PIV 2026 · Artikolo 12340

★planto

Litero P★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 65
  1. planti
  2. plantad/o
  3. plantaĵ/o
  4. plantit/aĵ/o
  5. plantar/o
  6. plantej/o
  7. plantet/o
  8. plantid/o
  9. plantil/o
  10. plantist/o
  11. akv/oplanto
  12. angiplanto
  13. arkegoniplanto
  14. arorutoplanto
  15. branĉ/oplanti
  16. ĉambr/oplanto
  17. embriplanto
  18. embri/oplanto
  19. enplanti
  20. enplantaĵ/o
  21. enplantiĝ/i
  22. florplanto
  23. frukt/oplanto
  24. furaĝplanto
  25. grimp/a planto
  26. grimp/oplanto
  27. ĝerm/oplanto
  28. indig/oplanto
  29. jutplanto
  30. kafplantej/o
  31. kor1/transplanto
  32. kor1/transplantad/o
  33. korm/oplanto
  34. kotonplantej/o
  35. kultivplanto
  36. kuracplanto
  37. kusenplanto
  38. malplanti
  39. marĉ/oplanto
  40. medicin/a planto
  41. nutr/oplanto
  42. ovariplanto
  43. pipr/oplanto
  44. ebri/ig/a pipr/oplanto
  45. jav/a pipr/oplanto
  46. long/a pipr/oplanto
  47. nigr/a pipr/oplanto
  48. pomplantej/o
  49. priplanti
  50. roz/etplanto
  51. sal1planto
  52. sekplanto
  53. semplanto
  54. sojplantid/o
  55. ŝajn/pipr/oplanto
  56. tal2planto
  57. telegrafplanto
  58. terplanto
  59. traĥe/oplanto
  60. transplanti
  61. transplanto
  62. transplantad/o
  63. transplantiĝ/i
  64. vaskulplanto
  65. volv/oplanto
★ planto BOTA
1 (striktasence) radikohava plantebla vegetaĵo.
2 (vastasence) vegetaĵo 1 a.
3 vegetaĵo kun celuloza ĉelmuro kaj klorofilo. membro de la regno Plantae (plantoj) el la domanio Eukaryota ulvoj, muskoj, filikoj, herboj, arbustoj kaj arboj estas plantoj ➞ bakterio, fungo, kromisto, vegetaĵo.
planti tr
1 meti vegetaĵon en teron, por ke ĝi plue kresku: ŝi plantis en la poto la branĉon de la jasmeno Z planti rozujon planti vinberujojn MT planti vinberĝardenon MT planti tuberojn de terpomo (figurasence) planti ideon en la kapon de infano ➞ ĵosi, markoti, prikli, semi, stiki.
2 starigi ion vertikala kaj senmova: ŝi levis la krucon kaj ĝin plantis inter la ŝtonoj Z li restis tie, plantita kiel paliso
plantado ago planti: oni ne povas komenci ĝian plantadon antaŭ Marto
plantaĵo, plantitaĵo juna planto, freŝe plantita, aŭ taŭga por esti plantita: vita plantaĵo (figurasence) Jehuda estas Lia plej amata plantaĵo MT
plantaro aro de plantoj plantitaj en la sama kampo aŭ bedo. ➞ flaŭro, vegetaĵaro.
plantejo
1 loko, kie oni plantas kaj prizorgas plantojn.
2 areo kun kultivataj plantoj de unu aŭ nemultaj specioj, ofte de arboj. ➞ kafplantejo, kotonplantejo, pomplantejo.
planteto malgranda planto.
plantido
1 juna planto aŭ planteto.
2 elradikaj ŝosoj: harmonie el malnova bazo
Plantidoj novaj ĉarme kreskis supren Z
plantilo AGRI kurba kaj pinta ilo uzata por formi la truon, en kiu oni plantos.
plantisto homo, kies metio estas plantado, precipe en la subtropikaj landoj: plantisto de kaŭĉukarboj plantisto de sukerkanoj
akvoplanto planto, kiu adaptiĝis por vivi en akvo.
angiplanto = (prefere) vaskulplanto.
arkegoniplanto BOTA embriofito.
arorutoplanto BOTA aroruto 1.
branĉoplanti stiki.
ĉambroplanto planto taŭga por esti tenata en ĉambro.
embriplanto, embrioplanto BOTA embriofito.
enplanti
1 planti ion profunde en ion alian.
2 (figurasence) profunde penetrigi ion en la menson: la sento pri honoro estas eduke enplantata ĉe la japanoj
3 MEDI enmeti objekton (ekz. protezon), grefton aŭ histon en la korpon.
enplantaĵo MEDI enplantita elemento aŭ organo: koĥlea enplantaĵo konsistas el protezo en la interna orelo, kiu ebligas al surduloj aŭdi JCM ➞ implantologio.
enplantiĝi iĝi enplantita: tiel la lernemo enplantiĝas ĉe tiuj infanoj
florplanto BOTA speco de semplanto kun floroj, karakterizata de ovoloj ene de ferma karpelo kaj sekve de semoj interne de frukto. membro de la klado Angiospermae (florplantoj) el la klado Spermatophyta Sin. angiospermo, magnoliofito. ➞ unukotiledono, dukotiledono.
fruktoplanto florplanto.
furaĝplanto planto kreskigita kiel furaĝo por nutri brutojn.
grimpa planto grimpoplanto.
grimpoplanto planto kun grimpaj organoj (ekz. ampelopso, hedero, pizo 1). Sin. grimpa planto.
