Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „vortaro” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza derivaĵo 1
  • Teksta kongruo 59

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★vorto

Aparta paĝo

Malfermita: ★vorto

Derivaĵoj en la artikolo 49
  1. Vorto
  2. vorta
  3. vortar/o
  4. vortar/ist/o
  5. vorter/o
  6. vortet/o
  7. vortig/i
  8. vortoz2/a
  9. vortum/i
  10. vortum/o
  11. a-vorto
  12. A-vorto
  13. agitvorto
  14. alivorte
  15. alivortum/i
  16. du/onvorte
  17. du/onvorto
  18. e-vorto
  19. E-vorto
  20. evorto
  21. fakvorto
  22. fivorto
  23. frapvorto
  24. fremdvorto
  25. i-vorto
  26. kap1ovorto
  27. kodvorto
  28. kofr/ovorto
  29. korelativ/a vorto
  30. kradvorto
  31. krucvorto
  32. laŭvorta
  33. mal-vorto
  34. multvorta
  35. nombr/ovorto
  36. o2-vorto
  37. O2-vorto
  38. pasvorto
  39. poŝvortar/o
  40. prunt/ovorto
  41. rimvortar/o
  42. rolvortet/o
  43. signalvorto
  44. ŝlos/ilvorto
  45. ŝtopvorto
  46. tabelvorto
  47. unuvorte
  48. valizvorto
  49. vost/ovorto
★ vorto
1 LING morfemo aŭ kombinaĵo de morfemoj, kiu konsistigas sintakse uzeblan formon: la vorto «eks·klub·an·o·j·n» konsistas el ses morfemoj ➞ vortospeco, vortfarado, vortofiguro, vortordo, vortosintakso.
2 vorto 1 komunuze konsiderata kiel esprimanta unu apartan ideon: trovi la ĝustan vorton la bildoj elvokitaj de la vortoj kantoj sen vortoj Z mi uzos liajn proprajn vortojn Z ĉe tiuj ĉi vortoj la hispano faris tiajn gestojn, kvazaŭ li volus deskui de si alpendantajn gutojn da akvo Z mi havas parencinon, kiu estas fiŝistino kaj liveras la insultajn vortojn al tri estimataj gazetoj Z kruda vorto maldeca vorto ➞ parolo, termino 1.
3 iu vorto 2, konsiderata kontraste kun la esprimata ideo: oni ne devas diskuti pri vortoj, sed peni ilin kompreni faroj estas fruktoj, sed vortoj estas nur folioj kion vi legas, mia princo?
Vortojn, vortojn, vortojn Z
vortoj ne povas tion eldiri Z
4 serio de vortoj formantaj unu aŭ plurajn mallongajn frazojn:pli bona estas vorto afabla, ol kuko agrabla Z de vorto ĝentila ne doloras la lango Z vorton malveran virtulo malamas MT kiu ŝparas siajn vortojn, tiu estas prudenta MT per unu vorto — Anneto decidis iri piede Z per malmultaj vortoj resume Z por li estis grave havi la lastan vorton venki en diskuto Z sed la lasta vorto tamen restis mia Z ne venis ankoraŭ la tempo, por diri la lastan vorton pri tiuj dubaj formoj Z neniu devis diri al ŝi ian malbonan vorton Z ŝi ne diris eĉ unu vorton pri tio Z
5 buŝa promeso: teni sian vorton Z plenumi sian vorton Z vorto donita estas kiel leĝo Z estu sinjoro de via vorto Z je mia vorto! mi certigas pri tio Z vorton de honoro! Z preni mian vorton returne estus al mi tre malagrable Z mi neniam rompas mian vorton Z proceso pri rompo de sia vorto Z
6 KOMP grupo de bitoj 1 kune traktataj de komputilo. ➞ bajto, ĉelo 1.
Vorto KRIS eterna saĝo de Dio, enkarniĝinta en Jesuo: en la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio NT la Vorto fariĝis karno NT
vorta rilata al vorto(j); konsistanta el vortoj: vorta ludo spritaĵo Z pro vorta piko ofte perdiĝas amiko Z ➞ vortoriĉa.
vortaro
1 kolekto de konvenciaj formoj de vortoj de unu aŭ pluraj lingvoj, kun diversaj informoj pri tiuj formoj, precipe difinoj aŭ tradukoj: la «Universala Vortaro» estas parto de la Fundamento venis jam la tempo ellabori detalajn teĥnikajn vortarojn de nia lingvo por ĉiuj sciencoj Z ĉiufoje kiam aperas nova eldono de la vortaro en ia lingvo, ĝi enprenas en sin ĉiujn novajn vortojn, kiuj ekzistas jam en la aliaj vortaroj Z ➞ indekso, konkordanco, leksiko, leksikono, terminaro.
