Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „vorto” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza kapvorto 1
  • Derivaĵa komenco 16
  • Teksta kongruo 43

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★montri

Aparta paĝo

Malfermita: ★montri

Derivaĵoj en la artikolo 25
  1. montri si/n
  2. montra
  3. montro
  4. montrad/i
  5. montrad/o
  6. montriĝ/i
  7. montril/o
  8. almontri
  9. direkt/omontril/o
  10. elmontri
  11. elmontrad/o
  12. elmontriĝ/i
  13. elmontriĝ/em/a
  14. fadenmontra
  15. fingr/omontri
  16. hormontra
  17. hormontril/o
  18. hostimontril/o
  19. konvikt/a montraĵ/o
  20. musmontril/o
  21. tajpmontril/o
  22. vent/omontril/o
  23. ventmontril/o
  24. vicmontra
  25. vojomontril/o
★ montri tr
1 elmeti ion al la rigardo por fari ĝin videbla: montru moneron, ĉio fariĝos Z montru al ili vian novan veston FE montri sian langon al la kuracisto montru viajn manojn montru, ĉu ili estas puraj li montris al ili sian trezorejon MT ŝi krucigis la krurojn, montrante per tio tre belformajn piedojn Z amikan frunton montru al la reĝo Z mi montros al la nacioj vian nudecon MT la lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo Z la montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni FE ➞ vidigi, malkaŝi.
2 instrumento indiki ion: la kompaso montras la nordon la termometro montras dek gradojn sub la nulo
3 gvidi ies rigardon al io per gesto: iru al la lando, kiun Mi montros al vi MT por montri al vi la vojon, kiun vi devas iri MT montri al iu ion per la fingro mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo FE la infano montris en la direkton al la malluma kurteno Z iliaj ombroj montras al la loko, kie staris la domo de via naskiĝo Z ➞ fingromontri, gesti.
1 En tiaj frazoj, oni pli klare indikas la direkton uzante al 1 prefikse (➞ almontri).
4 aperigi aŭ evidentigi econ aŭ senton: depost sia plej frua aĝo ŝi montris jam malbonajn trajtojn de karaktero Z malsaĝulo tuj montras sian koleron MT montri sian kuraĝon montri amon montri surprizon montri fieron montri grandan lertecon en diskutado rajdmantelo, kiu enkovris lin ŝajne senzorge kaj tamen montris plej zorgan drapiradon Z ➞ eksterigi, manifesti.
5 sciigi aŭ komprenigi ideon aŭ fakton: la estonteco montros min senkulpa montri al iu la danĝeron kaj lian devon ni volas montri per n-finaĵo, ke la ĝardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado FE kiam ni parolas pri homo, ne montrante la sekson Z la Eternulo montris al mi, ke li la reĝo de Sirio mortos MT mi montros al vi, kiel malligi la nodon Li nutris vin per manao por montri al vi, ke ne per la pano sole vivas homo MT montras parolo, kion cerbo valoras Z (figurasence) amikon montras malfeliĉo Z oni devigis la naturon, ke ĝi montru siajn limojn Z ➞ demonstri, indiki, pruvi.
6 io esti la signo de iu aŭ io alia: kolero montras malsaĝulon Z «da» post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro FE la rivero montris la limon de la bieno
montri sin
1 iu fari sin videbla por aliaj: sin montri ĉe la fenestro montras sin spirito en armaĵo Z oni devas en ĉiu urbo sin montri Z
2 iu evidentigi per signoj, agoj, ke oni estas ia: montru vin grandanima Z ne montru vin granda antaŭ la reĝo MT mi montros min inda je via konfido Z la reklamoj, en kiuj la volapükistoj sin montris tiel lertaj Z la junaj fraŭloj montris sin perfektaj dandoj Z
3 io montriĝi: aliaj esprimoj montris sin neoportunaj Z nenie la ĉirkaŭaĵo montris sin pli bela, ol el la paca ĝardeno Z
montra
1 servanta por montri: la montra fingro Z montra fenestro ➞ elmetejo montra fosto vojmontrilo
2 LING demonstrativa: la vortoj montraj FE
montro
1 ago montri: montroj kaj konsiloj estas facilaj Z aldonante la vorton «ĉi», ni ricevas montron pli proksiman FE
