★ skrib/i tr 1 desegni
simbolojn prezentantajn ideojn aŭ vortojn aŭ sonojn, precipe per krajono, plumo aŭ peniko sur papero
k.s.:
skribi maldike skribi grase skribi dense skribu per prestipoj skribu per majuskloj skribi legeble skribi nelegeble Z skribi bele okulplaĉe skribi ĝuste laŭ la ortografio skribi muzikajn notojn la sonon «ŝ» oni skribas laŭ la lingvoj per «ch», «sh», «sch», «sk» aŭ «sci» la nova abocolibro ĝis nun estis nur skribita, kaj ĝi staris apud la malnova, la presita, en la granda libroŝranko Z 2 kovri aŭ plenigi
ion per desegnitaj signoj:
li jam skribis tri paĝojn skribi ĉekon skribi formularon Sin. plenskribi.
3 esprimi
ideojn aŭ pensojn per desegnitaj signoj:
mi skribis kelkajn vortojn sur aparta papereto Z malsaĝulo ĉie sian nomon skribas Z li skribis sian nomon per kreto sur la trabo Z skribi mian aprobon sur la manuskripton mem mi ne povis Z granda kesto, sur kiu estis skribite: «Najtingalo!» Z pardonu ke mia letero estas skribita iom akre Z (figurasence) sur ilia koro Mi ĝin la leĝon skribos MT sur mia nazo ne estas skribite, ĉu mi havas monon Z skribita sur akvo skribita sur sablo nedaŭra, nefidebla
4 verki aŭ komponi ion: skribi romanon B en la infaneco mi skribis diversajn versaĵojn Z tiu libro, kiun Dio per Sia propra sankta mano skribis Z se vi prenos ian bonan verkon verkitan nun kaj alian bonan verkon skribitan antaŭ 10 jaroj Z estas tre bone, se ili skribos ian melodian muzikon al unu aŭ al kelkaj versaĵoj esperantaj Z nu, certe mi legis la vian verkon, kiel bone skribita! Z skribi en gazeto skribi en revuo
5 sciigi ion skribante leteron, retmesaĝon aŭ simile: skribu tuj al mi la rezultojn mi ankaŭ skribis al vi pri la «Adresaro» Z mi skribos al li, ke mi deturnas de li mian manon
ke li neniam venu antaŭ miajn okulojn Z li skribas hejmen ĉiusemajne se vi ne ricevis ĝin, volu skribi al s-ro Gernet Z s-ro Viktor Lévy skribis al mi antaŭ 3–4 jaroj Z tio tute ne estas tiel granda malfeliĉo, kiel vi skribas Z
6 formaligi aŭ registri ion skribante: respondis Pilato: kion mi skribis verdiktis tion mi skribis NT Vi skribas kontraŭ mi maldolĉaĵon kondamnis al sufero MT ve al tiuj, kiuj skribas maljustajn verdiktojn MT mi ne kredas, ke hom’ rajtus treti la diajn, daŭrajn, ne skribitajn leĝojn la skribita juro kontraste al la moro ĉu ne tiel estas skribite en la Korano? Z «bonfaroj alportas benon!» estas skribite en la Biblio Z
skriba farita per skribo: ili ne sole reciproke sin komprenas, sed havas la saman literaturon (buŝan aŭ skriban) Z la araba skriba lingvo
skribe en skriba formo aŭ maniero: ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole FE
skribo 1 ago skribi:
rapida skribo B skribo de tia letereto kostos al vi ne pli ol du minutojn ➞ skribĉambro, skribvaro.
2 maniero skribi: bela, legebla skribo B rekta skribo oblikva skribo misoblikva skribo de maldekstre supre al dekstre malsupre monumenta skribo fonetika skribo la brajla skribo per reliefaj punktoj
3 io skribita: tiun skribon mi ne povas legi diron oni neas, skribo ne pereas Z ➞ skribarto.
4 verko:
malnovaj Norvegaj kaj Islandaj skriboj Z komentarii partaĵon el la Sankta Skribo Biblio Z skribad/o 1 ago skribi.
