PIV 2026 · Artikolo 10854
★ne
Derivaĵoj en la artikolo 10
★ ne
1 adverbo plena kontraŭado de la realeco de io: vi estimas vin mem, sed aliaj vin ne estimas Z mi ne amas obstinajn homojn FE la ĉapisto ne venos, ĉar li estas malsana Z li ne esperu pardonon Z ĉu esti aŭ ne esti, — tiel staras Nun la demando Z foriri, ne manĝinte voli aŭ ne voli neniu malpermesas Z ŝi ne povis ne vidi, ke ŝi vekis kompaton Z oni ne povis ne ridi Z transiri tiun monton oni certe ne povis sen forta ŝvitado Z
1 Ne staras senpere antaŭ la vorto, kiun trafas la negacio: ne ĉio brilanta estas diamanto Z tio estis ne mia kulpo Z ne vi tion ĉi faris Z tion ĉi vi ne faris respondo venis ne tuj Z ne mia estas la ĉevalo Z se la samovaro ne volas kanti, ĝi povas ne kanti Z li havas dentojn ne por parado Z vi tute ne bezonas fari al vi tiun klopodon Z tamen la instinkto de memkonservo ne tute ŝin forlasis Z Sed ĉe devi Zamenhof metas la negacion antaŭ tiu verbo: blindulo kartojn ludi ne devas estas lia devo ne ludi Z
2 partikulo negativa respondo al ĉu-demando, aŭ malkonsento kun la antaŭa aserto aŭ ordono sinjoro, ĉu vi min konas?
— Kiom mi scias, ... ne Z ĉu estas nenia risko?
— ne, ne! Z mi vin petegas per mia tuta koro.
— ne, ne, ne! Z ĉu vi venos?
— Tute ne Z ➞ nen.
— Kiom mi scias, ... ne Z ĉu estas nenia risko?
— ne, ne! Z mi vin petegas per mia tuta koro.
— ne, ne, ne! Z ĉu vi venos?
— Tute ne Z ➞ nen.
2 Respondante al nea demando, kies neadon oni volas konfirmi, iuj uzas ne, dum aliaj uzas jes: li diris: ĉu vi ne scias, kio tio estas? Mi diris: Ne, mia Sinjoro. Tiam li diris: Tio estas du oleitoj MT Male: ĉu ŝi ne edziniĝis? — demandis Marta.
— Jes, iele tiel fariĝis, ke ŝi ne edziniĝis Z Same, responde al nea demando, kies malpravon oni volas aserti, la unuaj uzas jes (aŭ jes ja), la aliaj ne: kiel! Mia edzino ne estas mia edzino?
— Jes, nia bofilo, ŝi estas via edzino Z Male: la poloj sekve ĝin eĉ ne defendos.
Ho ne, ili kolektis jam soldatojn Z Por eviti miskomprenon almenaŭ en la konversacio, estas konsilinde ripeti la pridemanditan verbon: ĉu li ne venos? — Li venos aŭ Li ne venos
— Jes, iele tiel fariĝis, ke ŝi ne edziniĝis Z Same, responde al nea demando, kies malpravon oni volas aserti, la unuaj uzas jes (aŭ jes ja), la aliaj ne: kiel! Mia edzino ne estas mia edzino?
— Jes, nia bofilo, ŝi estas via edzino Z Male: la poloj sekve ĝin eĉ ne defendos.
Ho ne, ili kolektis jam soldatojn Z Por eviti miskomprenon almenaŭ en la konversacio, estas konsilinde ripeti la pridemanditan verbon: ĉu li ne venos? — Li venos aŭ Li ne venos
nea
1 rifuza, malkonsenta: ĉu li donis al vi jesan respondon aŭ nean? FE nea gesto
2 LING montranta, ke oni devas kompreni la malon de la sekvanta vorto: nea pronomo nea adverbo neaj vortoj FE ➞ negativa.
nee esprimante malkonsenton: la maljunulino nee skuis la kapon Z
nei
1 ntr diri aŭ respondi «ne».
2 tr aserti la malverecon aŭ malefektivecon de io: diron oni neas, skribo ne pereas Z vi laŭte neas la aferon Z ili neadis la eblecon de ekzistado de arta lingvo Z ne neas li, ke estas li freneza Z se mi lin trovus kuŝanta kun mia edzino, li devus nur nei, kaj tio lin jam senkulpigus? Z Sin. negi.
ne prefikso ➞ nefera, neforta, neĝentila, nekredebla, nematura, neutila; nelonge; nejudo; ne-funkcio.
neado ago aŭ vortoj de iu, kiu neas: via obstina neado min ne konvinkas ➞ negacio.
neadeblatia, ke oni povas ĝin nei: via kunkulpeco estas ne pruvita, do neadebla sed tio ĉi ne estas ja neadebla!
neigeblaneadebla.
nen eksperimenta akuzativa formo de ne 2: li havis la kuraĝon voĉdoni nen publike ne diru nen, vi ploris! GWa
fornei tr malkonfesi ion aŭ iun kiel sian: tiu ŝtono estu atestanto pri vi, por ke vi ne forneu vian Dion MT
kap1nei ntr fari per la kapo nean geston; skui la kapon. ➞ kapjesi.