Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „vortaro” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza derivaĵo 1
  • Teksta kongruo 59

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★fako

Aparta paĝo

Malfermita: ★fako

Derivaĵoj en la artikolo 18
  1. faka
  2. fakar/o
  3. fakestr/o
  4. faket/o
  5. fakul/o
  6. diversfaka
  7. dufaka
  8. enfakig/i
  9. hold/ofako
  10. lern/ofako
  11. mult/efaka
  12. nefaka
  13. nefakul/o
  14. poŝtfako
  15. samfakul/o
  16. stalfako
  17. studofako
  18. ŝild/ofako
★ fako
1 aparta dividaĵo de kesto, tirkesto k.s. por enteni aĵojn, kiujn oni ne volas intermiksi: fako de skribotablo fako de ŝranko fako por respondotaj korespondaĵoj diversaj fakoj por la iloj de meblofaristo
2 (figurasence) aparta branĉo 3 de scienco, arto, industrio, komerco, sporto k.s.: literatura fako lingva fako en gazeto muziko ne estas mia fako ➞ studfako.
3 (figurasence) sekcio de organizaĵo aŭ instituto: fako por perditaj objektoj Z grandmagazena fako de reklamacioj la financa fako de la ministerio por edukado li estras la fakon pri fiziko de la universitato CCa ➞ departemento.
4 = (prefere) ĉelo ① 6.
5 = (prefere) kupeo.
faka rilata al iu fako: faka asocio faka gazeto faka laboristo faka vortaro ULi
fakaro
1 aro de fakoj: fakaro de universitato
2 aro de fakoj aranĝitaj en meblon: fakaro de korespondaĵoj en hotelo ➞ bretaro, rako.
fakestro estro de iu fako en organizaĵo.
faketo TIPO malgranda fako por litertipoj.
fakulo iu, kiu okupiĝas pri aparta fako 2: subkomisiono el fakuloj vortoj konataj nur de fakuloj kaj specialistoj ILa teologo unuavide ŝajnas esti fakulo pri teo CPi ➞ ekspertizisto, kompetentulo, specialisto, spertulo.
diversfaka havanta diversajn fakojn: diversfaka komerco diversfakaj enciklopedioj
dufaka havanta du fakojn.
enfakigi meti ion en la respondan fakon (dokumenton, akton ktp).
holdofako fako 1 de la holdo de ŝipo. ➞ karbejo 2.
lernofako studfako: en unu el la lernofakoj ŝi ne povis partopreni, en la lecionoj de religio Z
multefaka havanta multajn fakojn. ➞ kompleksa, malsimpla.
nefaka havanta nenian fakon aŭ specialaĵon: nefaka laboristo nefaka legantaro RPi nefaka libro nefaka vorto
nefakulo iu, kiu okupiĝas pri la koncerna fako 2: simpla kaj trafa lingvaĵo, tute komprenebla eĉ al nefakulo PSV ➞ laiko 2.
poŝtfako numerita kesto en poŝtoficejo, kie firmao aŭ privatulo povas ricevi korespondaĵojn:poŝtfako 32
samfakulo fakulo pri la sama fako 2 kiel alia persono: internaciaj fakaj kunvenoj de esperantistoj estu okazo por ekkoni samfakulojn de la lando kie la kunveno okazas IOs
stalfako loko por unuopa besto inter muretoj en stalo.
studofako io, kion oni studas en aparta kurso: la gaela lingvo estis studfako en malmultaj lernejoj GMc Sin. lernofako. ➞ studobjekto.
ŝildofako HERA ĉiu el la partoj, en kiuj blazonŝildo estas dividita.