1 ★ tir/i tr 1 iom pene movi
ion aŭ iun al si:
tiri la ŝnuron de sonorilo ĉu povas segilo fieri antaŭ tiu, kiu ĝin tiras? MT tiri la reton el la maro la ŝipanoj tiris ilin en la boaton Z kombu min, sed ne tiru al mi la harojn! tiri al iu la orelon la infano tiris la patrinon per la mano, je la jupo tiri iun je per la maniko flanken tiri siajn botojn ĝis la genuo la knaboj tuj tiris supren siajn pantalonojn Z homo, kies kapuĉo estis tirita antaŭen super lia kapo Z (figurasence) tio ĉi ne detenos la amason morgaŭ aliĝi al la afero nerimarkite kaj tiri el ĝi utilon Z vi povas tiri nin el embaraso RSc
➞ ŝovi.
2 iom pene movi
ion kun si aŭ post si, dum oni mem moviĝas:
tiri la boatojn pli alten sur la sablon Z fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras Z kien kudrilo iras, tien fadenon ĝi tiras Z urson al mielo oni ne tiras per orelo Z vian amikon vi tiris sur sekan lokon Z tiru la hundon for! (proprasence kaj figurasence) tiri iun en la koton (aparte pri veturilo) la veturilon tiris du bovoj la ĉevaloj tiris elegantan kaleŝon Z pli tiras virina haro, ol ĉevala paro Z kiu sin enjungis, devas tiri
➞ treni.
3 eligi
ion el io, kio ĝin entenas:
tiri oleon el olivoj tiri vinon el barelo tiri sangon el vejno (analoge) tiri loton tiri loterian bileton tiri larmojn al iu el la okuloj tiri vorton el Latino
➞ ĉerpi, eltiri.
4 venigi ion en si; ensuĉi ion: tiri profundan spiron la suno tiras la malsekecon el la grundo pipo kiu bone (aŭ malbone) tiras kamentubo kiu bone (aŭ malbone) tiras
5 (
figurasence) venigi
iun pro inspirita sento, deziro aŭ espero:
scivoleco tiris la belan Saran al la krado Z ĉi tien nin tiras nia koro Z l’ admir’ min tiras al vi, granda homo! KKa tiri iun en tenton per ŝnuroj de homoj Mi tiris ilin, per ligiloj de amo MT li kaptas malriĉulon, tirante lin en sian reton MT ➞ logi 1.
6 (figurasence) havigi al si ian rezulton aŭ sekvon el io: via intenco tiri profiton el la decido de la Delegacio Z tiri el io utilon Z tiri el io instruon Z li tiris la konsekvencon de sia malsukceso kaj demisiis tiri konkludon el rezono
7 (
figurasence) estigi
ian rezulton aŭ sekvon el si mem:
tia afero tiras malagrablajn sekvojn post si la vorto tiras kun si malplaĉajn ideojn kun si li la reĝo tiras for la tutan sorton De ĉiuj Z 8 longigi ion: tiri la aferon longa tiri tonon daŭrigi ĝin sen modifo la tonoj de la sankta kanto estis tro tirataj por povi danci laŭ ili Z la preĝeje tirataj tonoj de procesio de monaĥoj Z el ĝi eliris tono, tiel longe tirita, kiel sono de lokomotivo Z tirata voĉo Z tirata muĝado Z
9 (figurasence) irigi ion kun si seninterrompe en unu direkto: ĝi tranĉas nian orelon tiel terure, kiel se iu tirus karbon sur vitro Z falstelo, kiu tiris post si longan luman strion Z tiri belan sulkon sur la grundo tiri strekon sur papero, linion sub ĉapitro tiri cirklon tiri paralelon al rekto
tiri si/n 1 pene tiri antaŭen sian korpon:
revenante el la taga laboro, li sin tiris sur la kruta vojo (figurasence) mia krimo al la ĉielo Sin tiras per vaporo malodora Z ➞ grimpi, rampi.
