PIV 2026 · Artikolo 9432
★lingvo
Derivaĵoj en la artikolo 54
- lingva
- lingvaĵ/o
- lingvik/o
- lingvist/o
- akad/a lingvo
- angl/alingva
- angl/alingvan/o
- Angl/alingvuj/o
- Angl/alingvi/o
- asembl/a lingvo
- bonlingvism/o
- celolingvo
- dulingva
- dulingvec/o
- dulingvism/o
- esperantolingva
- faklingvo
- famili/a lingvo
- font/olingvo
- franclingva
- franclingvan/o
- Franclingvuj/o
- Franclingvi/o
- fremdlingva
- germanlingva
- germanlingvan/o
- Germanlingvuj/o
- Germanlingvi/o
- gest/olingvo
- helpolingvo
- ĥam/id/a lingvo
- interlingvo
- jud/german/a lingvo
- kaŝlingvo
- kreol/a lingvo
- kuŝ1/id/a lingvo
- mark1/olingvo
- maŝinolingvo
- metalingvo
- mond/olingvo
- nacilingva
- Nederlandlingvuj/o
- Nederlandlingvi/o
- normlingvo
- planolingvo
- plurlingva
- pont1/olingvo
- pralingvo
- programlingvo
- protolingvo
- sign/olingvo
- tonlingvo
- unulingva
- vehikl/a lingvo
★ lingvo
1 LING sistemo de signoj, per kiu la homa sperto estas analizata kaj esprimata, diverse laŭ la homgrupoj, kaj kiu posedas du sistemojn de unuoj (morfemoj kaj fonemoj): lingvo estas pure kondiĉa signado de ideoj, kiu povas plenumi sian difinon nur tiam, se ĉiuj uzas ĝin severe egale Z etna lingvo nacia lingvo artefaritaj lingvoj Z fleksia lingvo MalR aglutina lingvo JWe analiza 2 lingvo JWe lingvo internacia FA en la lingvo «Esperanto» ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo FE BIBL ili ekparolis per lingvoj ➞ glosolalio kaj ekprofetis NT
2 subsistemo interne de lingvo, rigardata kiel karakterizaĵo de speciala grupo de individuoj aŭ de aparta fako: komuna lingvo scienca lingvo teknika lingvo biblia lingvo popola lingvo lingvo de metiistoj lingvo de ŝtelistoj ➞ idiomo, dialekto, ĵargono, slango; lingvaĵo 2.
3 iu signosistemo, kiu servas por komuniki informojn aŭ por esprimi pensojn aŭ sentojn: la lingvo de la bestoj la algebra lingvo ➞ gestolingvo (figurasence) la lingvo de la koro la lingvo de la rigardoj
4 KOMP MATE difinita aro de signoĉenoj, ofte kun difinita signifo: formala lingvo kontraste al homa lingvo regula lingvo kunteksto-nedependa lingvo asembla lingvo
lingva rilata al lingvo(j): lingva dokumento lingva esploro lingva apartaĵo Lingvaj Respondoj de Zamenhof la Lingva Komitato Z
lingvaĵo
1 dirmaniero aŭ esprimo propra al unu lingvo. ➞ idiotismo.
2 maniero uzi lingvon propra al iu persono, verkisto, grupo, regiono k.a.: la malvarma lingvaĵo de la komisaro ĉiam perturbis ŝin CTa/IEr ➞ registro ② 3, stilo 1.
lingvisto specialisto, kiu studas la lingvajn fenomenojn: konsiliĝu neniam kun lingvistoj, konsiliĝu nur kun personoj, kiuj havas filologian senton kaj havis multe da praktiko en Esperanto Z ➞ filologo, poligloto.
anglalingva homo, teksto k.s. uzanta la anglan lingvon: anglalingva gazeto OE anglalingva literaturo OE anglalingva poeto TCa anglalingva traduko RE! anglalingvaj landoj JWe anglalingvaj lernantoj de la franca CPi
anglalingvanopersono, kiu scipovas paroli la anglan.
