← Reen al U

PIV 2020 · 16210

★-um/

-um/.
I - Suf. sen difinita senco, uzata por derivi vortojn, kies rilato al la rad. estas malpreciza k ne esprimebla per alia suf.: laktumo, kortumo, plenumi Z, malvarmumi Z, komunumo, amindumi ktp. Krom tiu nedifinebla uzo, um havas kelkajn pli precizajn sencojn, k signifas:
agon, en kiu estas koncernata la rad., k per kiu oni: a) movas korpoparton: brakumi, palpebrumi, okulumi, cerbumi, seksumi; b) manipulas objekton: foliumi, butonumi; c) agas imite al: kolombumi, mastrumi, saĝumi, frenezumi ktp. Rim. 1 Kiam ne povas ekzisti dubo pri la speco de ago, estas konsilinde forigi la suf-on k senpere derivi la verbon: butoni, kroni, marteli ktp. pri.
provizadon per la afero signita de la rad.: aerumi, akvumi, ombrumi, sapumi, sunumi, ventumi ktp. Rim. 2 Ankaŭ en tiu ĉi kazo, se ne suferas la klareco, la suf. estas ofte superflua: arĝenti, kupri, ori, sapi ktp. iz.
vestoparton, garnaĵon aŭ kovraĵon: buŝumo, kalkanumo, kolumo Z, krurumo, nazumo, plandumo, manumo Z, pakumo ktp;
ekzekuton en maniero montrata de la rad.: kvaronumi, dekumi, pendumi, palisumi, krucumi, ŝtonumi ktp.
la bazon de nombrosistemo: duuma (Sin. binara, dubaza); dekuma (Sin. decimala), centuma (Sin. centezimala); deksesuma cifero; n-uma elvolvaĵo. Rim. 3 Evitinda estas troa uzado de tiu suf., ĉar ĉiuj vortoj derivitaj per ĝi devas esti lernataj kiel novaj rad-oj.
II - Memstare uzata morfemo:
umo (fm) Nepreciza vorto, uzata por montri al afero, kies nomon oni momente forgesis: transdonu al mi tiun umon!.
umi (fm) Fari ion ne precizigitan: kion vi umas?; ni drinkas, fumas, inkas k umas, laŭ nia kaprico W; la kantisto […] umas en la roksubgrunda medio en Britio RG; unu afiŝo en la kongresejo tekstis: «umu bone» PM; ŝi […] umis kun pluraj JC.