PIV 2026 · Artikolo 13591

★rompi

Litero R★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 61
  1. rompo
  2. rompaĵ/o
  3. rompebl/a
  4. rompet/i
  5. rompet/o
  6. rompiĝ/i
  7. rompiĝ/o
  8. rompiĝ/em/a
  9. rompit/a
  10. rompit/aĵ/o
  11. cirkvitrompil/o
  12. derompi
  13. disrompa
  14. disrompi
  15. disrompo
  16. disrompaĵ/o
  17. disrompiĝ/i
  18. elrompi
  19. elrompiĝ/i
  20. enrompi
  21. enrompo
  22. enrompist/o
  23. facilrompa
  24. glacirompil/o
  25. ikonrompist/o
  26. interrompi
  27. interrompo
  28. interrompil/o
  29. ĵurrompo
  30. kap1orompa
  31. kap1rompil/o
  32. kern/orompul/o
  33. mask/a kern/orompul/o
  34. okcident/a kern/orompul/o
  35. kodrompist/o
  36. kolrompa
  37. konstitucirompo
  38. kontinurompo
  39. marrompiĝ/i
  40. mem/interrompil/o
  41. murrompil/o
  42. nerompebl/a
  43. nerompiĝ/em/a
  44. nuksrompil/o
  45. nuksrompul/o
  46. ond/orompil/o
  47. ost/orompiĝ/o
  48. rand1/orompi
  49. sen/interrompa
  50. senrompa
  51. strikorompant/o
  52. ŝiprompi
  53. ŝiprompaĵ/a
  54. ŝiprompaĵ/o
  55. ŝiprompiĝ/o
  56. ŝiprompul/o
  57. ŝtonrompil/o
  58. tord/orompi
  59. trarompa
  60. trarompi
  61. trarompo
★ rompi tr
1 subite disigi ion en du aŭ plurajn pecojn alimaniere ol per tranĉo: rompi glason Z rompi bastonon rompi vazon la urso rompis sian ĉenon rompi panon rompi ĉokoladan platon la soldatoj venis, kaj rompis la krurojn de la unua krucumito NT ĝi rompis al si la femuron Z
(figurasence) rompi lancon kun iu polemiki rompi panon kun iu ekrilati pace rompi la glacion malaperigi la ĝenon kiu rompis, tiu pagu Z
➞ dispecigi.
2 perforte kaj subite deloki ion: rompi al si la kolon rompi la dorson ne rompu viajn manojn! Z la rivero rompis la digojn rompi la vicojn post la parado rompi la malamikan fronton ni rompas la malamikon per tio, ke niaj soldatoj estas kiel murrompiloj B rompi la murojn inter la gentoj Z
3 meti ion en tian staton, ke ĝi ne plu povas taŭge funkcii: rompi la bankon ĉe hazardludo ha, ĝi ja rompus al mi la koron! Z emocio rompis lian voĉon rompi la spiriton MT rompi kuraĝon G kiom ajn ni rompis al ni la kapon cerbumis, ni neniel povis kompreni Z mi rompis al mi la kapon provante trovi, kia lingvo tio estas! CPi
4 igi ion ne plu havi efikon: rompi sian promeson Z rompi sian vorton Z rompi kontrakton Z rompi negocon rompi la fundamenton de nia lingvo Z rompi la leĝon rompi la sabaton ➞ malobservi, transpaŝi.
5 igi ion ne plu daŭri: rompi la silenton Z rompi la ekvilibron rompi la monotonecon rompi la pacon unu sola voĉo rompis la unuanimecon de la baloto rompi la diplomatiajn rilatojn kun iu ŝtato ni rompu ĉiujn interrilatojn kun la vivantoj! Z rompi sian faston rompi sorĉon ➞ nuligi.