ĝermoplanto BOTA ĝermo 2.
indigoplantoBOTA ĉia planto de la genro indigofero, uzata en la produktado de indigo. Sin. indigujo. ➞ indigofero.
jutplanto BOTA ĉiu el du plantoj de la genro korkoro, uzataj en la fabrikado de juto.
kafplantejo plantejo de kafarboj.
kor1transplanto, kor1transplantado transplantado de la koro de ĵus mortinta persono al malsanulo, kies koro ne plu funkcias: en Litovio ĉirkaŭ dudek personoj atendas kortransplantadon LSt
kormoplanto BOTA embriofito.
kotonplantejo plantejo de kotonujoj.
kultivplanto kultivata planto.
kuracplanto FARM farmacie kaj medicine uzebla planto. Sin. medicina planto.
kusenplanto BOTA planto, malalta, havanta multajn proksimajn, mallongajn, rektajn ŝosojn, tipe en alpaj kaj arktaj habitatoj.
malplanti detiri el la grundo ion plantitan.
marĉoplanto planto, kiu adaptiĝis por vivi en marĉo.
medicina planto FARM kuracplanto.
nutroplanto
1 BOTA mastro 6.
2 BOTA AGRI planto, kiu nutras (ekzemple homojn).
ovariplanto BOTA angiospermo.
piproplanto BOTA planto — arbeto, arbusto, liano aŭ herbo — kun alternaj integraj aŭ lobaj stipulohavaj folioj, kun malgrandaj floroj en spikoj aŭ grapoloj kaj kun fruktoj (beroj) globaj kaj unusemaj; tropika; pluraj kultivataj en suda Azio por produktado de pipro, precipe la nigra planto. genro Piper ➞ piperaco, betelo.
ebriiga piproplanto kavao 1.
java piproplanto kubebo.
longa piproplanto specio de piproplanto, kies fruktoj estas longformaj, kaj el kiu oni produktas longan pipron. Piper longum
nigra piproplanto specio de piproplanto, el kiu oni produktas nigran, blankan kaj verdan pipron. Piper nigrum
pomplantejo plantejo de pomarboj.
priplanti provizi lokon per plantoj: priplanti ĝardenon Mi priplantis la dezertigitaĵon MT priplanti monteton per cedroj priplanti aleojn per platanoj
rozetplanto BOTA planto kun baza rozeto 2 kaj mallongega tigo, tiel ke la folioj eliras diversflanken el preskaŭ la sama loko.
sal1planto EKOL saleja planto.
sekplanto sekeja planto.
semplanto BOTA spermatofito.
sojplantido (evitinde) = mungido.
ŝajnpiproplanto arbo, speco de skino, kun pendaj branĉoj kaj plume kunmetaj folioj; hejma de Andoj ĝis suda Ĉilio, naturigita en Meksiko; kultivata por ornamo, por fruktoj uzataj kiel pipro kaj por rezino uzata por medicino kaj maĉado. specio Schinus molle Sin. molio.
tal2planto BOTA talofito.
telegrafplanto arbusto el tropika Azio, kies folioj povas spontane moviĝi. specio Codariocalyx motorius Sin. oscila desmodio.
terplanto BOTA embriofito.
traĥeoplanto BOTA vaskulplanto.
transplanti
1 planti ion en alian lokon: oni transplantas arbojn por doni al ili pli da forto
2 transporti ion en alian lokon kaj tie ĝin establi: transplanti kolonion transplanti minoritaton
3 MEDI per operacio anstataŭigi difektitan organon aŭ histon de paciento per bonstata organo aŭ histo de alia homo aŭ besto, aŭ per histo el alia korpoparto: litovaj kirurgoj sukcese transplantis koron de dujara knabo al 15-monata knabino LSt
4 (figurasence) penetrigi ideon aŭ kutimon en alian menson aŭ medion.
transplanto, transplantado ago transplanti 3:
MEDI reno-figurasence transplantado LSt medol-figurasence transplanto VLe organfigurasence transplantado LSt ĉiujare estas farataj pluraj hepatofigurasence transplantoj kun altprocenta sukceso Ko
➞ kortransplantado.
transplantiĝi iĝi transplantita:
(figurasence) tiu superstiĉo transplantiĝis en la najbaran landon tiuj radikoj transplantiĝis el la franca en la anglan vortaron
vaskulplanto BOTA vaskulhava planto, t.e. semplanto aŭ pteridofito. membro de la klado Tracheophytes (vaskulplantoj) el la klado Embryophyta Sin. traĥeoplanto.
volvoplanto planto, kiu grimpas per volviĝantaj tigoj (ekz. lupolo aŭ kalistegio). ➞ volvotigo.