Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „vorto” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza kapvorto 1
  • Derivaĵa komenco 16
  • Teksta kongruo 43

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★paroli

Aparta paĝo

Malfermita: ★paroli

Derivaĵoj en la artikolo 41
  1. parola
  2. parole
  3. parolo
  4. ne/rekt/a parolo
  5. rekt/a parolo
  6. parolaĉ/i
  7. parolad/i
  8. parolad/o
  9. parolant/o
  10. parolem/a
  11. alparoli
  12. alparolo
  13. antaŭparolo
  14. aŭdparolil/o
  15. ĉirkaŭparolo
  16. ekparoli
  17. elparoli
  18. elparolo
  19. elparolad/o
  20. elparolebl/a
  21. fluparolant/o
  22. fuŝparoli
  23. interparoli
  24. interparolo
  25. interparolad/o
  26. kontraŭparola
  27. kontraŭparoli
  28. kontraŭparolo
  29. kuracparolo
  30. laŭtparolil/o
  31. misparolo
  32. nazparoli
  33. pik1parolo
  34. postparolo
  35. priparoli
  36. proparolant/o
  37. reparoli
  38. senparola
  39. senparole
  40. ŝvelparolo
  41. ventr/oparolist/o
★ paroli
1 ntriu uzi lingvon per la voĉorganoj: paroli mallaŭte paroli flustre paroli forte paroli klare Z paroli malkaŝe Z paroli flue Z paroli kuraĝe Z paroli intime Z paroli dolĉe en la orelon flati Z li parolas al la tuta publiko ILa li skribas kaj samtempe parolas al si mem Z mi parolas pri leono FE per nia kor’ parolas al ni ili dioj Z ĉi tie oni parolas en Esperanto Z li parolas ruse Z se vi senfine parolos, de ĝi tio la poto ne bolos Z vi parolis rekte el la koro kaj bonintence per petegado parolas malriĉulo MT fantasta mondo, en kiu bestoj parolas GMc (analoge) paroli per gestoj
2 tr iu paroli 1 vortojn, ideojn aŭ lingvon por esprimi senton aŭ penson: paroli maljustajn vortojn Z ili parolas sensencaĵon Z mi tute ne parolas malsaĝaĵojn Z malsaĝulo kaj infano parolas la veron Z vi parolas nian lingvon! Z en Svislando estas parolataj kvar lingvoj (analoge) paroli signolingvon ➞ diri, aludi, deklari, oratori, proklami, prononci, raporti.
3 ntr interparoli: sed iru, parolu kun virino! Z ŝi ofendiĝas kaj tute ĉesas paroli kun mi Z buŝon kontraŭ buŝo Mi parolas kun li MT
4 io ntr havi klaran signifon; esti signifoplena: la faktoj parolas per si mem la ciferoj parolas per si mem la Enhavtabelo parolas per si mem ILa mia pasintaĵo parolas por mi ni ekzamenu la motivojn, kiuj ŝajne parolas por la propono tiaj rimedoj parolas pli al la sentoj, ol al la racio ŝi rigardis nin mute, per parolantaj okuloj ➞ elokventa.
parola esprimata per parolo: parola ordono parola promeso
parole en parola maniero: ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole FE ➞ buŝe, voĉe.
