Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „vorto” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza kapvorto 1
  • Derivaĵa komenco 16
  • Teksta kongruo 43

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★fari

Aparta paĝo

Malfermita: ★fari

Derivaĵoj en la artikolo 74
  1. fare de
  2. /fari
  3. faro
  4. far
  5. faraĉ/i
  6. faraĉ/o
  7. farad/i
  8. farad/o
  9. faraĵ/o
  10. farebl/a
  11. farem/a
  12. farem/ec/o
  13. farend/a
  14. farig/i
  15. fariĝ/i
  16. fariĝ/o
  17. farind/a
  18. farist/o
  19. farit/aĵ/o
  20. alfari
  21. art/efarit/a
  22. bierfari
  23. bierofarej/o
  24. bierofarist/o
  25. bonfara
  26. bonfari
  27. bonfaro
  28. bonfarad/o
  29. bonfarant/o
  30. bonfarem/a
  31. brand/ofarej/o
  32. ĉarofarist/o
  33. elfari
  34. epokofarant/a
  35. fals/ofari
  36. fin/ofara
  37. glav/ofarist/o
  38. hejmfarit/a
  39. juĝofaro
  40. korekt/ofara
  41. leĝofari
  42. mal/bonfaro
  43. malfari
  44. memfarit/a
  45. mirakl/ofarant/o
  46. misfari
  47. misfaro
  48. monofarej/o
  49. nefarebl/a
  50. nenifara
  51. nenifaro
  52. nenifarad/o
  53. neniofara
  54. neniofaro
  55. neniofarad/o
  56. neniofarant/o
  57. neniofarem/ul/o
  58. oferfaro
  59. ord/ofari
  60. pent/ofari
  61. pent/ofaro
  62. radofarist/o
  63. refari
  64. refaraĵ/o
  65. refarebl/a
  66. refariĝ/i
  67. sal1ofari
  68. senfara
  69. ŝufarist/o
  70. vers/ofarad/o
  71. vinofara
  72. vinofarad/o
  73. vitr/ofarist/o
  74. vortofarad/o
★ fari
1 tr estigi ion el materialo, donante formon: fari makulon fari rondon Z fari statuon MT fari potojn Z abeloj faras ĉelojn el vakso Dio faris la du grandajn lumaĵojn kaj la stelojn MT ĉu faritaĵo diros al sia farinto: Kial vi faris min tiel? NT
(analoge) fari ion el nenio tablo kovrita faras amikojn Z
➞ krei.
2 tr estigi ion el kunmetitaj prilaboritaj elementoj: fari tablon fari kuvon fari domon fari muron fari ŝtonan vojon fari ponton Z fari violonon Z lia patrino faris bongustan manĝaĵon MT ĉu mi faru kafon? CPi fari ses kopiojn de la manuskripto (analoge) fari el falĉilo sabron
3 tr fabriki ion: fari radojn fari biciklojn fari paperon fari tolon fari ŝlosilojn
4 tr estigi geston; plenumi agon; teni konduton: fari grimacon Z fari bonan mienon Z fari saluton fari paroladon Z fari kurson fari militon fari rabon Z fari ŝtelon Z fari krimon fari venĝon Z fari atakon fari miraklon fari petolaĵon Z fari eraron Z fari ŝercon havi multon por fari
5 tr plenumi agon, devon, taskon: fari la volon de Dio fari siajn jurajn studojn fari tion, kion ordonas leĝo fari sian devon B fari sian taskon SEn fari sian metion fari komercon fari feston MT fari Paskon MT kion fari? Z la rabeno antaŭpreĝis al ŝi la preĝon de nokto, kiel ordinare estas farate ĉe homoj mortmalsanaj Z kiel devas esti farate Z
6 tr estigi eksteran rezulton; efiki sur ion: fari al iu vundon fari al iu ion malbonan Z fari al iu perforton Z fari al iu timon Z fari al iu honoron Z fari al iu surprizon Z fari al iu servon fari al iu demandon Z fari kontrakton FE fari pacon Z la kanonoj faris breĉon en la remparoj la plej forta dezirado ne povis fari tion, ke menso neinstruita penetru la misterojn de la scienco Z
(analoge) tio nenion faras estas indiferenta vort’ en ĝusta momento faras pli ol arĝento Z
