★ fort/a 1 korpo aŭ korpoparto havanta grandan kapablon puŝi, tiri, rezisti, levi
k.s.:
forta luktisto forta knabo leono estas forta FE mi batalos kontraŭ vi per forta brako MT liaj femuroj estas malpli fortaj ol ĉe lamulo sklavo kun forta mano estas plej granda tirano Z havi fortajn pulmojn por krii (analoge) tra la mondo iras forta voko Z 2 materia afero kapabla produkti grandajn efikojn aŭ rezisti grandajn kontraŭpenojn:
forta vento forta ondo forta maro forta tertremo forta skuo forta tondro Z forta pluvo Z kolono ne sufiĉe forta, por teni la ŝarĝon forta fortikaĵo MT la hebrea kvartalo estis provizita per fortaj muregoj Z ➞ fortika, potenca.
3 intensa; posedanta en alta grado siajn karakterizajn ecojn:
forta lumo forta varmo forta febro forta tuso forta odoro forta tero tre grasa 4 forta alkoholo forta teo forta kafo FSz forta vino Z forta cigaro ju pli longe lia reĝa moŝto kirlos, des pli forta fariĝos la supo Z (analoge) forta diferenco en plej forta grado Z forta konsonanto forta silabo pli intense prononcataj forta taktero en ritmo
4 psike energia; kapabla je grandaj mensaj efikoj:
forta volo forta kolero MT forta digno forta decido amo estas forta, sed mono pli forta Z bezono estas plej forta ordono Z forta intereso forta inteligento ju disputo pli forta, des pli multaj la vortoj Z (analoge) fortaj argumentoj fortaj pruvoj fari fortan impreson
5 lerta; kapabla je sukceso: li estas la plej forta en sia klaso li en ĉio estas forta Z
6 persono aŭ grupo de personoj havanta la rimedojn por trudi sian volon aŭ regadon:
forta registaro forta armeo en sia korto ĉiu kok’ estas forta Z ➞ potenca.
forte 1 en forta maniero: forte staras muroj de miljaroj Z forte ni staru, fratoj ! Z forte bati Z tenu vin forte! Z forte pluvis Z malsaĝeco forte sidas en la koro MT forte voli Z
2 multe aŭ tre: forte malpuriĝi FE forte dubi Z forte deziri Z forte amuzi Z mi forte pekis per tio MT mi forte volis sciiĝi, kiel Z bluiĝintaj lipoj forte kunpremitaj Z
3 MUZI indiko, ke oni intensigu la sonon.
simbolo: f forto 1 de korpo aŭ korpoparto kapablo produkti grandajn efikojn:
ŝia mano kun preskaŭ konvulsia forto premis la manon de la kudristino Z vestu vin per forto, ho brako de la Eternulo MT apenaŭ havanta sufiĉe da forto, por levi sian piedon Z ne donu al la virinoj vian forton MT hodiaŭ forto, morgaŭ morto Z por malsanulo forto, por kokido la morto Z deziro tre granda, sed mankas la forto Z la infana koreto batadis per forto spasma Z ĉu vi donas forton al la ĉevalo? MT vidu la hipopotamon, ĝia forto estas en ĝiaj lumboj MT rilate al la tuta individuo, ofte uzata plurale streĉi la fortojn peni per ĉiuj fortoj Z laboro per propraj fortoj Z Dio punas laŭ la fortoj Z perdi la fortojn MT liaj fortoj videble revenis Z
2 de fizika aganto kapablo produkti grandajn efikojn aŭ rezisti grandajn kontraŭpenojn:
la forto de la uragano li havis potencon super la fortoj de la naturo Z moderigi la forton de la lumo (analoge) larmoj kun neretenebla forto verŝiĝis sur ŝiajn vangojn Z la forto de la Esperanta movado pasioj difektas la forton de la vivo Z JURO eksterrespondeca forto superforto, kiu malebligas la plenumon de kontrakto 3 de la spirito kapablo elteni kaj agadi: surdigante en si ĉian analizemecon per la tuta forto de sia spirito kaj volo Z
4 lerteco; kapablo atingi iajn rezultojn:
ĉu tiu juna virino posedis ian forton de akirado? Z tro pia ke la sorĉa arto povu havi forton sur ŝi Z ĉu la preĝo ne posedas forton Averti krimon ? Z la forto magia povo troviĝas nur en la vosto de la reĝo Z 5 de individuoj aŭ homaj grupoj kapablo trudi sian volon al aliaj: kiu havas la forton, havas la rajton Z kiam forto ordonas, leĝo pardonas Z la forto de regno kuŝas en la klereco de ĝia loĝantaro nia tuta forto konsistas en nia konstanteco Z restos en sia plena forto valideco la dialekto malnova Z (analoge) la militaj fortoj la maraj fortoj la aeraj fortoj armeoj
6 FIZI ĉia kaŭzo kapabla deformi korpon kaj/aŭ modifi ties mov-staton:
fortoj povas kunagi aŭ kontraŭagi unu la alian, aŭ neniigi unu la alian streĉaj fortoj kiuj kaŭzas streĉojn al/centr/a forto FIZI forto en la direkto al la centro de nerekta moviĝo:
ASTR la gravita altiro de la suno provizas la alcentran forton, kiu tenas la teron en ĝia orbito Sin. centripeta forto.
de/centr/a forto forto en la direkto for de la centro de nerekta moviĝo.
