PIV 2026 · Artikolo 16845
★zono
Derivaĵoj en la artikolo 25
★ zono
1 strio el ŝtofo, ledo ktp por ĉirkaŭigi la talion: ledan zonon li havas ĉirkaŭ siaj lumboj NT ne deliberiĝos la zono de ĝia lumbo MT atlasa tuniko kun silka zono la akran tranĉilon ŝi eltiris el sia zono Z buki sian zonon vi levis la jupeton ĝis la zono GWa (figurasence) la fremduloj al virgulino malligis la zonon simbolo de virgeco por malpurigi ŝin kaj nudigis ŝiajn femurojn je ŝia honto kaj seksperfortis ŝian uteron je ŝia malhonoro GBe
2 ĉio, kio ĉirkaŭas kiel zono: fortikigita urbo kun zono el fuortoj zono da ŝtonegoj fermis la horizonton leviĝis la luno kun ia zono el nebulo
3 MATE la parto de sfero 1 inter du paralelaj ebenoj.
4 GEOG EKOL ĉiu el la grandaj dividoj de la surfaco de la terglobo, proksimume limigitaj de paraleloj: tropika zono intertropika zono varma zono mezvarma zono malvarma zono glacia zono Sin. terzono.
5 spaco, precize limigita aŭ ne, kiu difiniĝas per iu agado, efiko, influo k.s.: MARN kalma zono ARME lima zono okupacia zono EKON Kanado estas en la zono de influo de Usono BOTA la zono de daŭrafoliaj arboj la zono de arbustoj laŭ la altitudo en montoj ➞ piedira zono, tarifzono.
6 ANAT ĉe vertebrulo tuto de la paraj ostoj, kiuj kunigas paron da membroj kun la vertebraro: humero artikiĝas kun la skapola zono, femurosto kun la pelva zono
8 TELE aro de frekvencoj troviĝantaj unu apud alia kaj ĉirkaŭ difinita frekvenco, ekz. tiu de la portondo. ➞ bendo 3, kanalo 6.
zona
1 rilata al zono: la zona vegetaĵaro
2 havanta zonon: zona pluvmantelo
zoni tr
1 ĉirkaŭligi ion per zono: li zonis siajn lumbojn MT zonu vin per sakoj MT la sescent viroj , zonitaj per siaj bataliloj, staris antaŭ la pordego MT David estis zonita per lina efodo MT (figurasence) Vi deprenis de mi mian sakaĵon kaj zonis min per ĝojo MT
2 ĉirkaŭi ion kiel zono: neĝaj suproj, zonantaj la horizonton B
3 fiksi ion per zono ĉirkaŭ sia talio aŭ iu sia membro: David zonis lian glavon MT la vojkamarado zonis la sabron al sia flanko Z sur ĝi estis zonita glavo MT
zonego granda dika zono por ĉevalo k.s. ➞ selzono.
zoneto ANAT sistemo de travidaj subtenaj fibretoj, kiuj ĉirkaŭtenas la kristalinon kaj estas streĉataj de la ciliaro: ciliara zoneto zonula ciliaris
flankozono TELE en frekvenca spektro de modulada fenomeno aro de tiuj frekvencoj, kiuj troviĝas supre kaj malsupre de la portonda frekvenco.
horzono mondoparto, plej ofte inter du meridianoj, en kiu pro oportuneco ĉiuj lokoj same kalkulas la horon: preskaŭ ĉiu horzono estas 15 gradojn aŭ 1 horon larĝa la horzono 0 etendiĝas 7°30′ okcidenten kaj 7°30′ orienten de Grenviĉo ➞ UTC, horzonmisfarto.
intertajda zono zono inter la niveloj de la plej altaj kaj plej malaltaj tajdoj. ➞ marbordo 2.
ĵartelzono virina subvesto por teni la ŝtrumpojn streĉitaj; ĝi konsistas el mallarĝa zono kaj kvar aŭ ses ĵarteloj. ➞ krurzono.
kartoĉozono zono kun ingoj por teni kartoĉojn. ➞ kartoĉbalteo.
krurzono rubando, ordinare elasta, super aŭ sub la genuo por teni ŝtrumpon aŭ ŝtrumpeton streĉita. Sin. ĝartero, ĵartelzono, ŝtrumporubando, ŝtrumpotenilo.
led1zono leda zono por subteni pantalonon aŭ ŝorton.
montariĝa zono GEOL loko, kie montaro formiĝas pro premo de la terkrusto. Sin. orogeneza zono. ➞ orogenezo.
muta zono TELE zono, en kiu ne eblas ricevi radioelsendon.
orogeneza zono GEOL montariĝa zono.
pelva zono ANAT zono 6 kuniganta la postajn membrojn kun la vertebraro: ĉe amfibioj, reptilioj, birdoj kaj mamuloj la pelva zono konsistas el 3 paroj da ostoj: ilioj 2, iskioj kaj pubioj la ilioj, iskioj kaj pubioj de ĉe birdoj kaj mamuloj estas kuniĝintaj inter si kaj kun parto de la vertebraro ➞ pelvo 2.
piedira zono TRAF parto de urbo por libera piedirado, sen motorveturiloj: la malnova parto de la urbo estas piedira zono JDu
sav1zono zono el flosema materialo por helpi al iu, kiu falis en akvon, ne droni.
sekurzono VETU rimena ekipaĵo (zono 1 kaj balteo 2) por alfiksi veturanton en aŭto aŭ aviadilo al ties seĝo.
sel1zono zonego por fiksi selon 1 sur la dorso de besto.
skapola zono ANAT zono 6 kuniganta la antaŭajn membrojn kun la vertebraro: ĉe amfibioj, reptilioj, birdoj kaj mamuloj la skapola zono ĝenerale konsistas el 3 paroj da ostoj: klavikloj, korakoidaj ostojkaj skapoloj ĉiu korakoida osto de mamulo estas kuniĝinta kun skapolo kaj nomata korakoida apofizo
subtropika zono subtropiko.
tarifzono VETU zono 5, kiu havas la proprajn tarifojn: la urbo estas dividita en plurajn tarifzonojn por la aŭtobusoj
terzono zono 4.