2 verkado: la skribado de ia artikolo fariĝas por mi ĉiam pli kaj pli malfacila Z
skribaĵ/o io skribita.
skribej/o ĉambro destinita por skribado.
skribil/o iu ajn objekto, kiu servas por skribi:
prenu al vi grandan skribtabulon, kaj skribu sur ĝi per homa skribilo MT (figurasence) la peko estas skribita per fera skribilo sur la tabelo de ilia koro MT ➞ fontoplumo, globkrajono, grifelo, krajono, peniko, plumo, skribmaŝino.
skribil/ar/o tuto de la objektoj utilaj por skribi:
mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo 3, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo FE ➞ garnituro.
skribist/o 1 homo, kies profesio estas skribi por la aliaj: verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple transskribas paperojn FE la mirinda ekzakteco de la egiptaj skribistoj
2 BIBL leĝisto 2:
gardu vin kontraŭ la skribistoj, kiuj amas ĉefseĝojn en la sinagogoj NT alskribi 1 aligi iun skribe: kiam oni estas alskribitaj al religia komunumo Z alskribi sin malkaŝe al komunumo de senreligiuloj Z
2 atribui:
la proponantoj alskribadis la neenkondukon de iliaj proponoj al nia persona obstineco Z 3 aldoni ion skribe: mi lasis en la anonco liberan lokon, kie vi volu alskribi la adreson Z al mia letero mia filino alskribis kelkajn dankajn vortojn
alskribiĝ/i aliĝi; enskribiĝi: alskribiĝi al iu el la ekzistantaj rondetoj Z
bel1skribad/o kaligrafio:
li donas lecionojn de belskribado Z ĉirkaŭskribi 1 marki limon ĉirkaŭ io; enfermi ion en limojn: ĉirkaŭskribi temon ĉirkaŭskribi esploron
2 MATE desegni
geometrian figuron ĉirkaŭ alia donita tiel, ke ne ekzistas pli malgranda simila figuro enhavanta tiun ĉi.
➞ enskribi 3.
eksterskribi MATE desegni cirklon apud triangulo tiel, ke ĝi tanĝas unu lateron de ekstere kaj la pluigaĵojn de la du aliaj.
elskribi plene aŭ detale skribi ion: elskribu laŭ alfabeta ordo la vortojn Esperantajn Z mi jam elskribis, kiamaniere ili povos baki panon, zorgi pri la kaproj, dissemi la grenon AKr
enskribi 1 meti
ion skribe en ion:
ĝi estos enskribita en la Nomaron Z en la preĝeja libro li estis enskribita kiel filo de Anneto Z (figurasence) en Via libro estis enskribitaj ĉiuj tagoj destinitaj MT glore enskribi sian nomon en la historion Z unu religio, kiu estas enskribita en la koron de ĉiu homo sub la nomo de «konscienco» Z enskribu en vian memoron Z esti bone enskribita ĉe iu ĝui ties favoron Z
2 EKON registri
ion kiel ŝuldon aŭ bonhavon:
enskribi sumon en kalkulon enskribi sumon en krediton enskribi sumon en ŝuldon el viaj 6 rubloj mi 5 danke enskribis por la «Biblioteko» Z 3 MATE desegni
geometrian figuron ene de alia donita tiel, ke ne ekzistas simila figuro pli granda ene de tiu ĉi.
➞ ĉirkaŭskribi 2.
enskribo 1 ago enskribi: temis pri kontrolo plus enskribo de spezofolioj de la ĉefdelegitoj JRa
2 io, kio estas enskribita:
novajn enskribojn en adresaron mi nun jam ne akceptos plu Z enskriboj en taglibro enskriboj gravuritaj sur ŝtono kolekto de enskriboj el dekoj da blogoj MBl ➞ matrikulo.
enskribiĝ/i iĝi enskribita:
ĉu vi jam enskribiĝis por la kongreso? ➞ aliĝi.
feltoskribil/o feltkrajono.
globskribil/o globkrajono:
aĉeti globskribilojn kun surskribo «Esperanto» ZVD kojnoskribo LING skribsistemo prezentanta silabojn per signoj, kies elementoj estas
kojnformaj; ĝi estis uzata dum la dua kaj unua jarmiloj
a.K.E. en la tuta Proksim-Oriento.
manskribi skribi per la mano, ne per maŝino: nomaro de la jam presitaj aŭ manskribitaj verkoj por la blinduloj Z
manskribaĵ/o 1 (malofte) io manskribita: nelegeblaj manskribaĵoj en la marĝenoj de brokanta libro
2 manuskripto:
sur lia skribotablo kuŝis lasta manskribaĵo krajona, nefinita EPr pompe ilustritaj mezepokaj manskribaĵoj EGv misskribo senkonscia eraro en la skribo.
