PIV 2026 · Artikolo 4518
★fini
Derivaĵoj en la artikolo 28
★ fini tr
1 kun infinitivo ĉesi fari ion; ne daŭrigi plue agon: fini paroli MT fini raporti MT fini beni MT fini trinki MT li serĉis; de la plej maljuna li komencis, kaj per la plej juna li finis subkomprenu: serĉi MT se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos subkomprenu: legi la tutan libron en kvar tagoj FE la reston vi poste al mi finos subkomprenu: rakonti Z finu do, mi petas! kiu komencas tro frue, finas malfrue Z
2 konduki aferon ĝis la punkto aŭ tempo, kiam ĝi estas kompletigita: kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon FE por ke ni povu fini la aferon kun la kontrakto Z fini sian vivon Z fini libron fini poemon fini raporton fini leteron li ne finis esprimi sian penson kaj silentiĝis Z la kurso estas finita la kunsido estas finita la meso estas finita la dorna vojo de la honoro estas finita! Z unu, du, tri, kvar, kaj finita la far’ Z
(analoge) mi eniris en la universitaton, kiun mi finis en 1885 Z li nur finu la ok klasojn de la gimnazio Z li finis la lernejon kaj povis labori plentempe ALö
➞ fin-.3 uzi ion kiel finan parton de ago: komenci per Dio kaj fini per diablo Z oni komencas per ŝteletoj kaj finas per ŝtelegoj Z per tio ni finos Z
4 konsistigi la lastan parton de io: komuna kantado finis la kunvenon tiu konkludo finas inde vian paroladon Machiavelli finas la vicon de tiuj grandaj homoj Z ➞ fermi, kroni.
fina konsistiganta finon:la finaj tonoj de ario en la fina parto de lia parolado estas aliaj kongresanoj, por kiuj la tre alta kotizo estas la fina bato finofara ALö
fine
1 ĉe la fino (tempe aŭ loke); laste: unue marŝis muzikistaro, poste la urbestraro kaj fine la kongresanoj fine — sed certe ne malplej grave ➞ balasta Z spontanaj aplaŭdoj meze aŭ fine de la parolado ILa fine de l’ vestiblo troviĝis la ĉambreto de Minna RSc
2 post longa atendado: longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos Z kiam li fine enlitiĝis, li ordinare Z sed fine, dank’ al la lasta streĉo de mia energio, la sorto komencis esti por mi pli favora Z ➞ finfine.
fino
1 ĉeso aŭ ĉesigo de ago: la fino de ĝojo estas malĝojo MT elektadis sen fino Z meti finon al la bela sonĝo Z meti finon al la pereiga demando pri ŝanĝoj Z fari finon al la konstanta stato de necerteco Z al lia vivo estis farita fino Z ĉio havas finon Z
(aparte pri ĉeso de vivo) vi havos tre malbonan finon Z infana inklino restas ĝis la fino Z
2 lasta parto de ia ago aŭ daŭro: disputu komence — vi ne malpacos en fino Z ĝemu kaj ploru, sed ĝis fino laboru Z post la fino de l’ batalo estas multe da kuraĝuloj Z la fino kronas la verkon Z morto estas la fino de ĉiu homo MT en la fino de 1889 ni restis sen kopeko! Z oni ĉe la fino de sia vivo havas Z ĉe la fino de la festeno B la fino de kanto la fino de promeno venis fino al mia latino farinte ĉion, kion mi povis, mi tamen ne povas eliri el embaraso Z bona vino al la fino plej bona venas la lasta Z ĝis la fino de la monato
3 lasta parto de objekto: la fino de libro la fino de kajero vokaloj en la fino de vorto Z la anĝelo de la Eternulo etendis la finon de la bastono MT ŝi kunpremis en ambaŭ manoj la finojn de la tuko Z Sin. finaĵo 3. ➞ ekstremaĵo.