1 En la kelkaj okazoj, kiam povus estiĝi konfuzo inter la sencoj rompi 4 kaj rompi 5, oni uzu por ĉi tiu lasta la formon interrompi: rompi strikon interrompi strikon
6 forigi ion per superforto; venke cedigi ion: kiu diros al si: mi rompos la baron! — rompos ĝin B la popolo rompis siajn ĉenojn malfacile estos rompi tian obstinon, indiferentecon (analoge) rompi rekordon
7 kun ĉesigi la rilatojn kun iu: se li rompus kun Fenicianoj B ĉar povas iam okazi io, kio devigos min rompi kun Hachette Z la sola, kion ni devas nun fari, estas: tute rompi kun la «Delegacio» Z rompi kun sia amatino (figurasence) rompi kun la ĝeneralaj kutimoj Z
rompo ago de tiu, kiu rompas: ŝi konfesis la rompon de la spegulo rompo de brako por la mono romp’ de leĝo Z li havas juĝan proceson pri rompo de sia vorto Z por fari rompon en tiu alkutimiĝo mi ne vidas ian gravan neceson Z estus pli bone, se mia letero de rompo estus bazita sur Z
rompaĵo rompitaĵo: rompaĵo de kruĉo rompaĵo de botelo
rompebla tia, ke ĝi povas esti rompita: vitro estas rompebla FE
rompeti milde aŭ leĝere rompi ion: kanon rompetitan li ne rompos MT
rompeto ago rompeti, aŭ la rezulto de tiu ago: li pli kaj pli timis, ke ŝia stranga sinteno kreos rompeton en ilia harmonia parvivo CPi
rompiĝi
1 iĝi materiale rompita: la sonorilo fariĝis tiel peza, ke la trabo rompiĝis Z la plej fiera arbo povas fleksiĝi, sed ne rompiĝi Z granda ŝipo rompiĝis sur la lasta rifo Z konkoj rompiĝadis sub liaj piedoj Z unu el la plej grandaj ondoj, rompiĝante ĉe la dunoj, elĵetis korpon Z (ironie) oni povus pensi, ke la sinjorino timis, ke de saluto ŝi rompiĝus Z
(figurasence) kie maldike, tie rompiĝas longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas Z
2 iĝi metafore rompita: rompiĝis lia koro ĉe tiuj vortoj rompiĝis ŝia voĉo nenie rompiĝas aŭ difektiĝas la kontinueco Z
rompiĝo ago rompiĝi, aŭ la rezulto de tiu ago: la rompiĝo de la ŝipo Z
rompiĝema facile rompiĝanta: troveblas lokoj, kie la glacio estas nefortika, maldika kaj rompiĝema RPy Sin. facilrompa. ➞ fragila, tuŝotima.
rompita
1 estanta en la stato de io, kio fizike rompiĝis: vazo rompita longe sin tenas Z ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas Z
(figurasence) kvazaŭ kun rompitaj membroj la bela Sara falis en la brakojn de la rabeno Z li, rompita de la malsano, ne povis kontraŭstari
2 prezentanta rompon de kontinueco: rompita linio rompita arko
rompitaĵo ĉiu el la pecoj de io rompita: ĝi estis plenigita per la kolektitaj rompitaĵoj de la perdita trezoro Z rompitaĵoj de ŝipoj Z rompitaĵoj de teleroj Z
cirkvitrompilo ELEK aparato por malfermi cirkviton: aŭtomata cirkvitrompilo
derompi apartigi ion per rompo: se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas Z li derompis trunketon kaj fiksis ĝin al sia ĉapelo Z derompi peceton de la pano Z se vi derompos vian panon por malsatulo MT la piedo de la glaso estis derompita Z derompi panon
disrompa rilata al disrompo: disrompa eksplodaĵo
disrompi rompi ion en multajn pecojn: kiam oni ilin tiujn ovojn disrompas, elaperas vipuro MT li disrompis miajn dentojn MT la argilan vazon oni disrompu MT (figurasence) tiu artikolo disrompis la indiferentecon de la publiko
disrompo ago disrompi kaj ties rezulto: la disrompo de mangrenado
disrompaĵo ero de io, kio disrompiĝis.
disrompiĝi iĝi disrompita: la botelo rompiĝis, sed ĝiaj pecetoj atingis la korton kaj tie disrompiĝis en ankoraŭ pli malgrandajn pecetojn Z (figurasence) liaj bonaj intencoj disrompiĝis kontraŭ tia senkonfido
elrompi
1 plene rompi ion: ili aliris, por elrompi la pordon MT
2 eligi ion per rompo: (figurasence) ŝia tuŝiteco sin elrompis per laŭta plorado Z
elrompiĝi eliĝi per rompo: ŝaŭmo elrompiĝis el la frakasita botelo
enrompi rompi ion por eniĝi aŭ penetri en ion: mi iras returne, enrompas la pordojn Z ni devos ŝtele enrompi en lian apartamenton ALö (figurasence) enrompus en la koron de la junulinoj la pesto de la amo FDi
enrompo ago enrompi: fari enrompon en la urbon MT
enrompisto ŝtelisto, kiu enrompas en domojn: li estis kondamnita kiel enrompisto
facilromparompiĝema.
glacirompilo speciale konstruita ŝipo por rompi la glacion de polusaj maroj.
ikonrompisto ikonoklasto.
interrompi
1 rompi agon inter la komenca kaj la fina punkto: interrompi elektran fluon interrompi ies vortojn interrompi ies ripozon B interrompi siajn feriojn ne interrompu vian konversacion pro mi
(figurasence) nur en apartaj lokoj la dunoj estas interrompataj de argilecaj deklivoj Z la ludo estis interrompita post tia akcidento interrompita korespondado
2 mem ekparolante, ĉesigi la parolon al iu: interrompis lin Marta Z interrompi ies paroladon per aplaŭdoj
(analoge) kun ploro la kokino sin interrompis Z «sed tamen...» tiu komencis, kaj subite interrompis sin CPi
interrompo
1 ago interrompi: li murmuras sian dek-ok-preĝon; ĉe tio estas malpermesate fari interrompon Z la interrompo estis mallongdaŭra
2 KOMP signalo al la regilo de komputilo, kaŭzanta salton al difinita adreso anstataŭ plenumado de la sekva instrukcio: malŝalti interrompojn ➞ bremso, interrompotraktilo.
interrompilo ELEK aparato por interrompi elektran kurenton aŭ faskon de radiado (ekz. lumon) je mallongaj regulaj intertempoj.
