PIV 2026 · Artikolo 4121

2★et

Litero E★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. eta
  2. et/
  3. eteta
  4. etig/i
  5. etul/o
2 ★ et sufikso
1 esprimanta la malplej altan gradon de grandeco aŭ intenseco, plej ofte kun specialigo de la radikvorta ideo. ➞ dometo, donaceto, globeto, lageto, monteto, peketo, plugileto, ŝnureto, ŝtrumpeto, tranĉileto, urbeto; dormeti, faleti, krieti, rideti, rompeti, beleta, varmeta, verdeta.
2 esprimanta karesan nuancon similan al tiu de ĉj kaj nj. ➞ patreto, patrineto, maneto.
➞ eg.
eta
1 malgranda aŭ malintensa: granda nubo, eta pluvo Z la plej etaj detaloj
2 = (prefere) diminutiva:la vortoj etaj Z
3 MUZI intervalo duondute malpli granda ol minora aŭ perfekta.
et prefikso signifanta etecon de la kategorio de aferoj, al kiu apartenas la radiko. ➞ etburĝo, etindustrio, etbieno.
eteta treege eta: oni malliberigis ŝin en tiu eteta insulo ALö tiu eteta signalo tamen kaŭzis gigantan fulmotondran tertremon tra la scienca mondo Ko
etigi fari ion eta: ĉion bonan kaj belan, kiu en ĝi speguliĝis, ĝi etigis preskaŭ ĝis plena nenieco Z
etulo (ofte iom familiare) malgranda persono: miaj etuloj malgrandaj infanoj