PIV 2026 · Artikolo 3356

1★doni

Litero D★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 85
  1. /dona
  2. dono
  3. donad/o
  4. donaĵ/o
  5. donant/o
  6. donit/aĵ/o
  7. aldona
  8. aldone
  9. aldone al
  10. aldoni
  11. aldono
  12. aldonaĵ/o
  13. aldoniĝ/i
  14. aldonit/a
  15. aldonit/ec/o
  16. almozodonant/o
  17. almozodonem/a
  18. amdonant/in/o
  19. arĝent/odona
  20. disdoni
  21. disdono
  22. ekzempl/odona
  23. eldoni
  24. eldono
  25. eldonad/o
  26. eldonaĵ/o
  27. eldonej/o
  28. eldonist/o
  29. elektrondonant/o
  30. energiodona
  31. esperodona
  32. febr/odona
  33. fordoni
  34. fordono
  35. fordoniĝ/i
  36. fort/odona
  37. frajt/odonant/o
  38. frukt/odona
  39. garantiodoni
  40. inter/aldoni
  41. karb/odona
  42. konidiodona
  43. laborodonant/o
  44. leĝodona
  45. leĝ/odona
  46. leĝodoni
  47. leĝodonant/o
  48. lu1doni
  49. metalodona
  50. monodona
  51. naturdono
  52. oferdoni
  53. oferdono
  54. oleodona
  55. orodona
  56. pan1odona
  57. per/voĉdona
  58. pest/odona
  59. profit/odona
  60. profitdona
  61. prunt/edoni
  62. prunt/edono
  63. rakit/odona
  64. redoni
  65. redono
  66. re/eldono
  67. semodona
  68. si/ndona
  69. si/ndonem/a
  70. si/ndono
  71. si/ndonem/o
  72. toniodona
  73. transdoni
  74. transdono
  75. transdonebl/a
  76. vertiĝodona
  77. vertiĝ/odona
  78. vivodona
  79. viv/odona
  80. voĉdoni
  81. voĉdono
  82. voĉdonad/o
  83. voĉdonant/o
  84. voĉdonig/i
  85. voĉdonil/o
1 ★ doni tr
1 meti ion en ies posedon:
a forlasi al iu la posedon de io, nenion ricevante interŝanĝe: doni panon al la malsataj MT donu al la birdoj akvon FE li donis al mi teon kun sukero FE ĉio, kion oni povus doni dote al fraŭlino FE donu al mi speson! Dio donis, Dio prenis Z ne donu kaj ne boju Z doni al iu manĝi kaj trinki Z ➞ donaci.
b cedi ion interŝanĝe: doni ovon, por ricevi bovon Z fremdlando objekton por speso donas Z oni donas nenion por nenio doni sian sangon doni sian vivon por sia patrujo mi donos mian tranĉilon kontraŭ via fajfilo doni al iu salajron mian ĉiutagan panon Esperanto al mi neniam donis nek donos Z
c havigi al iu ion, kion oni produktis: ŝafo donas sian lanon Z ŝi donis du filojn al la edzo al feliĉulo eĉ koko donas ovojn Z tiu bovino ne donas lakton afero, kiu donas profiton la longe dormintaj semoj komencis doni la unuajn trunketojn Z
2 meti ion sub ies disponon:
a forlasi al iu personon: doni al iu sian filinon kiel edzinon ŝi donis sin al li
b prezenti aŭ proponi ion al iu por uzo: doni al iu libron por legi doni al iu sian liton doni al iu azilon doni al iu teni ion Z al leono ne donu la manon FE doni al iu sanktan akvon konsilojn ĉiu donas Z doni garantion Z doni helpon Z doni ekzemplon Z doni signon de vivo Z doni al iu leteron doni al iu komision doni la tonon Z doni sian opinion Z doni promeson Z doni la pruvojn pri io Z doni tempon por io Z doni la okazon ion fari Z doni la liberecon al popolo Z doni leĝojn al popolo Z doni sian voĉon Z doni ordonon MT doni instrukciojn MT doni signojn per la okuloj MT en la donita okazo Z nur senvivaj objektoj donis por tio la materialon Z
c produkti, rezultigi aŭ estigi ion: doni rezultaton Z doni sankcion Z tiuj formoj donus nun grandan konfuzon Z tia elparolado donas nenian malkompreniĝon Z se simila lingvo eĉ povus esti iam finita, ĝi nenion donus Z la domo donas vidon al la maro lampo, kiu donas mildan lumon pordo donanta aliron al la strato la analizo donas jenajn ciferojn
