PIV 2026 · Artikolo 5808

★helpi

Litero H★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 27
  1. helpi si/n
  2. helpi al si
  3. helpa
  4. helpe de
  5. helpo
  6. unu/a helpo
  7. helpant/o
  8. helpebl/a
  9. helpem/a
  10. helpil/o
  11. helpist/o
  12. antaŭ/malhelpi
  13. ekhelpi
  14. evoluhelpo
  15. interhelpi
  16. komunihelpant/o
  17. kunhelpi
  18. malhelpa
  19. malhelpi
  20. malhelpo
  21. spac/a malhelpo
  22. memorhelpil/o
  23. monhelpi
  24. senhelpa
  25. senhelpec/o
  26. start/ohelpil/o
  27. ŝpruchelpil/o
★ helpi tr
1 tr aŭ al faciligi al iu taskon, laboron k.s. per partopreno: ĉiu helpas sian proksimulon MT ĉu mi povas helpi al vi? li iom helpis ĉe la manovro de la veloj helpu min en la traduko de tiu ĉi peco li tre multe helpis al la vastiĝo de tiu lingvo Z mi helpos vin pri tiu malfacila problemo helpu min veni hejmen Z venu, helpu al mi min levi! Z leĝo estas bona, se advokato ĝin helpas Z li prilaboris sian lingvon, helpate de neniu mi estis helpata de mia kamarado ➞ apogi, asisti, fortikigi, subteni, helpopeti.
2 tr havigi al iu rimedon kontraŭ danĝero, mizero k.s.: min doloras la nepovado helpi vin sur via malfacila vojo Z malriĉan virinon! vi certe deziras, ke mi per io ŝin helpu? Z helpu kaj savu nin pro Via boneco MT Dio min helpu! Zoni konsilas kaj konsolas, sed helpi ne volas Z helpu, ĉielo! Z se Dio ne volas, sanktulo ne helpos Z➞ beni, defendi, protekti.
3 + al, kontraŭ esti utila aŭ efika por aŭ kontraŭ io: ĝi helpos kiel hirud’ al mortinto Z ĉio helpis kiel la pasintjara neĝo Z al tiuj bonkoraj penoj multe helpis la feliĉa situacio, en kiu li troviĝis Z al fiŝ’ kuirita jam akvo ne helpos Z kontraŭ lupo ne helpas kalkulo Z ĉiuj miaj admonoj neniom helpos Z vi fidas la mensogajn vortojn, kiuj neniom helpas MT kion nun helpas tro malfruaj plendoj? Z ĝi faris ankoraŭ kelke da frapoj per la flugiloj, sed nenio helpis Z ➞ efiki, servi.
helpi sin, helpi al si trovi rimedon por eliri per propraj fortoj el embarasa situacio: en fremda land’ li viro ankaŭ al si helpas Z mi esperas, ke mi mem min helpos Z mi certe helpos al mi ankaŭ sen mono Z bone vi helpis al vi! Z kiu mem al si helpas, al tiu ankaŭ Dio helpas! FK kiamaniere la sinjorino helpos al si en la mondo Z ne scii helpi al si kambio, per kiu eĉ bankrotulo en ekstrema okazo al si helpas Z ➞ elturniĝi, savi sin.
helpa tia, ke ĝi helpas: helpa subvencio internacia helpa lingvo Z helpa trupo
helpe de kun helpo de: nudan vivon la povrulo
savis helpe de tabulo KKa
helpo
1 ago de iu, kiu helpas: helpo de iu al iu pri io ne rifuzu al mi vian helpon ĉu vi volas
Mortigi min! He, helpon! helpon! Z
ni ĉiuj komencis plenvoĉe krii helpon FDi saviĝi kun la helpo de pasanto li subite pereos sen ia helpo MT
2 io, kio helpas: kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas Z Li Dio estas nia helpo kaj nia ŝildo MT serĉado de helpo ĉe institucio Z per helpo de vortaro mi komprenis iom vian leteron FE li tenis ŝin forte, kaj la maljuna kverko tute apud lia flanko prezentis por li helpon Z
unua helpo MEDI sukurado: Van trejniĝis pri unua helpo ĉiusomere en tendaro EGE Heimlich savis virinon, kiu estis sufokiĝonta, aplikante la teknikon de unua helpo elpensitan de li mem CCa
helpanto
1 iu, kiu konstante helpas: li estis helpanto de instruisto, helpanto de sakristiano Z la apotekisto estas helpanto de l’ kuracisto Z laboratoria helpanto se la Eternulo ne estus mia helpanto MT por la homo ne troviĝis helpanto simila al li MT
2 iu, kiu okaze helpas: multaj kompatantoj, sed neniu helpanto Z
helpebla tia, ke oni povas ĝin helpi: helpebla situacio tiaj malfeliĉoj ne estas helpeblaj nek helpeble, nek konsileble senrimeda situacio ➞ senelirejo Z
helpema volonte disponiganta sian helpon: helpema bonkorulo
helpilo rimedo por helpi. ➞ startohelpilo, ŝpruchelpilo.
