Serĉi en la vortaro

Rezultoj 53

Por „sinteno” · laŭ trafeco

  • Preciza derivaĵo 1
  • Teksta kongruo 52

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

tipo

Aparta paĝo

Malfermita: tipo

Derivaĵoj en la artikolo 9
  1. tipa
  2. tipar/o
  3. tipig/i
  4. galvan1/otipo
  5. laŭtipa
  6. norm/otipo
  7. pratipo
  8. prestipo
  9. ser/otipo
tipo
1 ideala modelo, kiu prezentas altgrade en si la karakterizajn ecojn de iu speco de personoj aŭ objektoj: li estas vera tipo de honestulo la virina figuro estas la plej alta tipo de la beleco ĉe la homoj naskiĝis la ideo de lingvo arta, kiel tiu ĉi ideo disvolviĝadis, ĝis la plej perfekta tipo de plena kaj riĉa lingvo Z Otelo estas la tipo de la ĵaluzulo
2 tuto de la karakterizaj trajtoj de iu grupo; ĝenerala formo, ĉirkaŭ kiu oscilas la variaĵoj: la japana tipo B ĉiuj aliaj bestoj, kiuj estas konstruitaj laŭ tiu sama tipo, kiel la homo Z legi librojn de certa tipo MalR pensio aŭ alia tipo de subvencio FDi inter la politikaj paroladoj estas distingeblaj du ĉefaj tipoj: paroladoj, kies formo estas tre precize fiksita kaj paroladoj formale nereguligitaj ILa ĉiu estraro de du tipoj de lernejoj — daŭriga ĝenerala elementa instruado (du jaroj) kaj pli ampleksa elementa instruado (kvar jaroj) — povas ILa MEDI diabeto de tipo 2 ➞ kategorio, klaso, speco.
3 TIPO peco de metalo kun reliefa bildo de litero aŭ alia signo, uzata por presado, aŭ muldilo por fari tian pecon: ĉar tiuj ĉi literoj estas uzataj tre malofte, tial neniu presisto volos prepari por ili apartajn tipojn Z ➞ cicero, frakturo 1, gotika 2, petito, tipfandisto, areo 4.
4 KOMP TIPO datumoj, kiuj difinas la grafikan aspekton de litero aŭ alia signo, ĝenerale per bitbildo, matematikaj formuloj, aŭ komputila programeto.
5 TEKN modelo, aparte klasifikita, laŭ kiu estas fabrikata serio de similaĵoj: nova tipo de aŭtomobilo novaj tipoj de polvosuĉiloj FSz tipo de lokomotivo tipo de aviadilo ➞ prototipo.
6 BIOL elemento de klasifikita grupo de vivuloj, al kiu daŭre estas ligita la scienca nomo de tiu grupo, senrigarde ĉu tiu nomo estas legitima aŭ ne; la tipo de la nomo de ordo aŭ subordo estas familio; tiu de la nomo de familio, subfamilio, tribo aŭ subtribo estas genro; tiu de genra nomo estas specio; kaj tiu de nomo de specio aŭ de pli suba taksono ordinare estas specimeno.
1 Tipo en tiu ĉi nomenklatura senco ne estas nepre la plej «tipa» reprezenta elemento de grupo, sed simple tiu elemento, al kiu la nomo de la grupo estas daŭre fiksita.
tipa konforma al iu tipo: tipa novembra posttagmezo HLu tipa hungara restoracio OE tipa esperantisto GMc tipa ekzemplo CPi tipa konduto ALö trajto tipa pri la franca intelektula kulturo CPi
tiparo TIPO KOMP aro de tipoj, ĝenerale la literoj de iu alfabeto plus ciferoj kaj aliaj signoj, ĝenerale indeksitaj per la nomoj aŭ la koderoj de la signoj: proporcia tiparo egallarĝa tiparo ekrana tiparo kaligrafia tiparo presila tiparo elekti alian tiparon por la piednotoj varigranda tiparo ➞ fasono, familio, grado, kontrasto, pezo.
tipigi prezenti la tipon de iu klaso, grupo ktp: li tipigas la komuniston tio tipigas la sintenon de lingvistoj antaŭ Esperanto ➞ simboli, personigi.
galvan1otipo TIPO kliŝo 1 ricevita per galvanplastiko.
laŭtipa normigita.
normotipo = (prefere) prototipo 3.
pratipo
1 FILO ideala intelekta modelo, laŭ kiu estis kopiita ĉiu videbla objekto aŭ estaĵo: la pratipoj de la platona filozofio
2 originalo, kontraste kun kopioj, imitaĵoj, pli malfruaj specimenoj aŭ plibonigitaj formoj: li estas la pratipo de viro CPi
3 SCIE ununura normo de mezurunuo: la iama pratipo de la kilogramo kuŝis en Sèvres, apud Parizo ➞ etalono.
Sin. prototipo 2.
prestipo = (prefere) tipo 3 aŭ tipo 4.
serotipo BIOL genotipo distingebla per aglutino aŭ neaglutino de ĉeloj aŭ molekuloj fare de sera antikorpo.