Serĉi en la vortaro

Rezultoj 53

Por „sinteno” · laŭ trafeco

  • Preciza derivaĵo 1
  • Teksta kongruo 52

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★preni

Aparta paĝo

Malfermita: ★preni

Derivaĵoj en la artikolo 36
  1. preno
  2. preter/pas/a preno
  3. prenil/o
  4. akv/oprenej/o
  5. alpreni
  6. alpreno
  7. asekurprenint/o
  8. ĉirkaŭpreni
  9. depreni
  10. depreno
  11. deponprenant/o
  12. diskont/epreni
  13. ekpreni
  14. elpreni
  15. enpreni
  16. fajr/oprenil/o
  17. forpreni
  18. konfesprena
  19. konfespreni
  20. konfespreno
  21. konfesprenad/o
  22. kunpreni
  23. laborprenant/o
  24. lu1preni
  25. part1/opreni
  26. part1/opreno
  27. part1/oprenad/o
  28. part1/oprenig/i
  29. posedopreni
  30. prunt/epreni
  31. prunt/epreno
  32. repreni
  33. sonprenil/o
  34. transpreni
  35. transpreno
  36. venk/opreni
★ preni tr
1 kapti iun aŭ ion per sia mano aŭ per instrumento, por teni, porti aŭ uzi ĝin: preni pecon per du fingroj B kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas Z li prenis ŝian kapon per ambaŭ manoj B preni iun je la kolo preni knabon je la mano B preni sian mantelon preni sian pluvombrelon preni libron en biblioteko preni sian ŝlosilon el la poŝo mi prenis broson kaj purigis la veston FE falis el mano, prenu satano Z prenu kiel vi volas, la poto ĉiam bolas Z ŝi prenis sian infanon sur la genuojn Z preni infanon sur la dorson (figurasence) kiam oni kunmetas vorton oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed oni povas ankaŭ preni la tutan vorton FE ➞ prenipova.
1 Preni ricevas diversajn nuancojn depende de la nerekta objekto. Preni al si = por propra uzo aŭ ĝuo: tie restis iom da supo, Osip, prenu al vi Z tiujn vortojn la porkopaŝtisto povis preni al si al la koro Z ŝi petis Dion, ke Li ankaŭ ŝin baldaŭ prenu al si Z preni al si edzinon Z Preni kun si = kiel akompanon: la sakon kun mono li prenis kun si MT mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo FE li prenis min kun si en tiun laŭbon Z Preni sur sin = sin ŝarĝi per io materiala aŭ abstrakta: feino prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino FE laboron li prenis sur sin ne malgrandan Z ŝi prenis sur sin la devon pagi en la unua tago de ĉiu monato Z koncerne la saĝon, mi ĉion prenas sur min Z preni sur sin malhonoron MT preni sur la ŝultrojn tiom da respondeco Z
2 perforte aŭ senaverte senigi iun je io: se ne venas per bona vorto, oni prenas per forto Z Dio donis, Dio prenis Z tempo venos, zorgon prenos Z oni prenos vian litaĵon de sub vi MT preni ion disde iu Maria elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de ŝi NT la homa koro estos prenita for de ĝi, kaj ĝi ricevos koron bestan MT
3 milite akiri iun aŭ ion: ĉiujn iliajn reĝojn li prenis, kaj batis ilin kaj mortigis ilin MT ili venkobatis lin, prenis de li multe da kaptitoj MT savu tiujn, kiujn oni prenis por mortigi MT li prenis la tutan oron kaj arĝenton, kiuj troviĝis en la domo de la Eternulo MT preni sieĝatan urbon B LUDO (figurasence) en ŝako la reĝon oni ne prenas
4 difini al iu rolon en sia vivo: kiel junulo prenas por kunvivado junulinon MT preni nin kiel sklavojn MT mi, kiu ne petis vin, ke vi edziĝu kun mi, kaj kiun vi prenis, ne demandinte miajn sentojn Z ni konsentas preni lin por reĝo ni konsentas preni lin kiel reĝon
5 havigi al si ion manĝotan aŭ trinkotan: preni kafon preni bieron mian teon mi prenas ĉiam forta prenu mem akvon FE mi prenis venenon, kiu min mortigos Z preni tagmanĝojn el la restoracio Z (analoge) bona horo, por preni freŝan aeron! Z
6 havigi al si ion uzotan: preni apartamenton preni droŝkon Z kiam mi povos preni la sekvan trajnon? KKr de tie mi prenis publikan buson kaj atingis mian loĝejon Ko preni banon B preni biletojn por la teatro preni de iu garantiaĵon MT