helpisto iu, kiu profesie helpas. ➞ adjunkto, asistanto, komizo.
antaŭmalhelpi malebligi ion, antaŭ ol ĝi povos okazi: kvin potencaj ŝtatoj interkonsentiĝis por antaŭmalhelpi militon MD ➞ antaŭgardi.
ekhelpi doni mallongan rapidan helpon.
evoluhelpo helpo diversflanka (financa, teĥnika k.a.) por evoluigi malriĉajn landojn.
interhelpi interveni kun helpo: interhelpi en la atingo de kompromiso
komunihelpanto KRIS akolito aŭ kredanto komisiita de la episkopo por helpi al la ordinara komunianto en disdono de la eŭkaristio.
kunhelpi doni helpon en komuna afero: kunhelpi kun iu ĉe io kunhelpi kun iu per io kunhelpi en la kompilo de vortaro ➞ kunlabori.
malhelpa tia, ke ĝi malhelpas: tia foresto de absoluta aŭtoritateco montriĝis malhelpa por la libera disvolviĝado de nia afero Zkunlaborantoj komprenas la regularojn kiel helpilojn al utila laboro kaj ne kiel malhelpan balaston OE malhelpa tempomanko
malhelpi
1 tr aŭ al iu aŭ io malfaciligi aŭ malrapidigi al iu taskon, laboron k.s. per diversaj kontraŭaj agoj: oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron FE forigu vian fraton, ĉar li malhelpas al ni FE malhelpu tiujn homojn en ilia laborado, ke la urbo ne estu rekonstruata MT parenc’ al parenco ne malhelpas intence Z kion do tio malhelpas? Z li malhelpas la pasantojn B en dimanĉo ŝia preĝmeditado estis malpli malhelpata Z ŝi povis eĉ trankvile ekdormi, malhelpata nur de unu sonĝo Z ➞ embarasi, ĝeni, tedi; ĉirkaŭbari.
2 iu aŭ io fari, ke io ne okazu aŭ ne efektiviĝu: vi ne malhelpu, ke ŝi resanktigu
La patran domon Z
la severa netuŝebleco de la «Fundamento» ne malhelpas al la lingvo perfektiĝadi FA ĝi la nokto malhelpas nin vidi Z juĝo komencita paciĝon ne malhelpas Z tiuj makuletoj ne malhelpas, ke la libro estu aŭ: estas interesa ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari MT ŝi povis ne malhelpate uzi la mizeran loĝejon ➞ bari 1, kontraŭi, haltigi, malpermesi.
malhelpo malfaciligaĵo; baro: mia hebreeco kreis por mi diversajn malhelpojn sur mia vojo Z meti al iu malhelpojn sur la vojon fianĉon de l’ sorto difinitan forpelos nenia malhelpo Z la lingva diverseco estas granda malhelpo al la interkompreno de la popoloj malgraŭ malhelpo, atako kaj baro Z mi ofte devis bataladi kontraŭ diversaj malhelpoj Z ➞ bastono, dorno, trabo, tubero.
spaca malhelpo KEMI malhelpo al reakcio, kaŭzata de la ĉeesto de najbara atomgrupo, kiu jam okupas spacon bezonatan por la reakcianto. Sin. spaca ĝen(ad)o.
memorhelpilo
1 truko por facile teni ion (ekz. liston) en la memoro: memorhelpilo pri la koloroj de la ĉielarko Sin. mnemonikaĵo.
2 kajero, dosiero k.s., en kiu oni notas ion, kion oni ne forgesu.
monhelpi helpi iun per alprunto aŭ donaco de mono.
senhelpa
1 iu tia, ke ĉia helpo mankas: sensaĝaj kaj senhelpaj bestoj Z senhelpa infaneto senhelpa mizerulino senhelpe stari
2 io tia, ke nenia helpo povus ĝin plibonigi: el simpla senhelpa neceseco kaj ne el ia lingva leĝeco Z
senhelpeco stato de iu aŭ io senhelpa.
startohelpilo VETU mana aŭ aŭtomata sistemo, kiu en la karburilo pliriĉigas benzine la miksaĵon, tiel faciligante la ekfunkciadon de malvarma eksplodmotoro.
ŝpruchelpilo KOMP eta ŝprucfenestro, kiu prezentas helpajn informojn rilate iu parto de interfaco. Sin. helpoveziko.