parolo
1 kapablo esprimi senton aŭ penson per artikulaciitaj vortoj: la parolo estis donita al la homo subite senigita je la parolo li estis tiel emociita, ke li perdis la parolon al tiu portreto mankas nur la parolo parolo estas arĝento, oron similas silento Z
2 realigo de parolo 1: la prezidanto donis la parolon al la raportonto rifuzi al iu la parolon la parolo venas nun al vi interrompi ies parolon
3 unu aŭ pluraj vortoj esprimantaj senton aŭ penson: trafi per la parolo rekte en la vizaĝon Z parolo anĝela, sed penso pri ŝtelo Z montras parolo, kion cerbo valoras Z via parolo estas por mi tute ne komprenebla Z lia parolo fluas dolĉe kaj agrable FE malamanto havas maskitajn parolojn MT ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo MT en lingvo natura pri nenio simila povas esti parolo Z ne pri tio estas la parolo! vi estas multe pli estiminda ol via parolo Z
4 serio de frazoj aŭ versoj pri difinita temo, direktataj al publiko: mi aŭdis, kiel vi unu fojon deklamis parolon de dramo Z li mensogas kiel funebra parolo Z eble vi atendas de mi ion senenhavan, kiel estas ordinare la oficialaj paroloj. Tian parolon mi tamen ne povas doni al vi Z pri miaj kongresaj paroloj mi jam de longe intencas eldoni ilin en formo de aparta volumo Z
5 promeso esprimita per vortoj: doni al iu sian parolon, ke fidi ies parolon kaptito laŭ parolo ➞ vorto 5.
6 LING pervorta esprimado de penso, rigardata el gramatika vidpunkto: partoj de parolo gramatikaj kategorioj de vortoj Z ➞ parolelemento, parolfiguro, parolturno; rekta parolo, nerekta parolo.
nerekta parolo LING rakontado de ies diro, demando, penso k.s. ne per laŭvorta cito sed per subpropozicio: misaj tensoj en la nerekta parolo JCa li ofte neglektas temporilatojn en nerekta parolo PDS
rekta parolo LING laŭvorta cito de ies diro, demando, penso k.s. rekta parolo ofte aperas inter citiloj kaj post dupunkto BWe
parolaĉi paroli fuŝe, malagrable aŭ sensence: jen ili parolaĉas per siaj buŝoj MT ŝi insultis kaj insultis kaj parolaĉis pri vi kaj via patrino SEn
paroladi ntr ripete aŭ daŭre paroli: pri vi li tiel ofte paroladis Z ekster artikoloj ekzistas ankoraŭ multaj aliaj vojoj por paroladi pri nia afero en gazetoj Z mi kun juna flameco kaj profunda kredo paroladis al ili pri la rekonstruo de la Palestina hebrea regno Z Lanti kaj lia onklino konstante paroladis esperante GMc
parolado
1 ripetita aŭ daŭra ago de iu, kiu parolas: lia hieraŭa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigas lin FE al malsaĝulo ne konvenas alta parolado MT mi ne diras eĉ unu vorton, ĉar per parolado mi nenion gajnos Z la skitoj ne tre ŝatas paroladon Z permesi al iu paroladon en Ido ② 1 aŭ en alia lingvo la ne havas la rajton Z (figurasence) unu el la plej gravaj rimedoj por vastigi nian aferon estas konstanta parolado pri ĝi en gazetoj Z
2 oratoraĵo:li ankaŭ eldiru la solenan malferman paroladon Z li komencis serion da publikaj paroladoj Z se la Centra Oficejo volus tuj presigi mian kongresan paroladon Z ➞ diskurso, oracio; parolarto.
3 interparolado: komencis sian paroladon la svatiĝanto Z el la parolado kun li, mi konvinkiĝis, ke li estis tute pasiva Z sed kian paroladon inter princoj mi vidas! Z
parolanto iu, kiu parolas: li estas bona parolanto FE parolanto semas, aŭdanto rikoltas Z
parolema inklina facile kaj multe paroli.
alparoli tr direkti sian parolon al iu: la fremdulo senĝene min alparolis
alparolo ago alparoli: fari alparolon al la studentoj
antaŭparolo akcesora antaŭa parto de iu parolado aŭ verko, destinita klarigi la temon, la celon aŭ la metodon: li ekrigardis min kaj diris sen ia antaŭparolo Z antaŭparolo liberigas de postparolo Z la antaŭparolo al la Fundamento Z Sin. prefaco.
aŭdparolilo movebla parto de tradicia telefono, per kiu oni aŭdas kaj parolas.
