PIV 2026 · Artikolo 9865
★manĝi
Derivaĵoj en la artikolo 66
- /manĝa
- manĝo
- manĝad/o
- manĝaĵ/o
- manĝebl/a
- manĝebl/aĵ/o
- manĝeg/i
- manĝeg/em/ul/o
- manĝej/o
- manĝet/i
- manĝet/o
- manĝig/i
- manĝil/o
- manĝil/ar/o
- manĝot/aĵ/o
- manĝuj/o
- abelmanĝul/o
- blu/vang/a abelmanĝul/o
- eŭrop1/a abelmanĝul/o
- almanĝaĵ/o
- aŭt/o/rapidmanĝej/o
- ĉefmanĝaĵ/o
- ĉiomanĝa
- ĉiomanĝant/a
- ĉirkaŭmanĝi
- fekomanĝa
- fiŝmanĝa
- formanĝi
- formikomanĝa
- formik/omanĝul/o
- frukt/omanĝa
- grajnomanĝa
- grund/omanĝa
- herb/omanĝa
- hommanĝant/o
- insekt/omanĝa
- insekt/omanĝul/o
- kadavr/omanĝa
- karn/omanĝa
- karn/omanĝul/o
- krakmanĝej/o
- kunmanĝant/o
- ladmanĝaĵ/o
- lotusmanĝant/o
- malmanĝi
- matenmanĝi
- matenmanĝo
- mielmanĝul/o
- flav/orel/a mielmanĝul/o
- plant/omanĝa
- postmanĝa
- primanĝi
- rapidmanĝaĵ/o
- rapidmanĝej/o
- rubomanĝant/o
- sat1manĝi
- submanĝaĵ/o
- tagmanĝi
- tagmanĝo
- tagmanĝet/o
- temanĝo
- tramanĝi
- tui-mielmanĝul/o
- ung/omanĝem/a
- vespermanĝi
- vespermanĝo
★ manĝi tr
1 maĉi kaj gluti solidan nutraĵon aŭ gluti likvan nutraĵon: mi manĝis bongustan ovaĵon FE manĝi panon sen butero Z la pecon, kiun vi manĝis, vi elvomos MT ne bone estas manĝi tro multe da mielo MT venu, manĝu de mia pano MT la lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo Z baldaŭ povis veni la sovaĝaj bestoj kaj manĝi iliajn korpojn Z oni havis sufiĉege por manĝi Z la infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi FE ➞ dieto 1, frandi, gustumi, vori.
2 manĝi 1 laŭ difinitaj sociaj moroj: la popolo sidiĝis, por manĝi kaj trinki MT kiam vi sidiĝos, por manĝi kun reganto MT ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo FE se vi ne manĝas la karnon de la Filo de homo vi ne havas en vi vivon NT ĉiu manĝas, kiel li aranĝas Z ➞ gastronomio, menuo, tablo.
3 nutri sin el kutima aŭ difinita nutraĵo: mi neniam manĝas viandon ekster tio ĉi ni manĝas verdajn legomojn, fruktojn kaj berojn, kiujn alportas ĉiufoje la responda jartempo Z lupo lupon ne manĝas Z vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas Z
4 io konsumi aŭ foruzi: rusto manĝas la feron, kaj zorgo la homon Z
5 (figurasence) avide karesi: la Asiriano manĝis ŝin per la rigardo B la bebon ŝi manĝis per kisoj
manĝa ZOOL sufikso besto kiu karakterize nutras sin per la indikita afero. Sin. vora. ➞ ĉiomanĝa, fekmanĝa, grundomanĝa, herbomanĝa, kadavromanĝa, karnomanĝa.
manĝo
1 ago manĝi: kiu pensas pri manĝo, kiu pensas pri dormo? Z
2 ago manĝi nutraĵon (iafoje arte pretigitan) je difinita horo ĉiutage: kiaj estas la horoj de la manĝoj? kiu venis post la manĝo, restas sen manĝo Z ĝi estas mustardo post la manĝo Z KRIS la Sankta Manĝo la lasta manĝo de Jesuo kun la disĉiploj, kiun la tradicio rilatigas kun eŭkaristio ➞ matenmanĝo, tagmanĝo, vespermanĝo.
3 tuto de la nutraĵoj konsumataj dum manĝo 1 aŭ manĝo 2: fremda manĝo havas bonan guston Z kelkaj urbanoj regalis lin per biero kaj bona manĝo Z
4 (evitinde) = plado 2: ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco Z unu ovo malbona tutan manĝon difektas Z kio tie estas?
Supo kaj rostaĵo.
Kiel, nur du manĝoj? Z pli bona estas manĝo el verdaĵo ol bovaĵoj MT el ĉiuj tiuj ĉi simplaj materialoj mia edzino preparas manĝojn, kiujn mi certe preferas al la manĝoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj Z ➞ manĝometo.
Supo kaj rostaĵo.
