Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „cxevalo” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza kapvorto 1
  • Derivaĵa komenco 7
  • Teksta kongruo 52

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★rado

Aparta paĝo

Malfermita: ★rado

Derivaĵoj en la artikolo 36
  1. rado de la viv/o
  2. rada
  3. radet/o
  4. radet/ar/o
  5. rado/ar/o
  6. radum/i
  7. akr1/igrado
  8. akv/orado
  9. balanc/orado
  10. ĉenrado
  11. dentorado
  12. direkt/ilorado
  13. diskorado
  14. durada
  15. frontorada
  16. frontorado
  17. haspelorado
  18. inerciorado
  19. klik1rado
  20. kvarrada
  21. muelrado
  22. padelrado
  23. pelrado
  24. planed/a dent/orado/ar/o
  25. preĝrado
  26. regrado
  27. rudr/orado
  28. smirg/orado
  29. spokrado
  30. spronradet/o
  31. stirrado
  32. ŝpinrado
  33. tretrado
  34. trirada
  35. trogrado
  36. vicrado
★ rado
1 TEKN disko turniĝanta ĉirkaŭ akso kaj uzata por ebligi aŭ faciligi movadon: radoj de ĉaro radoj de aŭto radoj de aviadilo li falis sub la radojn de vagonaro FE rado malbona knaras plej multe ➞ barelo 1 Ⓔ Z ĵeti bastonon en la radon proprasence kaj figurasence: malhelpi la movon Z kvina rado ĉe veturado tute senutila Z rado de maŝino rado de muelilo libera rado ekscentra rado ➞ bendo, nabo, ringego, rondo, spoko, ŝuo, radfaristo, radiri.
2 rado 1 horizontale aranĝita por rompi sur ĝi la membrojn de kondamnito: ĝi kondamnos vin nur al morto per la rado Z
3 (figurasence) rado 1 rigardata kiel simbolo de senĉesa ŝanĝiĝo: la rado de la Fortuno kiu iujn levas, aliajn mallevas frivole estas diskuti, kio okazus, se la rado de la historio turniĝus en alia direkto ➞ rado de la vivo.
rado de la vivo en la tibeta budhismo forto, kiu daŭrigas la ciklon de la renaskiĝoj.
rada
1 rilata al rado: rada difekto
2 provizita per rado(j): rada lito rada fotelo
radeto malgranda rado, ekz. en horloĝo k.a.
radetaro tuto de la radetoj de malgranda meĥanismo.
radoaro tuto de la radoj, kiuj funkciigas aparaton aŭ maŝinon.
1 Pro la ekzisto de la radiko radar estas konsilinde uzi ne radaro, sed radoaro aŭ radetaro, aŭ simple paroli pri la radoj.
radumi tr ekzekuti iun sur rado 2. Sin. radŝiri.
akr1igrado diskrado el abrazia materialo, uzata por poluri aŭ akrigi.
akvorado rado provizita per padeloj, movata de fluanta aŭ falanta akvo, kaj servanta kiel motoro. ➞ muelrado.
balancorado en horloĝo dentrado, sur kiun efikas la ellasilo 3, reguligante la movadon.
ĉenrado pulio ekipita per dentoj, sur kiu endentiĝas ĉeno transmisianta la movadon: ĉenrado de biciklo
dentoradorado, kies rando estas provizita per regulformaj elstaraĵoj por ebligi sen glito la transmision de la movado al alia samspeca rado.
direktilorado MARN vertikala rado kun manteniloj, per kiu oni movas la direktilon de ŝipo. Sin. stirrado 2.
diskoradorado, kiu prezentas masivan diskon: aŭto kun diskradoj
durada havanta du radojn.
frontorada rilata al frontrado: frontrada tirado kiam la frontradoj estas movataj de la motoro
frontoradoĉiu el la du antaŭaj radoj de kvarrada veturilo.
haspelorado ELEK haspelo 2 en formo de pulio.
inerciorado TEKN peza rado de maŝino, kies inercio ebligas kontraŭstari momentajn rezistojn kaj reguligas la rotacion.
klik1rado rado kun bevelitaj dentoj, fiksita sur akso de levmaŝino aŭ vinĉo, kaj en kiun kliko 1 povas enklikiĝi.
kvarrada havanta kvar radojn.
muelrado akvorado, kiu funkciigas muelilon: floroj tiel grandaj kiel muelradoj Z
padelrado rado por transdoni al maŝino la movon liveratan de akvofalo (kiel en akvomuelilo) aŭ por movi aparaton puŝante kontraŭ akvo (kiel en radŝipo).
pelrado ĉiu el la radoj, kiuj ricevas la movon de motoro kaj antaŭenpelas veturilon: pelradoj de lokomotivo
planeda dentoradoaro radoaro, en kiu unu dentorado moviĝas cirkle ĉirkaŭ alia dentorado.
preĝrado BUDH granda kava turnebla cilindro, en kiun preĝantoj enmetas skribitajn preĝojn. ➞ rozario.
regrado mane movata rado, kiu regas la movadon de meĥanika organo.
rudrorado direktilrado.
smirgorado akrigrado el smirgo.
spokrado rado, kies rondo estas kunigita al la nabo per spokoj.
spronradeto radeto kun pikaj dentoj por sproni ĉevalon.
stirrado
1 VETU rado por mane stiri aŭton aŭ similan veturilon.
2 MARN direktilrado.
ŝpinrado TEKS radŝpinilo: la filino eksidis, prenis ŝpinradon kaj turnis la fadenon tiel lerte, kiel juna knabino B la reĝo donis al ŝi ŝpinradon kaj spindelon, por ke ŝi ŝpinu orajn fadenojn el fojno
tretrado
1 kava rado instalita en la kaĝo de malgranda hejma besto, ekz. hamstro, por ke ĝi povu simuli kuradon.
2 HIST aparato aspekte simila al tretrado 1, uzata kiel motoro movata de besto aŭ homo: tretrado de rostostango
trirada havanta tri radojn.
trogrado granda rado kun trogoj por ĉerpi akvon je malsupra nivelo kaj elverŝi ĝin en pli altan kanaleton.
vicrado kroma rado portata por eventuale anstataŭi radon difektitan.