7 tr pasigi iun aŭ ion de unu stato al alia: oni faris lin generalo Z fari ion tro facila Z nia laboro la mondon faros feliĉa! Z fari iun mokataĵo Z fari el iu arkon Z mi faros el viaj urboj dezerton MT el la neceseco oni devas fari virton Z el homo fari duondion Z
8 tr aranĝi ion en ia maniero: fari ordon en ĉambro Z fari al si vojon ➞ trabati FDi fari diferencon inter pluraj aferoj fari distingon inter pluraj aferoj la bordo faris golfeton
(analoge) fari al si oportune aranĝi sin komforte Z la odoro de la delikata manĝaĵo faris al ŝi bone Z
9 tr konsistigi: dek kaj dek faras dudek FE sesdek minutoj faras unu horon FE du botoj faras paron Z
10 ntr agi iamaniere; iel efiki: la trompantoj faris, kvazaŭ ili vestas al li ĉiun pecon Z la Eternulo faris laŭ la vortoj de Moseo MT mi ne faris laŭ mia koro MT faru laŭ via plaĉo liaj infanoj faris kun li, kiel li ordonis al ili MT mi ne scias, kiel fari mi abonas la Gazeton , kiel li ankaŭ faris Z bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo Z
11 ntr agi: kiu multe parolas, ne multe faras Z kritiki estas facile, fari malfacile Z Dio ĝuste faras Z ne parolu, sed faru! Z pli bone ne fari, ol erari Z
fare de enkondukas la aganton post substantivo esprimanta agon: kelkaj postulas la administradon de la filioj fare de la asekuritoj mem dum vizito al nia sidejo fare de fremdaj kolegoj reguligo de salajroj kaj laborkondiĉoj fare de la ministro mem
fari sufikso. ➞ bierfari, bonfari, falsofari, leĝfari, ordofari, pentofari.
faro ago de iu, kiu faras; konkreta aspekto de ago: sed la pensoj ĉe mi ne fariĝis faroj Z ĉu bona, ĉu malbona — ĉiu mem
Por sia far’ ricevas rekompencon Z
amo kaj kuraĝo nin kondukas
Al grandaj faroj Z
inter diro kaj faro estas maro FDi estas bele ripozi de siaj faroj! Z faro farinton rekomendas Z pli da bruo, ol da faro Z bona faro de skolto la fido sen faroj estas senfrukta NT
far prepozicio (evitinde) = fare de: la konstruado kaj rekonstruado en ĝi efektiviĝis far la plej famaj arkitektoj OE
faraĉi malbone, senzorge aŭ senvalore fari: kion vi faraĉas ĉi tie en la mallumo? ALö ➞ fuŝi.
faraĉo ago faraĉi: el la faraĉo fariĝis kaĉo Z
faradi regule, konstante aŭ ripete fari: mi faradis kion mi povis fari Z liaj filoj havis la kutimon faradi festenon MT
farado
1 daŭra agado: resti sen farado Z
2 daŭra konstanta produktado; plenumado: farado de mebloj farado de versoj farado de justaĵo estas ĝojo MT Dio gardu viajn sklavojn de farado de tia afero! MT
faraĵo io farita; ellaboraĵo: faristo de instrumentoj ricevas sian scion pri la kvalito de siaj faraĵoj DBr
farebla tia, ke ĝi povas esti farata.
farema ema al farado aŭ aktiveco.
faremeco eco de iu farema: via faremeco estus multe pli utila por nia afero, se Vi uzus ĝin en alia maniero Z
farenda devige farota.
farigi kaŭzi, ke iu alia faru ion: farigi al si ŝuojn laŭmezure mi perdas liajn ŝlosilojn: li farigos aliajn HGa ni farigos al ni konsciencon laŭ la plej nova fasono Z
fariĝi
1 komenci esti aŭ okazi: subite fariĝis nokto fariĝu, kio volas! Z kio fariĝis, jam ne refariĝos Z iele tiel fariĝis, ke ŝi ne edziniĝis Z kio fariĝas kun la homo, kiam venas la morto? Z se gut’ al guto aliĝas, maro fariĝas Z
2 transiri de unu stato en alian: nevo de papo facile fariĝas kardinalo Z ŝi fariĝis tiel malaminda, ke FE fariĝu amoplena kaj eterna, vi homa animo! Z ne pensu pri tio, kio fariĝos el mi Z ĉu li sciis, kio mi fariĝos? Z
(analoge) fariĝis nigre antaŭ ŝiaj okuloj Z al nia sinjoro la reĝo fariĝos varme ĉe la korpo de junulino MT fariĝis en ĝi tiel klare Z
➞ iĝi.