2 daŭre longiĝi: ĝi estas historio, kiu tiras sin tra milionoj da jaroj Z la komenco de la rakonto estis vigla, sed la fino iom sin tiras
3 (figurasence) direkti sian deziron aŭ sopiron al: mi apartenas al mia amato, kaj li sin tiras al mi MT malklare sin tiri al ia revo Z lupo sopiras, al arbaro sin tiras Z
tira tia, ke ĝi tiras: tira helico tiraj radoj de aŭtomobilo
tiro 1 ago tiri: ĉe la tiro de la ŝnuro malfermiĝas la seruro postuli de la ĉevalo unu tiron plian ĉe ĉiu tiro de la krajono Z eltrinki per unu tiro Z senti stomakan tiron
tirad/i longe aŭ ripete tiri ion aŭ iun: ili tiradis la pezan kanuon tra la ĝangalo la knabino tiradis ŝin per la basko tiam la interna sento tiradis ŝin al la patrino Z
tirad/o agado tiri: aranĝi bonan tiradon de la hejtilo lingvo artefarita estas elmetata al senĉesaj ventoj, al senĉesa tirado kaj puŝado Z
tireg/i tre fortostreĉe tiri ion aŭ iun: la ŝipistoj tiregis la kablon iufoje tiuj okuloj estis petolemaj aŭ ankoraŭ malpacience sin tiregantaj ien, ekster la murojn de la ĉambro Z
tiriĝ/i laŭlonge etendiĝi; longiĝi:
laŭlarĝe de la herbejo tiriĝis larĝa kanalo Z la besto saltis kaj tiriĝis kaj volis eliĝi Z (figurasence) nur unu fadeno tiriĝis tra ĉiuj ŝiaj pensoj Z blua fumo de pulvo tiriĝis kiel nuboj tra inter la mallumaj arboj Z
tiril/o ĉio, kio servas por tiri: tirilo de pordeto tirilo de tirkesto tirilo de boto
aertiro en forno artefarita tiro de aero tra
kamentubo por eksciti la fajron.
akv/altiraema sorbi la aeran malsekon: kalcia klorido estas akvaltira substanco
altira FIZI rilata al
altiro 2:
la altira forto de la suno efikas sur la teraj akvujoj altira sfero ĉirkaŭ jono altiri tiri
ion al si:
kvinope ili tiris la keston kaj tamen ne povis ĝin altiri al la domo Z peco da sukceno altiras peceton da papero Z (figurasence) altiri ĉies atenton altiri rigardojn altiri ĝeneralan intereson sole la scivoleco altiris ilin ĉi tien Z mi ekamis vin , tial Mi altiris vin favorkore MT sango komuna reciproke sin altiras Z tiu komune-homa celo, kiu nin, altiris al Esperanto Z per pacienco oni altiras al si potenculon MT
altiro 1 ago altiri: sekreta altiro de la beleco
2 FIZI forto, pro kiu korpo estas altirata:
magneta altiro elektra altiro la leĝo de universala altiro de Neŭtono 2 altiriĝ/i iĝi altirita: ŝia atento altiriĝis al informtabulo HLu
arĉ/otiro MUZIĉiu el la movoj de
arĉo sur kordoj.
bot/otiril/o aparato por faciligi al iu detiri la proprajn
botojn:
ĉio, kion mi posedas, estas kavaliro, bototirilo kaj kombilo! Z brostiro unufoja froto per
broso:
al la ĉapelo donu nur brostiron! detiri deigi
ion per tiro:
tiun ĉi rubenon mi detiris de la fingro de unu ministro Z li detiris sian ŝuon MT ŝi helpas al li detiri la rajdbotojn Z oni detiris de la sankta libro la veluran manteleton Z ŝi detiris al li la galoŝojn de la piedoj Z tia sento, kian havas la angilo, kiam oni detiras de ĝi la haŭton Z ili haltigis la ĉevalon kaj detiris la du rajdantojn Z (figurasence) ĝi povus malutili al la kongreso, detirante de ĝi la atenton Z tiu ĉi homaranismo, kiu ne detiras de la religio la blinde kredantajn Z
dent/otiril/o prenilo por eltiri denton.
distiri disigi ion per tiro: l’ urso frontpiedojn krucforme distiris G distiri kurtenojn
ektiri subite aŭ nedaŭre tiri:
kaj kiam venas morta hor’, Diablo nin ektiras Z ektiri ies manikon Z eltiri 1 eligi
ion per tiro:
ili eltiris ĝin ŝuon el la akvo Z ili staris garde kun eltiritaj glavoj Z eltirante la spadon Z li ekpaŝas kun eltirita spado kontraŭ la rabistojn Z el flamo sin eltiris, en fajron eniris proprasence kaj figurasence Z (figurasence) afero, el kiu vi eltiris tiajn grandajn profitojn Z vi volas eltiri de mi la sekreton Z ni eltiros el ili la komunan konkludon Z
2 tirante longigi
ion:
eltiri fanditan vitran stangon al fadeno (analoge) mi eltiros etendos la manon... mi almozelpetos Z la ĉambelanoj eltiris siajn manojn al la planko, kvazaŭ ili levas la trenaĵon Z
3 eligi el la presilo: eltiri prospekton je mil ekzempleroj
eltiro 1 agp eltiri, eltirado: logike estus, se la doloron de la trua dento akompanus la ĝua sento de la eltiro SSz la eltiro de la spado kaj lia morto okazus samtempe FDi
2 eltiraĵo: vian leteron kun la eltiro el la protokoloj mi danke ricevis Z mi donas ĉi tie por ekzemplo eltiron el unu el la multaj leteroj, kiujn li skribis al mi Z
eltirad/o ago eltiri:
TIPO la firmo liveras al mi apartan eltiraĵon el pli granda libro por la prezo de la eltirado Z eltiraĵ/o io, kion oni eltiras: la firmao alsendu al mi de la eltiraĵo 3.000 ekzemplerojn Z
eltiril/o ilo uzata por eltiri:
eltirilo de la movebla kulaso entiri altiri
ion en ion alian:
li ne sukcesos entiri min en ian aferon preparatan de iaj konspirantoj Z mi ne volis entiri min en polemikon Z per sia glata buŝo ŝi lin entiris en adulton MT konspirestro, kiu mil legionojn legiojn da senkulpaj anĝeloj entiris en ribelan fajron Z entiriĝ/i iĝi entirita: ili malgraŭ sia propra volo ĉiam pli kaj pli entiriĝas kaj submetiĝas al la leĝoj de tiu lando Z
fortiri forigi ion per tiro: rapide li fortiris ŝin de tie en flankan strateton Z tiam la anĝelo fortiris la vualon de antaŭ la suno Z (figurasence) Dio puni deziras, li la saĝon fortiras Z
fortiriĝ/i foriĝi per tiro; deturniĝi:
lia tuniko fortiriĝis de liaj flankoj ALö ne fortiriĝu de tiuj, kiuj estas kondamnitaj al morto MT (figurasence) subite fortiriĝis la tuta penetranta mallumo kaj teruro Z Via kompato fortiriĝis de mi MT
kont/eltiro parta kopio de
konto 1, kiun oni sendas al kliento, por ke tiu vidu la staton de sia konto.