4 plej malproksima parto de loko: loĝi en la fino de la mondo Z en la fino de sia kampo MT en la fino de la dezerto MT ĉe la fino de la Orienta strato Z ĉe unu fino de la strateto Z ili ekbruligis la urbon samtempe en tridek tri finoj lokoj Z
5 MATE unu el la ekstremaj punktoj de intervalo (finpunktoj): la finoj de la intervalo [a,b] estas a kaj b
fin prefikso ĝisfine. ➞ finlegi, finkonstrui, finstudi; el- 2.
finado ago de finanto.
finaĵo
1 LING fina morfemo en vorto, aldonita al baza formo por krei fleksiitan vorton.
3 fino 3: ĝi estis perfekte prilaborita kun la tranĉitaj finaĵoj de la junkoj belorde aranĝitaj ALö
finfine fine 2 (insiste): ĉu finfine vi decidiĝos? tio tiel lacigis ilin, ke ili finfine komplete rezignis pri plua laboro ILa Sin. lastinstance.
finigi
1 fari, ke io finiĝu: Li finigis iliajn tagojn en vanteco MT
2 fari, ke iu alia finu ion: li finigis la interrompitan romanon per kolego de la mortinta aŭtoro
finiĝi
1 ĉesi: kiam finiĝis tiu jaro MT nun finiĝas mia klereco Z kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos Z finiĝanta vivo finiĝanta ceremonio finiĝanta epoko finiĝanta eklipso ➞ agonii, estingiĝi, morti, pasi, ruiniĝi, velki.
2 + per daŭra ago havi kiel lastan parton: per tio ĉi ne finiĝas ankoraŭ la facileco de la lingvo Z la unua kunsido finiĝis per la Esperanta himno kaj eĉ l’ eterna statutbatal’ finiĝas per la plej harmonia bal’ RSc la entrepreno finiĝos per pura fiasko
3 + per objekto, spaco k.s. havi kiel ekstreman parton: ŝi ne havis piedojn, la korpo finiĝis per fiŝa vosto Z en eta finna vilaĝo la vojo finiĝis FSz prepozicio, kiu finiĝas per vokalo FE
finiĝo
1 alveno al la fino: ĉe la finiĝo de tiel longa vojaĝo la finiĝo de la mondo kiam ĉio vivanta mortos ➞ mondfino Z
finita
1 tute preta; definitive elfarita: finita kaj glatigita oni ne plu parolu pri ĝi! Z finita verko
finulo tiu, kiu staras ĉe la fino: la tendaro de la Danidoj, la finulo de ĉiuj tendaroj MT
alfinigi konduki ion al ĝia fino: kion vi komencis, vi povas ja facile alfinigi Z
jarfina jarfina retmesaĝo al la dumvivaj membroj LDe ofte esperantistaj familioj disiĝas dum la jarfina semajno AWa dum la jarfina nokto estis projekciita sur muron la monda horloĝo Ko ➞ silvestra 2.
jarfino fino de jaro: festi la jarfinon BSc ĝis la jarfino en la eldonejo aperos sep libroj RE! ➞ Silvestro.
liniofino KOMP stirsigno indikanta la finon de linio en teksta dosiero aŭ en transsendataj datumoj. ➞ Askio.
misfino KOMP ĉesigo de la plenumado de komputila programo pro eraro. ➞ kolapso.
monatofino la lastaj tagoj de monato, en kiu oni i.a. reguligas la kontojn.
mondofina rilata al la finiĝo de la mondo: en la tago de la mondfina juĝo Z
mondfino, mondofino finiĝo de la mondo: por ni la mondofino alvenis Ko
nefinita tia, ke ĝi ne atingis sian finon: nefinita simfonio nefinita letero la frazo haltis nefinita Z
semajnofino la du lastaj tagoj de la semajno (sabato kaj dimanĉo), ofte rigardata kiel ripoztempo: Anjo kutime ne laboris sabate, ĉar tiun tagon ŝi uzis por aĉeti por la semajnfino CRo okazas pluraj Esperanto-kursoj, semajnfinoj kaj aliaj eventoj OE la lasta semajnfino de aŭgusto RPy
senfina ne havanta limon aŭ mezuron: senfina amo Z senfina laborado Z li ŝerce respondis per senfinaj riverencoj Z
senfine tiel longe, ke oni ne vidas finiĝon: senfine ĝoja Z senfine sopiri Z la tuta societo senfine kriis kaj bruis Z melku bovon senfine, li lakton ne donos Z se vi senfine parolos, de ĝi la poto ne bolos Z
senfineco eco de io senfina: la perfektiĝado de lingvo arta estas ebla ĝis senfineco Z ĝi sentigis al ili senfinecon de spaco kaj tempo, la misteron de la universo SEn
trabfino ARKI ekstremaĵo de trabo.
velkofino MUZI ĉe registrita muzikpeco fino, en kiu la muziko iom post iom mallaŭtiĝas ĝis kompleta silentiĝo.