Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „cxevalo” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza kapvorto 1
  • Derivaĵa komenco 7
  • Teksta kongruo 52

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★kuri

Aparta paĝo

Malfermita: ★kuri

Derivaĵoj en la artikolo 40
  1. kuro
  2. kurad/i
  3. kurad/o
  4. orient/iĝ/a kurad/o
  5. kurant/a
  6. kureg/i
  7. kurej/o
  8. kurig/i
  9. kurist/o
  10. kurum/o
  11. alkuri
  12. antaŭkura
  13. boat/vetkuro
  14. ĉeval/vetkuro
  15. diskuri
  16. diskurig/i
  17. ekkuri
  18. elkuri
  19. enkuri
  20. etapkurum/o
  21. forkuri
  22. forkuro
  23. glitkuri
  24. hurd/okurad/o
  25. kunkuri
  26. laŭkuri
  27. mapkurad/o
  28. postkuri
  29. postkuro
  30. preterkura
  31. preterkuri
  32. rapidkura
  33. rekurant/a
  34. skiokurad/o
  35. stafetkurad/o
  36. temp/o-kurum/o
  37. trakuri
  38. transkuri
  39. vel/vetkuro
  40. vetkuro
★ kuri ntr
1 iu iri per movoj pli rapidaj ol en marŝo, dum kiuj ambaŭ piedoj periode troviĝas samtempe en la aero:li kuris al la pordo Z ŝi ekvidis fraŭlineton, kiu kuris al ŝi Z per la ŝtuparo kuris malsupren virino Z Marta kuris en direkto al Z en kiun flankon ŝi kuris? ŝi kuris kiel rabia Z la muso kuris sub la liton FE ŝi tuj kuris bati ŝin FE kuru, kaj diru al ĉi tiu junulo MT riĉulo veturas, malriĉulo kuras Z (figurasence) kuri en danĝeron B ➞ flugi, galopi, rapidi, troti, urĝiĝi.
2 io rapide moviĝi de unu loko al alia: akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras Z nuboj kuris sur la ĉielo ŝtipoj, sur kies ŝelo kuras pala flameto B mono kuras al mono Z tremoj kuras sur mia dorso B
(figurasence) dormo kuris for de miaj okuloj MT sciiĝo kuris tra la urbo
malbona famo kuras rapide Z
3 io iri kontinue kaj seninterrompe: mallarĝa vojeto, kiu jen kuras sur varmaj, malsekaj valoj B ruĝa fadeno kuras tra la ŝtofo la procentoj kuras jam de unu jaro tiu limtempo kuras de hodiaŭ je la oka la arterio kuras laŭlonge de la muskolo
kuro ago kuri: al la malamik’ en kuro faru ponton kun plezuro Z volanta kruro ne laciĝas de kuro Z la kuro de la rivereto la ĉevalo stumblis en sia kuro
(figurasence) lasi liberan kuron al sia fantazio doni liberan kuron al la haltinta mono Z la nehaltigebla kuro de tiu severa malsano
kuradi daŭre aŭ ripete kuri: la ĉevalo kuradis en plena galopo Z kuradi kiel venenita muso Z faradi facilanimaĵojn kaj kuradi post diinoj virinoj Z
kurado daŭra, ripeta aŭ kutima kuro: premio pro plej rapida kurado, ne pro unufoja kuro Z kurado rapida, blinda Z la virino, kiu komencis jam perdi rapidecon en sia kurado Z mi vidas la kuradon de la unua, ĝi estas kiel la kurado de Aĥimaac MT tiu stelo en sia
Kurado trans arkaĵo la ĉiela Z
orientiĝa kurado SPOR orientiĝado.
kuranta
1 okazanta en la priparolata tempo; nuntempa aŭ aktuala: tiu ĉi rubriko enhavos la tutan kurantan parton de nia afero Z la kurantaj fariĝoj en la patrujo de la unuaj homaranoj devigis ilin elpaŝi pli frue, ol ili intencis Z en la kuranta jaro Z en la kuranta monato
2 regule okazanta; kutima aŭ ordinara: mi ne povis trovi eĉ unu liberan minuton por la kuranta korespondado Z kovri la kurantajn elspezojn Z kuranta konto plenumi la kurantajn aferojn Z deŝirita de la kuranta sort’ de mia domo Z
kuregi rapidege, senbride aŭ blinde kuri.
kurejo
1 SPOR loko en stadiono, kie la sportistoj kuradas.
2 SPOR loko dediĉita al kurado de ĉevaloj, kaj foje aliaj bestoj, ekz. hundo.
3 AVIA speciala vojo, kutime pavimita, laŭ kiu aviadilo ekflugas kaj alteriĝas.
kurigi igi iun aŭ ion kuri: li kurigis ĉiujn siajn servistojn, por plenumi plej malgrandan deziron kurigi malbonan famon pri iu MT ĝi estas malbela historio, kurigu ĝin pluen! rakontu ĝin al aliaj Z
kuristo
1 HIST homo, kiu kure portis sciigojn: la reĝo diris al la kuristoj, kiuj staris apud li MT miaj tagoj estis pli rapidpiedaj ol kuristo MT ➞ kuriero.
2 atleto, kiu kuradas.
kurumo SPOR parto de sporta konkurso en kelkaj fakoj, en kiu parto de la konkursantoj aŭ formacioj piede, bicikle, rajde, boate k.a. trakuras difinitan distancon kiel eble plej rapide.
