Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „cxevalo” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza kapvorto 1
  • Derivaĵa komenco 7
  • Teksta kongruo 52

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★haro

Aparta paĝo

Malfermita: ★haro

Derivaĵoj en la artikolo 42
  1. haro/j
  2. hara
  3. haraĵ/a
  4. haraĵ/o
  5. harar/o
  6. Berenic/a Harar/o
  7. hareg/o
  8. haret/o
  9. hariĝ/i
  10. harist/o
  11. akseloharo
  12. brulharo
  13. ĉevaloharo
  14. gland/oharo
  15. grizharul/o
  16. kameloharo/j
  17. kameloharaĵ/o
  18. kap1oharo/j
  19. kapr/oharo
  20. kaŝtanhara
  21. kolharo/j
  22. kolharar/o
  23. kovr/oharo
  24. lipoharo/j
  25. lipoharar/o
  26. longahara
  27. makulhara
  28. multhara
  29. nazharo
  30. nilonhara
  31. okulharo
  32. pubharo
  33. senhara
  34. senharig/a
  35. senharig/i
  36. senhariĝ/i
  37. senharul/o
  38. sorb/oharo
  39. stuphara
  40. vangoharo/j
  41. venus2harar/o
  42. vert/oharo/j
★ haro
1 ANAT ĉiu el la fadenformaj epidermaj elkreskaĵoj, kiuj kovras la korpon de homo kaj ceteraj mamuloj. pilus haroj estas karakterizaĵo de la mamuloj longaj haroj rigidaj haroj krispaj haroj ŝiri al si unu grizan haron eĉ unu haro de via kapo ne pereos NT pli tiras virina haro, ol ĉevala paro virino ĉiam atingas sian celon Z li havas pli da ŝuldoj en la urbo, ol da haroj en la barbo Z havi harojn sur la mandorsoj, sur la brusto la haroj sur mia korpo rigidiĝis MT haro estas tre maldika FE (figurasence) disfendi harojn, dissplitigi harojn subtilaĉe diskuti ➞ vilo; hararanĝo, harbulbo, harfoliklo, harplektaĵo, harvosto; harfendado.
2 (evitinde) = hararo: virino havas haron longan kaj saĝon mallongan Z
3 BOTA elkreskaĵo de la epidermo de plantoj aŭ de la supraĵo de fungoj, samaspekta kiel haro 1: unuĉelaj haroj plurĉelaj haroj urtikaj haroj ➞ glandoharo, kovroharo, sorboharo.
haroj
1 tuto de la haroj sur la korpo de besto, eventuale uzataj kiel labormaterialo: lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn Z fajrerojn oni povis aperigi ĉe ĝi la kato, kiam en mallumo oni frotetis ĝin kontraŭ la haroj Z ĉevalo kun nigraj silkaj haroj peniko el melaj haroj tiu Johano havis sian vestaĵon el kamelaj haroj NT tendoj el kapraj haroj ➞ felo 1.
2 tuto de la haroj sur la krania haŭto de homo: blondaj haroj brunaj haroj nigraj haroj rufaj haroj kombi al si la harojn dislimi al si la harojn tondi la harojn flegi siajn harojn plektitaj haroj ŝiaj haroj estas donitaj al ŝi kiel kovraĵo NT de zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj Z perdi la harojn havi falsajn harojn ŝiri al si la harojn de malespero ili kaptis unu la alian ĉe la haroj la haroj stariĝas de teruro Z
(analoge) la branĉoj pendas malsupren , kvazaŭ ili estus verdaj longaj haroj Z la haroj de kometo
➞ buklo, ligo, dislimo, kalva, ŝampuo, tonsuro.
hara rilata al haro(j): hara flanko de felo hara harteksita vesto
haraĵa kovrita de haroj.
haraĵo
1 loko de la haŭto kovrita de haroj.
2 ŝtofo el haroj.
hararo
1 tuto de la haroj de besto. ➞ felo 1.
2 tuto de la haroj de homa kapo: la hararo defalis de lia kapo Z li lamentis, veis, ŝiris la hararon KKa
3 (arĥaismo) = peruko.
Berenica Hararo ASTR nordhemisfera konstelacio inter la Leono 1 kaj la Bovisto. Coma Berenices