ĉ meti en ies manojn ion, kion oni konfidas aŭ komisias: doni leteron portotan doni al iu laboron aŭ taskon por fari doni al si iun celon
3 sentigi al iu la efikon de io:
a fari ion agrablan aŭ malagrablan al iu: doni al iu kareson doni al iu kison Z doni al iu benon Z doni al iu vangofrapon Z mi donos al vi frapon sur la nazon Z doni al iu la baton de morto Z doni al iu piedon en la postaĵon doni okazigi balojn Z doni festenon Z doni al iu siajn zorgojn doni al iu bedaŭrojn doni lecionon de moroj Z doni laŭdon Z doni mallaŭdon doni bonan impreson Z
b agi sur iun, modifante ties staton: kio al unu donas forton, al alia donas morton Z kapturniĝo, kiun donas la odoro de kadavraĵo Z tio donos al vi sanon Z tio donos al vi plezuron MT malsato donas spriton Z unueco donas fortecon Z tio donas apetiton tio donas febron tio donas zorgojn tio donas ĝenon doni titolon al verko doni sian nomon al batalo kolero pravecon ne donas Z
dona sufikso nature produktanta ion. ➞ arĝentodona, esperdona, fruktodona, karbodona.
dono ago doni kaj ties rezulto: tio estas dono de Dio MT ju pli da donoj, des pli da amikoj Z ĉia dono estas bono Z
donado agado de donanto: donado de almozoj neniam malriĉigas Z
donaĵo io donita aŭ donata: ĉiu bona donaĵo kaj ĉiu perfekta donaco estas de supre, malsuprenvenante de la Patro de lumoj NT ni ambaŭ ŝovis nian donaĵon en la manon de la alia, kaj mi formetis la ŝian sub mian zonon ALö
donanto
1 iu, kiu donas: oni ne povas koni la donanton de anonimaj donacoj FK
2 FIZI malpuraĵo en duonkonduktanto kun pli da elektronoj ol la pura materialo. ➞ akceptanto, bendostrukturo.
donitaĵo
1 SCIEkono, eksplicite esprimita aŭ ne, havebla por solvi problemon aŭ prilabori informon: bibliografia donitaĵo AZe veteraj donitaĵoj medicinaj donitaĵoj objektive registri donitaĵojn akiri donitaĵojn per eksperimento ➞ datumo, statistiko.
2 FILO tio, kio enestas en la menso antaŭ ĉia pensago: la senperaj donitaĵoj de la konscio
aldona uzata aŭ rigardata kiel aldono: aldona demando OE aldona gusto Z aldona kosto RPi
aldone krome, cetere aŭ plie: la reĝo promesis donaci al li la vivon kaj aldone la oran ĉevalon B ĝi konsistas el naŭ morfemoj kaj aldone du fanditaj fleksioj JWe kaj aldone, ni denove povas mencii la ateston de Homero DBr
aldone al krom aŭ apud: aldone al ĉio la forno estis tiel forte hejtita, ke ĝi estis arderuĝa Z aldone al la Internacia Lingvo estas uzata ankaŭ la nacia ULi
aldoni
1 doni ion pli ol tio, kion oni jam donis: la Eternulo aldonos al mi alian filon MT aldonu nenion al via respondo por la formado de la multenombro oni aldonas la finiĝon «j» Z aldoni iom da acido al la miksaĵo KEMI aldoni hidrogenon al nesaturita kombinaĵo
2 MATE adicii.
aldono
1 ago aldoni: tion ĉi montras la aldono de la sufikso de aktiveco Z
2 aldonaĵo: Aldono al la Fundamento FA
aldonaĵo
1 io aldonita: bonaj noktaj aldonaĵoj al programo estas trankvilaj koncertetoj Ko
2 KEMI substanco donita al alia, por plibonigi ties ecojn: kontraŭdetonacia aldonaĵo al benzino
aldoniĝi iĝi aldonita: tagoj aldoniĝis al tagoj, kaj nenio ŝanĝiĝis al tiuj tradukantoj aldoniĝis novaj rekrutoj TCa
aldonita
1 donita plie aŭ krome: en la malgranda vortareto (aldonita al la lernolibro) Z
2 (arĥaismo) donanta sian tutan atenton aŭ koron al iu aŭ io. ➞ sindona.
