PIV 2026 · Artikolo 1034
1★ar
Derivaĵoj en la artikolo 10
1 ★ ar sufikso kolekto de samspecaj ekzistaĵoj aŭ objektoj formantaj tuton.
1 tuto de ĉiuj samspecaĵoj en la mondo aŭ en difinita regiono. ➞ homaro, bestaro, gazetaro.
1 Oni uzas ar en tiu senco nur ĉe radikoj tre ĝeneralaj, neniam kun la nomoj de apartaj specioj k.s.
2 tuto de ĉiuj elementoj kunapartenantaj. ➞ libraro, estraro, hararo, ŝtuparo, arbaro, idaro, verkaro, naskitaro, tendaro.
3 post bestonomo tuto de ĉiuj individuoj kolektitaj en unu loko aŭ apartenantaj al unu posedanto. ➞ brutaro, ŝafaro, bovaro; esameno, grego.
aro
1 grupo, amaso: tie kuŝis aro da dehakitaj arboj Z li ellernis aron da vortoj Z la maljunulo povis vidi ne sole la arbojn sed ankaŭ arojn da simioj B
2 MATE kolekto de objektoj de nia percepto aŭ pensado, konsiderata kiel finita tuto (baza koncepto en matematiko): la malplena aro nefinia aro ➞ klaso, familio; aroteorio.
3 SOCI iu nombro da homoj kun komuna eco socia.
ĉioma aro MATE aro 2, kies komplemento estas nenioma aro.
nenioma aro MATE aro 2, kies mezuro nulas.
arego granda nombro el tiaj objektoj aŭ personoj: vi alkondukis ja tutan aregon da rekrutoj Z ➞ grupo; bando, roto 1.
areto malgranda nombro el tiaj objektoj aŭ personoj: areto da amikoj
arigi kolekti aŭ meti en aron: arigi slipojn en faskojn tiu disertacio estas nur arigitaj citaĵoj
kunaro MATE = (prefere) flanka klaso.
subaro MATE aro 2, kies elementoj ĉiuj apartenas al alia aro.
superaro MATE aro 2, kiu enhavas ĉiun elementon de alia aro.