PIV 2026 · Artikolo 4293

★fandi

Litero F★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 22
  1. fanda
  2. fando
  3. fandad/o
  4. fandaĵ/o
  5. fandebl/a
  6. fandej/o
  7. fandig/i
  8. fandiĝ/i
  9. fandist/o
  10. fandit/aĵ/o
  11. fanduj/o
  12. disfandi
  13. elfandi
  14. elfando
  15. forfandi
  16. kunfandi
  17. kunfandiĝ/i
  18. kunfandiĝ/o
  19. superfandiĝ/o
  20. tipfandist/o
  21. transfandi
  22. vort/o/kunfando
★ fandi tr
1 likvigi per varmo solidan substancon: fandi neĝon fandi buteron fandi vakson fandi ercon fandi vitron fandi metalon la oro havas lokon, kie oni ĝin fandas MT
2 produkti objekton per fandado de kruda materialo en formujon: kvin stanaj soldatoj, kiujn oni fandis el la sama malnova stana kulero Z fandi idolon MT diojn fanditajn ne faru al vi MT fandita bovido MT ĉu vi povas etendi kun Li la ĉielon,
Firman kiel fandita spegulo? MT
la galoŝoj estus por mi laŭmezuraj, kvazaŭ fanditaj sur mia piedo Z ➞ gisi, muldi, verŝi.
3 (figurasence) moligi: kio povus fandi ŝian koron?
fanda rilata al fando: fanda forno fanda fero
fando, fandado
1 transformiĝo de io fandata: la fando de plumbo postulas malmultan varmon ➞ fandopunkto.
2 produktado de io fandita: la fandado de sonorilo ➞ fandorestaĵo.
fandaĵo
1 fanditaĵo 1: ĝi turnas oron en malpuran fandaĵon Z
2 ELEK rezistilo el facile fandebla materialo, serie enmetita en cirkviton, kiu fandas pro troa kurento kaj sekve sekurigas la instalaĵon per haltigo de la kurento. Sin. fandodrato.
fandebla tia, ke ĝi povas esti fandata.
fandejo loko, kie oni fandas metalon ktp.
fandigi ordoni, ke iu fandu ion: la reĝo fandigis ilin vazojn en argila tero MT
fandiĝi
1 likviĝi pro varmo: kiel fandiĝas arĝento en la forno MT fandiĝanta kandelo kiam la suno fariĝis pli varma, tio la manao fandiĝadis MT (figurasence) ŝiaj okuloj kovriĝis per vitreca vualo, kiu tamen ne fandiĝis en formo de larmoj Z Sin. degeli. ➞ solviĝi.
2 (figurasence) moliĝi, malfortiĝi aŭ malhardiĝi: sovaĝa besto fandiĝus de kompato! Z ŝia antaŭa fiereco parte fandiĝis en la humiliĝoj Z el la kuirejoj venis al mi la bone konataj odoroj, kaj mia animo fandiĝis Z la koro en li fandiĝas Z
3 (figurasence) malaperi en ian konfuzon: ĉio fandiĝis en pala krepusko la nuboj fandiĝas kun la horizonto fandiĝantaj harmonie intermiksitaj koloroj ➞ forflui, perdiĝi.
fandisto iu, kiu metie fandadas: kaj la skulptisto kuraĝigas la fandiston MT
fanditaĵo
1 maso el fandita substanco. Sin. fandaĵo 1.
2 objekto produktita per fandado: tiuj, kiuj diras al fanditaĵoj: Vi estas niaj dioj MT
fandujo vazo, aŭ parto de forno, kiu entenas la fandiĝantan mason: tera fandujo MT elektra fandujo fandujo estas por arĝento MT ➞ formo, fandovazo.
disfandi malaperigi aŭ transformi ion per fandado: la lanterno devos migri al la fandisto, por ke li ĝin disfandu Z (figurasence) lumaj radioj disfandis la rigidecon de ŝiaj trajtoj Z
elfandi fandi 2: elfandi kanonon elfandi statueton
elfando ago elfandi, aŭ ties rezulto: la sonorilo estis servonta por la elfando de honora monumento Z
forfandi malaperigi aŭ detrui la formon de io per fandado: forfandi oran manĝilaron por fabriki monon
(figurasence) ŝia rigardo forfandadis la antaŭjuĝojn de la nobelaro Z la tempo forfandos tiun glacian indiferentecon
kunfandi miksi ion per fandado:
(figurasence) kunfandi listojn kombini plurajn ordigitajn listojn en unu ordigitan liston kunfandi plurajn komputilajn dosierojn
➞ alojo, sintezi.
kunfandiĝi iĝi kunfanditaj: (figurasence) pli aŭ malpli frue la ideoj de la esperantismo kaj pacifismo tute kunfandiĝos Z ➞ fuzio 2.
kunfandiĝo ago kunfandiĝi: (figurasence) kunfandiĝo de nacioj en pli larĝan unuon
superfandiĝo KEMI fenomeno, per kiu substanco restas akcidente likva je temperaturo malsupera al ĝia fandopunkto.
tipfandisto TIPO fandisto de presaj tipoj.
transfandi KEMI transformi malfacile solveblan substancon en solveblan per fandado kun alia substanco (ekz. sodo).
vortokunfando LING neregule kunmetita vorto, en kiu la elementoj mallongiĝis kaj kunfandiĝis en kaprica maniero; en Esperanto ekzemploj maloftas kaj estas evitindaj, sed inkluzivas alies (el alia kaj ies) kaj Breksiĝo (Briteliro, el Britujo kaj eksiĝo). Sin. kofrovorto, valizvorto.