aldoniteco (arĥaismo) eco de io aldonita 2: fervora aldoniteco al Esperanto mi rekomendas al via princa moŝto mian aldonitecon Z
almozodonanto iu, kiu donas almozo(j)n: sur la ŝultroj de almozdonantoj Z
almozodonema ema doni almozojn.
amdonantino virino, kiu amas iun, kiu ne estas ŝia edzo: ni havis iun Jakelinon , kiu ne volis esti amdonantino de duko Z ➞ amorantino, konkubino, kromvirino.
arĝentodona roko aŭ mineralo enhavanta ekstrakteblan arĝenton: arĝentodona grundo
disdoni doni ion dise al pluraj: nobelo promesojn disdonas Z ŝi disdonas porciojn al siaj servantinoj MT disdoni la kartojn al la ludantoj
disdono ago de iu, kiu disdonas: fari la disdonon disdono de diplomoj al kursfinintoj OE malavara disdono de pardonoj CPi la Nova Disdono ekonomia kaj sociala programo de la usona registaro, 1933
ekzemplodona donanta bonan ekzemplon.
eldoni
1 doni iun aŭ ion elen: li kondamnis ilin, eldonis ilin al buĉado MT se ĉerka tono, kiun li eldonis, povis esti prenata por rido Z
2 publikigi kaj aranĝi la vendadon de verko: ĉiu povas nun mem eldoni ĉiajn necesajn verkojn Z multaj petas, ke mi komencu eldonadi la adresarojn de la «promesintoj» Z vortaroj eldonitaj de la firmo Esperanto Verlag Z ➞ editori, redakti.
eldono
1 ago eldoni: li ekĝemis kaj parolis al si mem, kiel post la eldono de ia juĝo mortiga FK unua tago: enprizoniĝo , eldono de la tolaĵo, disdono de ĉeloj HGK oni jam povus komenci la eldonon de plenaj vortaroj Z
2 aro de ekzempleroj de verko publikigitaj je la sama tempo kaj kun precize la sama enhavo: la unua eldono de la diritaj vortaroj estis redaktita de mi Z eldono de glumarko en 80.000 ekzempleroj ILa populara eldono luksa eldono (analoge) cifereca eldono ➞ eldonkvanto.
eldonado ago eldonadi: la eldonado de la ceteraj kajeroj nun jam tial ne estas bezona Z
eldonaĵo eldonita libro aŭ revuo: vere belaspekta kaj preskaŭ perfekte kompostita eldonaĵo DBr Jarlibro de UEA estas sendube la plej konsultata perioda eldonaĵo en nia lingvo OE
eldonejo eldona firmao: la eldonejo Stafeto
eldonisto tiu, kiu profesie eldonadas verkojn: mi serĉas ian bonhavan eldoniston Z ĉiu eldonisto donas ja al sia kolektanto la dekan ekzempleron senpage Z
elektrondonanto KEMI reduktanto.
energiodona donanta energion: energidona substanco energidona trinkaĵo energidona rememoro
esperodona esperiga: li donas al malriĉaj esperdonaj junuloj la eblon studi Z
febrodona MEDI tia, ke ĝi estigas febron.
fordoni
1 tute kaj definitive doni ion: mi senigas min nun je ĉiaj personaj privilegioj, kaj fordonas ilin tute al la publiko Z pli bone estas havon fordoni, ol kun homoj malpaci Z fordoni anseron, por ricevi paseron Z
2 lasi ion karan perdiĝi; oferi ion: Aleĉjo senŝanceliĝe fordonus kelke da jaroj de sia vivo, por povi ŝin vidi Z se muso nur unu truon disponas, ĝi baldaŭ la vivon fordonas Z vi fordonas nin por formanĝo, kiel ŝafojn MT
3 (figurasence) plene kaj tute dediĉi iun, plej ofte sin: se mi ne estus hebreo, tiam mi povus min fordoni al mia revo Z tiuj, kiuj leviĝas frue matene, por fordoni sin al drinkado MT
fordono ago de iu, kiu fordonas: la fordono de la Adresaro al Hachette estis nur komplezo de mia flanko Z
fordoniĝi iĝi fordonita: ŝi kun plena amo fordoniĝis al la objekto de sia laborado Z
fortodona fortiga: la infano manĝis kun apetito bone preparitan kaj fortodonan manĝon Z
frajtodonanto iu, kiu lue donas transportilon.