2 io, kio montras: ĉu la korpa doloro ne estas montro de la volo de Dio? Z la sola efektive vera montro, ĉu ni progresas aŭ ne — estas la kreskado aŭ nekreskado de la nombro de esperantistoj Z
montradi longe aŭ ripete montri: ĉia bubo povas ankoraŭ mokadi nin kaj montradi nin per la fingroj Z montradi al si reciproke la dentojn Z
montrado ago montradi: la montrado de tiaj riĉaĵoj estis insulto al la popolo
montriĝi
1 io iĝi videbla por la okuloj: antaŭ ili hodiaŭ montriĝis kvar ŝipoj Z en la mateno denove montriĝis la suno Z aperas herbo, montriĝas verdaĵo MT senfina embaraso montriĝis en ĉiuj liaj trajtoj Z
2 io iĝi klara por la menso: nia tuta laborado montriĝos vana Z vera opinio montriĝas en ebrio Z se tiu ĉi formo montriĝos erara Z tiu ĉi opinio baldaŭ montriĝus al ĉiu kiel bela... sofismo Z kiam montriĝos la fruktoj de nia agado Z post nelonge montriĝos, kiu estas prava tiam montriĝis, kian grandan maljustaĵon oni faris al Georgo Z montriĝis, ke kiom da kapoj, tiom da opinioj Z ➞ aperi, aspekti.
3 iu montri sin: vi montriĝis malforta en tago de mizero MT pli rapida ol mi montriĝis neniu Z se vi nur du aŭ tri fojojn montriĝus en loĝio de unua etaĝo Z
montrilo
1 objekto (ofte peco de aparato), kiu montras ion: la longa kaj la mallonga montriloj de horloĝo montrilo de kompaso, de manometro ➞ indikilo, nadlo; vojmontrilo.
2 KOMP marko sur ekrano por montri, kie plenumiĝos funkcio. ➞ musmontrilo, tajpmontrilo.
3 KOMP referenco 3.
almontri al aŭ tr fari montran geston direkte al io: li almontris al ruĝa cikatro ankoraŭ videbla tra liaj haroj almontri al la ĉielo almontri al la malproksima vilaĝo almontri la lokon almontri la ĉielon ➞ fingromontri.
direktomontrilo lampeto, kiu intermite lumas por indiki la direkton, en kiu iros veturilo. Sin. direktindikilo, turnindikilo. ➞ blinkilo.
elmontri igi iun aŭ ion tre klare videbla: la reĝo de Izrael elmontris sin hodiaŭ kiel sin elmontras iu el la publikaj dancistoj! MT ĉu tio tremo estis la forto de la preĝo kaj la potenco de la kantoj, kiuj ĉi tie sin elmontris ? Z la virinoj penadis elmeti tiom multe da vestaĵa lukso por elmontri la bonstaton kaj la kreditkapablecon de siaj edzoj Z elmontri sian pravecon Z
elmontrado ago elmontri: la efektiva riĉeco kaŭze de nelerta elmontrado ne prezentiĝis publike al la pasantoj Z ➞ ekspozicio.
elmontriĝi igi sin klare videbla: iliaj ĉarmaj membroj videble elmontriĝis Z la spirito kaj beleco elmontriĝas per la formo Z lia saĝo elmontriĝis MT
elmontriĝema havanta inklinon elmontri siajn talentojn, sukcesojn k.s.
fadenmontratiel eluzita, ke la apartaj fadenoj elvidiĝas. ➞ disfadeniĝi.
fingromontri almontri ion aŭ iun per la fingro: ili fingromontris la arbojn, signante, ke mi rajtas ja deŝiri la fruktojn SSz ili gapis al ni, fingromontris al ni, ridaĉis al ni MalR
hormontra montranta la horon: ĉu la hormontra ombro de la sunhorloĝo iru antaŭen je dek gradoj ? MT
hormontrilo en horloĝo turniĝanta vergeto, kiu montras la horon: iri en la direkto de hormontriloj dekstrume inverse de hormontriloj maldekstrume
hostimontrilo monstranco.
konvikta montraĵo JURO iu el aro da objektoj identigitaj de la akuzisto kiel pruvantaj la kulpecon de la akuzito. ➞ pruvobjekto.
musmontrilo sur komputila ekrano montrilo 2 (ofte en formo de sago 3), kiu sekvas la movojn de la muso 2 aŭ simila flankaparato.
tajpmontrilo KOMP sur komputila ekrano montrilo 2 indikanta, kie aperos la sekva signo tajpita.
ventomontrilo, ventmontrilo turniĝanta flageto, kiu montras la direkton de la vento: la vento turnis la ventmontrilon sur la tegmento Z
vicmontra tia, ke ĝi montras la vicon en ia serio: la vicmontraj numeraloj
vojomontrilofosto, kiu indikas la direkton (kaj ofte ankaŭ la distancon) al proksima vilaĝo aŭ urbo.