PIV 2026 · Artikolo 13771

★salti

Litero S★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 35
  1. salte
  2. salto
  3. saltad/i
  4. saltad/o
  5. salteg/i
  6. saltet/i
  7. saltig/i
  8. saltul/o
  9. alsalti
  10. alt/osalto
  11. ĉevalsaltad/o
  12. ĉiz/osaltul/o
  13. desalti
  14. dissalti
  15. dissaltig/i
  16. eksalti
  17. eksalto
  18. elsalti
  19. elsaltul/o
  20. ensalti
  21. flank/e/nsalti
  22. forsalti
  23. glavsaltul/o
  24. herb/osaltul/o
  25. long/osalto
  26. mort/osalto
  27. ond/o/resalto
  28. radsalto
  29. resalti
  30. resalto
  31. stang/osalto
  32. ŝafsaltad/o
  33. ŝnursalti
  34. transsalti
  35. trisalto
★ salti ntr
1 altiĝi en la aeron kaj for de la tero, fleksante kaj subite etendante la krurojn (se fiŝo, la voston), kaj refali preskaŭ sur la sama loko, plej ofte por montri vivplenon, ĝojon aŭ simple por ekzerciĝi: mi saltas tre lerte FE li saltas gracie, kiel urso ebria Z kiam ŝi vidis, ke la reĝo David saltas kaj ludas MT tro saltas la rato — ĝin kaptas la kato Z la montoj saltis kiel ŝafoj MT ➞ danci.
2 saltante, sin movi de loko al alia, pasante sentuŝe super la interaĵo: junaj knabinoj saltas el la domoj renkonte al siaj gepatroj Z vi de la ponto saltis en la akvon Z li feliĉe saltis flanken, alie li estus trafita Z li saltis rekte en la veturilon Z li saltis sur la ĉevalon Z la leporo dum sia forkurado subite saltas flanken Z
(figurasence) fajreroj saltas malproksimen ĉirkaŭen Z la ondoj saltis furioze sur la krutaĵon B
3 (figurasence) iu rapide senpere pasi de iu afero al alia tute malproksima kaj diferenca, ne okupante sin pri la interaj aferoj: salti per la rigardo de la unuaj linioj al la subskribo saltadi el unua al deka Z la konversacio saltis de unu temo al alia (analoge) mi saltis trans la paĝojn de priskribo
4 (figurasence) kvanto subite kreski: la nombro de la kongresanoj saltis dum unu monato de 300 ĝis 800 la gradoj de varmo saltis de 8 ĝis 25
salte per salto(j): subite salte leviĝante de la kanapo B la petola virgino kuris salte G
salto
1 moviĝo de iu, kiu saltas: la juna Helga per unu salto estis sur la tero Z per kelke da saltoj li transpasis la ŝtuparon Z leono prepariĝas al salto B pro raviteco li faris transkapiĝan salton Z per unu salto ĝi transgalopis la ĉevalon de la falinta malamiko Z
(figurasence) naturo ne faras saltojn ekzistas ĉiam interaj formoj estas mirinde, kiajn pensajn saltojn oni povas fari Z fari salton en la historio transiri senpere de iu tempo al alia malproksima tempo ni registris temperaturajn saltojn de dudek gradoj
➞ saltotabulo; altosalto, longosalto, stangosalto, trisalto.
2 ARME ĉiu el la pozicioj sinsekve atingitaj de progresanta unuo da trupoj.
3 KOMP en komputila programo instrukcio indikanta lokon, de kiu la plenumado plu iros: kondiĉa salto oni evitas saltojn en strukturema programado ➞ saltomarko.
saltadi daŭre aŭ ripete salti:
1 vi eliros kaj saltados, kiel bone nutritaj bovidoj MT sur la vojoj saltadis infanoj Z ŝia blanka mantelo saltadis en la aero kiel granda velo de ŝipo Z
2 mi saltadis la tutan tagon de loko al loko FE birdoj, kiuj vigle saltadis de branĉo sur branĉon Z (figurasence) saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero Z
saltado
1 SPOR moviĝoj de iu, kiu saltadas: invitante al saltado kaj kurado sur la arbosuproj SEn la konstanta saltado surĉevala CPi
2 SPOR ekzercado de muskoloj per saltoj: staranta saltado kuranta saltado saltado en alto saltado en longo saltado en profundo saltado per stango faris mondan rekordon en la distanca saltado — 8,9 metroj Ko
saltegi fari grandan salton.
salteti
1 eksalti iomete: li denove spronis la ĉevalon, kaj ĝi refoje saltetis, sed tuj ĉesis movi sin FDi ŝi surpriziĝe saltetis, konsternita, kiam ŝi vidis min CPi
2 fari serion de malgrandaj saltoj: la garoloj saltetis laŭlonge de la branĉoj Z
saltigi igi iun salti: saltigi sian ĉevalon
saltulo ZOOL saltanta insekto, kiu ofte muzikadas per frotado de la postaj kruroj sur la elitrojn. membro de la ordo Orthoptera saltuloj ampleksas la ĉizosaltulojn kaj glavsaltulojn, sed ne la griledojn Sin. herbosaltulo. ➞ ortoptero.
alsalti aliri per salto: subite granda hundo alsaltis el inter la arbetaĵoj Z la rabistoj
alsaltas kaj ĉirkaŭas la maljunulon Z
altosalto SPOR sporto, en kiu sportisto devas salti super alta horizontala lato, sen tuŝi ĝin.
