Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „cxevalo” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza kapvorto 1
  • Derivaĵa komenco 7
  • Teksta kongruo 52

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★kvar

Aparta paĝo

Malfermita: ★kvar

Derivaĵoj en la artikolo 20
  1. kvara
  2. kvare
  3. kvaro
  4. kvaril2/o
  5. kvariliard/o
  6. kvarilion1/o
  7. kvarobl/a
  8. kvarobl/e
  9. kvarobl/ig/i
  10. kvarol/o
  11. kvaron-
  12. kvaron/o
  13. kvaron/ig/i
  14. kvaron/um/i
  15. kvarop/a
  16. kvarop/e
  17. kvarop/o
  18. kvarop/ism/o
  19. kvart2/o
  20. trikvaron/e
★ kvar
1 numeralo esprimanta la nombron post 3 en la serio de entjeroj. 4, IV la kvar elementoj de la antikva scienco: aero, akvo, fajro, tero la kvar sezonoj la kvar operacioj: adicio, subtraho, multipliko, divido la kvar anguloj de la mondo la kvar ĉinaj klasikaĵoj kvar piedoj de ĉevalo Z ŝi havas spriton kiel kvar Z
2 nomo de la cifero 4.
kvara vicmontra numeralo signifanta, ke la koncernataĵo venas post tri antaŭaj: tri aferoj estas nekompreneblaj por mi,
Kaj kvaran mi ne scias MT
la kvara volumo de la Fabeloj de Andersen Henriko la kvara la kvara de Julio usona festo, memoriganta la Deklaron pri Sendependeco
kvare en la kvara loko de elnombrado.
kvaro
1 aro de kvar aferoj aŭ personoj: kvaro da kartludantoj la Kvaro por la Kvara loka komitato por la 4a UK en Dresdeno
2 la nombro aŭ la cifero 4: li iris al la ekzameno kaj alportis hejmen jam ne «duon» sed «kvaron» Z ➞ kvarteto.
3 BELE grupo de kvar versoj, ripetiĝanta ene de fiksforma poemo (ekz. soneto) laŭ la sama skemo: regula soneto konsistas el du kvaroj kaj du trioj ➞ trio.
4 LUDO ludkarto markita per la cifero 4: trefa kvaro kera kvaro
kvaril2o STAT en finia vico de nombroj nombro tia, ke unu, du aŭ tri kvaronoj de la nombroj malsuperas ĝin; oni tiam parolas pri la unua, dua, resp. tria kvarilo. ➞ duilo, dekilo, centilo, plurilo, mediano; il- 2.
kvariliardo MATE mil kvarilionoj (1027). ➞ iliard-.
kvarilion1o MATE miliono da triilionoj (1024). Sin. kvadriliono. ➞ ilion 1, jota- 2.
kvarobla
1 prezentanta nombron aŭ kvanton, kiu rilatas al alia kiel kvar al unu: post la devalutiĝo la prezoj fariĝis kvaroblaj rikolto kvarobla je la antaŭa
2 konsistanta el kvar partoj: kvarobla jungitaro kvarobla fadeno
kvaroble
1 multiplikite per 4: kvaroble tri estas dek du fariĝi kvaroble pli riĉa pro la ŝafeto li repagu kvaroble MT
2 en kvarobla maniero: kvaroble faldi paperfolion
kvarobligi igi ion kvarobla: kvarobligi sian ludmonon
kvarolo MUZI grupo de kvar notoj, kiuj kune okupas tiun saman tempodaŭron, kiun ordinare havas tri (iafoje ses) notoj de la sama tempovaloro.➞ ol- 2.
kvaron- prefikso preciza aŭ proksimuma kvarono. ➞ kvaronhoro, kvaronjaro, kvaronluno, kvaronnoto, kvaronprinco, kvaronsilento.
kvarono
1 ĉiu el la kvar egalaj partoj de tuto: kvarono de horo 15 minutoj kvarono de jaro 3 monatoj kvarono de litro (figurasence) en tri kvaronoj de la okazoj tre ofte
2 MUZI noto signita per nigra punkto kun tigo, sen vosto, kaj valoranta la kvaronon de plena noto.
kvaronigi dividi en kvar egalajn partojn.
kvaronumi ekzekuti iun per distirado de ties membroj en kvar direktojn (per ĉevaloj).
kvaropa rilata al kvaropo: kvaropa koncerto B
kvarope en grupo de kvar: kvarope promeni ni kvarope sidis en la boato HBu
kvaropo grupo de kvar personoj aŭ objektoj: kvaropo da asoj karta kvaropo kvaropo de kartoj kvar kartoj kun la sama valoro ➞ kvarteto.
kvaropismo BELE tendenco en la Esperanta poezio, kies majstroj estis i.a. Auld kaj Rossetti (el la poemaro «Kvaropo»).
kvart2o MUZI intervalo 1 inter la unua kaj la lasta de kvar sinsekvaj tonoj de diatona gamo 1 (frekvencoproporcio: 4/3).➞ t 2.
trikvarone
1 tiel ke la rezulto prezentas la tri kvaronojn de la tuto: trikvarone pagi sian ŝuldon
2 (figurasence) plej grandparte: la urbo forbrulis trikvarone
3 BELA kun pozicio meza inter fronte kaj profile: pentri virinon trikvarone