Serĉi en la vortaro

Rezultoj 53

Por „sinteno” · laŭ trafeco

  • Preciza derivaĵo 1
  • Teksta kongruo 52

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★religio

Aparta paĝo

Malfermita: ★religio

Derivaĵoj en la artikolo 13
  1. religia
  2. religian/o
  3. religiec/o
  4. religiul/o
  5. alireligian/o
  6. alireligiul/o
  7. interreligia
  8. multreligia
  9. nereligia
  10. samreligian/o
  11. senreligia
  12. senreligiec/o
  13. senreligiul/o
★ religio tuto de la sintenoj kaj faroj, per kiuj homoj klopodas interrilati kun supernaturaj estuloj, por ekzemple peti favoron aŭ certigi al si postmortan definitivan feliĉon: la hebrea religio kristana religio islama religio budhisma religio la religio disigas la filojn de la sama lando Z defali de la religio de siaj patroj Z prezenti pacigan ponton inter la diversaj religioj Z mi volis esprimi en tiu preĝo tiun naturan religion de la homa koro Z starigo de neŭtrale-homa religio Z ➞ kulto, magio, rito, eklezio, sekto, diservo, sakramento 1, dogmo, diismo, panteismo.
religia
1 koncernanta religion; rilata al religio: religia dogmaro religia kanto ➞ pia 1, sankta.
2 SOCI vivanta konforme al la reguloj de iu religio: religia ordeno aliĝi al la fondota religia komunumo Z religia flegistino
3 (figurasence) tiel skrupule konscienca, kiel ĉe religia ceremonio: ĉiuj aŭskultis liajn vortojn kun ĝojo, eĉ kun religia atento Z religie observi la preskribojn de la kuracisto
religiano ano de iu religio. ➞ religiulo 2.
religieco eco de iu aŭ io religia: tio dependas nek de lando, nek de aĝo, religieco aŭ etna aparteno Ko ia sentimentala sinteno, preskaŭ religieco, ia majstro-kulto TCa la religieco de Kantio
religiulo
1 ano de iu religia ordeno aŭ kongregacio. ➞ monaĥo.
2 religiano: tiu feliĉo, kiun al infano de religiulo donas la posedado de «Dio» en sia koro Z
alireligiano, alireligiulo ano de alia religio, ol la priparolata: ĉiu religio devas rigardi ĉiujn alireligiulojn kiel pekantojn Z
interreligia ekzistanta inter pluraj religioj: la interreligia malamo Z interreligiaj militoj ➞ ekumena.
multreligia havanta plurajn religiojn: la multreligia Rusujo Z
nereligia ne apartenanta al religio: nereligia lernejo ➞ laika, profana.
samreligiano iu, kiu apartenas al la sama religio, kiel alia persono: ili akceptis amasojn da forkurintaj samreligianoj Z
senreligia konfesanta neniun religion: senreligia civitano
senreligieco eco de iu aŭ io sen religio: eĉ tiu malkaŝa senreligieco ne multe helpas al la forigo de la religia diseco inter la homoj Z senreligieco daŭras ordinare ne longe Z
senreligiulo homo sen religio: komunumo de senreligiuloj Z ➞ agnostikulo, ateisto, liberpensulo.