Sin. centrifuga forto.
elektr1/o/mov/a forto FIZI fizika grando karakterizanta kaŭzon aŭ procedon, kiu povas subteni elektrajn potencialdiferencojn inter du punktoj de nefermita cirkvito aŭ generi kurenton en fermita cirkvito.
mallongigo: EMF; simbolo: E ➞ volto.
fikci/a forto forto aperanta pro la apliko de neŭtona meĥaniko al neinerciumaj (
ekz. rotaciantaj) referencosistemoj:
la centrifuga forto estas fikcia forto konserv/a forto forto, kiu estas la negativa gradiento de iu potencialfunkcio.
kontraŭ/elektr1/o/mov/a forto elektromova forto, kiu klopodas kontraŭi la trapason de kurento.
magnet/mov/a forto fizika grando egala al laŭlinia integraĵo de magneta kampvektoro laŭlonge de fermita kurbo.
simbolo: Θ ➞ ampervolvo.
fortaĵ/o 1 io forta.
2 la forta flanko de io aŭ iu.
fortec/o intenseco: la forteco de febro unueco donas fortecon Z ➞ fortuzo.
forteg/a ekstreme forta:
fortega vento fortega tempesto fortega bato ➞ fortoplena.
forteg/o ekstrema forto: la fortego de Dio
forteg/ul/o homo eksterordinare forta:
la Filiŝtoj vidis, ke ilia fortegulo mortis MT Sin. herkulo.
fortig/a tia, ke ĝi fortigas:
fortiga dormo Z fortiga dieto B Sin. fortodona.
fortig/i fari iun aŭ ion forta: ekzercado fortigas la muskolojn fortigu la senfortiĝintajn manojn MT tiu pruvo fortigas lian rezonon laboro fortigas, ripozo putrigas Z
fortiĝ/i iĝi forta: lia voĉo fortiĝas la popolo multiĝis kaj tre fortiĝis MT ju pli ni batalos kontraŭ ili, des pli ili fortiĝos! Z
fortul/o iu forta: en propra angulo ĉiu estas fortulo Z tio estis la fortuloj, tre famaj de plej antikva tempo MT
akv/oforto meĥanika forto tirita el fluanta akvo, utiligata en turbinoj
ktp.
egalforta havanta egalan forton: malordo venas nur tiam, se batalas du egalfortaj partioj Z fonto, kiu, ĉiam freŝe kaj egalforte, neniam sekiĝante Z
flosoforto FIZI vertikala forto, kiu efikas sur korpo tute aŭ parte mergita en likvo kaj egalas al la pezo de la delokita likvo.
kern/oforto FIZI forto reganta inter la protonoj kaj neŭtronoj de atomkerno.
laboroforto la forto produktata de homa laborado: la merkato de laborforto OE mankas laborfortoj en novaj industrioj GMc (analoge) oni havas bestojn, kiel ĉevalo kaj azeno, kiel laborforton Ko
leĝoforta same deviga kiel
leĝo.
lev1/oforto AVIA aerodinamika forto, kiu rezultas el la sumo de la malpremo de aerfluado sur la
ekstradoso de la alo kaj la premo sube de la
intradoso:
nula levoforto koeficiento de levoforto Sin. portoforto.
malforta 1 korpo aŭ korpoparto malmulte aŭ ne kapabla je granda peno: mia brako estas malforta Z la patrino fariĝadis kun ĉiu tago ĉiam pli malforta Z la infano estas malforta kaj kadukiĝinta Z la malfortajn vi ne flegas MT kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta Z (analoge) malforta sano malforta voĉo
2 fizika aganto malmulte aŭ ne kapabla produkti grandajn efikojn aŭ rezisti grandajn kontraŭpenojn: tiu ŝnuro estas tro malforta por porti vin malforta vento malforta pluvo li ricevis nur malfortan puŝon
3 ne intensa; ne altgrade impresanta la sensojn:
malforta lumo malforta bruo malforta varmo malforta febro malforta biero Z malforta vino kun malmulte da alkoholo malforta kafo kun multe da akvo la acideco de tiu ĉi vinagro estas tre malforta FE (analoge) en tre malforta grado Z ĉiuj vortoj estas malfortaj por priskribi tion
➞ delikata, mallaŭta.
