Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „vorto” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza kapvorto 1
  • Derivaĵa komenco 16
  • Teksta kongruo 43

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★aranĝi

Aparta paĝo

Malfermita: ★aranĝi

Derivaĵoj en la artikolo 33
  1. aranĝi si/n
  2. aranĝa
  3. /aranĝa
  4. aranĝo
  5. aranĝaĵ/o
  6. aranĝem/a
  7. aranĝiĝ/i
  8. alaranĝi
  9. aliaranĝi
  10. antaŭaranĝi
  11. bankrotoaranĝo
  12. datumoaranĝo
  13. fingr/oaranĝa
  14. floroaranĝo
  15. folioaranĝo
  16. folioaranĝiĝ/o
  17. frazoaranĝo
  18. haroaranĝo
  19. helicaranĝa
  20. krucaranĝa
  21. malaranĝi
  22. petaloaranĝo
  23. petaloaranĝiĝ/o
  24. plum/eraranĝa
  25. rearanĝi
  26. skvamaranĝa
  27. ŝraŭbaranĝa
  28. tegolaranĝa
  29. teksoaranĝo
  30. tekstoaranĝo
  31. verticiloaranĝa
  32. vivoaranĝo
  33. vortoaranĝo
★ aranĝi tr
1 meti ion laŭ ĝusta ordo aŭ en taŭgan pozicion: aranĝi ĉambron aranĝi liton aranĝi librojn en biblioteko la knabino en unu el la pakaĵetoj orde aranĝis kelke da infanaj vestetoj kaj iom da tolaĵo Z MATE aranĝi polinomon ➞ dispozicii, ordometi.
2 prizorgi kaj kunmeti la detalojn de afero, por ke ĝi povu okazi kaj bone stati: kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas Z aranĝi tetrinkadon Z la urbestro aranĝas grandajn tagmanĝojn Z kaj kiel mi devos nun aranĝi la laboron ? Z aranĝi eksperimenton granda institucio aranĝita de la registaroj Z estas jam tiel aranĝite Z mi jam aranĝos, ke vi estos sufiĉe malgranda Z se Dio ne aranĝos, lupo vin ne manĝos Z
(figurasence) la tuta homaro aranĝos sian religian vivon en egala maniero Z vi povas aranĝi al vi feliĉon, kiel ajn malbela vi estas! Z
➞ organizi, plenumi, pretigi.
3 MUZI SPEK alporti al muzika aŭ teatra peco la necesajn ŝanĝojn, por ke ĝi adaptiĝu al nova akompano, prezentado k.s.➞ adapti.
aranĝi sin
1 meti sin laŭ taŭga ordo: la du armeoj sin aranĝis kontraŭ la komuna malamiko observu pli da ordo: aranĝu vin laŭ milita maniero!
2 meti sin en taŭgan aŭ oportunan staton: kiu konstante lokon ŝanĝas, neniam sin aranĝas Z sin aranĝi komforte
aranĝa rilata al aranĝo(j): la aranĝa forto de la naturo SSz aranĝaj flugfolioj kaj aliĝiloj Ko
aranĝa sufikso aranĝita aŭ aranĝiĝinta en formo de io. ➞ fingroaranĝa, helicaranĝa, krucaranĝa, plumeraranĝa, skvamaranĝa, ŝraŭbaranĝa, tegolaranĝa.
aranĝo
1 ago ion aranĝi: la ĝenerala kongreso sekve tute ne suferos de la tro frua aranĝo de la kunvenoj de UEA Z li pensis kredeble pri aranĝo de bela hejmo, en kiun li eble intencis enkonduki junan edzinon Z la teknika aranĝo de la esperanta eldono estas malfacila WKl
2 rezulto de aranĝado; maniero, kiel io estas aranĝita: efektive tre laŭdindaj aranĝoj, por teni la popolamason sub la pantoflo Z tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo Z de lia vivo aranĝo estas trinko kaj manĝo Z ĝi estas propono cele al definitiva aranĝo, akceptita de ambaŭ partoj MD
3 organizita renkontiĝo, vojaĝo, kongreso k.s.: esperantaj aranĝoj kaj renkontiĝoj, kiuj okazas ĉiutage ie ajn en la mondo GMc la aranĝo okazis de la 28-a de decembro 2005 ĝis la 8-a de januaro 2006 en Frankfurto ĉe Majno WPu tamtamludoj, kiuj dancigis ĉiujn, fermis la aranĝon RTo