alkuri al, ĝis aŭ tr atingi iun aŭ ion kurante: ankoraŭ multe vi kuros, ĝis vi alkuros Z li alkuris al la pordo kaj malfermis ĝin Z ŝi alkuris al la gracia fago, por havi ian apogon Z la homo denove alkuris al ŝi kaj kaptis ŝin je la rando de la tuko Z Nero alkuris preskaŭ ĝis la ŝtuparo LiZ li alkuris la montsupron LiZ
antaŭkura venanta aŭ okazanta antaŭ io: antaŭkura signo birdoj antaŭkuraj al ŝtormo ➞ anonci; aŭguro, pioniro.
boatvetkuro vetkuro inter boatoj. Sin. boatkonkurso. ➞ velvetkuro, vetremado.
ĉevalvetkuro vetkuro inter rajdantoj sur ĉevaloj.
diskuri kuri en diversaj direktoj: frapu la paŝtiston, por ke diskuru la ŝafoj MT
diskurigi igi iun diskuri: per via forta brako vi diskurigis viajn malamikojn MT
ekkuri subite komenci kuri: kiam lia vartistino prenis lin kaj ekkuris, li falis kaj fariĝis lama MT la ĉevalo pli sovaĝe ekkuris antaŭen Z
elkuri kuri elirante: mi elkuris do post vi Z ŝi elkuris sur la straton Z larmoj elkuris al li sur la vangojn Z
enkuri kuri enirante: mi enkuris en la salonon Z en tiu sama momento enkuris el la strato en la pordegon juna fraŭlineto Z
etapkurumo kurumo longdistanca, kiu daŭras plurajn tagojn.
forkuri
1 iu kuri for de iu aŭ io: ne pelu tiun, kiu mem forkuras Z ŝi volus forkuri de tiuj virinoj Z ĉu lerta kapreolo povas forkuri de la okulo de sperta ĉasisto? Z forkuri el la malliberejo ➞ fuĝi.
2 iu kuri ien por eviti danĝeron: sed forsaviĝis unu filo de Aĥimeleĥ ; li forkuris al David MT li forkuris en la preĝejon Z (figurasence) lia animo forkuris en la pinton de la piedo Z
3 io malaperi rapide: la mallumo forkuris B lia forto forkuros pro timo MT sonĝo teruras, sonĝo forkuras Z
forkuro ago forkuri: la forkuro de la minutoj
glitkuri kuri per glitiloj: mi irus nun malsupren sur la glacion por glitkuri Z➞ sketi, skii.
hurdokurado vetkuro, dum kiu homoj aŭ bestoj saltas trans hurdojn aŭ aliajn obstaklojn.
kunkuri kuri plurope al unu sama loko aŭ celo: kiam unu kuris, la aliaj kunkuris Z miaj klientoj kunkuris, por min saluti LiZ tra vilaĝoj kaj urboj kunkuros kun ĝi la olimpia flamo elektitoj PGu
laŭkuri tr kurante sekvi la randon de objekto de unu fino ĝis la alia: li laŭkuris la muron de la parko, serĉante elirejon tiu ĉi rigardo laŭkuris la gracian figuron de la nova instruistino Z
mapkurado SPOR orientiĝado.
postkuri tr sekvi iun aŭ ion kurante: postkuru lin, por ke li ne trovu fortikigitajn urbojn kaj ne ŝirmu sin MT la batalo postkuris ilin MT preta postkuri la ŝteliston, se iu metus ian libron en la poŝon Z (figurasence) ŝi postkuros siajn amistojn MT altiru min; ni postkuros vin MT ➞ peli, persekuti.
postkuro ago postkuri: ies postkuro al iu
preterkura rilata al preterkuro; preterkuranta:
(figurasence) preterkura rideto mencii ion nur preterkure
preterkuri tr kuri preterpasante: eĉ mus’ ne preterkuris Z rivero kiu preterkuras urbojn, kastelojn kaj vinberĝardenojn Z
rapidkura kapabla kuri rapide: la serpentoj tie estas por ni tro grandaj kaj la lacertoj tro rapidkuraj kaj viglaj Z
rekuranta
1 ANAT nervo, vaskulo k.s. tia, ke ĝi revenas al sia deirpunkto: rekuranta laringa nervo nervus laryngeus recurrens
2 MEDI febro revenanta periode post kvietiĝo dum kelkaj tagoj.
skiokurado SPOR konkursa skiado: skikurado ricevis atenton kiel aparte «stimulema» sporto OE
stafetkurado SPOR konkurso inter pluraj teamoj, en kiuj ĉiu samteamano, asignita al difinita etapo, devas ricevi de la antaŭa kaj kure porti al la sekvanta bastoneton, tukon, torĉon k.s.
tempo-kurumo ebenkura, bicikla k.a. kurumo, en kiu oni mezuras per klikhorloĝo la tempo-rezulton de ĉiu partoprenanta konkursanto.
trakuri tr traire kuri ion: trakuri straton du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo FE tremo, kiu trakuris ŝin de la kapo ĝis la piedoj Z li trakuris per la okuloj la unuan paĝon Z
(figurasence) tiu penso trakuris mian animon kiel fulmo famo trakuras la urbon ondo da entuziasmo trakuris ĉies korojn
➞ iri, flui, flugi.
transkuri tr
1 trairi kaj poste forlasi: ŝi rapidis transkuri la straton Z sur ŝia vizaĝo transkuris dum unu minuto milo da ridetoj Z
2 ARME dizerti:laboristo forlasos nin kaj iros al la opozicio. Eĉ se tiu transkurinto ne estus sperta laboristo, li povus malutili nin, se li kontraŭlaborus CRo
velvetkuro vetkuro inter velboatoj.
vetkuro kurado inter sportaj konkurantoj. ➞ maratono 1, boatvetkuro, ĉevalvetkuro, velvetkuro.