PIV 2026 · Artikolo 4465
★figuro
Derivaĵoj en la artikolo 31
- figura
- figuri
- figurad/o
- figuraĵ/o
- figurant/o
- figurant/ar/o
- figuret/o
- antaŭfiguri
- bel1figura
- ĉifonfiguro
- frazfiguro
- homfiguro
- lingv/ofiguro
- literfiguro
- misfiguri
- parolfiguro
- ritm/ofiguro
- sanktfiguro
- sankt/ulfiguro
- sonfiguro
- stelfiguro
- stilfiguro
- ŝakfiguro
- transfiguri
- transfiguriĝ/i
- transfiguriĝ/o
- Transfiguriĝ/o de Jesu/o
- Transfiguriĝ/o de Krist/o
- Transfiguriĝ/o de la Sinjor/o
- tutfigure
- vort/ofiguro
★ figuro
1 videbla ekstera formo de estaĵo: la figuro de Marta, kiu enpense estis iom klinita antaŭen, elrektiĝis Z tiu figuro estis ŝia propra figuro, reflektita en la spegulo Z tiu ĉi rigardo laŭkuris de la piedoj ĝis la kapo la gracian figuron de la nova instruistino Z ŝia tuta figuro estis senmova Z
(figurasence) Dikenso estas grava figuro de la angla literaturo la malica vicpatrino estas konata figuro en la tradicia infanliteraturo ALö
2 belarta objekto, kiu prezentas aŭ reproduktas estaĵon: Abraham disbatas la figurojn de la idoloj Z la figurojn de iliaj dioj disbatu MT ludkartaj figuroj reĝo, reĝino kaj fanto
4 BELE procedo, kiu igas la penson pli frapa, reliefigante la esprimon: retorika figuro Sin. lingvofiguro. ➞ literfiguro, sonfiguro, vortofiguro, frazfiguro, ritmofiguro, stilfiguro, parolfiguro; metaforo, tropo.
5 MUZI aparta signifa notgrupo, melodia aŭ ritma. ➞ frazo 3.
figura rilata al figuro:
2 figura arto ➞ abstrakta
4 figura senco de vorto metafora, ne la propra baza senco figure uzata vorto
figuri tr
1 prezenti aŭ reprodukti la formon aŭ figuron de estaĵo aŭ objekto: la statuo figuras personon la statuo figuras leonon la pentraĵo figuras floron la bildo figuras vazon la briliantoj, aspektantaj kiel rikoltilo, povas figuri kvaronlunon HLu la verkisto figuris lin kapropieda satiruso SSz
figurado ago de iu, kiu figuras.
figuraĵo io figurita: geometriaj figuraĵoj Z figuraĵo de roma imperiestro FPV ➞ bildo, desegnaĵo, ilustraĵo.
figuranto
1 iu, kiu figuras.
2 SPEK aktoro, kiu ne gravas por la intrigo kaj prezentas nur neparolantan figuron: vivanta bildo, en kiu partoprenis ĉirkaŭ cent figurantoj B samfamilianoj aŭ geamikoj aperas preskaŭ nur kiel figurantoj CMi Sin. statisto.
figurantaro aro de figurantoj: figurantaro de baleto figurantaro de revuo figurantaro de efekta teatraĵo
figureto malgranda figuro: Margarita vidis malgrandan figureton de virino, kiu kuŝis sur la tero SPo li desegnis sur granda papero amasojn da figuretoj FSz ŝaktabulo kun mirinde fajne faritaj figuretoj SPo
antaŭfiguri anticipe figuri ion; esti frua indiko de io venonta: iuj teologoj asertas, ke la Malnova Testamento antaŭfiguras la Novan
bel1figura prezentanta belan figuron: belfiguraj komizoj altiras al la magazeno la aĉetantojn Z
ĉifonfiguro birdotimigilo kun proksimuma figuro de homo: brava ĉifonfiguro, por fortimigi paserojn de ĉerizarboj Z
frazfiguro BELE sintaksa figuro 4. ➞ anakoluto, elipso 2, enalago, hipalago, hendiado, inversio, pleonasmo, silepso, zeŭgmo.
homfiguro figuro de homo: ĉu iu povas klarigi, kion signifas la homfiguroj kaj emblemoj sur ĝi poŝtkarto? OE la videoludo Dua Vivo efektive estas mondo , kie oni povas vagi en la formo de eta homfiguro ➞ avataro 3 ALö
lingvofiguro figuro 4.
literfiguro BELE fonetika figuro 4. ➞ aferezo, apokopo, dierezo, krazo, metatezo, sinkopo, sinerezo, tmezo.
misfiguri prezenti la figuron de iu aŭ io sub malbona aspekto.
parolfiguro BELE
2 (vastasence) vorto aŭ esprimo figurasence uzata: preterflirtis la du postaj horoj sur rozkoloraj flugiloj. Nu, forgesu ĉi tiun konfuzan parolfiguron OE
➞ aposiopezo, apostrofo, eksklamacio, enumeracio, epanortozo, epifonemo, gradacio, ironio, koncedo, pretericio, prolepso, prozopopeo.ritmofiguro figuro 4, kiu rilatas al la figuro de frazo. ➞ anaforo, asindeto, kiasmo, paralelismo, polisindeto.
sanktfiguro, sanktulfiguro KRIS ikono 1: sanktfigurojn iu ornamas kaj homojn malamas Z sanktfiguro de Kristo HLu monaĥoj, kiuj portis standardojn kun sanktulfiguroj Z
sonfiguro BELE ripeta sinsekvo de sonoj, kiu kreas frapan efekton en poemo aŭ prozo: aliteracio kaj asonanco estas ekzemploj de sonfiguro en literaturo ➞ aliteracio, asonanco.
stelfiguro konstelacio: la steloj de la ĉielo kaj ĝiaj stelfiguroj MT ĉiu stelfiguro en la zodiako MalR
stilfiguro BELE stilistika figuro 4. ➞ antitezo, enantiozo, eŭfemismo, hipalago, hiperbolo, litoto, oksimoro.
ŝakfiguro LUDO figuro 6. Sin. ŝakpeco.
transfiguri doni pli brilan noblan figuron: la ĝojo lin transfiguris
transfiguriĝi transformiĝi de unu figuro en alian.
transfiguriĝo
1 ago transfiguriĝi.
2 KRIS alpreno de glora supernatura aspekto fare de Jesuo.
Transfiguriĝo de Jesuo, Transfiguriĝo de Kristo, Transfiguriĝo de la Sinjoro KRIS festo (la 6an de Aŭgusto), kiu memorigas la trans{figur}iĝon.