PIV 2026 · Artikolo 10716
★muro
Derivaĵoj en la artikolo 23
★ muro
1 kontinua solida konstruaĵo (ordinare vertikala kaj pli alta ol dika) el ŝtonoj, brikoj, tabulegoj, betono ktp, kiu subportas tegmenton, etaĝojn ktp aŭ apartigas aŭ dividas spacon de domo, kampo, urbo ktp: konstrui muron MT detrui muron MT manon malkvietan ĉiu muro atakas Z ne pentru diablon sur la muro Z trans muro aŭskulti Z la muro havas orelojn Z alpremi iun al muro meti en seneliran situacion Z frapi per la kapo kontraŭ la muro provi la neeblon ➞ parieto, vando.
2 plurale remparoj de urbo, kaj (figurasence) la urbo mem: mi iros kontraŭ la trankvilulojn, kiuj loĝas ĉiuj sen muroj MT la pardono de mia patro estas jam interne de la muroj de tiu ĉi urbo Z hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis homoj kun homoj Z
3 plurale la kvar muroj de domo, rigardataj kiel simbolo de la hejmo: inter miaj muroj estu miaj plezuroj Z dankon al Dio, ke ni denove estas inter niaj propraj muroj! Z vivon privatan kaŝu la muroj Z
4 (figurasence) io simila al muro laŭ aspekto aŭ efiko: la krutaj muroj de la rokoj ➞ rokmuro Z stari por iu kiel muro kaj turo Z Mi faras vin hodiaŭ fortikigita urbo, fera kolono, kaj kupraj muroj en la tuta lando MT la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre MT muro el fajro muro da bajonetoj la nepenetrebla muro de la stulteco ili fanatike staris kiel muro kontraŭ ĉia nova sistemo Z ➞ rokmuro.
6 SPOR monta krutaĵo, kies deklivo estas pli ol 70°.
mura rilata al muro: mura horloĝo mura mapo
murego tre dika muro por milite defendi fortikaĵon, urbon k.s.: mi rigardis la muregojn de Jerusalem MT kastelo kun dikaj ruĝaj muregoj Z la murego falis sur la restintajn dudek sep mil MT sur viaj muregoj Mi starigis gardistojn MT (figurasence) Mi estos por ĝi fajra murego ĉirkaŭe, diras la Eternulo MT ➞ remparo.
Ĉina Murego serio de fortikaĵoj en Ĉinujo, konstruitaj inter la 15-a kaj 16-a jarcentoj. 长城Chángchéng
Hadriana Murego fortikaĵa muro konstruigita de Hadriano en norda Anglujo.
mureto malalta muro. ➞ parapeto.
apogmuro sub teraso k.s. talusa muro, kiu servas por kontraŭi ŝoviĝadon de teramaso.
Berlina Muro HIST murego starigita de la registaro de GDR por malebligi liberan cirkuladon inter la du partoj de la urbo Berlino (1961–1989).
blinda muro muro 1 sen fenestro aŭ aperturo.
ĉel1muro BIOL polisakarida tavolo ĉirkaŭ la membrano de vegetaĵa aŭ bakteria ĉelo ① 3. ➞ kapsulo, gaino, ektoskeleto.
ĉirkaŭmurigi ĉirkaŭigi ion per muro: ĉirkaŭmurigi parkon ➞ masoni.
fakmuro MARN hermetike fermebla vando por la sekuro de ŝipo: en okazo de difekto de la ŝipmuro oni fermas la fakmurojn
fundamenta muro muro 1, kiu portas la tutan pezon de la konstruaĵo.
intermuro komuna muro.
komuna muro muro 1, kiu apartigas du apudajn ĉambrojn aŭ konstruaĵojn sed apartenas komune al ambaŭ. Sin. intermuro, mezmuro.
kver2muro muro aŭ vando, kiu anstataŭas la fortranĉitan angulon de du orte renkontiĝantaj muroj aŭ vandoj.
mezmuro komuna muro.
rand1omureto parapeto 2.
ringomuromuro, kiu enfermas ĝardenon, korton, parkon k.s.
rok1muro glata roka krutaĵo, vertikala aŭ preskaŭ tia: krutaj rokmuroj ŝajnis leviĝi rekte el la akvo ALö
rungomuro gimnastikilo simila al ŝtupetaro kun tre larĝaj rungoj, por grimpaj kaj pendaj ekzercoj. Sin. spaliero.
sonmuro FIZI tuto de la aerodinamikaj fenomenoj, kiuj produktiĝas, kiam io moviĝanta alproksimiĝas la rapidon de sono. ➞ maĥo 1.
ŝipmuro MARN la vertikala parto de ŝipa ŝelo 5.
trabarmuro KONS muro konstruita el kunmetitaj traboj, kies interspacojn oni poste plenigas per miksaĵo el argilo kaj pajlo aŭ per brikoj.