Serĉi en la vortaro

Rezultoj 53

Por „sinteno” · laŭ trafeco

  • Preciza derivaĵo 1
  • Teksta kongruo 52

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★teni

Aparta paĝo

Malfermita: ★teni

Derivaĵoj en la artikolo 69
  1. teni si/n
  2. teno
  3. tenad/o
  4. tenant/o
  5. tenej/o
  6. tenem/a
  7. teniĝ/i
  8. teniĝ/o
  9. tenil/o
  10. tenist/o
  11. tenuj/o
  12. alteno
  13. alteniĝ/a
  14. alteniĝ/i
  15. alt/oteno
  16. antaŭteni
  17. bonteni
  18. bontenad/o
  19. deteni
  20. deteniĝ/em/o
  21. elteni
  22. eltenebl/a
  23. enteni
  24. enteno
  25. entenaĵ/o
  26. fajr/eltena
  27. fiksteni
  28. forteni
  29. forteno
  30. frukt/otenej/o
  31. hak/iltenil/o
  32. krisoltenil/o
  33. kun/eteni
  34. kunteni
  35. kunteniĝ/i
  36. kunteniĝ/o
  37. kunteniĝ/em/a
  38. libr/otenad/o
  39. libr/otenant/o
  40. libr/otenist/o
  41. malteni
  42. mantenil/o
  43. mar/eltena
  44. maŝtenil/o
  45. mebl/otenej/o
  46. memorteni
  47. ne/eltenebl/a
  48. ne/retenebl/a
  49. paŝoteni
  50. paŝ/oteni
  51. piedoteno
  52. reteni
  53. si/n/deteni
  54. si/n/deteno
  55. si/nteno
  56. si/ntenad/o
  57. subteni
  58. subteno
  59. subtenad/o
  60. subtenant/o
  61. subtenil/o
  62. ŝraŭbtenil/o
  63. ŝtrump/otenil/o
  64. var2tenej/o
  65. varm/o/eltena
  66. vest1/otenej/o
  67. vivtena
  68. vivteni
  69. vivteno
★ teni tr
1 havi ion aŭ iun en la mano(j) aŭ la brakoj, kaj ne ellasi: teni bastonon B Georgo tenis en la mano sian poŝan tranĉilon Z ŝi kaptis unu el la plej proksimaj kolomboj, tenis ĝin je la piedoj Z li tenis ŝin forte je la manikoj de la ĉemizo Z unu tenis ŝian kapon, alia tenis ŝian brakon Z vin teni en miaj brakoj! Z la pastro tenis ŝin per ĉiuj fortoj Z la hundo, ne tenata de la dika viandisto, saltis en la teatron Z ŝiaj fingroj tenas la ŝpinturnilon MT
(figurasence) teni iun per fera mano severe obeigi Z teni la fadenon de la intrigo Z
2 restigi iun aŭ ion senŝanĝe en iu loko aŭ stato, malhelpante la foriron aŭ liberiĝon: teni krimulon en malliberejo B teni birdon en kaĝo iru, iru! mi vin ne tenas Z teni la amason en spirita sklaveco amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore Z teni la landon en malĝojo MT
(figurasence) la ŝnuroj de lia peko lin tenos MT lia promeso tenas lin lia fianĉiĝo tenas lin malproksime de ĉiuj diboĉaĵoj Z la febro lin tenas mi estas tenata de miaj okupoj
3 restigi korpoparton senŝanĝe en ia pozicio aŭ stato: teni rekte la kapon B teni la manojn laŭlonge de la kruroj Z malvirtulo tenas sian vizaĝon arogante MT teni la piedojn sur benketo FE teni la okulojn en streĉo Z teni al si varme la stomakon Z al la pacientoj estas tre malfacile teni la okulojn nefermitaj Z Marta tenis la kapon klinita Z ili lernis teni la bekon fermita Z
1 En tiaj frazoj la uzo de adverbo estas arĥaika kaj gramatike malĝusta: teni fermite la buŝon Z li tenis siajn orelojn streĉite Z
4 konservi senŝanĝe ion en iu loko aŭ stato, malhelpante forprenon aŭ perdigon: skatoleto , en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo FE aliaj tenis sub la nazo de la svenintino citronon Z ĉu iu povas teni fajron en sia sino ? MT kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas Z sako alenon ne tenas, ĝi baldaŭ elvenas proprasence kaj figurasence Z ŝnuro, kiu tenas sitelon truhavaj putoj cisternoj, kiuj ne povas teni akvon MT