ne/priskribebl/a tia, ke oni ne povas ĝin priskribi: kun nepriskribebla entuziasmo nepriskribebla pejzaĝo la dua estas nepriskribeble malbela Z
petskribo,
pet/oskribo 1 skribaĵo, kiu prezentas formalan peton: iras iu kun petoskribo, aŭ se eĉ sen petoskribo, sed similas tian homon, kiu volas prezenti petoskribon kontraŭ mi Z vi devas fari petskribon pri tio adrese al nia direktoro OE
2 peticio:
dekmilo da flandroj kune prezentis petskribon al la loka registaro LiS plenskribi skribi 2:
plenskribi blankojn plugskribad/o HIST maniero, kiel kelkaj antikvaj surskriboj estas skribitaj kun ŝanĝo de direkto ĉe la fino de ĉiu linio;
ekz. tiel, ke la unua linio estas skribita de maldekstre dekstren, la dua inverse, la tria denove de maldekstre
ktp.
postskribo alineo aldonita lastmomente ĉe la fino de letero, post la subskribo.
priskribi distinge kaj vive prezenti ion per vortoj tiamaniere, ke la aŭdanto aŭ leganto povas ĝin sufiĉe precize imagi: li priskribis al ŝi la lokon, kie la frato enterigis lian kadavron Z la loko estis priskribita al ŝi tute precize Z priskribi katastrofon priskribi aventuron B
priskribo ago kaj vortoj de iu, kiu priskribas: lia priskribo estis tiel malpreciza, ke ni ne povis retrovi la domon tie troviĝas grandega marĉejo, kiel oni povas vidi el la priskribo de la distrikto Z ŝia beleco estis super ĉia priskribo
priskribebl/a tia, ke eblas ĝin priskribi: tio ne estas facile priskribebla Z
punskribo lerneja puno konsistanta en la kopiado de difinita nombro da linioj aŭ versoj.
reskribi 1 skribi ion denove, kun aŭ sen modifoj: mi almetas tie ĉi du kopiojn de tiuj reskribitaj versoj Z la trian akton li reskribis jam tri fojojn reskribi filmon
2 skribi responde al la sendinto de letero: mi skribas al ŝi, ŝi reskribas al mi! Z
subskribi 1 skribi ion sub io: la ekzamenistoj subskribas sub la tradukita verko, ke ili trovis ĝin «senerara sed ne perfekte bonstila» Z
2 skribi sian nomon sub io por montri sian aŭtorecon aŭ sian aprobon: tian kontrakton la firmo povas sendi al mi, kaj mi ĝin subskribos Z la artikolo devis enhavi laŭdon de Esperanto, kaj tial subskribi ĝin per mia nomo estus nekonvene Z poŝta karto subskribita de ĉiuj partoprenintoj Z al ĉiuj subskribintoj mi esprimas Z subskribi abonon subskribi ĉekon subskribi traton
subskribo nomo skribita sube de dokumento por pruvi la aŭtorecon aŭ aprobon:
mi ne donis al la artikolo mian subskribon Z ĉiujn Viajn argumentojn mi plene aprobas kaj sub ĉiun el ili mi volonte metus mian subskribon Z la Deklaracio portos la subskribojn de reprezentantoj de 30–40 landoj! Z kun nelegebla subskribo ➞ signaturo.
superskribi 1 skribi vorton super alia vorto, kiun oni volas ŝanĝi: en la librotenado estas malpermesite superskribi literojn aŭ ciferojn
2 KOMP skribi 7 datumon en memoron, tiel forigante la datumon, kiu estis tie antaŭe:
superskribi la malnovan version surskribi formale aŭ oficiale skribi ion sur io: super la pordo estis surskribite: Administracio
surskribo tio, kio estas skribita sur io:
krajonitaj surskriboj la aŭtoroj ne presigu sur la novaj eldonoj de siaj verkoj tiun surskribon Z ni pririgardis la preĝejon kaj la malnovajn surskribojn de la monaĥoj Z veluro, sur kiu estis brodita pia surskribo Z deĉifri antikvajn surskribojn ➞ grafitio.
tomb/oskribo surskribo enĉizita en
tomboŝtonon kaj informanta pri la entombigito.
transskribi 1 skribe reprodukti
skribitan tekston:
skribisto simple transskribas paperojn FE ➞ kopii.
2 krei skribitan version de parolo: la pastro petis la infanojn, ke ili transskribu la aŭskultitajn fabelojn JSi vespere mi transskribis la registraĵon de konversacio JAl
3 prezenti la precizan prononcon
de vorto aŭ pli longa esprimo per skribaj signoj:
transskribi ĉinajn ideogramojn per latinaj literoj la manko de sistemo transskribi hebreajn kaj arabajn nomojn JCa ➞ transliterigi.
transskribo,
transskribad/o 1 ago transskribi kaj ties rezulto: la transskribo okupis unu semajnon Z la aŭtoro prezentas al ni tri hieroglifaĵojn de lia nomo kaj du transskribojn laŭ po du variantoj PSi latinlitera transskribo SIv