasence) forigi aŭ malaperigi ion: familioj, kiuj elstrekis la viandon el sia tabelo de manĝoj FK farita — elstrekita Z ili estu elstrekitaj el la libro de vivantoj MT ĉiujn liajn penojn unu sola momento forstrekis
frakcistreko suprenstreko uzata por prezenti frakcion, kiel en ¾ aŭ 3/4.
ĝis-streko tipografia signo (–) uzata anstataŭ la vorto ĝis (ekz. 1859–1917) aŭ en kelkaj aliaj apartaj situacioj, pli longa ol dividstreko sed malpli longa ol haltostreko.
haltostreko TIPO signo ( — ) uzata i.a. por signi dialogon, aŭ por apartigi frazpartojn pli forte ol per komo. ➞ ĝis-streko, haltostreko, minus-signo; citilo.
malsuprenstreko TIPO signo (\), spegulbildo de komunuza suprenstreko, uzata ĉefe en komputoscienco kaj matematiko.
mark1ostreko streko farita sur ia materialo por marki: markostreko de segilo malprofunda tiro de segilo sur lignopecon por montri lokon prilaborotan markostreko sur bureto markostreko sur pipeto ➞ streketo 5.
mezurostreko MUZI vertikala streko apartiganta la mezurojn.
ondostreko TIPO ondosigno.
rand1ostrekiestigi regulajn strekojn sur la rando de monero.
segadostreko interspaco lasita de segilo. Sin. segadvojo. ➞ segvojo.
sonostreko FOTO HIST sur filmostrio mallarĝa streko, kie enskribiĝas ondoformo responda al paroloj aŭ sonefektoj. ➞ sontrako.
substreki tr
1 fari strekon sub vorto aŭ frazo por turni al ĝi la atenton de la leganto: vortoj substrekitaj per blua krajono Z tiun ĉi vorton mi mem substrekis Z mi estas maljustega (substrekite) kontraŭ Hachette Z
2 turni ies atenton al vortoj, insistante aŭ akcentante ilin: mi forte substrekas la vortojn «permesate» kaj «ankaŭ» Z mi substrekas la fakton, ke
superstreko TIPO kromsigno (¯) kun la formo de horizontala streko super litero, por montri longecon de vokalo aŭ tonon.
suprenstreko TIPO signo (/) uzata por skribi frakcion aŭ por apartigi termojn de alternativo. Sin. oblikvo 2. ➞ frakcistreko, malsuprenstreko.
surstreki tr streki per fluoreska markilo sur vortoj aŭ frazpartoj, pri kiuj oni volas atentigi.
surstrekilo speciala markilo kun fluoreska inko por surstreki.
taktostreko (evitinde) = mezurstreko.
trastreki tr
1 fari strekon tra io: larĝaj fendaĵoj trastrekis la murojn EPr la tero estis trastrekita per longaj nealtaj muroj
2 forstreki ion farante tra ĝi horizontalan strekon, oblikvajn strekojn k.s.: trastrekita vorto trastrekita ĉeko mi trastrekas la evidente netaŭgajn rimojn SJo
trastreko TIPO kromsigno kun la formo de streko farita tra litero, uzata ekz. en la lingvoj pola, dana, kroata, malta. ekz. en Ł kaj Ø
vojostreko mallarĝa vojo: mi irigos vin sur rekta vojstreko MT la vojstrekon de malpiuloj ne iru MT