PIV 2026 · Artikolo 10826
★naturo
Derivaĵoj en la artikolo 19
★ naturo
1 la tuto de tio, kio ekzistas aŭ okazas sen interveno de la homo: la tri regnoj de la naturo B kio estas homo en la naturo? la mirindaĵoj de la naturo Z krudaj fortoj de la naturo Z la leĝoj de la naturo la ordo de la naturo Lukrecio verkis admirindan poemon pri la naturo ➞ mondo, universo, naturesplori.
2 la kreanta povo, kiu montriĝas sub la ŝanĝiĝantaj formoj de la objektoj kaj estaĵoj (ofte personigita kaj iufoje majuskle skribita): la naturo rekomencas ĉiam la samajn aferojn la naturo ne faras saltojn la naturo malavare favoris tiun regionon la kuracistoj povas nur helpi la naturon lasi la naturon agi mem sen medikamentoj
3 la surfaco de la tero, rigardata kiel vivejo de la homo kaj bestoj: la virga naturo sovaĝa naturo la kulturata naturo ami la naturon forkuri al la libera naturo vivi en la naturo ŝati la spektaklojn de la naturo la tuta naturo vekiĝas Z la silenta arbara naturo fariĝis sankta preĝejo Z tiuj ĉarmaj priskriboj de la naturo Z ➞ kamparo, montaro, pejzaĝo; migri, naturscienco, turismo.
4 la esenco aŭ ecaro propra al iu aŭ io: tio rezultas el la naturo mem de la homo Z la naturo de grundo la naturo de klimato tio nepre kuŝis en la naturo de la aferoj ne estis en ŝia naturo kriadi kaj ĝemadi la infano havis malbonan, sovaĝan naturon Z en la varmaj landoj ĉiuj havas tre flamiĝeman naturon Z ŝi konforme al sia rana naturo subakviĝadis Z KRIS la du naturoj de Jesuo, dia kaj homa ➞ humoro, temperamento.
5 la primitiva stato de estaĵo; la denaska karaktero, kontraste kun la edukado kaj kulturo: kutimo estas dua naturo Z difekton de naturo ne kovros veluro Z la voĉo de la naturo de la instinktoj la homo de la naturo kaj la homo de la socio vivi laŭ sia naturo sekvi la naturon ne la sociajn morojn homo en stato de naturo besto en stato de naturo vegetaĵo en stato de naturo sen interveno de la socio KRIS la naturo kaj la graco
6 objekto de arto, kontraste kun artaĵoj: pentri, desegni laŭ la naturo ne laŭ la fantazio figuroj pli grandaj ol laŭ la naturo reveni al la pura naturo BELA muta naturo fruktoj, mortintaj bestoj k.s., kiel objekto de pentrado KKa
natura
1 apartenanta al la naturo, konforma al ĝiaj leĝoj: studi la naturajn fenomenojn tiu ĉi granda altaĵo ne estas natura monto FE per neevitebla natura reago Z mia onklo ne mortis per natura morto FE natura mineralakvo reciproka fremdeco dividas inter si la naturajn filojn de sama lando Z Volapük pereis ĉefe pro manko de natura evoluipovo Z BIOL sistematika grupo natura konforma al la biologia evoluo ➞ klado, sistematika grupo nenatura
2 konforma al denaska ecaro de estulo aŭ aĵo, kontraste kun artefariteco, kulturo, civilizo aŭ kun afekto aŭ komplikeco: sekvi siajn naturajn inklinojn ni ne konas la naturan staton de la prahomo natura neakirita aŭ seninstrua elokventeco natura sprito natura saĝo kapablo ĝuste juĝi, komuna al ĉiuj normalaj homoj ➞ komuna la naturaj kaj la artaj lingvoj ĉiu lingvo natura konstruiĝis blinde Z natura senafekta stilo la lingvoj mem, konstante kunpuŝiĝante unuj kun la aliaj, perdas sian naturan riĉecon kaj ĉarmon Z ➞ simpla, naiva, naturkolora.
3 memkomprenebla aŭ memsekva: tia singardo estas tute natura ĉe maljunulo la ideo de Kolumbo ŝajnas al ni nun tiel simpla, tiel natura Z kiel grandega malhelpo tie ĉi aperos ne sole la reciproka envio de la popoloj, sed ankaŭ la tute natura timo de ĉiu nacio jam simple pro sia ekzistado Z ➞ naiva.
5 MATE nombro estanta unu el la entjeroj 1, 2, 3, 4, ... (foje kun 0).
nature en natura maniero: agi tute nature konduti tute nature respondi tute nature la leporo estas nature timema
naturaĵo materia produkto de la naturo: pagi per naturaĵoj, ne per mono Z imposto per naturaĵoj
natureco eco de io natura: kio estas gajnata per la natureco de la gramatiko, estas perdata per la sennatureco de la vortaro Z juĝi pri la natureco de vino
naturigi igi iun aŭ ion konforma aŭ simila al la naturo: BOTA ZOOL naturigi planton en nova regiono, beston en alia klimato MUZI naturigi dieson aŭ bemolon ➞ naturalizi; adventico 2.
naturigilo MUZI signo (♮), kiu forigas antaŭan efikon de dieso aŭ bemolo. Sin. bekvadrato. ➞ alteracii 2.
naturismo
1 doktrino higiena kaj sporta, laŭ kiu homo devas sekvi la naturon.
2 nudismo.
naturisto adepto de naturismo. Sin. naturalisto.
denaturigi, sennaturigi
1 KEMI ŝanĝi la naturon aŭ la esencajn ecojn de produktaĵo (ekz. tritiko, teo aŭ alkoholo) por fari ĝin nekonsumebla, ĝenerale per aldono de naŭza substanco: oni sennaturigas alkoholon por rezervi ĝian uzadon al nenutraj industrioj
2 KEMI BIOL ŝanĝi la fizikajn aŭ fizikoĥemiajn ecojn de natura makromolekulo (ekz. proteino aŭ nuklea acido) per varmigo aŭ alimaniere:sennaturigante enzimon oni igas ĝin senefika
denaturiganto, sennaturiganto substanco uzata en denaturigado.
kontraŭnatura kontraŭa al la naturo: kontraŭnaturaj malvirtoj la lingvo pola metis la akcenton sur la silabon antaŭlastan, tute ne timante, ke oni diros, ke ĝi estas kontraŭnatura Z
laŭnatura konforma al la naturo: laŭnatura inklino al malpenado
laŭnature
1 konforme al la naturo.
2 BELA helpe de reala modelo: Marta neniam pentris laŭnature Z
renaturigi KEMI BIOL restarigi la naturajn fizikajn aŭ fizikoĥemiajn ecojn de sennaturigita molekulo: renaturigi la tridimensian strukturon de proteino
supernatura kaŭzata de (aŭ montranta efikon de) io supera al la simplaj naturaj fortoj: supernatura aperaĵo supernatura sanigado supernaturaj estaĵoj Z ➞ mirakla, transmonda.
supernatureco eco de io supernatura: kredi je supernatureco