ĵurrompo rompo de ĵuro: kia abomeninda ĵurrompo! Z
kap1orompatia, ke ĝi rompas la kapon:
(figurasence: cerbumiga aŭ perpleksiga) kiel ajn kaprompaj estas, la devoj de urbestro! Z kaprompa demando MD
➞ rompi 3 Ⓔ.
kap1rompilo
1 ilo por rompi kapojn: tridek kamparanoj, armitaj per bastonegoj, forkegoj, kaprompiloj kaj hakiloj, marŝis en la kunvenejon ULi
2 io, pri kio oni devas multe cerbumi: ĝiaj legantoj trovas en ĝi kaprompilojn kaj amuzaĵojn KKo ➞ enigmo.
kernorompuloZOOL kokotraŭsto.
maska kernorompuloorient-azia birdo, fringedo, kun granda kapo, de la masklo nigra, de la femalo griza; kun forta flava beko; kun griza korpo kun brunaj flankoj kaj nigra vosto. specio Eophona migratoria
okcidenta kernorompulofringo, kun granda beko kaj mallonga nigra vosto; la masklo havas flavajn fronton kaj korpon, brunan kapon, blankajn partojn sur la flugiloj; la femalo havas olive brunan korpon kun grizaj partoj sube, kaj blankajn partojn sur la flugiloj; el Nord-Ameriko. specio Hesperiphona vespertina
kodrompisto KOMP lerta programisto, kiu kapablas ankaŭ kaŝe aŭ kontraŭleĝe eniri en komputilajn sistemojn. ➞ retpirato.
kolrompa tia, ke ĝi rompas la kolon: (figurasence) kolrompa laboro Z
konstitucirompo POLI atenco al konstitucio. ➞ ŝtatrenverso.
kontinurompo interrompo de kontinueco.
marrompiĝi rompiĝi de la maro: unu tagon marrompiĝis ŝipo Z
meminterrompilo ELEK aŭtomate funkcianta elŝaltilo por regule interrompadi kaj rekonektadi la kurenton en sonoriloj ktp uzantaj kontinuan kurenton. Sin. interuptoro.
murrompilo milita maŝino, konsistanta ĉefe el tre peza trabego, uzata por rompi muregojn: niaj disciplinitaj soldatoj estas kiel murrompiloj B
nerompebla tia, ke ĝi ne povas rompiĝi: nerompebla vitro
nerompiĝema ne facile rompebla. ➞ duktila.
nuksrompilo ilo, ofte en formo de tenilo, por rompi nuksojn.
nuksrompulo ZOOL malgranda birdo, kies longa forta beko havas internan tuberon. genro Nucifraga Sin. nucifrago. ➞ korvedo, garolo, korako, korniko, korvo.
ondorompiloen aŭ ĉirkaŭ haveno digo aŭ moleo, kiu regulas la akvofluon kaj protektas la havenon.
ostorompiĝo MEDI rompiĝo de osto: lia korpo havas ostorompiĝojn de la frunto kaj de la vizaĝo MD ostorompiĝoj povas rezulti el ostoporozo Sin. frakturo 1.
rand1orompitr rompi pecetojn de la rando de objekto: randorompita telero
seninterrompa tia, ke ĝia kontinueco ne estas rompita: seninterrompa serio Z Zagreb elsendas en la Internacia Lingvo seninterrompe depost 1953 ILa ➞ senintermanka.
senrompa tia, ke ĝi ne rompas: senrompaj reformoj Z ➞ revolucia.
strikorompantolaboristo, kiu laboras malgraŭ striko. ➞ flavulo 3.
ŝiprompi ntr rompi sian ŝipon; sperti rompon de la ŝipo, sur kiu oni veturas: ili ŝiprompis en la Sudaj Maroj
ŝiprompaĵa rilata al ŝiprompaĵo(j): ŝiprompaĵa ligno kraketis en la fornoj Z
ŝiprompaĵo pecoj de rompita ŝipo: porkostaloj estis konstruitaj el ŝiprompaĵoj Z
ŝiprompiĝo rompiĝo de ŝipo pro kolizio kun ia obstaklo: ŝiprompiĝoj sekvis unu la alian sur la rifoj Z ➞ ŝippereo.
ŝiprompulo viktimo de ŝiprompiĝo: oferemeco por la ŝiprompuloj Z dum kelke da minutoj la malfeliĉa ŝiprompulino estis trankvila Z
ŝtonrompilo maŝino por frakasi ŝtonojn en etajn pecojn.
tordorompi tr rompi iono tordante: tordorompi la kapon de propeka ofero ĉe la nuko MT Sin. fortordi 2.
trarompa rilata al trarompo: tri herooj trarompe penetris en la tendaron MT
trarompi trairi ion per rompado: trarompi muron trarompi la malamikan fronton (figurasence) la unua radio de la suno trarompis la nubon Z
trarompo ago trarompi: ARME ekspluati la trarompon