fruktodona tia, ke ĝi donas multe da fruktoj: fruktodona tero B fruktodona arbo (figurasence) por ke la diskutado estu trankvila, matura kaj fruktodona Z Sin. frukta 2, fruktoporta.
garantiodoni tr doni ion kiel garantiaĵon: sur garantidonitaj vestoj ili kuŝas MT ➞ hipoteki, lombardi 1.
interaldoni meti ion en la interspacojn.
karbodona donanta karbon.
konidiodona produktanta konidiojn: konididona ĉelo
laborodonanto dunganto.
leĝodona, leĝodona kreanta leĝo(j)n aŭ havanta la aŭtoritaton tion fari: la leĝodona povo OE la leĝdona potenco ekzistu iaj modeloj, leĝdonaj por ĉiuj Z institucio , kies decido estus leĝdona Z
leĝodoni ntr JURO prepari kaj alpreni leĝojn. Sin. leĝfari.
leĝodonanto iu, kiu leĝdonas: la volo de la leĝdonanto estas malklare esprimita (figurasence) la plej grava leĝdonanto estas la uzado Z
lu1doni luigi: oni ludonas tiajn apartamentojn por nur unu semajno CPi
metalodona liveranta metalon: metaldona grundo metaldona erco
monodona tia, ke el ĝi oni povas tiri profiton: mondona ofico mondona entrepreno tiu afiŝo signis la komencon de mondona kariero CPi avantaĝoj de la mondonaj ŝtatfunkcioj JBd
naturdono talento donita de la naturo: la intuicio, tiu alta kaj malofta naturdono Z ➞ naturdoto.
oferdoni fordoni ion kiel oferon: pri centmil rubloj vi ĝin trompas, kaj poste vi oferdonas dudek arŝinojn Z neniu viro kaj neniu virino faru plue laboraĵon, por oferdoni al la sanktejo MT oferdonu oferojn piajn MT
oferdono dono de ofero(j): mi ĝis nun maljuste ŝin Dianon senigis
De la antikvaj decaj oferdonoj Z
fali kiel sanga oferdono Z (figurasence) fari en Esperanto ŝanĝojn, por fari savantan oferdonon al la dio de malpaco Z
oleodona liveranta oleon: oledonaj plantoj oledonaj fruktoj
orodona GEOL orhava. ➞ ordon·a.
pan1odona donanta panon: pandona okupo (figurasence) vi estas alkatenita, sed al pandona arbo! Z
pervoĉdona farita per voĉdono: oficiala pervoĉdona decido Z
pestodona transdonanta aŭ alportanta peston.
profitodona, profitdona tia, ke ĝi donas profiton: profitdona metio ILa profitodona privata sektoro EGv ne eblas atendi, ke ĉi tiu kongreso estu profitdona Ko ➞ lukra.
pruntedoni tr doni ion prunte: ĉu vi ne havas iom da mono por pruntedoni al mi ? Z mi ne pruntedonis procentege MT pruntedoni kontraŭ garantiaĵo pruntedoni por mallonga tempo Sin. aldoni, prunti 1.
pruntedono ago de iu, kiu pruntedonas: mi provu peti de tiu ĉi poŝtestro pruntedonon Z
rakitodona MEDI tia, ke ĝi estigas rakitismon. Sin. rakitogena.
redoni
1 doni returne al la doninto ion, kion oni ricevis: li ankoraŭ ne povis redoni la pruntitan monon redoni saluton Z redoni bondezirojn Z vi amas preni, amu redoni Z ➞ reciproki, repagi.
2 doni ion rekompence: Li redonas al homo laŭ liaj faroj MT ➞ repagi.
