Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „vorto” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza kapvorto 1
  • Derivaĵa komenco 16
  • Teksta kongruo 43

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★grupo

Aparta paĝo

Malfermita: ★grupo

Derivaĵoj en la artikolo 23
  1. grupa
  2. grupe
  3. grupaĉ/o
  4. grupan/o
  5. grupej/o
  6. grupet/o
  7. grupig/i
  8. grupiĝ/i
  9. aĝgrupo
  10. aĝ/ogrupo
  11. diskutogrupo
  12. funkci/a grupo
  13. galoj/a grupo
  14. homgrupo
  15. kvocient/a grupo
  16. laborgrupo
  17. lorentz-a grupo
  18. metoksigrupo
  19. nov/aĵgrupo
  20. prem1ogrupo
  21. sang/ogrupo
  22. subgrupo
  23. vortogrupo
★ grupo
1 aro de samspecaj objektoj, distingitaj laŭ komuna eco: grupo da pentraĵoj grupo da dokumentoj grupo da argumentoj spegulo revidigis en si la grupojn da malaltaj kaj molaj mebloj Z ➞ ensemblo.
2 aro de personoj, kiujn io komuna kunigas: grupo da laboristoj grupo da rigardantoj grupo da infanoj grupo da fremdlandaj viroj venis Z en tiuj landoj pli kaj pli gravas la grupo, malpli la individuo fotografia grupo politika grupo da samopiniaj deputitoj esperantista grupo Z li estis varme akceptita de la loka grupo (figurasence) grupo de dialektoj ➞ frakcio, klano, klubo, kolegaro, rondo, sekto, skolo, societo.
3 SOCI aro el minimume tri personoj, kunigitaj per iu principo de aparteco, posedantaj konscion «ni».
4 MATE aro 2 kune kun asocieca multipliko tia, ke ekzistas unuo kaj ĉiu elemento posedas inverson.
5 KEMI en la perioda tabelo kolumno.
grupa rilata al grupo: grupa foto UMa grupa kunveno MBo grupa voĉdonado marmoraj grupaj statuetoj Z
grupe aranĝite laŭ grupoj: ili sidis grupe Z ➞ po 2.
grupaĉo malgranda malŝatinda grupo. ➞ hordo, kliko 2.
grupano ano de konstanta grupo.
grupejo loko, kie kutime kunvenas grupo.
grupeto
1 malgranda grupo. ➞ koterio.
2 MUZI speco de ornamaĵo konsistanta el 3–4 notoj.
grupigi kunigi aŭ ordigi ion en grupon: grupigi siajn argumentojn en tri ĉefaj partoj li grupigis la knabojn ĉirkaŭ si grupigitaj sendaĵoj
grupiĝi iĝi grupo: la gastoj grupiĝis ĉe la pordo la tuta cetera esperantistaro grupiĝis ĉirkaŭ sia konstanta standardo Z
aĝgrupo, aĝogrupo grupo de homoj de simila aĝo: instruado de Esperanto al ĉiuj infanoj en la aĝogrupo de 8 ĝis 12 jaroj ULi mi rekomendus pli rigoran kontroladon de la teksto por la celata aĝgrupo ATe
diskutogrupo malgranda nombro da personoj, kiuj renkontiĝas por interŝanĝi ideojn pri difinita temo sen alveni al formalaj decidoj.
funkcia grupo KEMI atomgrupo en organika kombinaĵo, kiu karakterizas la molekulon kaj ties reakciojn: aldehida grupo kaj karboksila grupo estas funkciaj grupoj Sin. grupo 6.
galoja grupo MATE pri korpopluigaĵo la grupo de ĉiuj aŭtomorfioj de la superkorpo fiksantaj la elementojn de la subkorpo:la subgrupoj de la galoja grupo de malkompona korpo de polinomo super korpo de karakterizaĵo 0 bijekcie rilatas al la koncernaj interkorpoj
homgrupo grupo de homoj, ofte el demografia vidpunkto: ĉiu homgrupo kreis al si sian propran lingvon ILa sentoj de malŝato kaj malamo ĉe individuoj kaj homgrupoj — homgrupoj estas ankaŭ popoloj, klasoj, rasoj — povas kreski MalR esploro komparis homgrupon, kiu manĝis laŭ la mediteranea kuirmaniero , kun alia grupo LVV
kvocienta grupo MATE pri grupo kaj normala subgrupo N de ĝi aro de ĉiuj aroj aN, kie a estas elemento de la grupo.
laborgrupo helpa organo starigita de komisiono aŭ komitato por fari pri limigita temo raporton, kiu servu kiel bazo por la debatoj.
lorentz-a grupo MATE grupo de movoj en kvardimensia spaco, kiu lasas nevaria la kvadratan formon t2 − x2 − y2 − z2, gravan en la relativeca teorio; nomita laŭ la nederlanda fizikisto Hendrik Antoon Lorentz.
metoksigrupo KEMI funkcia grupo konsistanta el metila grupo ligita al oksigeno. -O-CH3 rezerpino havas kvin metoksigrupojn
novaĵgrupo KOMP klaso de mesaĝoj en la komputila reto Usenet (➞ retnovaĵo 2): la novaĵgrupo soc.culture.esperanto
prem1ogrupo POLI grupo de reprezentantoj de ekonomiaj fortoj aŭ ideologiaj tendencoj, kiuj provadas per propagando, minacado, monproponoj k.s. influi la decidojn de politikaj instancoj favore al la interesoj de siaj komisiintoj. ➞ lobio.
sangogrupo BIOL ĉiu el la specoj de la homa sango, diferencaj pro antigenoj de la ruĝaj globuloj, kaj distingeblaj i.a. per aglutinaj reakcioj kaj tolero aŭ netolero de transfuzo inter du individuoj apartenantaj al malsamaj grupoj: la precipaj sangogrupoj estas A, B, AB kaj O ➞ aglutini, koaguli, resusfaktoro, transfuzo.
subgrupo grupo, kies membroj ĉiuj apartenas al pli granda grupo: ili klasifikis la lingvojn laŭ grupoj, subgrupoj, familioj ILa gravas distingi la grupon laŭ diferencoj kaj dividi ĝin laŭ subgrupoj Ko
vortogrupo
1 ia ajn grupo de vortoj.
2 LING plurvorta sintagmo:ripeto de vorto aŭ vortgrupoj en alia loko de la frazo BRa