Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „vortaro” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza derivaĵo 1
  • Teksta kongruo 59

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★presi

Aparta paĝo

Malfermita: ★presi

Derivaĵoj en la artikolo 21
  1. presa
  2. preso
  3. presad/o
  4. presaĵ/o
  5. presej/o
  6. presig/i
  7. presil/o
  8. presist/o
  9. depreso
  10. apart/a depreso
  11. enpresi
  12. manpresil/o
  13. mispresi
  14. platpreso
  15. represi
  16. represo
  17. silk/opresad/o
  18. surpresi
  19. surpreso
  20. tri/dimensipresil/o
  21. 3/D-presil/o
★ presi tr
1 krei kopiojn (aŭ kopion) de teksto aŭ bildo per presmaŝino (aŭ presilo), ordinare sur papero: Kelter presis la unuajn verkojn en Esperanto presi sur la verko ian numeron Z nun presata anonco de eldonisto libro presita sur malbona papero presi floraĵojn sur ŝtofo ➞ komposti; matrico 2, tipo 3; preseraro, presmetalo, presprovaĵo.
1 Iuj emas limigi la signifojn de presi al presado per presmaŝino uzante por aliaj sencoj la verbon printi, dum aliaj uzas presi pli vastasence kaj ne vidas bezonon por la aparta vorto printi.
2 krei per presilo ekzempleron de tridimensia objekto laŭ modelo en komputila memoro. Sin. printi 2. ➞ tridimensipresilo.
3 aranĝi, ke io estu presita de iu alia: se vi deziras presi gramatikon kaj vortaron de Esperanto por angloj, vi povas tion ĉi fari Z Schmidt promesis al vi presi la «Manfredon» en la gazeto Z Sin. presigi.
4 FOTO kopii 3.
presa rilata al presado: literoj presaj anstataŭ skribaj Z presa sciigo ➞ gazetara komuniko B la Presa Esperantista Societo
preso ago presi.
presado reprodukto de verko per presmaŝino kaj liverado al la eldonisto: li deziras, ke mi tuj komencu la presadon kaj eĉ sendis jam parton de la kostoj de presado Z se la aŭtoro antaŭ la presado sendus al mi la manuskripton Z tradukanton mi povus trovi facile, se mi nur havus monon por presado Z kio estas permesata por presado, tio ankaŭ estas permesata por skribado Z ili estas nun en presado kaj eliros kredeble en la daŭro de Z ➞ presarto.
presaĵo io presita: la aldonita de mi presaĵo en la «Dua Libro» Z poŝta tarifo por la presaĵoj ➞ artikolo, broŝuro, libro, depreso.
presejo loko, kie oni presas: sendi manuskripton al la presejo lokoj, kie la presejoj ne havas la literojn kun signetoj Z
presigi presi 3: vi povas presigi la artikoleton en la fino de la numero Z
presilo KOMP komputila flankaparato por presi 1, taŭga por unuopaj ekzempleroj: nadlara presilo inkŝpruciga presilo lasera presilo Sin. printilo. ➞ eltajpilo, presmaŝino.
presisto homo, kies profesio estas presadi: la presisto Kelter Z
depreso paperfoli(ar)o, sur kiu oni presis iun tekston.
aparta depreso parto de pli ampleksa verko, aparte presita kaj broŝurita: estas pli bone presi ĝin nur en la gazeto, sed ne en formo de aparta depreso algluota al la broŝuro Z la formaton kiun vi intencas doni al la apartaj depresoj mi akceptas Z
enpresi enmeti reklamon, artikolon k.s. en gazeton, revuon k.s.
manpresilo presmaŝino, kiun oni funkciigas mane.
mispresi erare aŭ malĝuste presi vorton aŭ tekston. ➞ preseraro.
platpreso ofta moderna varianto de litografio, uzanta kaŭĉukan platon inter la metala plato kaj la papero. Sin. ofseto.
represi denove presi ion jam presitan: iu nun represas miajn artikolojn pri Reformoj de 1894 Z «La Esperantisto» represis la ĵus aperintan artikolon de Hodler el «Esperanto»
represo ago represi aŭ la rezulta presaĵo: represo kontraŭ la volo de la aŭtoro Z represo de la Fundamento
silkopresadoTEKS TIPO serigrafio.
surpresi presi tekston aŭ bildon sur io: surpresi sur koverto la koston de afranko ĉiuj vortoj estas nigraj, tiel ke eblas unue presi la kolorajn partojn kaj poste surpresi la nigran parton por ĉiu lingvo aparte EGE
surpreso ago surpresi kaj ties rezulto: ruĝa surpreso «13 stotinkoj» sur poŝtmarko
tridimensipresilo, 3D-presilo komputila flankaparato por presi 2. Sin. tridimensiprintilo.