Anglalingvujo, Anglalingvio tuto de la teritorioj aŭ medioj, en kiuj estas uzata la angla lingvo.
asembla lingvo KOMP simbola maŝinlingvo, el kiu oni tradukas per asemblilo.
bonlingvismo ESPO doktrino, kiu celas faciligi Esperanton per uzado de kunmetaĵoj anstataŭ neoficialaj radikoj; nomata laŭ la libro «La bona lingvo» de Claude Piron.
celolingvo lingvo, en kiun oni tradukas.
dulingva prezentanta aŭ uzanta du lingvojn: dulingva surskribo dulingva regiono
dulingveco, dulingvismo stato de homo, kiu kapablas uzi egale du lingvojn. ➞ diglosio.
esperantolingva en la lingvo Esperanto: la esperantlingva gazetaro la esperantlingva literaturo
faklingvo
1 lingvaĵo uzata de la fakuloj de certa fako kun apartaj terminologio kaj esprimoj: muzika faklingvo PDS literatura faklingvo TCa pri poezia faklingvo kaj pri vortoteorio verkis K. Kalocsay en Lingvo-Stilo-Formo TCa
familia lingvo lingvo 1 parolata inter membroj de familio: la familia lingvo ĉe Fighiera kaj lia edzino Ada Sikorska estis Esperanto RE! prelego de Anna Löwenstein pri Esperanto kiel familia lingvo ISc
fontolingvo lingvo, el kiu oni tradukas.
franclingva homo, teksto k.s. uzanta la francan lingvon: franclingva sviso CPi franclingva muziko RE! franclingva vortaro PeS la franclingva Kanado Ko franclingvaj infanoj CPi franclingvaj regionoj ULi ➞ romanda.
franclingvanopersono, kiu scipovas paroli la francan: svisa franclingvano belga franclingvano kanada franclingvano
Franclingvujo, Franclingvio tuto de la teritorioj aŭ medioj, en kiuj estas uzata la franca lingvo.
fremdlingva rilata al fremda(j) lingvo(j); esprimita en fremda lingvo: ŝi serĉis videble la fremdlingvajn vortojn, per kiuj ŝi povus eldiri sian penson Z fremdlingva instruado ZTi fremdlingva eldonejo ULi fremdlingvaj filmoj OE bone kompreneble kaj tamen fremdlingve sonis la Dana devizo Z
germanlingva homo, teksto k.s. uzanta la germanan lingvon: germanlingva verkisto HGK germanlingva letero GWa germanlingva prelego OE germanlingvaj nomoj BEn la germanlingva Svislando la germanlingva Vikipedio WKl
germanlingvano persono, kiu scipovas paroli la germanan.
Germanlingvujo, Germanlingvio tuto de la teritorioj aŭ medioj, en kiuj estas uzata la germana lingvo.
gestolingvo signolingvo: ĉiu lando, regiono aŭ komunumo havas sian propran gestolingvon GMc la organizantoj aranĝis samtempajn interpretadojn ĉiudirekte, parte eĉ en la japanan gestolingvon GRa
helpolingvo lingvo, rigardata kiel helpanta la komunikadon en plurlingva situacio: ĝenerala adopto de facile lernebla neŭtrala helplingvo apud la koncerna gepatra lingvo ULi en Azio, la ĉina fariĝis la helplingvo MD
ĥamida lingvo (arĥaismo) iu el grupo de afrikaj lingvoj, kun la kuŝidaj lingvoj kaj la egipta kaj berbera lingvoj (laŭ nun eksdata klasifiko).
interlingvo
1 lingvo ordinare aŭ ofte uzata en komunikado inter homoj kun malsamaj denaskaj lingvoj: la debato pri la elekto de komuna interlingvo JWe nia kara lingvo estu iam oficiale agnoskita kiel monda interlingvo Ko multaj homoj uzas la anglan kiel interlingvon piĝinoj ofte rolas kiel interlingvoj ➞ ĵargono, Lingvafrankao.