Kiel, nur du manĝoj? Z pli bona estas manĝo el verdaĵo ol bovaĵoj MT el ĉiuj tiuj ĉi simplaj materialoj mia edzino preparas manĝojn, kiujn mi certe preferas al la manĝoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj Z ➞ manĝometo.
manĝado agado manĝi: dum la manĝado venas apetito Z oni metis ilin en la kuirpoton, ĉar oni pensis, ke ili servas al manĝado Z
manĝaĵo io, kio povas esti manĝata: multe da manĝaĵo estas sur la kampo de malriĉuloj MT la formikoj en somero pretigas al si manĝaĵon MT niajn ceterajn manĝaĵojn mi aĉetas tie Z pleŭronektoj, kiujn eĉ reĝo nomus belega manĝaĵo Z (figurasence) la popolo fariĝis manĝaĵo por la fajro MT ➞ nutraĵo, kuiraĵo.
manĝebla tia, ke ĝi povas esti manĝata: ne ĉiu kreskaĵo estas manĝebla FE
manĝeblaĵo io manĝebla: butiketo kun manĝeblaĵoj Z
manĝegi multe kaj avide manĝi: li plenbuŝe manĝegis HVa
(figurasence) forno manĝegas brullignon Z ĵaluzo manĝegis lin B
➞ vori.manĝegemulo iu, kiu emas manĝegi: drinkemulo kaj manĝegemulo MT
manĝejo loko, kie oni manĝas: la manĝejo de la monaĥoj la manĝejo de la soldatoj malkara manĝejo de tiu tempo mi manĝadas en la manĝejo Z ➞ refektorio, restoracio, manĝoĉambro.
manĝeti malmulte aŭ senapetite manĝi.
manĝeto mallonga malabunda manĝo: vojaĝa manĝeto ➞ tagmanĝeto.
manĝigi
1 igi iun manĝi: vi min manĝigos, mi vin trinkigos Z mi manĝigas mian ĉevalon Z
2 igi ion esti manĝata: se via malamanto estas malsata, manĝigu al li panon MT mi manĝigos al vi la koton de la strato!
manĝilo tranĉilo, forko, kulero, manĝobastoneto aŭ simila objekto (ekz. asparagotrulo aŭ limaktenilo) por manĝi.➞ servico.
manĝilaro tuto de la iloj kaj vazoj, kiujn oni uzas por manĝi: surmeti la manĝilaron formeti la manĝilaron ➞ kovri.
manĝotaĵo io, kion oni intencas manĝi: ne timu la popolon de la lando, ĉar nia manĝotaĵo ili estas MT
abelmanĝulo ZOOL birdo, kiu manĝas insektojn kaj havas okulfrape koloran plumaron. membro de la familio Meropidae (abelmanĝuloj) el la ordo Coraciiformes ➞ meropo 1.
bluvanga abelmanĝulo speco de abelmanĝulo, bruneca supre, verda supre kaj sube. specio Merops superciliosus ➞ meropo 1.
eŭrop1a abelmanĝulo birdo kun brunaj kapo, nuko kaj ŝultroj, flava dorso, verda vosto, bluaj brusto kaj ventro, kaj tre flava gorĝo. specio Merops apiaster ➞ meropo 1.
almanĝaĵo akcesora manĝaĵo, kiu akompanas la plej gravan regalaĵon: verdaj almanĝaĵoj krudaj almanĝaĵoj fiŝaj almanĝaĵoj porkaj almanĝaĵoj almanĝaĵoj de sakeo koreoj manĝas rizon kaj supon per kulero kaj almanĝaĵojn per bastonetoj ChT du glasetoj da vodko kun varma kaj spica almanĝaĵo SPo
aŭtorapidmanĝejo rapidmanĝejo, kie oni povas manĝi en sia aŭto.
ĉefmanĝaĵo la plej nutranta parto de la manĝo. ➞ rostaĵo.
ĉiomanĝa, ĉiomanĝanta ZOOL kapabla sin nutri same el karno kiel el vegetaĵoj. Sin. ĉiovora.
ĉirkaŭmanĝi manĝi la eksteran parton de io: ili ĉirkaŭmanĝos ĉiujn arbojn MT ĉirkaŭmanĝitaj ostoj Z ➞ ronĝi.
formanĝi tr tute konsumi ion per manĝado: formanĝis en merkredo, ne serĉu en vendredo Z kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos Z la hundoj formanĝos la karnon de Izebel MT iu popolo formanĝos vian rikolton , formanĝos viajn ŝafojn , formanĝos viajn vinberojn kaj viajn figojn MT (figurasence) la glavo formanĝas jen tiun, jen alian MT tio formanĝis liajn lastajn fortojn ➞ vori.
formikomanĝulo ZOOL mirmekofagedo.
fruktomanĝa ZOOL ordinare nutranta sin per fruktoj. Sin. fruktovora.
grundomanĝa ZOOL ordinare nutranta sin per grundo. Sin. grundovora.
hommanĝanto
1 kanibalo 1.