2 libro aŭ retejo, kiu enhavas vortaron. ➞ poŝvortaro.
vortaristo specialisto pri farado de vortaroj. ➞ leksikografo.
vortero
1 LING morfemo uzata kiel parto de vorto: en Esperanto prepozicio povas iĝi vortero
2 KOMU parto de vorto: malsaĝulo diris vorteron, saĝulo komprenas la tutan aferon Z ➞ afikso, radiko.
vorteto
1 LING ESPO lingva elemento, kiu povas roli kiel vorto sen bezono de finaĵo, ekz. al, mi, kiu aŭ unu.
2 (evitinde) = partikulo.
3 (figurasence) tre mallonga parolo: li eĉ per unu vorteto ne lasis min supozi, kiajn intencojn li havas Z kie mi eĉ unu vorteton diris kontraŭ li? Z
vortigi esprimi ion per vortoj: bone vortigita ideo vortigu do vian peton en klara Esperanto! tiu kondiĉo ne estis vortigita en la kontrakto mi ricevis avizon jene vortigitan li elokvente vortigis sian mallaŭdan opinion CPi nenion li diris, sed lia tuta aspekto kvazaŭ vortigis unu solan penson SEn Sin. vortumi.
vortoz2a (evitinde) = multvorta.
vortumi vortigi:mi bedaŭras, ke mi ne ĝuste vortumis mian ideon OE la dek ses reguloj estas — kiel vortumis Auld — «dekses permesaĵoj» IEr Pina neniam estus tiel malsaĝa por laŭte vortumi sian opinion ALö
vortumo ĉiu el la manieroj, en kiu oni povas ion vortumi: la francaj komisiitoj trovis erarojn en la vortumo ILa li venis gratuli al mi post la teatraĵo per vortumo tre bonintenca SŠt
a-vorto, A-vorto LING ESPO adjektivo.
agitvorto mallonga frazo resumanta la celon de agitado, ekz. de politika movado: «For la bataliloj!» estis la agitvorto de la pacifistoj
alivorte dirite per aliaj vortoj: mi ne fidas lin: alivorte, lia amikeco estas dubinda ➞ nome 2, tio estas.
alivortumi reesprimi ion elektante aliajn vortojn.
duonvorte sen bezono esprimi tute detale sian penson: li duonvorte aludis sian deziron revidi ŝin
duonvorto eldiro intence nedetala; aludo: saĝa kapo duonvorton komprenas Z
e-vorto, E-vorto, evorto LING ESPO adverbo: la adverboj (evortoj), kiuj estas kreitaj el aliaj vortoj, finiĝas je la litero «e» Z
fakvorto vorto uzata kiel termino 1 speciala al iu fako: por muzikisto fakvortoj estas ekz. medianto, klefo, tonalo, enharmona, kvinto — por poeto heksametro, trioleto, asonanco, cezuro MalR la fleksebleco de esperanto ebligas, ke oni traduku konvene la fakvortojn de iu ajn etna lingvo OE
fivorto nedeca vorto: ŝi uzis la plej aĉajn fivortojn, sed flustris ilin tiel korameme, ke mi ne sentis naŭzon CRo oni nomas lin mensogulo, kanajlo kaj aliaj similaj fivortoj FDi
frapvorto
1 frapfrazo.
2 vorto, kiun oni presas izole kaj fronte de gazeta kolumno, kaj kiu resume prezentas gravan informon.
3 KOMP = (prefere) kradvorto.
fremdvorto vorto, kiu ne apartenas al la koncerna lingvo kaj estas ordinare signita per citiloj, kursivoj aŭ alia rimedo: neniam vera tradukisto ŝanĝas la lingvon aŭ enkondukas en ĝin fremdvorton, ĉar li stumblis ĉe iu koncepto CPi
i-vorto LING ESPO verbo.
kap1ovortoen vortaro konvencia formo de vorto, reprezentanta aliajn vortojn ligitajn al ĝi per gramatikaj aŭ sencaj rilatoj: kun 160 000 kapvortoj sur preskaŭ 2000 paĝoj, ĝi fariĝis la plej granda dulingva vortaro de Esperanto RE! la kapvortoj estas prezentitaj en alfabeta ordo
kodvorto konvencia vorto aŭ vortgrupo en kodo 1.
