Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „vorto” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza kapvorto 1
  • Derivaĵa komenco 16
  • Teksta kongruo 43

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★kampo

Aparta paĝo

Malfermita: ★kampo

Derivaĵoj en la artikolo 29
  1. kampa
  2. kampi
  3. kampad/i
  4. kampad/o
  5. kampad/ej/o
  6. kampad/ism/o
  7. kampar/a
  8. kampar/o
  9. kampar/an/a
  10. kampar/an/o
  11. kampar/an/in/o
  12. kampej/o
  13. kampist/o
  14. kampul/o
  15. batalkampo
  16. elektr1/o/magnet/a kampo
  17. Elize/a/j Kampo/j
  18. flug/okampo
  19. glacikampo
  20. gradient/a kampo
  21. grenokampo
  22. herb/okampo
  23. Katalaŭn/aj Kampo/j
  24. kukumkampo
  25. Mars/okampo
  26. pafkampo
  27. semantik/a kampo
  28. sen/diverĝenc/a kampo
  29. vidokampo
★ kampo
1 terpeco, kulturata aŭ kulturebla, kun aŭ sen difinitaj limoj: dunoj kaj plugteraj kampoj Z vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo FE herboriĉaj kampoj FE terpoma kampo Z vian kampon ne prisemu miksospece MT sur fremda kampo ili rikoltas MT (figurasence) la neĝaj kampoj Z ➞ agro, ĝardeno, korto, parcelo.
2 relative ebena terloko kontraste kun montoj, arbaroj aŭ loĝejoj: sur la kampo, for de l’ mondo Z arbaro aŭdas, kampo vidas nenie oni estas certa pri senatesteco Z ĝi staras ankoraŭ malproksime en la kampo Z la hajlo batdifektis en la tuta lando Egipta ĉion, kio estis sur la kampo MT kiel floro de kampo, tiel li floras MT ➞ kamparo, kampartilerio, pejzaĝo.
3 loko, sur kiu io okazis: kampo de batalo Z tiu ĉi kampo de l’ mortintoj Z oni donis al tiu loko la nomon Kampo de la Fortuloj MT
4 loko, inter kies limoj efikas ia ago: operacia kampo parto de la korpo, kiun trafas operacio (figurasence) la kampo de la konscio
5 (figurasence) tutaĵo de la abstraktaj aferoj, kiujn povas atingi ies agado: mi parolis al vi nur teorion, nun mi transiras sur la kampon de la praktiko Z ĉi tiu mia artikolo estos verŝajne mia lasta artikolo sur la kampo de esperantista diskutado Z oni devas senĉese eldonadi ĉiam novajn verkojn pri la lingvo internacia . La kampo tie ĉi estas granda Z kampo de laborado kampo de aktiveco tiu temo malfermas kampon al plej granda fantazio la kampo de la historio prezentas multajn enigmojn ➞ areno 1, regiono, spaco, tereno.
6 limigita fono: la vaporŝipo portas sur la meza masto la standardon de la Nord-Germana Lloyd, bluan ankron kaj bluan ŝlosilon kruciĝantajn sur blanka kampo Z
7 FIZI fizika grando (aŭ skalara aŭ vektora), kiu estas funkcio de loko kaj tempo: elektra kampo magneta kampo
8 KOMP plenigebla parto de formularo aŭ alia dokumento traktata per komputilo.
9 KOMP konsistanta parto de rikordo.
10 MATE komuta korpo 9.
kampa rilata al kampo.
1, 2 kampaj floroj Z kampa besto MT nenia kampa herbo ankoraŭ kreskis MT kampa muso Z kampa vojo Z
4 kampa intenso kampa tubo spaco ĉirkaŭita per elektraj aŭ magnetaj linioj, kiuj pasas tra ĉiuj punktoj de fermita kurbo kampa lenso en optikaj aparatoj kampa profundo tiu, kiun oni povas akre foti➞ kampa linio.
kampi, kampadi ntr provizore loĝi en kampo, eventuale en tendo aŭ simila loĝejo. ➞ bivaki, tendumi.
kampado ago de iu, kiu kampas: kampado estas saniga
kampadejo loko rezervita por tie kampadi aŭ tendumi. Sin. tendumejo. ➞ barakaro, tendaro.
kampadismo sporta maniero vivi kaj kuŝi en libera aero.
kampara rilata al kamparo: kampara dometo Z
kamparo
1 aro de kultureblaj kampoj: en la kamparo estis belege! Z en la kamparo regis plej forta vintra malvarmo Z
2 (vastasence) regiono neurba: ne nur en la urboj, sed ankaŭ en la kamparo MGu
Sin. ruro 1.
kamparana rilata al kamparanoj: kamparana unuiĝo kamparana sindikato kamparana kooperativo kamparana komunumo
kamparano
2 loĝanto en kamparo 2. Sin. vilaĝano 2.
kamparanino
1 virino loĝanta en kamparo 1.
2 virino loĝanta en kamparo 2.
kampejo kampo 2: ŝi iam estis en tia paca, flora, ombra kampejo Z
kampisto kamparano: Esav fariĝis lerta ĉasisto, kampisto MT
kampulo (ofte malŝate) kamparano: kial do, efektive, mi devas pereigi mian vivon kun kampuloj? Z plej kuirita kampulo ĉiam restos krudulo Z ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo Z mi farus pli bone, se mi edziĝus kun senartifika kaj bona kampulino Z
batalkampo ARME loko, sur kiu okazas aŭ okazis batalo:la malamikoj, falintaj sur la batalkampo B (figurasence) eble la unua batalkampo estos la aŭtomobila industrio IsT ➞ batalejo.
elektr1omagneta kampo elektra kaj magneta kampo produktata de moviĝantaj ŝargoj.
Elizeaj Kampoj fama avenuo en la centro de Parizo. ➞ Elizeo.
flugokampo AVIA tereno, de kiu ekflugas kaj sur kiun surteriĝas aviadiloj.
glacikampo vasta kampo el glacio, ekz. sur la nordaj maroj. ➞ bankizo.
gradienta kampo FIZI MATE vektora kampo, kiu estas la gradiento de iu skalara kampo.
grenokampokampo 1, sur kiu oni kultivas grenon: sed rikoltilon ne levu kontraŭ la grenkampon de via proksimulo MT
herbokampo kampo de herbo 2.
Katalaŭnaj Kampoj loko en nordorienta Francujo, kie en 451 la hunoj sub Atilo estis venkobatitaj de romanoj kaj visigotoj. ➞ katalaŭno.
kukumkampo kampo, sur kiu oni kultivas kukumojn: budo sur kukumkampo MT
Marsokampo
1 GEOG HIST loko ĉe Tibero, kie la romanoj militekzerciĝadis. Campus MartiusCampo Marzio
2 (analoge) loko origine samcela kiel Marsokampo 1 en iuj nunaj urboj, ekz. Parizo kaj Sankt-Peterburgo. Champ-de-MarsМарсово полеMarsovo pole
pafkampo spaco trafebla de pafaĵoj.
semantika kampo LING
1 tuto de la signifoj de unu vorto.
2 tuto de la vortoj, kiuj rilatas al unu komuna nocio (ekz. la terminoj pri familiaj rilatoj).
sendiverĝenca kampo MATE vektorkampo kun diverĝenco nula.
vidokampotiu spaco, kiun okulparo ne moviĝante povas plene vidi.