PIV 2026 · Artikolo 9287

★lerni

Litero L★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 34
  1. lerno
  2. lernad/i
  3. lernad/o
  4. lernaĵ/o
  5. lernant/o
  6. lernej/a
  7. lernej/o
  8. du/a/grad/a lernej/o
  9. super/a lernej/o
  10. lernej/estr/o
  11. lernem/a
  12. lernig/i
  13. lernig/ant/o
  14. altlernej/o
  15. bazlernej/o
  16. ĉeflernant/o
  17. ellerni
  18. ellerno
  19. ellernad/o
  20. faklernej/o
  21. gelernant/o/j
  22. gelernej/o
  23. kunlernant/o
  24. loĝlernej/o
  25. mallerni
  26. memlernint/o
  27. metiolernant/o
  28. metilernej/o
  29. mezlernej/o
  30. postlernej/a
  31. senlerna
  32. stirlernej/o
  33. tralerni
  34. vart/olernej/o
★ lerni tr
1 akiradi sciojn pri scienco, arto, metio ktp: lerni fremdan lingvon lerni la kalkulon lerni muzikon lerni komercon lerni la filozofion lerni la atomsciencon lerni glitkuri B lerni kudri Z lerni pentri Z lerni danci rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo Z lerni el, per bona lernolibro ĝi estis lernata de ili tri jarojn Z kio estas lernita, ne estas perdita Z ilia timo estas nur lernita ordono ne propramova MT instruante, ni lernas Z lernu juna — vi scios maljuna Z suferinto pli valoras, ol lerninto Z ➞ esplori, parkerigi, reciti, studi.
2 akiradi agmanieron aŭ pensmanieron per sperto: lerni prudenton MT lerni saĝon MT mi lernis obeadon Z lernu paroli konvene Z taksi la sanon ni lernas en malsano Z homo lernas la tutan vivon Z li multe lernis el siaj vojaĝoj saĝa filo lernas de la patro MT ili lernos timi Min MT lernu esti forgesita kaj tamen vivi Z ho patriotismo, kiam fine la homoj lernos kompreni ĝuste vian sencon! Z de diversaj fremduloj la popolo lernis malŝati la egiptajn diojn B
lerno ago lerni. ➞ lernojaro, lernolibro, lernotempo.
lernadi longe lerni: tage kaj nokte li nur lernadis Z lernadi kiom eble pli da vortoj Z
lernado ago lernadi: lernado sen fruktoj ne restas Z ripetado estas plej bona lernado Z lernado havas maldolĉan radikon, sed bonan efikon Z la lernado de la fremdaj lingvoj vi estas liberigitaj de la lernado de multego da vortoj Z ➞ lernatingi, lernofako, lernoknabo.
lernaĵo io, kion oni lernas: peceto da talmuda komentario estas multe pli malfacila ol ĉiuj aliaj lernaĵoj Z
lernanto iu, kiu lernas: lernanto en la liceo lernanto en la hejmo li promenadis, akompanata de siaj lernantoj Z la ortografio prezentas veran krucon por la lernanto Z se la lernanto scius bone sian lecionon FE kiom multe la lernanto devas ekzerciĝadi ! Z ĉarpentista lernanto Z
lerneja rilata al lernejo: lernejaj kursoj lernejaj lecionoj lernejaj knaboj Z lerneja sekreto ne iru al gazeto Z
lernejo
1 loko destinita por lernado: elementa lernejo Sin. bazlernejo mez(grad)a lernejo duagrada lernejo Sin. mezlernejo supera lernejo teknika lernejo komerca lernejo politeknika lernejo Z faka lernejo konfesia lernejo laika lernejo li devas forpreni sian filinon el la lernejo Z vizitadi lernejon (figurasence) viziti la vagantan lernejon Sin. instruejo. ➞ instituto, gimnazio, kolegio, liceo 1, seminario, vartejo.
2 (figurasence) ĉio, kio donas scion kaj sperton: li trapasis la severan lernejon de la vivo ricevis instruadon de memsperto instruita ĉe la lernejo de la malriĉeco Z lernejo de malfeliĉo tio estis la lernejo de sperto Z
duagrada lernejo mezlernejo.
supera lernejo altlernejo.
lernejestro direktoro de lernejo.
lernema ema al lernado.
lernigi
1 igi ion lernata: oni lernigu al ili la skribadon MT li lernigis al ŝi mortkanton Z lernigu al viaj filinoj funebran ploradon MT lernigi al la infanoj respekton al maljunuloj
2 igi iun lerni: la sturno fajfis, kiel oni lin lernigis Z ili lernigis sian langon paroli malveron MT sperto lernigas ➞ instrui.
lerniganto iu, kiu lernigas: mi ne klinis mian orelon al miaj lernigantoj MT
altlernejo eduka institucio por plenkreskuloj. Sin. supera lernejo. ➞ gimnazio, liceo 1, kolegio, universitato.
bazlernejo elementa lernejo por infanoj ekde la aĝo de proksimume 6 jaroj, depende de la lando.
ĉeflernanto lernanto, aparte progresinta, elektita de la instruanto por helpi al siaj kamaradoj.
ellerni lerni ion ĝis plena sciado: gramatikaj tabeloj, kiujn oni devas ellerni kaj konservadi en la memoro Z 16 mallongaj reguletoj, kiujn ĉiu povas bonege ellerni en la daŭro de duonhoro Z
ellerno, ellernado ag(ad)o de iu, kiu ellernas: ili bezonos nur oferi kelkajn tagojn por la ellerno de tiuj ŝanĝoj en la lingvo Z arta lingvo estas nekredeble facila por ellernado Z
faklernejo lernejo, en kiu oni lernas difinitan fakon.
gelernantoj grupo de lernantoj de ambaŭ seksoj. ➞ ge- Rim.
gelernejo (malofte) lernejo por gelernantoj. ➞ ge- Rim.
kunlernanto kamarado de lernejo.
loĝlernejo internulejo.
mallerni malkutimiĝi je io, kion oni lernis: mallerni malĝustan elparolon estas multe pli malfacile, ol lerni bonan
memlerninto iu, kiu lernis mem, sen helpo. Sin. aŭtodidakto.
metiolernanto
1 junulo, kiu lernas metion: la korporacia standardo flirtis antaŭ la domo, kaj submajstroj kaj metilernantoj kriis: «Hura!» Z
2 la plej malalta el la tri rangoj de framasonoj.
metilernejo duagrada lernejo, kie oni instruas iun metion.
mezlernejo meza lernejo (post bazlernejo). Sin. duagrada lernejo. ➞ liceo 1, gimnazio, kolegio.
postlerneja okazanta post la normalaj lernejaj horoj: postlerneja kurso postlerneja instruado
senlerna akirebla sen lernado: la senlerna uzebleco de la vortaro Z
stirlernejo lernejo, kie oni instruas stiri veturilojn.
tralerni tralabori kurson k.s., lernante ĉion ĝis la fino: lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni FE
vartolernejo lernejo, kie oni vartas, distras kaj preparas infanojn por la ordinara lernejo. ➞ infanĝardeno.