4 ne aŭ malmulte kapabla je grandaj mensaj efikoj: malforta inteligento malforta volo malforta karaktero la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta pekema NT
5 ne aŭ malmulte lerta: en la muziko mi estas ankoraŭ dekoble pli malforta, ol en la franca lingvo Z li estas malforta en la kalkulado Z tio estas lia malforta flanko
6 ne aŭ malmulte kapabla trudi al aliaj sian volon aŭ siajn decidojn: mi estas malforta, sekve mi devas esti humila Z malforta registaro malforta regno malforta armeo malforta kontraŭulo Esperanto estis ankoraŭ tro malforta, por iun venki Z
➞ febla.
malforte en malforta maniero: la akvo mara leviĝadis malforte Z ŝiaj lipoj malforte moviĝadis Z varmigu la solvaĵon nur malforte
malforto plena manko de forto: malforto! via nom’ estas: virino! Z en momento de malforto ŝi demandis SEn satiraj verkoj povas rilati al homaj malfortoj ĝenerale TCa la malfortoj de nia movado TSt
malfortaĵ/o la malforta flanko de io aŭ iu.
malfortec/o eco de iu aŭ io malforta: li havis la strangan malfortecon, ke li ne povis toleri la aspekton de sakristiano Z la malforteco de argumento
malfortig/i fari iun aŭ ion malforta: malsato malfortigas Z fremdaj elementoj malfortigis la unuecon de la socio B malfortigi la malamon kaj bataladon inter la homaj gentoj Z iliajn lumbojn Dio malfortigu por ĉiam MT
malfortiĝ/i iĝi malforta:
se via frato malriĉiĝos kaj lia brako malfortiĝos MT malfortiĝis de malĝojo mia okulo MT brulas la flamo en via koro Neniam malfortiĝante? Z malfortul/o malforta persono: la malfortuloj zoniĝas per forto MT
neforta havanta malmulte da forto: neforta vento Z neforta ruĝo de ĝenateco neforta frapo sur ies ŝultro
ne/perforto RELI SOCI ahimso aŭ malrezistismo:
la socia antaŭkondiĉo de la neperforto estas la kunhelpemo Ko perforta trudata per forto:
perforta morto perforta amo estas plej forta malamo Z akiri perforte la regadon altrudi perforte sian opinion ŝi perforte sin kvietigis kaj komencis trankvile paroli Z kion Dio ne donis, tion perforte ne serĉu Z perforte akirita ĉirkaŭprenado brakumo Z ne tiel perforte, Hermano! Z ➞ violenta.
perforti tr per forto devigi, trudi aŭ akiri
ion aŭ iun:
perforti virinon MT perforti infanon ➞ seksperforto.
perforto, perfortaĵ/o uzo de fizika forto kiel rimedo trudi sian volon: nur al perforto cedas perforto fari perforton al virino
pez/oforto FIZI reciproka altiro de du korpoj.
➞ gravito.
plifortig/i 1 fari ion aŭ iun pli forta: la peza laboro plifortigis liajn muskolojn SEn konvena uzado de la manoj plifortigas la sencon de la vortoj ILa
refortiĝ/i iĝi denove forta: tiam la knabo refortiĝis, ricevis ruĝajn vangojn Z
seks/perforti tr perforte devigi
iun al seksa rilato.
seks/perforto ago seksperforti.
senforta havanta nenian forton: knabon senfortan ĉiuj batoj atingas Z la hirakoj, popolo senforta MT la birdo estis vivanta, sed tiel senforta, ke ĝi nur por mallonga momento povis malfermi siajn okulojn Z senforte ŝi malsuprenŝoviĝis de la litaĵo Z ŝi senforte klinis la pezan kapeton sur la brakon de la patrino Z
senfortec/o plena manko de fortoj.
senfortig/i senigi iun je forto(j): tiuj mordantaj sentoj, kies kruela atako ŝin senfortigis kaj duone svenintan ĵetis sur ĉi tiun lokon Z li fariĝos kiel senfortigita kadukulo MT
senfortiĝ/i iĝi senforta: miaj genuoj senfortiĝis de fastado MT li lasis aljungi lin al la plugilo, peladi per vipado ĝis li tute senfortiĝis Z senfortiĝas kaj velkas la mondo MT
superforti tr superi
iun per sia forto:
la vorto de la reĝo superfortis Joabon kaj la militestrojn MT superforto 1 supereco per forto: unu popolo englutos ĉiujn aliajn popolojn, dank’ al la grandega superforto, kiun ĝi ricevos super ĉiuj aliaj popoloj Z
2 JURO evento, rezultanta de naturfortoj, sen homa interveno, neantaŭvidebla kaj neevitebla.
supr/e/nforto forto, kiu suprenigas korpon malpli densan ol la ĉirkaŭanta medio.
vaporforta efikata de
vaporforto:
vaporforta veturado Z vaporforto forto de
vaporo:
dum vaporŝipon movas vaporforto, velŝipon movas ne velforto, sed ventoforto helpe de veloj OE volforto forto de la volo: li ne posedis sufiĉe da volforto por elteni sian malsanon MalR ŝi strebis per sia tuta volforto endormiĝi ALö