3 puni per la sama ago, kiu kaŭzis la originalan suferon aŭ vundon: mi redonos al vi ĉiujn ofendojn viajn se ni ne povas redoni la ricevitan vangofrapon, ni almenaŭ ne humiliĝu ULi
4 kopii aŭ reprodukti ion: la portreto ĝuste redonas lian fizionomion lia stilo redonas lian karakteron redoni en la traduko la penson de la aŭtoro ILa Sin. transdoni 4. ➞ speguli.
redono
1 reciprokado: redono de salut’ kaj bondeziroj Z
2 repago: tio ĉi estas redono! Z
reeldono nova eldono de verko: mi donis mian konsenton por reeldono de la verko Z
semodona BOTA planto liveranta semon.
sindona, sindonema preta servi ĉiuokaze al iu aŭ io, ne zorgante pri sia intereso: ofte amiko estas pli sindona ol frato MT energia kaj sindona dudek-jara laborado Z ➞ sinoferema.
sindono ago aŭ eco de sindona persono: la sindono de Zamenhof al Esperanto estas admirinda kulturi la flamon de homara sindono kaj espero ULi (figurasence) ĉiuj kune ekkaptis la refrenon por kanti kun ĝuo kaj sindono dediĉante sin al la partopreno RSc ➞ sinofero.
sindonemo emo esti sindona: estus malfacile renkontebla sindonemo pli plena ol tiu de HVa des pli danka mi estas pro via fratina sindonemo HLu
toniodona toniiga.
transdoni
1 doni al iu ion, kion oni ricevis de alia: transdoni diron MT transdoni bienonla botelo havis en si transdonotan sekretan leteron Z ➞ komuniki 3.
2 BIOL enkorpigi genon aŭ genojn de unu ĉelo (ĝenerale bakteria) al alia per transinfekta viruso. ➞ transformado, transgena.
3 meti iun sub ies potencon: Dio transdonis hodiaŭ vian malamikon en viajn manojn MT kiam mi min pafmortigos, oni vin transdonos al la juĝo Z
transdono ago transdoni, aŭ ties rezulto: dokumento de transdono Z
transdonebla kapabla esti transdonita: transdonebla rento transdonebla malsano Ko ➞ kontaĝa.
vertiĝodona, vertiĝodona tiel alta, ke ĝi povas doni vertiĝon: vertiĝodona centra altaĵo SLa (figurasence) la vertiĝodona kresko de nia publika ŝuldo MD
vivodona, vivodona viviga: la vivdona blua «oro» akvo EGv la vivodona forto de la sunradioj Z
voĉdoni tr aŭ ntresprimi sian opinion pri diskutata demando: voĉdoni por la unua propono poste ĝi estos diskutata kaj nur poste ĝi estos regule voĉdonata Z ĉiun mature pripensitan kaj orde voĉdonitan decidon de la Lingva Komitato mi akceptos sendispute Z ➞ baloti.
voĉdono
1 ago de voĉdonantoj: kiam mi proponis la voĉdonon, mi profunde kredis, ke 10,000,000 voĉoj estos kolektitaj Z ŝanĝo en la Statuto povas nur okazi per ĝenerala voĉdono de ĉiuj membroj ELa
2 voĉo 4: krei fantoman eksteran malamikon por gajni voĉdonojn de patriotaj civitanoj SMa
voĉdonado voĉdono 1: decidon faros per voĉdonado nur la membroj de la Komitato Z la aranĝo de regula voĉdonado Z prezenti al voĉdonado Z voĉdonado per aplaŭdoj voĉdonado per sido-staro voĉdonado per kartolevo voĉdonado per manlevo voĉdonado per koloraj globoj voĉdonado per sekretaj balotiloj ➞ balotado; prefera, voĉdonrajto.
voĉdonanto iu, kiu voĉdonas: la kongresanoj elektas inter si la necesan nombron da voĉdonantoj Z multaj voĉdonantoj senvalorigis siajn balotilojn GMa
voĉdonigi
1 igi iun voĉdoni: Esperanta PEN eĉ voĉdonigas legantojn de sia revuo pri la ideala kandidato Ko
2 okazigi voĉdonon pri io: la prezidanto tuj voĉdonigis la proponon ILa
voĉdonilo balotilo: dekono de la voĉdoniloj estis nevalidaj RRo en ses grandaj skatoloj kolektiĝis voĉdoniloj MFe