(figurasence) teni ion en la kapo en mia vivo mi nenian sekreton povis teni ĉe mi Z sub seruro promesojn tenu Z obstine teni sian opinion nuntempe tia eblo estas tenata en malvastaj limoj
5 konservi ion abstraktan en bona stato, por eventuala uzo, profito k.s.: teni vortojn en sia memoro Z teni fidelecon al iu tenu forte la instruon MT via buŝo tenu scion MT teni plenumi sian promeson Z teni la vorton Z vi edziĝi min promesis,
Kaj la vorton vi ne tenis Z
li scias konstante teni la atenton de la publiko teni ies sorton en siaj manoj Z dube estas, ĉu tiuj neologismoj tenos la vivon Z (figurasence) la sorto kaj la volo
Eterne inter si batalon tenas Z
6 havi ion sub sia regado, estante la posedanto aŭ administranto: teni butikon teni hotelon teni oficejon vi devas teni la ĉambron en bona ordo Z la ĉefa tasko estas daŭre teni la retejon aktuala MNL
(analoge) teni oficon teni kunvenon teni kunsidon teni klason la lernejoj estos tenataj je la kalkulo de la komunumo FK ni tenos la Komitaton informita pri progresoj kaj planoj SMG la klopodoj de la nunaj esperantistoj teni la lingvon evoluanta RE!
7 havi iun je sia dispono, estante la mastro kaj nutrodonanto: jam du instruistojn mi devas teni! Z mi povos mem teni helpantojn Z komence ŝi tenis por ŝi sia filino guvernantinon Z teni amorant(in)on teni aŭtomobilon ili povus eĉ teni paron da ĉevaloj Z en la kavalira bieno oni tenas du birdojn kun verda kolo Z
teni sin
1 iu eviti falon, disiĝon k.s., forte tenante ian apogon: per la brako li ĉirkaŭprenis la ŝnuron, por sin teni Z tenu vin forte je mi! Z la rano tenis sin forte je la kolharoj de la besto Z teni sin per ambaŭ manoj je la tablo (analoge) ŝi apenaŭ povis teni sin sur la piedoj Z (proprasence kaj figurasence) mi ne povis plu min teni sur la piedoj Z
(vastasence) la infanoj tenis sin reciproke je la manoj Z kun li sin tenis la koboldo Z
2 (figurasence) eviti malsukceson, morton k.s., kolektante ĉiujn siajn fortojn: tiumaniere mi mizere tenis min sed mia korpo konsumiĝis Z ili ne povis plu sin teni antaŭ siaj malamikoj MT kiu sin tenos kontraŭ envio? MT kiu entreprenis, tiu sin tenu Z ➞ rezisti, strebi, malcedi.
3 (figurasence) io rezisti disfalon, ruiniĝon, restante unupeca, funkcianta k.s.: vazo rompita longe sin tenas Z frukto sin komence tenas,
Sed falas, kiam maturiĝo venas Z
sen simila organo nia afero teni sin ne povas Z (figurasence) ŝi penis havi gajan tonon, sed la rideto ne povis sin teni sur ŝia buŝo Z ➞ daŭri, persisti.
4 (figurasence) iu resti ĉe iu mensa stato, kiun oni rigardas kiel firman apogon: mi tenas min je la sekvanta principo Z oni devas sin teni je la vero Z ŝi forte sin tenas je sia opinio Z lia logika spirito ne povis longe sin teni je altruditaj religiaj formoj Z sed Jehuda ankoraŭ tenis sin je Dio MT
5 (figurasence) iu iel konduti aŭ opinii: tenu vin tute trankvile kaj lasu min agi Z via filo sin tenis, kiel brava batalisto Z ili tenas sin tre grandsinjore Z li tenis sin tiel fremde kontraŭ ŝi Z la posteuloj legas , kiel sin tenis kontraŭ la dirita ideo la samtempuloj Z ➞ konsideri, rilati, trakti.
teno
1 ago teni: li staris renverse per teno de unu sola mano per unu teno li senmovigis la beston
2 agado, konduto aŭ opinioj en difinitaj cirkonstancoj. ➞ teniĝo.
