Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „vortaro” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza derivaĵo 1
  • Teksta kongruo 59

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★absoluta

Aparta paĝo

Malfermita: ★absoluta

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. absolute
  2. absoluto
  3. absolutism/o
★ absoluta
1 tute sendependa de ĉia ekstera potenco aŭ kontrolo: ĝi la vortaro tute ne devas esti absoluta aŭtoritato por la amikoj de la lingvo Z via juĝo estas severa kaj absoluta B absoluta monarĥio MD ➞ aŭtokrato.
2 ne elmetita al ia kondiĉo, rezervo aŭ limigo: absoluta principo absoluta regulo logiko absoluta Z absoluta manko de singardo Z mi estis amiko absoluta de Via entrepreno Z mi faros el la lando absolutajn ruinojn MT absoluta mallumo regis ĉirkaŭ ŝi Z ➞ nepra, perfekta, pura 1, radikala 1, senbara; absoluta plimulto.
3 LING sintagmo sintakse sendependa de la cetero de sia frazo:en Esperanto ne ekzistas absoluta participo ablativo absoluta
4 FIZI sendependa de arbitra mezurilo aŭ mezurvaloro: absoluta temperaturo absoluta nulpunkto absoluta ekarto
5 KEMI tute pura kaj senmiksa: absoluta alkoholo
6 MATE reela valoro sen signumo: la absoluta valoro de −3 estas 3
7 MATE kompleksa 2 valoro estanta la distanco al la origino 3: la absoluta valoro de 4 + 3i estas 5
absolute
1 en absoluta maniero: neniu verko en la mondo estas nek povas esti perfekta absolute Z lingvo absolute logika estus lingvo senviva Z
2 kun negacio tute aŭ nepre: ekzistas absolute nenia neceseco, ke ni forĵetu la oportunan vorton Z restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti Z ŝi absolute ne volis aperi en blua vesto Z
3 LINGsen komplemento 1; ne sekvate de la atendebla objekto 6: en la frazoj «konfidu, sed vidu» aŭ «la edzino de Abram ne naskis al li», la verboj estas uzataj absolute
absoluto FILO esto, kiu ne dependas de alia esto, ekzistas per si mem kaj estas kaŭzo de la ceteraj estoj.
absolutismo POLI sistemo de regado per absoluta aŭtoritato.