kofrovorto LING vortokunfando.
korelativa vorto LING ESPO tabelvorto.
kradvorto KOMP ĉe sociaj komunikiloj vorto aŭ vortgrupo skribita post dieso 2 por klasi enhavon laŭ temo: ekinteresi la publikon pri Esperanto per la subita kaj vasta uzado de la kradvorto #EsperantoLives
krucvorto krucvortenigmo.
laŭvorta farata vorton post vorto, precize laŭ la senco de ĉiu vorto: la vortoj de la libristo, estis preskaŭ laŭvorta ripeto de la vortoj de la literaturisto Z ili tradukas laŭvorte el sia nacia lingvo Z la abio rakontis la tutan fabelon, kiun ĝi memoris tute laŭvorte Z li kredas ke la biblio devas esti komprenata laŭvorte MD ➞ laŭlitera.
mal-vorto ESPO esperantlingva vorto, kiu enhavas la prefikson mal-. ➞ antonimo.
multvorta uzanta aŭ enhavanta multe da vortoj: multvorta kaj tre neoportuna priskribo Z la literatura desupristo Kalocsay evoluigadis multvortan riĉon PDa
nombrovorto LING ĉiu vorto, kiu servas por nombri, ekz. nul, dek, cent aŭ miliono: en la nombrovortoj mi proponas la sekvantajn ŝanĝojn Z en la japana kaj ĉina lingvoj la nombrovortoj kunmetiĝas ĉiam regule MLT Sin. nombronomo, numeralo.
o2-vorto, O2-vorto LING ESPO substantivo.
pasvorto
1 konvencia vorto, per kiu oni konigas sin kaj tiel akiras la eblon eniri, trovi helpon k.s. ➞ ŝiboleto.
2 KOMP sekreta signoĉeno, kiun uzanto (homo aŭ programo) devas prezenti por ricevi la rajton aliri komputilon, retejon aŭ dokumenton: la dosieroj ne estas rekte alireblaj, sed nur per uzantonomo kaj pasvorto RRo
poŝvortaro vortaro en formato tiel malgranda, ke oni povus kunporti ĝin en poŝo.
pruntovorto LING vorto, kiu ne apartenas al la bazo de la koncerna lingvo, sed kiu, pruntite el alia lingvo, estis parte aŭ komplete asimilita (ekz. «reglamento» apud «regularo»).
rimvortaro ordigita listo de rimiĝantaj vortoj.
rolvorteto LING ESPO prepozicio.
signalvortovorto, per kiu oni donas al iu signalon: tio estis la signalvorto de la tumulto
ŝlosilvorto
1 esenca vorto, kiu donas la kernon de ideo aŭ solvas enigmon.
2 KOMP en programlingvo vorto kun fiksita signifo.
3 en dokumentoj aŭ retejoj priskriba vorto uzata por serĉado aŭ indeksado: la lerniloj estos serĉeblaj laŭ diversaj kriterioj kaj ŝlosilvortoj pere de interreta serĉilo en la retpaĝo KKo multaj personoj malkovras tiun lingvon per retserĉiloj per la simpla ŝlosilvorto «Esperanto» OE
ŝtopvorto BELE = (prefere) kejlo 2.
tabelvorto LING ESPO ĉiu el tiuj 45 bazaj Esperantaj vortetoj, kiuj komenciĝas per ki-, ti-, i-, ĉi- aŭ neni-, kaj kiujn oni povas aranĝi en tabelo laŭ la komencaj kaj finaj literoj, ekz. kiu, tiel kaj iom: la tabelvortoj havas almenaŭ du silabojn MalR ŝi montris kiel rapide ellerni kaj memori la tabelvortojn JKř Sin. korelativo 2, korelativa vorto.
unuvorte
1 per unu vorto: multaj esperantaj vortoj ne estas unuvorte tradukeblaj en la francan aŭ la anglan CPi
2 resume (ofte per pluraj vortoj): unuvorte, kion mi rakontu al vi? Z unuvorte, oni faris festenon Z unuvorte, por ne paroli tro longe, — multe mi devis klopodi kaj suferi kun li Z
valizvorto LING vortokunfando.
vostovorto SPEK lasta vorto de parolo en teatraĵo, kiu signalas al alia aktoro, ke tiu eniru aŭ ekparolu. ➞ repliko.