★ mur/o 1 kontinua solida konstruaĵo (ordinare vertikala kaj pli alta ol dika) el ŝtonoj, brikoj, tabulegoj, betono
ktp, kiu subportas tegmenton, etaĝojn
ktp aŭ apartigas aŭ dividas spacon de domo, kampo, urbo
ktp:
konstrui muron MT detrui muron MT manon malkvietan ĉiu muro atakas Z ne pentru diablon sur la muro Z trans muro aŭskulti Z la muro havas orelojn Z alpremi iun al muro meti en seneliran situacion Z frapi per la kapo kontraŭ la muro provi la neeblon ➞ parieto, vando.
2 plurale remparoj de urbo, kaj (figurasence) la urbo mem: mi iros kontraŭ la trankvilulojn, kiuj loĝas ĉiuj sen muroj MT la pardono de mia patro estas jam interne de la muroj de tiu ĉi urbo Z hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis homoj kun homoj Z
3 plurale la kvar muroj de domo, rigardataj kiel simbolo de la hejmo: inter miaj muroj estu miaj plezuroj Z dankon al Dio, ke ni denove estas inter niaj propraj muroj! Z vivon privatan kaŝu la muroj Z
4 (
figurasence) io simila al muro laŭ aspekto aŭ efiko:
la krutaj muroj de la rokoj ➞ rokmuro Z stari por iu kiel muro kaj turo Z Mi faras vin hodiaŭ fortikigita urbo, fera kolono, kaj kupraj muroj en la tuta lando MT la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre MT muro el fajro muro da bajonetoj la nepenetrebla muro de la stulteco ili fanatike staris kiel muro kontraŭ ĉia nova sistemo Z ➞ rokmuro.
6 SPOR monta krutaĵo, kies deklivo estas pli ol 70°.
mura rilata al muro: mura horloĝo mura mapo
mureg/o tre dika muro por milite defendi fortikaĵon, urbon
k.s.:
mi rigardis la muregojn de Jerusalem MT kastelo kun dikaj ruĝaj muregoj Z la murego falis sur la restintajn dudek sep mil MT sur viaj muregoj Mi starigis gardistojn MT (figurasence) Mi estos por ĝi fajra murego ĉirkaŭe, diras la Eternulo MT ➞ remparo.
Ĉin/a Mureg/o serio de fortikaĵoj en
Ĉinujo, konstruitaj inter la 15-a kaj 16-a jarcentoj.
长城Chángchéng Hadrian/a Mureg/o fortikaĵa muro konstruigita de
Hadriano en norda Anglujo.
apogmuro sub teraso k.s. talusa muro, kiu servas por kontraŭi ŝoviĝadon de teramaso.
Berlin/a Muro HIST murego starigita de la registaro de
GDR por malebligi liberan cirkuladon inter la du partoj de la urbo
Berlino (1961–1989).
blind/a muro muro 1 sen fenestro aŭ aperturo.
ĉirkaŭmurig/i ĉirkaŭigi
ion per muro:
ĉirkaŭmurigi parkon ➞ masoni.
fakmuro MARN hermetike fermebla
vando por la sekuro de ŝipo:
en okazo de difekto de la ŝipmuro oni fermas la fakmurojn fundament/a muro muro 1, kiu portas la tutan pezon de la konstruaĵo.
komun/a muro muro 1, kiu apartigas du apudajn ĉambrojn aŭ konstruaĵojn sed apartenas komune al ambaŭ.
Sin. intermuro, mezmuro.
kver2muro muro aŭ
vando, kiu anstataŭas la fortranĉitan angulon de du orte renkontiĝantaj muroj aŭ vandoj.
ring/omuromuro, kiu enfermas ĝardenon, korton, parkon
k.s. rok1muro glata
roka krutaĵo, vertikala aŭ preskaŭ tia:
krutaj rokmuroj ŝajnis leviĝi rekte el la akvo ALö sonmuro FIZI tuto de la aerodinamikaj fenomenoj, kiuj produktiĝas, kiam io moviĝanta alproksimiĝas la rapidon de sono.
➞ maĥo 1.
ŝipmuro MARN la vertikala parto de ŝipa
ŝelo 5.
trab/armuro KONS muro konstruita el kunmetitaj traboj, kies interspacojn oni poste plenigas per miksaĵo el argilo kaj pajlo aŭ per brikoj.