2 besto, kiu manĝas homojn. Sin. antropofago 2.
insektomanĝa ZOOL ordinare nutranta sin per insektoj. Sin. insektovora.
insektomanĝulo ZOOLinsektovorulo.
kadavromanĝa ZOOL ordinare nutranta sin per kadavroj. Sin. kadavrovora.
karnomanĝulo = (prefere) karnovorulo.
krakmanĝejo simpla restoracio, kie oni manĝas stare kaj rapide. ➞ rapidmanĝejo.
kunmanĝanto iu, kiu partoprenas en komuna manĝo.
ladmanĝaĵo KUIR konservita manĝaĵo enfermita en ladskatolo.
lotusmanĝanto
1 MITO popolo loĝanta sur insulo en suda Mediteraneo, konata pro sia manĝado de lotusoj.
2 (figurasence) homo, kiu vivas plezure kaj lukse sen ĉiutagaj zorgoj: li reiras por senkaŝe loĝi kun tiuj Lotusmanĝantoj DBr
matenmanĝi tr manĝi matene, kutime baldaŭ post ellitiĝo: mi eniris en la manĝosalonon kaj matenmanĝis FK la geedzoj Klomp sidas kune ĉe la tablo kaj matenmanĝas HBu ni matenmanĝas mole kuiritajn ovojn SŠt
matenmanĝo
2 tuto de la manĝaĵoj konsumataj dum matenmanĝo 1.
mielmanĝulo malgranda aŭ meza birdo; manĝas nektaron, insektojn aŭ fruktojn; multaj specoj havas brospintan langon por leki nektaron; indiĝena ĉefe en Aŭstralio kaj Novgvineo sed ankaŭ en Nov-Zelando kaj aliaj insuloj pacifikaj kaj indoneziaj. membro de la familio Meliphagidae el la ordo Passeriformes ➞ saksikolo.
flavorela mielmanĝulo mielmanĝulo malhele griza kun pale flavaj buŝanguloj, kun grandaj flavaj lunarkaj orelmakuloj; flugante ĝi vidigas la pale flavajn eĝojn de la flugiloj; kun nigra beko kaj blue grizaj okuloj; indiĝena en pluvarbaroj de orienta Aŭstralio. specio Meliphaga lewinii
plantomanĝa ZOOL ordinare nutranta sin per plantoj. Sin. plantovora.
postmanĝa okazanta post manĝo: postmanĝa stomakdoloro
primanĝi manĝi manĝi ĉion en loko: Mi ordonos al la lokustoj primanĝi la teron MT
rapidmanĝaĵo manĝaĵo aĉetebla en rapidmanĝejo.
rapidmanĝejo simpla restoracio, kie oni manĝas rapide, eventuale starante. ➞ aŭtorapidmanĝejo, kafeterio, krakmanĝejo, lunĉejo.
rubomanĝanto vivulo (ekzemple bakterio, fungo aŭ besto), kiu nutras sin per morta planta aŭ besta materialo.
sat1manĝi tr manĝi ĝissate: per tiel malgranda buŝo oni ne povas satmanĝi! B
submanĝaĵo manĝaĵo de malalta nutrovaloro.
tagmanĝi tr manĝi ĉirkaŭ tagmezo: je l’ kioma horo vi tagmanĝas (tagmezmanĝas)? Z oni tie «tagmanĝas» ĉirkaŭ la 17:30; ĉe ni oni nomus tion vespermanĝo GBe ĉiuj ĉeestantoj tagmanĝis en Esperanto-domo pladojn preparitajn de NEspA-volontuloj NEA-volontuloj BGh
tagmanĝo
1 manĝo 2 ĉirkaŭ tagmezo.
2 tuto de la manĝaĵoj konsumataj dum tagmanĝo 1.
tagmanĝeto tagmeza manĝeto:ni haltos por tagmanĝeto survoje KonK
tramanĝi ĝisfine manĝi: kiel veston tramanĝos ilin tineoj, kaj kiel lanaĵon tramanĝos ilin vermoj MT jen ili ĉiuj elfrotiĝos kiel vesto, tineoj ilin tramanĝos MT
tui-mielmanĝulo mezgranda mielmanĝulo, plejparte nigra kun irize blua kaj verda, kun blanka tufo ĉe la kolo antaŭe, kaj kun kvazaŭ polva kolumo de blankaj punktoj ĉirkaŭ la kolo; endemia en Nov-Zelando. specio Prosthemadera novaeseelandiae
ungomanĝema havanta la miskutimon ĉirkaŭmanĝi siajn ungojn.
vespermanĝi tr manĝi vespere: la teamanoj vespermanĝis en luksega hotelo Ko Loreta vespermanĝis sandviĉe en la tajpejo mem CPi mi demandos, kion ili vespermanĝos HGK
vespermanĝo
1 manĝo 2 en vespero.
2 tuto de la manĝaĵoj konsumataj dum vespermanĝo 1.