(figurasence) preni de iu konsilon la korteganino, kiu prenis informon Z mi prenas la liberecon diri al vi preni indiferentan mienon preni indecan mienon Z preni grandan amplekson preni difinitan formon Z preni instruon en sian koron MT
7 ricevi ion done aŭ interŝanĝe: preni subaĉeton MT oni invitas — venu, oni donacas — prenu Z pastro ŝafon ne prenas, ĝi hejmen revenas Z mi postulas dek kisojn
malpli mi ne povas preni! Z
ekzameni ne devigas preni Z bovo prenita, koko donita kaj — kvita malavantaĝa negoco Z
8 rigardi ion el aparta vidpunkto: la homoj prenas la aferon sufiĉe serioze Z tiel vi prenas la aferon! Z laŭ tio, kiel oni ĝin prenas Z tiaj personoj, ekvidinte la malgrandegan lernolibron , povas preni la aferon kun ia malestima malŝato Z vi prenas mian proponon tute kontraŭsence mi ja laboris en nia lingvo kaj elprovis ĝin eble pli ol ĉiuj aliaj amikoj kune prenitaj Z
ke ni prenu supozu, ke mi fantazias Z sed kie, sinjoroj, vi prenis, ke la veno al celo dependas de l’ rezultatoj de la voĉdono? Z se ni prenos, ke la enskribado okupos unu minuton Z
9 erare intermiksi unu homon aŭ aferon kaj alian, en rekonado aŭ taksado: la oficisto, kiun ni prenis por revizoro, estis ne revizoro Z mi prenis vin por iu pli merita Z Angeliko, kiun li prenas por Klaŭdino Z ŝtopileton, ĉifonon li prenis por grava homo! Z (figurasence) mi lasos
Al la danĝero pinĉi mian barbon
Kaj prenos ĝin por ŝerco Z
preno
1 ago preni: la preno de drogo la preno de Romo fare de la Gaŭloj pro la preno de fiŝoj miro kaptis lin NT
2 io, kion oni prenis: ellasi sian prenon
3 LUDO la kartoj demetitaj dum unu rondiro kaj kolektitaj de la venkinto: li perdis du prenojn kaj mi faris tri pro karta preno perdiĝis bieno Z
preterpasa preno LUDO en ŝako speciala preno de peono ĵus moviĝinta du ĉelojn antaŭen.
prenilo instrumento kun du artikitaj branĉoj, uzata por diversaj celoj, i.a. por eltiri najlojn. ➞ pinĉilo, tenajlo.
akvoprenejo loko, en domo, strato k.s., kie oni povas preni akvon el fonto, krano k.s.
alpreni akcepti ion por si: la infinitivo alprenas la finaĵon i alpreni novan regulon alpreni statuton
alpreno ago alpreni: la alpreno de tiu regulo malsimpligus la lingvon
asekurpreninto KOME persono, kiu subskribis asekuran kontrakton kaj pagos la premiumon por ĝi. ➞ asekurato.
ĉirkaŭpreni
1 meti la manon ĉirkaŭ io por preni ĝin: ŝi ektiris sian brakon, ĉirkaŭprenitan de la mano de la virino Z ŝi prenis ŝin sur la genuojn kaj tenis ŝin ĉirkaŭprenite plene de amo Z la ŝipservisto sidis ĉe la direktilo, li tenis ĝin ĉirkaŭprenite per siaj manoj Z
2 meti la brakon ĉirkaŭ iu aŭ io por preni ĝin: Georgo forte ĉirkaŭprenis Klaron per sia dekstra brako Z (figurasence) ĉirkaŭpreni per la rigardo pli vastan horizonton B
depreni
1 preni ion de iu aŭ io: la gardistoj de la muroj deprenis de mi la kovrotukon MT deprenu de li la malpurajn vestojn MT li bonvolu depreni la ornamaĵeton de sia ĉapo Z depreni likvon el ujo
(figurasence) tiu ĉi lernado estas tiel malfacila kaj tempon deprenanta Z mi deprenis de vi vian pekon MT
2 subtrahi: la pastro kalkulu al li la monon , kaj tion oni deprenu de via takso MT de ĉiuj verkoj deprenu rabaton de 10%
depreno ago depreni: li salutis per depreno de la ĉapelo
deponprenanto iu, kiu ricevas kaj gardas deponaĵojn.
diskontepreni = (prefere) diskonti.
ekpreni subite aŭ rapide preni.
elpreni preni ion el io: li elprenas paperon el la poŝo Z la dekonon vi elprenu el la tuta rikolto
enpreni preni ion en sin: la kaleŝo venigis en si dekdu personojn, pli ĝi ne povis enpreni Z la tero ne povis enpreni en sin la tutan akvon Z ili enprenos lin la senkulpan mortiginton en la urbon al si MT KEMI la substanco avide enprenas oksigenon