2 LING lingvo, kiun oni uzas en tradukado inter du aliaj lingvoj, tradukante unue el lingvo A en la interlingvon, kaj poste el la interlingvo en lingvon B.
judgermana lingvo Jido.
kaŝlingvo sekreta lingvo.
kreola lingvo LING lingvo, kiu evoluis el piĝino, akirante pli kompleksan kaj pli stabilan gramatikon kaj pli riĉan vortprovizon: la kreolaj lingvoj de Haitio, Martiniko, Jamajko k.a. ➞ Tokpisino.
kuŝ1ida lingvo LING iu el la lingvoj de branĉo de la afrikazia lingvaro, parolataj en orienta Afriko, kaj inkluzivantaj la somalan kaj oroman lingvojn.
mark1olingvo KOMP sistemo por prinoti tekston per markoj 1, kiuj ne estas mem parto de la teksta enhavo: por esti sukcesa TTT-aŭtoro oni devas lerni du ĉefajn novajn kapablojn: unue, kiel strukturi hipertekstajn paĝojn; kaj due, apliki la konvenciojn de ĝia etikedaro HTML (hiperteksta markolingvo) JWe
maŝinolingvo KOMP lingvo, kiun rekte interpretas komputila aparato. ➞ asembla lingvo.
metalingvo konvencia lingvaĵo aŭ elementoj de lingvo uzataj por priskribi lingvon, ekz. gramatika terminaro, leksikografiaj difinoj, vortoj kaj esprimoj kiel «signifi», «t.e.» k.s.
mondolingvo lingvo destinita por tutmonda uzado.
nacilingva
1 rilata al nacia(j) lingvo(j): pro nacilingva influo
2 uzanta la lingvon de difinita nacio: nacilingva vortaro
Nederlandlingvujo, Nederlandlingvio tuto de la teritorioj aŭ medioj, en kiuj estas uzata la nederlanda lingvo: la universitato de Gento estas unu el la plej grandaj en Nederlandlingvujo PPe
normlingvo lingva vario, kies gramatiko, leksiko kaj skribosistemo estas normigitaj, kaj kiu estas la ĉefa kaj plej prestiĝa vario de la koncerna lingvo en certa komunumo, lando k.s., uzata en skribado kaj en formala komunikado, kaj instruata en lernejoj: ŝtatoj kreis unulingvajn lernejajn sistemojn kaj diversmaniere malhelpis aŭ eĉ sufokis la publikan uzadon de aliaj lingvoj, kreante kompleksan interrilaton inter normlingvoj, etneco kaj socia klaso OE la normlingvoj kroata, serba, bosna kaj montenegra, estas ĉiuj bazitaj sur la sama dialekto NRa ➞ dialekto.
planolingvo LING lingvo konscie kreita laŭ difinitaj kriterioj kaj destinita al uzado inter diverslingvaj homoj.
plurlingva uzanta plurajn lingvojn. ➞ poligloto.
pont1olingvo lingvo, en kiun oni tradukas ion poste plu tradukotan en alia(j)n lingvo(j)n.
pralingvo
1 supozata unua lingvo, de kiu devenas ĉiuj aliaj lingvoj: hodiaŭ ne troviĝas serioza teorio, kiu baziĝus sur la hipotezo de unu sola pralingvo, komuna al la tuta homaro ILa
2 protolingvo.
programlingvo KOMP formala lingvo, en kiu oni skribas komputilajn programojn: altnivela programlingvo ordonema programlingvo deklarema programlingvo funkciema programlingvo ➞ instrukcio, tradukilo.
protolingvo LING lingvo, plej ofte rekonstruita, de kiu devenas pluraj efektive konataj lingvoj.
signolingvo lingvo konsistanta el konvenciaj signoj kaj gestoj, uzata precipe de surduloj: kurso de signolingvo RE! ĉu la profesoro komprenas tiun signolingvon? Z oni parolas pri signolingvoj kaj ne nur signolingvo, ĉar ĉiu lando, fojfoje ankaŭ regionoj, havas propran signolingvon RPi la surdula komunumo en Irlando nun postulas, ke ĝia signolingvo estu agnoskita kiel tria oficiala indiĝena lingvo de la Respubliko GMc Sin. gestolingvo.
tonlingvo lingvo, en kies vortoj iuj silaboj havas tonon kun leksika valoro: la antikva greka lingvo estis tonlingvo, t.e. ĉiu vorto havis propran tonon DBr malkiel la ĉina, la norma korea lingvo ne estas tonlingvo BKe
unulingva prezentanta aŭ uzanta nur unu lingvon.
vehikla lingvo (evitinde) = interlingvo.