korktiril/o ilo uzata por eltiri korkon el
botelkolo:
ĉu vi havas korktirilon, por malŝtopi la botelon? FE kovr/otiri kuntiri
ion por kovri:
la kurtenojn antaŭ la malgranda lito ŝi tute kovrotiris, por ke la suno ne lumu al Z ➞ kuntiri 2.
kuntiri 1 kunigi ion per tiro: kuntiri la brovojn la kurtenoj ne estis ankoraŭ tute kuntiritaj Z
2 venigi iun kun si per tiro: li alkroĉiĝis al sia malamiko kaj kuntiris lin al la fundo de la akvo kuntirata de la fluo de la homoj, la rabeno kun sia edzino venis Z
3 tiri
ion de diversaj flankoj por malvastigi la okupatan spacon:
kuntiri pakaĵon per ŝnuro B terura grimaco kuntiris liajn trajtojn en pozo kuntirita kaj sufere kunpremita Z ➞ adstringi, kontrahi, kaŭri, ŝrumpi.
kuntiriĝ/i 1 sub ia forto malvastiĝi kaj okupi malpli grandan spacon:
la grandega serpento konvulsie kuntiriĝis Z la larĝa buŝo de la monstro kuntiriĝis Z Ĥlestakov paliĝas kaj kuntiriĝas Z al mi plaĉas Nur kuntiriĝi, kvazaŭ erinac’ KKa (figurasence) ŝia vera nomo estis Karen Malene, ambaŭ nomoj kuntiriĝis en la formon Kala Z najlotiril/o ilo por detiri enbatitan
najlon.
peniktiro peniktuŝo:
la idealo de Hokusaj estis, ke ĉiu peniktiro elvoku ion retiri 1 tiri ion en direkto kontraŭa al la antaŭa movo: retiri la etenditan manon B tiu ĉi retiras la hetmanon flanken Z la preterpasantaj hebreoj timigite sin retiris Z (figurasence) animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras Z
2 (figurasence) nuligi ion ŝanĝante la intencon: nun mi jam ne povas retiri mian projekton Z kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros Z el Mia buŝo eliris vero, vorto ne retirota MT
retiriĝ/i 1 iri aŭ veni returne: la akvo de Nilo estis retiriĝinta Z ŝi modeste retiriĝis de la krado Z la malamika armeo jam retiriĝis
2 (figurasence) ĉesigi ian aktivadon: doni al li eblon silente retiriĝi el la malbela afero, kiun li entreprenis Z de la aĝo de kvindek jaroj ili retiriĝos el la ofico MT
retiriĝ/o 1 ago retiriĝi.
retiriĝ/em/a ema retiri sin el interagado,
ekz. pro sinĝeno aŭ prefero esti sola:
li iĝis obstinmiena kaj retiriĝema en societo FSz retiriĝema ulo, kiu petas la mastron lasi lin kiel eble plej multe labori sola CPi supr/e/ntiri suprigi
ion per tiro:
velojn oni suprentiris Z sur granda ŝipo nun estis suprentiritaj ĉiuj flagoj Z ➞ hisi.
surtiri meti ion sur ion alian per tiro: ili surtiris delikatajn gantojn sur ŝiajn fingrojn Z surtiri robon surtiri kapuĉon sur la kapon surtiru ŝin rapide sur la selon kaj forgalopu B
tratiri traigi ion per tiro: oni tratiru al li ŝnuron tra la genuo Z
transtiri transigi ion per tiro: en somero ofte super la strato estis transtirata ŝnuro de unu domo al alia Z