fajroprenilo prenilo por manpuli pecojn de ligno aŭ karbo en fajrujo: ĉiuj fremduloj dancis, eĉ la fajroŝovelilo kaj la fajroprenilo Z
forpreni preni ion aŭ iun for de iu aŭ io: la reĝino tenis alte sian oran kronon kaj petis: «Forprenu ĝin de mi !» Z soldatoj starigas siajn tendojn kaj denove ilin forprenas Z forpreni de iu la panon per grandaj impostoj MT Dio donis kaj benis, sed diablo forprenis Z forpreni de iu la vivon MT
(figurasence) Dio forprenis mian malhonoron MT ne povi forpreni la okulojn for de iu mi ne volas forpreni vian tempon
konfesprena rilata al konfespreno: konfesprena seĝo Z
konfespreni trKRIS aŭskulti konfeson.
konfespreno, konfesprenado ago konfespreni: ĉe la konfesprenado li rakontis al la reĝo, kion li vidis Z
kunpreni preni ion aŭ iun kun si: li kunprenis kun si du vergojn Z kunprenu vian patron kaj venu MT
laborprenanto dungito.
lu1preni lui 1.
part1opreni en aŭ tr esti unu el tiuj, kiuj kune faras, spertas aŭ ricevas ion: la plej favorataj hundoj partoprenis en la festenado Z vi partoprenis en doloro mia Z venu kaj partoprenu en nia Paska ĝojo! Z ili volus partopreni en iaj religiaj moroj Z mi ne povas nun aktive partoprenadi en la laboroj de la ambaŭ komitatoj Z li havis la gloron partopreni persone en la granda sieĝo Z ĉiuj delegitoj, partoprenantaj en la Kongreso Z mi ne povos efektive partopreni la diskutojn kaj decidojn de la Komitato, kiujn tamen mi ŝajnus aprobi ÉBo la malsinceraj fratinoj volis partopreni ŝian feliĉon B efektivaj kaj sincere partoprenataj kongresoj de la ruslandaj popoloj povas okazi nur sur fundamento neŭtrala Z ili venis al Ĝenevo por partopreni kongreson EPr
part1opreno, part1oprenado ago partopreni: pagi sen partopreno por fremda festeno Z ĉu ne estas la pano, kiun ni dispecigas, partopreno en la korpo de Kristo? NT detenadi min de ĉia gvidanta partoprenado en nia organo Z
part1oprenigi igi iun partopreni: vi povas partoprenigi viajn infanojn en diversaj religiaj festoj kaj moroj Z Mikaelo Bronŝtejn partoprenigis la ĉeestantojn en diversaj ludoj CNo
posedoprenipreni ion en la propran posedon: komencu posedpreni lian landon MT ➞ alproprigi, transpreni.
pruntepreni tr preni ion prunte:kiu prunteprenas, tiu estas sklavo de la pruntedoninto MT vi pruntedonos al multaj popoloj, sed vi ne prunteprenos MT Sin. deprunti, prunti 2.
pruntepreno ago pruntepreni: pruntepren’ kondukas al ruino
De la mastraĵo Z
ne estis ŝtelo, nur pruntepreno CPi
repreni
1 preni al si ion, kion oni antaŭe donis: donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu Z vian babilon vi jam ne povos repreni MT mi reprenis mian projekton Z
2 denove preni: vespere li sidiĝis kaj reprenis plumon por verki EPr
sonprenilo MUZI ilo, kiu kaptas kaj transdonas vibrojn, ekz. per nadlo 4 el la kaneloj de gramofona disko, aŭ per magneto el metala kordo de elektra gitaro.
transpreni preni ion en la propran posedon, laboron aŭ konduton: transpreni ies heredaĵon mi transprenos la devon respondi en tiuj kluboj formiĝis multaj aktivuloj, kiuj poste transprenis respondecajn taskojn ILa UEA nun invitas kandidatiĝojn por transpreni la redaktadon de la revuo RE! transpreni vortojn el latinidaj lingvoj CPi transpreni la sintenojn de mia patro UMa per la maldekstra mano li rapide transprenis la kandelon el la dekstra SPo la najbarino transprenis la ululon kaj post kelkaj sekundoj la tuta amaso ululis FSz ➞ posedpreni.
transpreno ago transpreni: transpreno de la projekto fare de aliaj homoj Ko paca transpreno de potenco SMa
venkopreni preni ionpost batalo: eliris Sanĥerib kontraŭ ĉiujn fortikigitajn urbojn de Judujo, kaj venkoprenis ilin MT