PIV 2026 · Artikolo 13095

1★radio

Litero R★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 36
  1. radia
  2. radii
  3. radiad/i
  4. radiad/o
  5. fluoresk/a radiad/o
  6. kontraŭ/norm/a radiad/o
  7. kosm/a radiad/o
  8. ne/de/pend/a radiad/o
  9. ne/partikl/a radiad/o
  10. normal/a radiad/o
  11. ond/a radiad/o
  12. partikl/a radiad/o
  13. sinkrotron/a radiad/o
  14. radiet/o
  15. radiul/o
  16. alfa-radio/j
  17. α-radio/j
  18. beta-radio/j
  19. β-radio/j
  20. brems/oradio/j
  21. disradii
  22. elradii
  23. gama-radio/j
  24. γ-radio/j
  25. iks/o-radio/j
  26. X-radio/j
  27. kanalradio/j
  28. katodradio/j
  29. laseroradio
  30. lumoradio
  31. pak/etradio
  32. priradii
  33. rentgen2radio/j
  34. sunoradio
  35. surradii
  36. surradiad/o
1 ★ radio
1 mallarĝa brila strio, kiu eliras laŭ rekta linio el lumanta korpo: la varmaj radioj de la suno lumis sur ŝiaj vangoj Z la luno similis al pala disko sen radioj Z tremanta radio de malproksima stelo falis sur ŝin difuzitaj radioj diverĝaj radioj li forĝigis fulmajn radiojn el plej malmola ŝtalo Z
2 SCIE TELE ĉiu aparta elsendaĵo laŭ rekta linio el neluma fonto de energio: ultraviolaj radioj infraruĝaj radioj kosmaj radioj
3 MATE duonrekto.
4 (evitinde) = radiuso 1:
(figurasence) armeo estas nenie, en almenaŭ trimejla radio B la rigardo ĉirkaŭprenis en kelkmejla radio preskaŭ la tutan provincon B
5 TEKN spoko.
6 io, kio iras de iu centra punkto, diseriĝante kiel branĉoj de ventumilo: el la deklivo fluetis fontoj en formo de dikaj radioj de akvo Z radio da varma sango elŝprucis Z aleoj aranĝitaj kiel radioj ĉirkaŭ centra fontano ➞ radioŝtono.
7 BOTA ĉe vaskulplantoj vico de vivaj parenkimaj ĉeloj, laŭradie trairantaj la duavican kondukan histaron, kiuj transportas likvojn kaj gasojn laŭdiametre tra la tigo: ligna radio ksilema parto de radio floema radio floema parto de radio medola radio radio atinganta la medolon tra floemo kaj ksilemo
8 (figurasence) resto aŭ komenco de ĝojiga aŭ klariga influo: super la vizaĝon de la patrino kuris radio da feliĉo Z estingiĝis ŝia lasta radio de espero B subite ekbrilis al li eta radio de espero SEn vi, «Verda Radio», ekbrilo, vi restu lumanta Z
radia
1 lumigita de la suno: radia pejzaĝo radia printempo (figurasence) radia rideto
2 FIZI havanta la econ de radio.
3 TEKN havanta la direkton de radio: radia akso
4 BOTA ANAT konsistanta el kvazaŭ radiantaj elementoj: radiaj kapituloj de iuj asteracoj konsistantaj el du partoj: centra disko el tubetfloroj kaj ĉirkaŭo (krono) el radiaj langetfloroj ➞ radifloro radia parenkimo floema, ksilema konsistanta el radio 7, floemaj aŭ ksilemaj radia ligamento de karpo ligamento el la antaŭa faco de kapitato radianta al la aliaj karpaj kaj metakarpaj ostoj ligamentum carpi radiatum
radii
1 tr eligi kaj dissendi radiojn de lumo, ofte kun varmo: stelo, kiu radiis al ŝi el la ĉielo Z la suno radiis oblikve en la varmaj landoj la suno radias alian varmegon ol ĉe ni Z
2 tr resendi radiojn de lumo: la luno de Mahometo hele radiis de la templaj kupoloj Z la koko radiis per ruĝaj kaj verdaj plumoj la okuloj radiis nun per tia bela brilo, kiun ili antaŭe ne havis Z radianta diademo Z la Kristana pastro levis alte la krucon, kiu malproksimen radiis oran brilon Z la feino deĵetis sian radiantan veston Z
3 ntr deiri de unu punkto, disiĝante kiel radioj de rado: el la placo radias ses avenuoj pavoj kun etenditaj radiantaj vostoj Z
4 tr aŭ de evidentigi eksteren internan varman senton: li radiis de feliĉo li ekkriis, radiante de ĝojo Z la plej fiera, kies filinoj radias de beleco B infanoj, kiuj radiis de vivo infanoj, kiuj radiis de vigleco vizaĝo radianta de amo radianta rideto Z Rozino radiis belecon kaj ĝojon B
radiadi FIZI elsendi fizikajn radiojn: radiadantaj substancoj
radiado FIZI elsendado de radioj el iu energifonto: ASTR la kosma fona mikroonda radiado interpreteblas kiel restaĵo de la praeksplodo ➞ radiadmezurilo, radiometro; infraruĝa, ultraviola.