fariĝo (arĥaismo) = okazaĵo, evento.
farinda tia, ke ĝi meritas esti farata. ➞ deca, ĝustatempa, konsilinda.
faristo tiu, kiu metie faradas ion: faristo de pano Sin. bakisto (figurasence) granda parolisto estas duba faristo Z ➞ profesiulo.
faritaĵo faraĵo: tio estis ne dioj, sed faritaĵoj de homaj manoj MT
alfari (arĥaismo) = adapti: stenografia sistemo alfarita al Esperanto
artefarita arta 1: lingvo artefarita Z artefarita najtingalo Z
bierfari prepari bieron. ➞ feĉo, gisto.
bierofarejo loko, kie oni produktas bieron, ofte komerce: la bierfarejo de la marĉistino Z la bierfarejoj de tiu bierspeco estas senpage viziteblaj LVV
bierofaristo faristo de biero: juna edzino de bierfaristo Z suferas etaj, tradiciaj bierfaristoj LSt/PGu Sin. bieristo.
bonfara faranta bonon al iu; helpa: ŝi mem preskaŭ mortus, se ŝiajn sentojn ne kaptus bonfara sveno Z fulmotondro tre bonfara, ĉar ĝi purigis la atmosferon Z donu al mi vian helpon, bonfaraj gracioj Z kvieta kaj bonfara estis la dormo Z bonfaraj organizaĵoj EGE
bonfari ntr fari bonon al iu: bonfaru al Via sklavo,
Ke mi vivu MT
bonfaro kompleza serva ago farita por iun helpi: bonfaron oni facile forgesas Z tio estus
Ne venĝo, sed komplezo kaj bonfaro Z
tiuj bonfaroj, kiujn al homoj donas klereco Z tiu redonos al li por lia bonfaro MT
bonfarado daŭra ripeta bonfaro: danko sincera, kiu logas bonfaradon Z Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon MT vera kristaneco montriĝadis en ilia tuta bonfarado Z ➞ karitato.
bonfaranto persono, kiu bonfaras: kara amiko, baptano kaj bonfaranto! Z riĉa sinjorino, kiu estas bonfarantino de nia laborejo Z
bonfarema persono helpa: mi scias, ke vi estas bonfaremaj, ke vi partoprenas en ĉiuj filantropiaj projektoj Z
brandofarejo loko, kie oni produktas brandon, ofte komerce.
ĉarofaristo metiisto, kiu faradas ĉarojn.
elfari
1 produkti farinte: vi ne elfaris eĉ unu brikon Z la aŭtoro samlerte elfaras stilekzercajn paĝojn OE li elfaris sian lokon en la Esperanta Parnaso AVa ➞ ellabori.
2 ĝisfunde fari.
epokofarantahistorie aparte grava: la eltrovo de la presarto estas epokfaranta momento en la homa historio
falsofari tr JURO falsi dokumenton, subskribon, daton, ciferojn k.s.: kiel oni falsofaras skribon Z
finofara tia, ke ĝi metas finon al io aŭ definitive ĉesigas ion: doni la finofaran baton al iu Z finofara decido
glavofaristo metiisto, kiu faradas glavojn. ➞ forĝisto.
hejmfarita farita hejme anstataŭ en fabriko aŭ butiko: hejmfarita vino OE hejmfaritaj eksplodiloj Mo!
juĝofaro JURO juĝo 1.
korektofara enkondukanta korekton: korektofara aldono al cirkulero
leĝofari JURO leĝdoni.
malbonfaro malhelpa aŭ malamika ago: liaj propraj malbonfaroj enkaptos la malpiulon MT
malfari kaŭzi, ke io farita ne plu estu: ŝi malfaris dum la nokto la laboron de la tago KOMP malfari redakton malfari forigon de dosiero
memfarita sin farinta aŭ instruinta sen helpo de aliaj: memfarita artisto memfarita homo ➞ hejmfarita.
