Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „ĉevalo” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza kapvorto 1
  • Derivaĵa komenco 7
  • Teksta kongruo 52

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★kolo

Aparta paĝo

Malfermita: ★kolo

Derivaĵoj en la artikolo 20
  1. kolet/o
  2. kolum/o
  3. botelkolo
  4. ĉirkaŭkolo
  5. ĝiskole
  6. larĝakola
  7. markolo
  8. Bass/a Markolo
  9. Bering/a Markolo
  10. Dovr2/a Markolo
  11. Florid/a Markolo
  12. Ĝibraltar/a Markolo
  13. Hudson/a Markolo
  14. Kalez/a Markolo
  15. Magelan/a Markolo
  16. Malak/a Markolo
  17. Mesin/a Markolo
  18. postkolo
  19. terkolo
  20. uterkolo
★ kolo
1 ANAT parto de la korpo de bestoj aŭ homoj, kuniganta la kapon kun la trunko: lia longa ansera kolo de homo Z rompu la kolon de la bovidino MT li ĉirkaŭprenis per siaj brakoj ĝian kolon de la porko Z la cignoj havis longajn fleksiĝemajn kolojn Z la hakilo penetris profunde en la kolon de la ĉevalo Z via kolo estas kiel turo el eburo MT li metis oran ĉenon sur lian kolon MT iliaj haroj pendis senorde sur la malgrasaj koloj Z Eli falis de la seĝo , rompis al si la kolon, kaj mortis MT li kaptis min je la kolo, disbatis min MT torento disverŝiĝinta, kiu atingas ĝis la kolo MT ➞ nuko 1; koldoloro.
2 homa kolo 1 rigardata kiel sidejo de vivo, forto, amsento k.s.:riski sian kolon meti mem al si la ŝnuron ĉirkaŭ la kolon metu viajn piedojn sur la kolojn de ĉi tiuj reĝoj MT ia popolo ne metos sian kolon sub la jugon de la reĝo de Babel MT li ĵetis sin sur lian kolon kaj longe ploris sur lia kolo MT la filinoj de Cion fieriĝis, kaj iras kun etendita kolo MT mizero piedojn sanigas, kolon elastigas instruas humilecon Z ➞ brusto, dorso.
3 analoga parto de objekto: kolo de botelo Z kolo de retorto kolo de violono kolo de gitaro kolo de rado parto inter la krono kaj la aksingoANAT kolo de la veziko kolo de la femurosto kolo de dento inter la supra parto kaj la radiko
4 BOTA parto de la korpo de vaskulplanto, inter la bazo de la tigo kaj la supro de la radiko: kolo estas laŭanatomie transiĝa parto inter radiko kaj tigo
koleto maldika delikata kolo: ĉirkaŭpreni vian lilian koleton Z
kolumo parto de vesto ĉirkaŭanta la kolon: kolumo de ĉemizo kolumo el sciuraj vostoj tute kovris ŝian vizaĝon B ŝalforma kolumo de virina mantelo refaldita kolumo mola kolumo movebla kolumo
botelkolo
1 kolo 3 de botelo: la botelkolo estis provizita per korko Z
2 TRAF mallarĝiĝo de vojo, kiu iom bremsas la fluon de veturiloj. ➞ mallarĝejo.
3 EKON tiu fazo en nombro da pretigaj prilaboroj de produkto, en kiu la kapablo de la produktiloj estas la plej malgranda, tiel ke la atingeblan produktokvanton determinas la kapablo de la maŝino(j) en ĉi tiu fazo.
4 MUZI teĥniko uzata de iuj blusaj gitaristoj, kiuj vibrigas la kordojn per kolo de botelo ŝovita sur la maldekstran fingron, kun originalaj tirefektoj.
ĉirkaŭkolo
2 ligilo ĉirkaŭ la kolo de besto.
ĝiskole plene aŭ komplete: ĝiskole armita ĝiskole kompromitita en la trompoŝtelo
larĝakola havanta larĝan kolon: larĝkola botelo
markolo GEOG mallarĝa parto de maro inter du proksimaj regionoj de seka tero.
Bassa Markolo markolo inter Aŭstralio kaj Tasmanio, nomita laŭ la angla ŝipkuracisto kaj esploristo George Bass. Bass Strait
Beringa Markolo GEOG markolo inter Azio kaj Nord-Ameriko, nomita laŭ la esploristo Beringo. Bering StraitБерингов проливBeringov proliv ➞ Beringa Maro.
Dovr2a Markolo GEOG Kaleza Markolo. ➞ Dovro 2, Maniko 1.
Florida Markolo GEOG markolo inter Florido kaj Kubo 2. Straits of FloridaEstrecho de Florida
Ĝibraltara Markolo GEOG markolo inter Hispanujo (ĉe Ĝibraltaro) kaj Maroko, per kiu interkomunikiĝas Mediteraneo kaj Atlantiko. Strait of Gibraltarمضيق جبل طارقMaḍīq Jabal ṬāriqEstrecho de Gibraltar
Hudsona Markolo GEOG markolo liganta la Hudsonan Golfon al Atlantiko. Hudson StraitDétroit d’Hudson
Kaleza Markolo GEOG mallarĝa parto de la Norda Maro, inter Anglujo kaj Francujo. Pas de CalaisStrait of Dover Sin. Dovra Markolo. ➞ Kalezo, Maniko 1.
Magelana Markolo GEOG marbrako inter la suda parto de Ameriko kaj Fuegio, nomita laŭ la navigisto Magelano. Estrecho de Magallanes
Malaka Markolo GEOG markolo inter la Malaja Duoninsulo kaj Sumatro. Strait of MalaccaSelat Melaka ➞ Malako.
Mesina Markolo GEOG markolo inter la Itala Duoninsulo kaj Sicilio. Stretto di Messina ➞ Mesino.
postkolo ANAT malsupra parto de la kolo de ĉevalo.
terkolo istmo: la Panama terkolo kunigas la du Amerikojn
uterkolo ANAT malsupra mallarĝa parto de la utero, kie ĝi aliĝas al la supra fina parto de la vagino. cervix uteri