4 KOME konsento inter damaĝito kaj asekura kompanio pri la kondiĉoj de damaĝa kazo.
aranĝaĵo
1 MATE ĉiu el la diversaj manieroj fari vicon de k objektoj el aro de n objektoj (do konsiderante ankaŭ la lokon de la elektita elemento): la nombro de aranĝaĵoj estas n(n−1)(n−2) ... (n−k+1) ➞ kombinaĵo, permutaĵo.
2 TEKN ilo, meĥanismo, aparato, organo, instalaĵo, aranĝita por plenumi difinitan funkcion aŭ laboron, ekz. rega meĥanismo: reguliga aranĝaĵo por reguligi difinitan funkcion de maŝino k.s. TELE kaŝiga aranĝaĵo malklariga aranĝaĵo ebliganta konfidencan komunikadon ELEK teleindika aranĝaĵo telemezura aranĝaĵo meĥanismo indikanta aŭ mezuranta fizikajn grandojn, plej ordinare elektre, je laŭvola distanco ➞ aparataro.
aranĝema volonte faranta aranĝojn.
aranĝiĝi ricevi aranĝon: la cirkonstancoj aranĝiĝis tiamaniere, ke mi estas nun devigata Z kiel malfeliĉe aranĝiĝis la cirkonstancoj! Z
alaranĝi adapti.
aliaranĝi meti en alian aranĝon.
antaŭaranĝi aranĝi ion pli frue, aŭ antaŭ eventualaj intervenoj: antaŭaranĝita kunveno devigas min nun foriri HLu tio estis antaŭaranĝita trompo
bankrotoaranĝo KOME konkordato 2.
datumoaranĝo KOMP maniero, en kiu datumoj estas aranĝitaj en memoro aŭ sur datumportilo. ➞ dosierformo; prepari 5.
fingroaranĝa prezentanta aranĝon similan al fingro(j): BOTA fingroaranĝaj spikoj
floroaranĝo floroj aranĝitaj por ornama celo: la partio protestis kontraŭ floraranĝo ĉe la parlamentejo GMc la partoprenantoj faris belajn floraranĝojn laŭ la japantradicia arto ABu ➞ ikebano.
folioaranĝo, folioaranĝiĝo BOTA la aranĝiĝo de folioj, precipe de limboj 1 en burĝono. ➞ vernacio.
frazoaranĝo LING maniero aranĝi frazon. ➞ vortordo.
haroaranĝo maniero kombi kaj aranĝi la hararon kaj la rezulto de tiu ago. Sin. frizaĵo. ➞ buklo, frizo.
helicaranĝa prezentanta helican aranĝon: BOTA helicaranĝaj floroj helicaranĝaj folioj ➞ ŝraŭbaranĝa.
krucaranĝa prezentanta krucan aranĝon: BOTA krucaranĝaj petaloj de brasikacoj
malaranĝi meti en plenan senordon: malaranĝitaj haroj malaranĝitaj vestoj ➞ konfuzi, malhelpi, perturbi.
petaloaranĝo, petaloaranĝiĝo BOTA la aranĝiĝo de petaloj, pli speciale en burĝono. ➞ estivacio.
plumeraranĝa prezentanta aranĝon similan al plumeroj: BOTA plumeraranĝaj folioj
rearanĝi tr doni novan kaj pli bonan aranĝon al io:mi rearanĝis la kusenojn CRo la venkintaj potencoj rearanĝis la tutan kontinenton CMi
skvamaranĝa tia, ke ĝi kaj aliaj samspecaj parte kovras unu la aliajn, simile kiel la skvamoj de serpento: skvamaranĝaj ardezoj Sin. tegolaranĝa.
ŝraŭbaranĝa prezentanta aranĝon similan al ŝraŭbo: BOTA ŝraŭbaranĝaj folioj ➞ helicaranĝa.
tegolaranĝa BOTA (folio, skvamo ktp) tia, ke ĝi kaj aliaj samspecaj parte kovras unuj la aliajn, simile kiel la tegoloj de tegmento. Sin. skvamaranĝa. ➞ samlima, klinkovri, imbriki.
teksoaranĝo maniero, kiel la diversaj fadenoj estas interteksitaj: teksaranĝo de drapo
tekstoaranĝo TIPO maniero, en kiu teksto estas aranĝita sur paĝo. ➞ enpaĝigi, komposti.
verticiloaranĝa BOTA verticila.
vivoaranĝo maniero, kiel iu aranĝas sian vivon: aliaj moroj kaj vivaranĝoj Z
vortoaranĝo aranĝo de vortoj en frazo: logika vortaranĝo efekta vortaranĝo harmonia vortaranĝo konfuza vortaranĝo ➞ vortordo.