ĉirkaŭparolo maniero de parolo, per kiu oni nerekte esprimassian penson, penante kaŝi sian ĝenatecon per multo da vortoj.
ekparoli ntr komenci paroli.
elparoli tr
1 prononci: malrapide elparolante ĉiun vorton kaj speciale akcentante Z
2 elfluigi vortojn en propra maniero: li elparolas tre rapide li elparolas hakate li elparolas heziteme
elparolo, elparolado prononco: la elparolado de la vokaloj devas esti nek tro longa, nek tro mallonga Z
elparolebla prononcebla: ĉu la diritaj vortoj estas malfacile elparoleblaj? Z
fluparolanto persono, kiu parolas lingvon flue: da fluparolantoj ekzistas kelkaj miloj, maksimume JCa
fuŝparoli tr malbone sin esprimi en difinita lingvo: li fuŝparolas kvin-ses lingvojn
interparoli ntr parole interŝanĝi informojn, ideojn, proponojn ktp: ili interparolis preskaŭ dum la tuta nokto, nur por kelke da horoj la dormo fermis iliajn okulojn Z ni interparolos longe kaj rakontos al ni reciproke la historion de nia vivo Z mi opinias, ke ni havos multon por interparoli HBu ili interparolis angle CRo la du politikistoj interparolis pri bonaj rilatoj inter la du malgrandaj landoj JCM ➞ konversacii, diskuti, intertrakti.
interparolo, interparolado ago interparoli: ŝi alproksimiĝis kun la onklino al la fremdulo kaj komencis interparolon kun li Z Georgo pensis dum la nokto pri tiu interparolo Z ili komencis inter si interparoladon Z aliĝi al la interparolado Z ➞ konversacio, diskuto, intertraktado.
kontraŭparola esprimanta kontraŭparolon: ĉu estas fizike eble, ke ni enkonduku ĉiujn tiujn ĉi reciproke kontraŭparolajn proponojn? Z (figurasence) ŝia rideto estis alia, ol matene, ne kontraŭparola al la malgaja esprimo de la okuloj Z ➞ kontraŭdiri, memkontraŭdira.
kontraŭparoli tr oponi iun aŭ ion per parolo: en la daŭro de via tuta vivo vi neniam kontraŭparolis al mi Z vi povos ja en la kongreso libere kontraŭparoli Z tial mi ne volas ion kontraŭparoli Z
kontraŭparolo kontraŭbatala argumento: kiam ni legas tiujn kontraŭparolojn, kiujn oni tiam faradis al Kolumbo Z sensencaj kontraŭparoloj Z
kuracparolo magia formulo, per kiu sorĉisto pretendas kuraci: se mordis la serpento sen kuracparolo, MT
laŭtparolilo
1 aparato por laŭtigi la voĉon kaj aŭdigi ĝin pli malproksime. Sin. laŭtigilo.
2 aparato, kiu transformas elektran kurenton en sonondojn. ➞ diafragmo 5, aŭdilo, membrano.
misparolo nekonscia eraro en la parolo.
nazparolintr tiel paroli, ke la sonoj pasas ĉefe tra la nazo.
pik1parolo moka ofendeta parolo: la ordinara celpunkto de ŝiaj pikparoloj estis la kompatinda Schnapper-Elle Z
postparolo parolo postiranta verkon por ĝin konkludi aŭ aldoni informojn, kiujn oni ne povis pli frue doni.
priparoli tr pritrakti ion per interparolo: por ke ni povu ĉion bone priparoli, mi intencas resti 5–6 tagojn Z
proparolanto iu, kiu parolas anstataŭ aŭ favore al iu alia: estu mia proparolanto antaŭ la reĝo! li havas por si anĝelon proparolanton MT
reparoli ntr denove paroli: kiu reparolas pri la afero MT
senparola ne dotita aŭ ne provizita per parol(kapabl)o: senparola besto senparola filmo
senparole ne dirante unu vorton.
ŝvelparolo bombasto.
ventroparolisto persono, kiu scias tiamaniere elparoli, ke la voĉo ŝajnas deveni el alia loko: via voĉo estos kiel voĉo de ventroparolisto el sub la tero MT