fluoreska radiado FIZI radiado elsendata kiel rezulto de la ekscito de atomo per surtrafanta elektromagneta aŭ partikla radiado, havanta karakterizajn ondolongojn por ĉiu speco de atomo.
kontraŭnorma radiado TELE ĉiu radiado produktata de frekvencoj eksteraj de la zono atribuita al radio-telekomunika stacio.
kosma radiado FIZI elsendado de radioj ondaj kaj partiklaj, penetrantaj la Teran atmosferon el la kosma interspaco, kaj de aliaj tiaj radioj kaŭzitaj de ili.
nedependa radiado FIZI radiado en kontinua spektro, kies kvalito estas nedependa de la naturo de la kontraŭkatodo.
nepartikla radiado FIZI onda radiado.
normala radiado FIZI radiado, kiu propagiĝas laŭ la akso de la konuso de la uzata radiado.
onda radiado FIZI radiado sub formo de ondo 5, kiu ŝajne ne havas partiklajn ecojn (ĝi ne transportas materion). Sin. nepartikla radiado.
partikla radiado FIZI radiado, kiu konsistas el materiaj korpetoj, elektrigitaj aŭ ne (jonoj, elektronoj, neŭtronoj ktp).
sinkrotrona radiado FIZI ASTR radiado emisiita de elektronoj moviĝantaj en forta magneta kampo je rapido proksima al tiu de lumo, ekzemple en sinkrotrono.
radieto mallarĝa malforta radio: lasi al iu nur radieton de espero
radiulo ZOOL (arĥaismo) membro de eksa klaso de maraj bestoj kun ekstere radiantaj organoj, kiel eĥino kaj asterio.
alfa-radioj, α-radioj FIZI radioj konsistantaj el heliumaj nukleoj emanantaj el radioaktivaj substancoj. ➞ alfa-partiklo.
beta-radioj, β-radioj FIZI
1 radioj emanantaj el radiumo kaj konsistantaj el elektronoj.
2 pli ĝenerale negativaj aŭ pozitivaj elektronoj emanantaj el radioaktiva substanco.
bremsoradiojFIZI radioj elsendataj de malakcelataj ŝargitaj partikloj.
disradii
1 tr elsendi ion radiante: la suno disradiis luman polvon
(figurasence) lia tuta sinteno tro disradias sincerecon kaj senpekecon CPi la publiko sentas sin iel perdita en tro malplena salono. Tiu malpleno disradias certan malvarmon ILa lernejo estas fajrejo disradianta la spiritan vivon
2 ntr esti elsendata kvazaŭ per radioj: baldaŭ brulis senfuma granda fajro, kaj agrabla varmo disradiis de ĝi dolorego, kiu disradiis tra ĉiu parto de mia korpo ALö (figurasence) el tiuj ŝtonaj muroj disradias tutmondaj konfliktoj GLe
elradii
1 tr elsendi ion el interne eksteren: lumo de kandeloj elradiis malproksimen tra la fenestroj Z ŝi elradiis varmon FSz gastoj elradias kontentegon FGR
2 ntr interna sento forte prezentiĝi kvazaŭ per radioj: sufokanta indiferento elradias de ĉiuj SEn la surprizo ne rompis tiun belan trankvilon, kiu ankaŭ nun elradiis de ŝi SEn
➞ radii 4.
gama-radioj, γ-radioj FIZI radioj konsistantaj el altenergiaj fotonoj emanantaj el radioaktivaj substancoj. ➞ gama-kvantumo.
ikso-radioj, X-radiojFIZI
1 elektromagnetaj radioj elsendataj, kiam rapidaj elektronoj bombardas materion; ili havas tre malgrandan ondolongon kaj ebligas foti la internan strukturon de objektoj.
2 elektromagnetaj radioj (fotonoj tre altenergiaj) elsendataj de betatrono, sinkrotrono aŭ simila maŝino.
➞ radioskopio.
kanalradioj fluo da pozitivaj rapidegaj jonoj, produktata en malŝargotubo enhavanta gason de malalta premo.
katodradioj fluo da elektronoj emisiitaj de la katodo en vakua aŭ gasplenigita tubo 5.
laseroradio radio 1 generita de lasero.
lumoradio radio 1:la lumradioj ruliĝas kaj dancas super la erikejo Z granda maso povas kurbigi lumradiojn Ko io eklumis tra la plorbrilo kiel lumradio tra pluvo kaj nuboj SEn
paketradioTELE sistemo konsistiganta mondan reton de mesaĝkestoj kaj ripetiloj, inventita kaj uzata de radioamatoroj, kaj celanta perradie interŝanĝi datumojn grupigitajn en malgrandajn pakojn laŭ la protokolo AX.25.
priradii tuŝi ion per siaj radioj: la juna grafino bele starigis la pomarban branĉon en la diafana vazo, kie la sunlumo povis priradii ĝin Z (figurasence) li penis eltrovi la lumon, kiu povus priradii la problemon pri eterna vivo Z
rentgen2radioj = (prefere) ikso-radioj, X-radioj.
sunoradioradio el la suno: sub la agado de la varmegaj sunradioj Z
surradii submeti ion al surradiado.
surradiado MEDI KEMI aplikado de diversaj radiadoj sur organismojn aŭ substancojn: transviola surradiado transformas ergosterolon en vitaminon D2 trakti kanceron per iksa surradiado