harego dika haro de porko, erinaco k.s.: haregoj de histriko Z ➞ krino.
hareto tre maldika haro: (figurasence) mia vivo estas sur hareto Z mia propra vivo kvazaŭ pendas sur hareto LiZ estas en ekstrema danĝero
hariĝi kovriĝi de haroj: kiel via vizaĝo hariĝis de la tempo, kiam mi vin vidis! Z
haristo metiisto, kiu flegas harojn. ➞ barbiro, frizisto.
akseloharo haro kreskanta en akselo.
brulharo BOTA eta estaĵo de kelkaj plantoj kiu kaŭzas jukadon (urtiko) aŭ malofte inflamon (tropikaj plantoj).
ĉevaloharo dika longa haro de ĉevalo: kaptilo el ĉevalharoj, kiun kelkaj knaboj fiksis al branĉo Z Sin. krino.
glandoharo BOTA ĉe vaskulplanto haro kun ĝenerale globforma kapo, kiu sekrecias likvon.
grizharulo maljuna homo: ekstermos glavo
Suĉinfanon kun grizharulo MT
kameloharoj fortikaj haroj de kamelo, uzataj en teksindustrio.
kameloharaĵo vesto aŭ kovrilo el kamelharoj.
kap1oharojhararo 2.
kaproharo haro de kapro.
kaŝtanhara havanta kaŝtanbrunajn harojn. ➞ kaŝtano.
kolharoj haroj kreskantaj sur la kolo de kelkaj bestoj: kolharoj de leono kolharoj de ĉevalo Sin. kolhararo. ➞ krinaro.
kolhararo kolharoj: leono venis kaj ekskuis la kolhararon B
kovroharo BOTA ĉiu el la haroj, kiuj kovras la epidermon aŭ la supraĵon de plantoj aŭ fungoj.
lipoharoj
1 haroj kreskantaj sur la supra lipo de viro: longaj lipharoj kuspitaj lipharoj vaksitaj lipharoj la buŝo duone kovrita de malgrandaj lipharoj Z pintigi al si la lipharojn bruligi al si la lipharojn honte malsukcesi Z Sin. liphararo.
2 (analoge ĉe besto) vibrisoj: lipharoj de kato junaj musfraŭloj karesadis al si per la piedeto la lipharojn Z
lipohararo lipharoj 1: li havas maldikan liphararon FSz ne uzu falsajn okulvitrojn kaj liphararon CPi
longahara havanta longajn harojn: mia granda longhara nigra virkato VVi longhara peruko CPi
makulhara prezentanta diverskoloran felon: oni lin konas kiel makulharan hundon Z
multhara kovrita de multaj haroj.
nazharo ĉiu el la haroj en la naztruoj de mamuloj (inkluzive de homo). Sin. vibriso 1.
nilonhara broso havanta nilonajn harojn.
okulharo haro elkreskanta el la rando de palpebro: larmo pendis en ŝiaj longaj okulharoj Z ➞ brovo.
pubharo haro kreskanta sur pubo: la antikvaj grekinoj kutimis forbruligi siajn pubharojn
senhara
1 ne havanta harojn: kelkaj homaj gentoj estas senharaj
2 perdinta harojn.
➞ kalva.
senhariga rilata al senharigo, aŭ uzata por tio: senhariga ungvento
senharigi formeti la harojn de iu korpoparto per forŝiro, forbruligo aŭ detruo.
senhariĝi iĝi senhara: se lia kapo senhariĝas sur la antaŭa parto, li estas kalvulo MT malsaĝulo ne griziĝas nek senhariĝas Z
senharulo homo perdinta la kapharojn: se ĉe iu elfalis la haroj sur la kapo, li estas senharulo MT ➞ razi, tonsuro.
sorboharo BOTA ĉiu el la haroj de la radikoj de vaskulplantoj, kiuj rolas en sorbado de akvo kaj solviĝintaj mineraloj.
stuphara havanta harojn similajn al stupo per sia flavhela koloro.
vangoharojharoj kreskantaj sur la vangoj de viroj (ofte laŭmode tonditaj): liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj FE
venus2hararo BOTA filiko tutmonda, mezgranda, kun frondoj en garboj kun tre delikataj palverdaj plurope plume dividaj folioj, specio Adiantum capillus-veneris Sin. venushara adianto.
vertoharojtufo de haroj, kiuj elkreskas ĉe la verto kaj kovras la postan parton de la kapo.