ĉevalsaltado SPOR sporto, en kiu ĉevalo kaj rajdanto devas salti super obstakloj.
ĉizosaltulo ZOOL saltulo kun mallongaj dikaj antenoj, kaj kies ino portas ĉe la fino de abdomeno mallonge ĉizilforman ovodemetilon. ➞ akrido.
desalti demoviĝi per salto: ŝi sidadis sur la ĉevalo kaj ne desaltis de ĝi Z ŝi ekvidis Isaakon kaj desaltis de la kamelo MT la fero de la hakilo desaltos de la tenilo kaj trafos MT
dissalti subite disrompiĝi: sed dissaltos la obstinaj baroj,
Per la sankta amo disbatitaj Z
dissaltigi subite disrompi: ili dissaltigus la pordegon Z (figurasence) dissaltigi la malnovajn katenojn de la spirito Z
eksalti tre subite salti: eksalti de ĝojo Z eksalti de surprizo FE muelilo haltas, muelisto eksaltas Z tiam la lamulo eksaltos kiel cervo MT en teatraĵo vekiĝante ili eksaltas. —
He, ho, ho! Kio fariĝis? Z
eksalto ago eksalti, aŭ la rezulto de tiu ago: en teatraĵo Schweizer,
kun eksalto. —
Hura! Z
elsalti eliri per eksalto: rapide mi elsaltis el la lito Z oni eĉ prenis min por ĉefa militestro: la soldatoj elsaltis el la soldatejo Z ni ne povas elsalti el nia propra haŭto
(figurasence) kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas Z hoko elsaltis, afero haltis Z li ekfrapas per la ponardo ŝtonon tiel forte, ke fajreroj elsaltas Z mi mem amas filozofii filozofi: iafoje eĉ versetoj elsaltas el la cerbo Z
elsaltulohomo, kiu rapide riĉiĝis aŭ range plialtiĝis. ➞ novriĉulo, parvenuo.
ensalti eniri per salto: la homoj ensaltis en la boaton Z
flankensalti salti flanken. ➞ flankenĵetiĝo.
forsalti subite foriĝi: ŝi forsaltas de la maljunulo Z laboro ne estas leporo, — ĝi haltos, ne forsaltos prokrastita ne estas perdita Z ne forsaltu de mia komisio Z
glavsaltulo ZOOL saltulo kun longaj maldikaj antenoj kaj kies ino portas ĉe la fino de abdomeno glavoforman ovodemetilon.
herbosaltulo saltulo.
longosalto SPOR sporto, en kiu la sportisto provas salti kiel eble plej longan distancon post ekkuro.
mortosalto akrobata salto, en kiu la korpo faras kompletan turniĝon en la aero. ➞ transkapiĝi.
ondoresalto surfo.
radsalto akrobata salto, en kiu oni transkapiĝas flanken, etendante la brakojn kaj krurojn kiel la spokojn de rado.
resalti post la frapo, salti denove en la mala direkto: bastono batas, bastono resaltas Z la kugloj resaltis de la lumantaj flugiloj de la anĝelo Z en teatraĵo Amalio,
resaltante. —
Perfidulo! Z
(figurasence) mi estas nur la centra punkto, en kiu kolektiĝis ĉiuj gratuloj, por resalti de tie al ĉiuj flankoj de la mondo Z
resalto moviĝo de io, kio resaltas: fari resaltojn per plata ŝtono sur la akvo
stangosalto SPOR sporto, en kiu sportisto, helpe de longa fleksebla stango, devas salti super alta horizontala lato sen tuŝi ĝin.
ŝafsaltado SPOR ludo, en kiu infanoj reciproke saltas super la dorso de alia kliniĝinta, sin apogante per la manoj sur ties dorso.
ŝnursalti SPOR salti kadence, dum ŝnuro, tenata en la propraj manoj aŭ en tiuj de du helpantoj, ronde svingiĝas ĉirkaŭ la korpo, pasante super la kapo kaj sub la piedoj de la saltanto.
transsalti transpasi ion per salto: transsalti muron MT legante ŝi ofte transsaltis tutajn liniojn Z la sekvantan tagon ni povas transsalti en nia rakonto la okuloj de la knabineto transsaltadis jen sur la lumitan profundon de la kameno, jen sur la pecon da pano Z
trisalto SPOR sporto, dum kiu la sportisto faras tri sinsekvajn saltojn.