3 LING tempo, dum kiu la voĉorganoj restas senmovaj ĉe prononcado de konsonanto.
tenado
1 ago de iu, kiu iom longe tenas ion: via tenado de sekreto ne suferos eĉ per unu haro Z la tenado de tia paradoksa opinio postulas multe da fantazio la tenado de bieno la tenado de grandnombra familio la tenado de deponaĵo
2 MUZI ago teni dum pluraj momentoj unu saman tonon.
tenanto iu, kiu tenas ion, precipe posedaĵon: la tenanto de la bieno la tenanto de la heredaĵo la tenanto de la butiko ➞ mastro, proprietulo.
tenejo loko aŭ ĉambro, kie oni konservas ion: tenejo de cigaroj tenejo de brulmaterialo tenejo de vinboteloj mi ne havas tenejon de niaj verkoj Z ➞ vartenejo.
tenema tenaca.
teniĝi
1 esti bazita aŭ apogita sur: lasta la espero
De la Atrea gent’ sur li teniĝas Z
➞ kuŝi 1.
2 esti entenata en: se ĉiuj liaj posedoj teniĝus nur en tiuj elementoj eksteraj, ŝanĝiĝemaj Z lia tuta forto teniĝas en jenaj tri vortoj: mi estas reĝo ➞ konsisti.
3 = (prefere) teni sin 1: ŝi havis la nevideblan fadenon, je kiu ŝi povis teniĝi Z
4 = (prefere) teni sin 3: sed la iluzioj ne povis teniĝi longe Z
teniĝo maniero, laŭ kiu iu tenas sian korpon, rigardata kiel elmontriĝo de kutimoj, sentoj k.s.: li havis movojn kaj teniĝon de soldato B li prenis teniĝon ankoraŭ pli fieran Z ŝi havis teniĝon memfidan Z la teniĝo de Ludovikino Zminska estis tre malvarma Z dignoplena teniĝo Z Sin. sinteno 2. ➞ akcepto, mieno, pozo.
tenilo parto, per kiu oni oportune tenas objekton: tenilo de kaserolo tenilo de poto tenilo de korbo tenilo de pordo lia glavo, kies multekosta tenilo elbrilis Z ➞ anso.
tenisto iu, kiu profesie tenadas varojn, librojn k.c.
tenujo ujo por teni ion: tenujo de distilita akvo Li kolektis kiel en tenujon la akvon de la maro MT ➞ rezervujo.
alteno LING ferma aŭ malvastiga movo, kiu antaŭas la tenon kaj konsistigas la unuan parton de kompleta konsonanto.
alteniĝa karakterizata de alteniĝo: alteniĝa glupapero
alteniĝi io ne facile lasi sin apartigi de objekto, kun kiu estas kontakto: la rezina ŝelo alteniĝis al ŝia mano (figurasence) alteniĝi al opinio ➞ adheri, algluiĝi.
altoteno KRIS hostilevado.
antaŭteni teni ion antaŭ iu aŭ antaŭ si: ĉiu el ili antaŭtenis al li plej ĉarman sukeraĵon Z li antaŭtenis al li sian manon Z ĉiuj stanaj soldatoj antaŭtenis la pafilojn antaŭ ĝia pordo Z
bonteni teni ion en bona stato: kostojn por bonteni la stratojn ekde nun pagas la komunumo WKl/RKl
bontenado ago bonteni: la bontenado de aŭtomobilo
deteni
1 teni ion aŭ iun flanke; ne allasi: detenu vian piedon de la domo de via proksimulo ne adultu MT se en la brusto de virin’ ekflamas
Deziro, tiam eĉ ligil’ plej sankta
Ŝin ne detenas de l’ trompanto Z
2 (figurasence) ne permesi al iu fari ion; malhelpi ies agon: liaj filoj venigas malbenon sur sin, kaj li ne detenis ilin MT estis malfacile deteni sin de admiro Z detenu vian voĉon de plorado kaj viajn okulojn de larmoj MT miajn manojn detenu de sango murdo Z li ne povis sin deteni montri grandan intereson Z li ne povis sin deteni, por ne cedi al ŝi Z li neniel povas sin deteni de tio, ke li ne faru grimacon Z tial Mi detenis vin, ke vi ne peku kontraŭ Mi MT sin deteni en voĉdono
deteniĝemo modereco aŭ singardemo en agoj aŭ paroloj. ➞ sindeteno.