miraklofaranto miraklisto: vidante en li ne nur miraklofaranton, sed preskaŭ supernaturan estaĵon LiZ
misfari tr malĝuste, erare aŭ malmorale fari ion: mi nur iomete misfaras kaj ŝi forte koleras VVi se iam vi helpis lin misfari, nun helpu nin kaj tiel kompensu WAu ili ne intence misfaris ion RRo
misfaro nedeca faro, kontraŭa al la ĝentilaj aŭ moralaj reguloj: ŝia edzo estas blinda al ĉiuj ŝiaj misfaroj ALö fakto uzata de tiranoj por pravigi siajn misfarojn WSc ➞ mispaŝo.
monofarejo EKON konstruaĵo, en kiu la rajtigita potenco (urbo, ŝtato k.s.) fabrikas monerojn kaj monbiletojn.
nefarebla neebla.
nenifara = (prefere) neniofara: «mi havas tempon», respondis Karal kun la tono de nenifara gapemulo CPi
nenifaro, nenifarado = (prefere) neniofaro, neniofarado: la malbelaj figuroj plinombriĝis dum la tagoj de senfina nenifaro SEn kiu estas do tiu knabino, kiu kapablas tiel prave spiti la potenculojn kaj adoltojn pro ilia nenifarado rilate al la klimata ŝanĝiĝo? Ko
neniofara faranta nenion: senmetia, senmona, neniofara vagulo FDi ➞ pigra.
neniofaro, neniofarado senaktiveco; maldiligenteco: li dediĉas siajn tagojn al neniofaro, kiel la aliaj diboĉuloj ĉi tie! RSc aldoniĝas ankaŭ gravaj misprezentoj direktitaj ne al eraroj, mankoj kaj neniofarado, sed ĝuste al pozitivaj agadoj kaj atingoj ILa Sin. farniento.
neniofaranto, neniofaremulo homo, kiu ne volas laboradi. ➞ parazito 2, pigrulo; senokupa.
oferfaro RELI oferado.
ordofari tr ordigi 1: la liton ŝi ordofaris per du kusenoj kaj lana kovrilo Z
pentofari RELI ripari pekon aŭ kulpon per pentaj suferoj kaj bonaj agoj: sed se eĉ pentofari ni ne povas? Z se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn Z
pentofaro RELI ago pentofari: lasu, sinjoroj, ke mi ne mortu sen pentofaro Z
radofaristo HIST lignaĵisto, kiu faradas radojn por ĉaroj k.s.
refari
1 denove fari: ili devis refari la tutan laboron SEn mi povus refari samajn vojaĝojn kaj renkonti kun li samajn homojn SŠt ŝi tuj refaris precize la saman aferon ALö ➞ ripeti.
2 doni al io novan formon pli bonan: refari eraran kalkulon ĉu vi komencos simple refaradi la karton mapon de Eŭropo? Z ➞ rebaki, reformi.
refaraĵo io refarita: la refaraĵo de senparola filmo
refarebla tia, ke ĝi povas esti refarata: la leĝoj de l’ naturo
Ne estas refareblaj Z
refariĝi
1 reveni al antaŭa stato: ĉar vi estas polvo kaj refariĝos polvo MT
2 denove okazi: farita ne refariĝos Z
sal1ofari ntr pritrakti salajn akvojn por ricevi salon.
senfara ne akompanata de faro aŭ ago: senfara plendo ne estas defendo Z Dion fidu, sed senfare ne sidu Z por ne resti tute senfare li komencis manĝeti RSc
ŝufaristo ŝuisto 1.
versofaradomaniero, en kiu oni faras versojn: la versofarado ne prosperas al mi Z la reguloj de la versofarado ➞ metriko 1, prozodio.
vinofara rilata al vinfarado; vinproduktanta.
vinofarado farado de vino el vinberoj. Sin. vinproduktado.
vitrofaristo laboristo, kiu fabrikas vitron.
vortofarado LING tiu parto de leksikologio, kiu studas la elementojn, el kiuj konsistas la vortoj de difinita lingvo, kaj la manierojn, kiel ili kombiniĝas inter si por formi pliajn vortojn: la reguloj de la internacia Esperanta vortfarado Z ➞ derivado, kunmetado.