PIV 2026 · Artikolo 2859

★decidi

Litero D★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 17
  1. decida
  2. decido
  3. decidebl/a
  4. decidec/o
  5. decidem/a
  6. decidem/o
  7. decidig/i
  8. decidiĝ/i
  9. antaŭdecidi
  10. antaŭdecido
  11. fordecidi
  12. juĝdecido
  13. memdecido
  14. nedecidebl/a
  15. nedecidem/a
  16. propr/adecide
  17. sendecida
★ decidi tr
1 post pripenso definitive fiksi, kio devas esti farata: Mi jam delonge tion decidis MT mi decidis veni al Ameriko Z se ni decidos fari ion oficialan Z mi decidis, ke mi nun ne veturos Parizon Z se la plimulto decidos, ke oni devas trakti Z estis decidite, ke ĝi restu nun en la kortego Z la Eternulo decidis, kaj kiu malhelpos? MT ne rapidu, trankvile decidu Z
2 meti finon al demando, diskuto, proceso k.s., venkigante unu el la partioj: kiel do decidi tiun ĉi komplikitan demandon? Ho ve, ĉiu decidas ĝin nur tiel, kiel estas oportune por li Z juĝanto decidas, kiel li vidas Z decidi favore al iu decidi kontraŭ iu ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito Z post matura interkonsiliĝo ni decidos ĝenerale pri nia sintenado Z li konfesis al mi, ke la demando pri ŝanĝoj devas esti decidata de la esperantistoj mem Z batalo
Rapide decidita Z
(figurasence) la loto decidas inter potenculoj MT ĉe tiu ĉi malsano unu horo povas decidi inter vivo kaj morto Z
➞ arbitracii, difini, solvi.
decida prezentanta aŭ esprimanta decidon:
1 decida tono LiZ decida sinteno agu decide Z ➞ certeco, energia, firma 1.
2 la Sorbono, invitita doni sian opinion, ne donis respondon decidan FK decida batalo decida argumento decida pruvo decida cirkonstanco ni ofte ne povas decide diri, kian formon ni devas uzi Z ➞ aŭtoritata, definitiva, gvida; punkto.
decido
1 ago de iu, kiu decidas aŭ decidas: la Komitato eble faros ian decidon eraran Z ĝia tuta decido estas de la Eternulo MT mi lasos la aferon al ŝia decido Z
2 io decidita aŭ decidita: ia tre malfacile atingita decido Z juĝista decido ➞ verdikto ŝanĝi sian decidon la decido reiri estis alprenita la matenon de la 13a tago ĉiujn siajn argumentojn ili penadis konformigadi al tiu antaŭe farita decido Z por la decido de la demando estas kreita komitato Z tiu ĉi demando iom post iom per la uzado akceptis jam decidon pli difinitan Z publikigi decidon Z la teksto de la decido Z
decidebla MATE KOMP tia, ke oni povas determini per finiĝonta algoritmo, ĉu ĝi estas vera: la haltproblemo por turinga aŭtomato estas nedecidebla decidebla aro aro, por kiu ekzistas algoritmo por decidi, ĉu io estas membro ➞ komputebla.
decideco eco de io decidita.
decidema kapabla facile decidi; ne inklina al dubo kaj hezito: decidema mieno decidema knabino ➞ despota, ordonema.
decidemo eco de iu decidema: decidemo estas la ĉefa kvalito de registo
decidigi
1 fari, ke iu decidu: mi decidigis mian amikon veni en la hospitalon nur monmanko decidigis nin halti ➞ alkonduki, cedigi, konvinki, persvadi, puŝi.
2 fari, ke io estu decidita: tiu parolo decidigis la militon
decidiĝi
1 iĝi decidanta; ekpreni decidon: mi ne povas decidiĝi al tia ofero ŝi fine decidiĝis elpaŝi kun la projekto
2 iĝi decidita: lia sorto decidiĝis subite
antaŭdecidi
1 decidi ion pri la estonteco: ni jam antaŭdecidis, ke ni ilin devigu perforte Z
2 decidi ion pli frue: mi kutime lasis la ŝlosilon en antaŭdecidita loko Ko
antaŭdecido antaŭe preta decido. ➞ antaŭjuĝo.
fordecidi decidi la forlason de io, rezigni pri: fordecidu la malbonon kontraŭ Via popolo MT
juĝdecido verdikto.
memdecido spontana decido, de neniu influata aŭ trudita, pri sia propra sorto: agnoski al minoritato rajton pri memdecido
nedecidebla ne prezentanta solvon; ne ebliganta decidon: nedecidebla demando
nedecidema sendecida.
propradecide laŭ sia persona decido: mi havas nek rajton nek deziron solvi ĉiujn disputojn propradecide Z
sendecida ne kapabla ekpreni decidon; hezitoplena: li restis kun klinita kapo, sendecide Sin. nedecidema.