elteni
1 rezisti aŭ plu resti sencede malgraŭ atako: la arbo ne povis elteni la baton de la ventego Z la nacioj paganoj ne povas elteni Lian indignon MT la sankta ideo, elteninte viva kaj sana la malfacilan tempon, denove resonos en la koroj de la homoj Z
(figurasence) Esperanto jam eltenis la elprovon de la uzado tio ne povas elteni la komparon kun B via projekto ne eltenas la ekzamenon BIBL kiu el ni eltenos ĉe la ekstermanta fajro? MT
2 pacience toleri aŭ persiste elporti ion: suferojn, kiujn la anasido devis elteni dum la kruela vintro Z mi ne havas plu la forton, por elteni fervojan vojaĝon Z sed kiam venis la printempo, li ne povis plu elteni Z multe entreprenis, sed ne multe eltenis Z la turmento rompiĝu sur mia fiereco! Mi eltenos ĝis la fino Z fine mi ne povis jam pli elteni Z
eltenebla tia, ke oni povas elteni ĝin: peza mizero certe estas eltenebla Z
enteni
1 teni ion interne de io alia aŭ de si: enteni tigron en kaĝo multaj malfeliĉuloj estas entenataj en tiuj mallumaj karceroj el sama tero devenas, saman sukon entenas Z tiu erco entenas eretojn da oro
(figurasence) liaj vortoj ŝajne entenas ian minacon en tiu prezo estas entenataj la tag- kaj vesper-manĝoj la interna ideo entenata en la esperantismo Z
➞ enhavi, inkluzivi.
2 povi enhavi ian difinitan kvanton: la akvujo entenas mil litrojn la nova teatro entenas tri mil personojn la salono ne estis sufiĉe vasta, por enteni ĉiujn kongresanojn ➞ kapacito.
enteno FIZI KEMI TEKN kvanto de substanco entenata en ĥemiaĵo, erco k.s.: la enteno je oro estas 70%
entenaĵo io entenata.
fajreltena KEMI TEKN tia, ke ĝi povas rezisti fajron, ne difektiĝante: fajreltenaj kestoj Z fajreltenaj potoj fajreltenaj pladoj Sin. fajrimuna.
fiksteni teni ion fiksita: kelkaj kaptis min , fikstenante miajn manojn kaj piedojn SSz mi fartis iom kiel uzita glubendo kiun oni klopodas reuzi sed ĝi ne plu fikstenis SŠt
forteni restigi aŭ teni iun for de iu aŭ io: la tro honora titolo de majstro fortenas de Esperanto multajn personojn Z fortenu de mi la hundon!
forteno LING malferma aŭ vastiga movo, kiu sekvas la tenon kaj konsistigas la trian parton de kompleta konsonanto, preparante la gliton al la sekvanta sono.
fruktotenejo ejo, kie fruktoj estas konservataj.
hakiltenilo longa ligna tenilo de hakilo.
krisoltenilo KEMI speciala ilo por teni kaj porti varman fandovazon k.s.
kuneteni (arĥaismo) kunteni: kurtenoj kunetenataj de pingloj, je kiuj oni pikiĝas Z
kunteni restigi aferojn aŭ la partojn de unu afero kunaj: ne estis facile ŝiri la linajn ŝnuretojn, kiuj kuntenis la tabuletojn ALö eĉ malgrandaj infanoj ne povas kunteni la gepatrojn Ko la memoro estas gluaĵo, kiu kuntenas nian estadon SJo
kunteniĝi kune teniĝi; ne diseriĝi: kiam la saŭco kunteniĝos, forprenu ĝin for de la fajro
kunteniĝo ago kunteniĝi, aŭ ties rezulto: bona kunteniĝo inter la eroj
kunteniĝema inklina kunteniĝi: kunteniĝema kremaĵo kunteniĝema pulvoro
librotenado enskribado de enspezoj kaj elspezoj en komercajn librojn.
librotenanto, librotenisto komerca kontisto.
malteni ellasi ion el sia teno: mi maltenis la glason kaj ĝi falis sur la plankon okazaĵoj devigis Belgion malteni sian kolonion RRo
mantenilo en maŝino, aparato k.s. peco, kies formo oportunigas manipuladon. ➞ manilo, tenilo.
mareltenasufiĉe fortika aŭ ekvilibra por rezisti al la maro.
maŝtenilo ilo, en formo de longa fibolo, kiun oni tredas tra la maŝoj de trikaĵo por provizore ilin kunteni, dum oni faras alian procedon.
meblotenejo loko, kie oni provizore tenas ies meblojn.
memorteni teni ion en sia memoro: unu sonĝon mi memortenas bonege VVi
neeltenebla tia, ke oni ne povas ĝin elteni: neeltenebla doloro neeltenebla sceno
neretenebla tia, ke oni ne povas ĝin reteni: nereteneblaj larmoj neretenebla kolero
paŝoteni, paŝotenintr egaligi siajn paŝojn kun tiuj de alia persono: la knabo provis paŝoteni kun mi
piedotenoteno de grundo per la piedoj, sufiĉa por stari: antaŭeniri en la akvon, dum oni havas ankoraŭ piedtenon perdi la piedtenon SPo
reteni
1 konservi ĉe si ion, kion oni devus doni, vendi k.s.: donu tiun porcion, pri kiu mi diris al vi, ke vi retenu ĝin ĉe vi MT kiu retenas grenon, tiun malbenas la popolo MT la kapitalistoj retenas tro grandan parton de la profito
2 ne lasi iun iri for de si: oni volas reteni lin ĉi tie, se li kontentiĝos je kvarcent guldenoj por jaro Z permesu, ke ni retenu vin, kaj ni pretigos por vi kapridon MT ŝi volis reteni la avinon Z
3 malhelpi antaŭenmovon de iu aŭ io: en teatraĵo Amalio
penas lin reteni. —
Haltu, haltu! Z
ŝi ricevos returne tiun duonon de sia animo, kiu estas retenata en la profundo Z per la maldekstra mano li estis retenanta la torente elfluantan sangon Z pro tio estas retenitaj la pluvoj MT kun retenita spirado ŝi streĉe rigardis Z mi ne volas
Nun plu pro vi reteni la amason Z
ni, amikoj singardaj, agitados ĉiam por reteni tiujn amikojn, kiuj volus esti tro facilanimaj Z (figurasence) neniaj nuboj kaj frostoj povas reteni ĝian finan venkon Z
4 (figurasence) malhelpi la eksteriĝon de sento aŭ la plenumiĝon de ago: sian tutan koleron aperigas malsaĝulo;
Sed saĝulo ĝin retenas MT
mi timas malfeliĉon, se vi ne retenos
La rapideman flamon de l’ juneco Z
silente, kun retenata plorĝemado ili foriris Z kio tra l’ dentoj travenis, tion la lipoj ne retenos Z li ne povis sin reteni tremi, de tremado la tro altaj poŝtokostoj retenis lin de korespondado retenu li la nevon
De liaj krimaj, arogantaj agoj Z
sindeteni sin deteni, esprimi sindetenon.
sindeteno nepartopreno en ia komuna agado: li ne venis al la bankedo, kaj lia sindeteno kaŭzis sensacion voĉdoni per jes, ne aŭ sindeteno
sinteno, sintenado
1 maniero, laŭ kiu oni kutime esprimas sin aŭ kondutas en specifa situacio: virino kun afekte protektema sintenado Z lia tuta sinteno tro disradias sincerecon kaj senpekecon CPi ĝenerale la homa sinteno pri seksumado radikas en la kulturo de la lando IsT
2 teniĝo: lia prefera sinteno por ripozi estas: postaĵo ĉe planko, genuoj ĉe mentono, manoj kunigitaj antaŭ la kruroj LBa homoj, ĉiuj bele vestitaj, ĉiuj kun sinteno kaj vizaĝa esprimo de sabatvespera libereco SEn
subteni tr
1 firme teni ion de sube por malhelpi falon: subteni lamantan maljunulon B subteni per palisoj la branĉojn de fruktarbo muro subtenanta terason ĉiam subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki pli oportune FE kaj Aaron kaj Ĥur subtenis liajn manojn MT Uza etendis sian manon, por subteni la keston, ĉar la bovoj klinpuŝis ĝin MT ni povas ĉe la transportado reciproke nin subteni Z (figurasence) per favorkoreco li subtenas sian tronon MT
2 teni ion aŭ iun en bona stato por malhelpi senfortiĝon aŭ konsumiĝon: estas sufiĉe da kaprina lakto por subteni la vivon de viaj servantinoj MT ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu Z la sanktan fajron ĉiam subtenadi Z subteni la artistojn subteni la Esperanto-movadon la esperantistoj pli energie subtenados la aferon Z
(figurasence) amo naskas kaj subtenas la vivon Z Mia furiozo Min subtenis MT nur tiu penso subtenas nin en nia sendanka laboro
3 apogi ion aŭ iun por malhelpi malsukceson, malvenkon k.s.: ni subtenis ŝin per malcertaj voĉoj B ĉiu partio deziras mian ĉefecon nur tiam, kiam mi subtenas la agadon de tiu partio Z al venko rajto venas, se ĝin forto subtenas Z subteni ies proponon
4 agi, por ke io ne ĉesu aŭ ne estu interrompita: donacetoj subtenas amikecon Z se niaj amikoj subtenadus inter si regulan korespondadon Z verko, kiu havas la celon subtenadi unuformecon de stilo inter ĉiuj esperantistoj Z ĉi tiu devigata konstanta alkalkulado sin al ia speciala gento forte subtenas la gentan ŝovinismon Z persiste subtenataj asertoj Z ni subtenas ilin en ilia erara opinio Z subteni la konversacion
subteno ago subteni kaj ties rezulto: trovi subtenon ĉe neatendita flanko
subtenado agado subteni: akcepti monan subtenadon de mia bopatro Z
subtenanto
1 iu, kiu subtenadas: subtenanto de sporta klubo subtenanto de nova inventaĵo subtenanto de danĝera teorio
2 MATE fermaĵo de la aro 2 de ĉiuj punktoj, kie funkcio ne nulas.
subtenilo ilo, kiu subtenas ion: staras en senfinaj vicoj lignaj subteniloj VVa Esperanto estus utila subtenilo por helpi ĉiujn OE ➞ stego, apogilo.
ŝraŭbtenilo = (prefere) vajco.
ŝtrumpotenilo krurzono aŭ ĵartelo.
var2tenejo ejo, kie oni konservas varojn 2 amase, antaŭ ol vendi ilin. Sin. varejo. ➞ staplo.
varmoeltena tia, ke ĝi kapablas rezisti tre altan temperaturon: varmoeltena plado varmoeltena vitro
vest1otenejo loko, kie oni tenas staplitajn vestojn, ekz. por soldatoj k.s.
vivtena rilata al vivteno: vivtenaj kostoj ILa li trovis en sia preferata hobio vivtenan laboron Ko
vivteni tr ebligi, ke iu plu vivu: la vagantaj kavaliroj devas vivteni sin per nur sekaj fruktoj FDi vivteni sin per propra laboro SEn la laboristoj devis sklavi por vivteni siajn grandajn familiojn MalR
(figurasence) vivteni revuon OE ĉu eblas ŝtaton vivteni per ĉiama renverso de la saĝo kaj justo? SSz ili vivtenis nemortigeblan esperon RSc
vivteno rimedo por ebligi daŭron de sia vivo: por sia vivteno li povis jam mem zorgi Z gajni sian vivtenon per la ŝvito de sia frunto